La esperantistoj havas du celojn, unu makspupan kaj longtempan- la tutmonda adopto de Esperanto-, kaj unu minimuman kaj tujan-la disvastigo kaj utiligo de la lingvo.
Por atingi la du celojn ili agas samtempe por kaj per Esperanto en la kadro de organizitaj asocioj, kiun esprimas ambaŭ karakterizojn de movado kaj komunumo.
La plej granda nombro de espserantistoj aliĝas al UEA kaj rigardas al ĝi kiel la ĉefa motoro de la Esperanto-afero. Tio donas al UEA grandan respondecon rilate al ĉia
progresigo de la lingvo kaj instigas la asocion adopti pli klaran kaj firman strategion ol ĝis nun por plenumi siajn statutajn celojn. Unu el la eblaj iniciativoj estus la kunvoko de Eŭropa Konferenco pri la lingva problemo.
Sugestoj por la esperantistoj
Ne teoriumi, sed agi por konkretaj projektoj surbaze de prioritatoj.
Celi prioritate la minimuman objekitvon de Esperanto.
Ne batali kontraŭ la angla; akcenti la valorojn kaj la tujan utiligon de Esperanto, sen kaŝi ke ĝi estas minoritata lingvo; defendi la egalrajtecon de ĉiuj lingvoj.
Subteni la Esperanto-organizojn, sed ne pagi abonon aŭ kotizon por kluboj/sektoj kun ideologiaj splitigaj celoj.
Sugestoj por UEA
Reformi sian administran-financan strukturon.
Helpi al eldono de lernolibroj kaj de interretaj kursoj en diversaj lingvoj.
Aktivigi konstantan servon de internacia ekstera informado, kiu utiligu la ĉefajn lingvojn kaj la mondajn informkanalojn, de novaĵ- agentejoj ĝis Interreto.
Malfermiĝi al sanaj projektoj, eĉ se ili ne venas el ĝiaj internaj rondoj.
Kunvoki post kelkaj jaroj Eŭropan Konferencon pri la lingva problemo.
Demando
1. Ĉu vi scias ĉu UEA aŭ aliaj Esperanto-organizoj jam provis respondi al la sugesto organizi Eŭropan konferencon pri la lingva problemo je Eŭropa nivelo?
2. Ĉu ni, esperantistoj el Eŭropo kaj Belgio, havas la necesajn kontaktojn kun reprezentantoj kaj funkciuloj de Eŭropa Unio, por provi lanĉi tiun projekton kaj
trovi la sufiĉan subtenon por tiu projekto? Se ne, kio estus la interaj paĝoj por atingi ĉi tion?
Propono
Mi bonvolas provi pilotan projekton inter diversaj internaciaj servoj de eŭropaj sindikatoj, kaj kun la ETUI (Eŭropa Sindikata Instituto),
kaj kun la EESK (Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato), sed tio necesus la subtenon de Esperantistoj el almenaŭ 4 aŭ 5 "grandaj landoj" dum la prepara fazo kaj poste la partopreno de + - 10 diversaj landoj.