La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sortoj frakasitaj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sortoj frakasitaj

Publikigita ĉe
La Movado 2019/8

Toshihiko Ito

Politika historio kaj socia psikologio en biografia verko de Bronshtejn

Publikigita ĉe
Torsten Bendias
„Sortoj frakasitaj“ priskribas biografiojn de Esperanto-aktivuloj. Estas libro pri vervo, persekutado, kaj pri la rolo de Sekreta Polico NKVD. Malmultaj paĝoj – multa enhavo. La aŭtoro prave ne atendis, ĝis la materialo pri tiu temo sufiĉos por 500-paĝa verko, sed aperigis ĝin kia ĝi estas. Per tia esploro li dikigas la dataron pri la movada historio kaj redonas al personoj la rekonon, kiun ili meritas.
La aŭtoro verkis pli frue la libron „Legendoj pri SEJM“. En tiu verko li kunigis datojn kaj beletron en miksita formo. Des pli mi estis surprizita koniĝi nun kun alia Bronŝtejn, kun historiisto objektiva, sendependa kaj tamen skizanta vivajn personojn.
Kial laŭdi la libron? Bronŝtejn ordigis la esploran kampon sur tri kolonoj. Unua kolono: ĝisnuna esploromaterialo pri la personoj plus sekundara literaturo (ne nur Esperanta, tre laŭdinde!). Dua kolono: freŝe trovitaj arkivaj dokumentoj. Trie: privataj atestaĵoj el la familioj de la viktimoj. Sur tiu bazo (kiu neniam povas esti firma kiel basalto) li esploras. Li pensas mem. Sincere dirite, kiom ofte okazas, ke verkantoj ripetas ion, kio mem estas ripetata? Daŭre, konstante, ade. Iĝas tekstoj, kiuj ripetas iun “onikoni”. Bronŝtejn nun entreprenis la decan laboron ne fidi sur onikoni, sed eltrovi la eblan historian veron, kaj li reesploris la konatan tavolon de la surfaca “onikoni” al sekva “onikoni” sub tiu tavolo ktp., ĝis li trafas ja sur grundon. Sur la objektiva grundo li trovas aŭ faktojn aŭ li trovas “nulon”. De tiu bazo empiria li poste rekonstruas la nunan scion. Kiam li ne trovis durajn faktojn kaj do interpretas vakajn arealojn inter la faktoj pruveblaj, li markas sian aŭtorecon. Tio estas virta. Liaj sporadaj opinioj kaj interpretoj riĉigas la libron.
Tia pritrakto de la temo estas trajto de homo kun profunda intereso pri la vero. La kvanto de tiaj homoj estas eble ne tro granda, homoj kiuj por la vero pretas oferi tempon, trafosi bibliotekojn, korespondi, riski marŝon sur glita grundo, investi penon, mensan certecon k.s. Onikoni ja ne malsatigas, ne molestas, ne doloras kaj subtenas pacan dormiĝon en la fino de nia onikoni-tago.
Bronŝtejn temigas flanke signifan aspekton al la ĝisnuna historiologio pri Esperanto. Temas pri la fenomeno, ke la renomaj viktimoj de “stalinismaj purigoj” ja en stranga maniero mem estis purigantoj en ilia pensmaniero kaj spirito. Kia ŝoko por ili, esti tuj en la komenco de la purigoj purigatoj! Tio ŝajnas al mi grava por kompreni stalinismon. En tiu epoko la tipa „burĝeca“ kontraŭanto de konscia bolŝevisto ŝajnas psikologie la ekvivalento de „herezulo“ en mezepoko. Nur - iam mankis tiaj personoj en Soveta Unio. Malamikaj burĝoj fariĝis tiel nebulaj kiel en mezepoko la epifanioj de diablo. Ĉar ja ne povis en socialismo ekzisti „burĝa“ kulturo, tamen la konfrontiĝo kun burĝismo estis aksiomo de la tuta komunisma filozofio kaj propagando, „la burĝoj“ devis ie esti. 10jara infano en novelo de Michalski eĉ naĝas tra granda rivero al Rumanio por tie trovi la burĝojn por povi batali kontraŭ ili (la literatura kvalito de tiuj verkoj restu flanke), sed kion faris la bolŝevistoj hejme en la soveta nesto de socialismo?) La „burĝaro“ devis en iu punkto de ideologia hejtiĝo de la bolŝevismo materiiĝi, samkiel sub la inkviziciaj pridemandoj de mezepokaj tribunaloj iu diablo devis esti objektivigita. La germano Wolfgang Leonhard (ekskomunisto) nomis sian libron „La revolucio maldungas siajn infanojn“ – kia frazo! La revolucio en Soveta Unio manĝis ankaŭ siajn naskantojn. Oni devus klarigi tiajn fenomenojn profunde. La subjekto ŝajnas esti ofte nur la persono Stalin kaj la NKVD, kaj la esperantista amaso formiĝas sur la alia flanko en kolektivo da viktimoj. Tio ne gvidas al la vero. Oni vidu nun kun la empiria materialo de Bronŝtejn, ke la Esperanto-movado estis magneto por bolŝevistoj/ stalinistoj mem, ĉar tie ili havis la ŝancon ne esti sablero en sablo, sed okazi en tiu “batalo” en internacia dimensio, esti grava en klasbatalo kiel persono, ludi rolon kaj kunbatali kun la nesovetiaj komunistoj kontraŭ… ? Kontraŭ “nomen nominandum”, kontraŭ nominenda persono.
Bronŝtejn aludas, la dokumentoj de NKVD nenion eldiras pri la cirkonstancoj, sub kiuj oni produktis atestitiajn pentojn, akuzojn, memakuzojn kaj memkalumniojn. Kaj verŝajne tio neniam estos ebla. Mi ĝojis legante, ke la aŭtoro atentigas pri tiu punkto. La motivoj kaj cirkonstancoj de la rekrutigo aŭ rekrutiĝo de spionoj ne ĉiam estas parto de la protokoloj de NKVD.

Torsten Bendias

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.