La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Surplacen venu vi

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nun kleru kaj dancu


2010. №3 (185)
Kaj Tiel Plu. Surplacen venu viLa disko ekas per instrumentaĵo kun unue enigma titolo Nun oni povas scii kaj pruvi. Aŭdinte la unuajn taktojn de ĉi bela melodio, mi tuj sensis, ke temas pri trobadora kanto. Instigate al ĉi karaokeo, per esploro Vikipedia mi trovas la daŭrigon Dio bone rekompencas bonfarintojn — de la fama trobadoro Raimbaut de Vaqueiras vivinta turne de la 12-13 jc. Mi malfermas la akompanantan libreton kaj trovas tekstojn por ĉiuj titoloj en Esperanto kaj okcitana krom pliaj originalaj fontolingvoj, klarigojn pri la fontoj kaj la dancoj — mazurko, bureo, rumbo, skotiŝo kaj aliaj, kaj bildojn priajn. Kaj mi dronas en la vojaĝo.

Estas jam tria albumo ekde la banda reaktiviĝo en 1998 — bona kleriga vojaĝo kun plejparte danca muziko — tradiciaj melodioj jen okcitana, jen kataluna, sefarda, kroata, kabila (ĉu multaj el ni scias pri ĉi 11-miliona popolo dise loĝanta inter Kanariaj insuloj kaj la oaza urbo Siwa en Egiptujo?), dana/sveda, angla kaj aliaj. Multas soniloj: gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono kaj kio ankoraŭ, plus ĉiam bela ĥoro da bele sinkombinantaj gevoĉoj aldone al la soloistaj.

Tre atente kaj diligente ellaboritas la muzikaranĝoj — ĉiuj instrumentoj sonas nature, ĝuste — ofte aŭdatas belaj transiĝoj de unu parto al alia. La muzikistoj lerte evitas monotonecon de takto al takto, ilia plenumado igas vidi ilin kvazaŭ koncerte. Cetere en ilia retejo eblas trovi skemon pri ilia kutima dislokiĝo dumplenuma.

Antaŭ jaroj mi vidis sporade trafintajn min video-pecojn kun KTP — kaj notis por mi kiom aŭtente bele kaj stilece ili plenumis muzikon. Ĉi nova albumo ĉiom kaj abunde bunte konfirmas tion. La endiska video montras bandanojn muziki en sia muzikstudio, kaj rakonti pri siaj sentoj, faroj, rilatoj al la kreado kaj ĝenerale pri sia kunvivado.

Aŭskultante unu titolon post la alia, mi sentas kaj aprezas la multjarcentan tradicion kaj valoron de popolmuziko kiu iam eble naive, eble simplece sed transdonas la koron kaj animon de homoj kun simplaj sed aŭtentaj vivĝojoj tra malfacilaĵoj: jen knabino kreskis je strikta okulo de la panjo — kaj ripetas ties sorton; jen sefarda rabeno zorgas pri sia edzino; jen eternaj amkonfliktoj (“via edzino misamatas, ŝin donu al mi…” — kiomgrade tio eblis en ilia realo?).

Parto de la titoloj estas nur-instrumentaĵaj — unu, kun enigma literumo UIAE — komponita de KTP mem, sonas perfekte stilece laŭ la spirito kaj la muzikenhavo de la albumo. Vi povas kompari kiel oni dancas Svedie kaj Angluje kun interŝanĝataj partneroj. Aŭ lerni kiel kalkuli de naŭ ĝis unu, kantante pri birdoj (iam en Sovetiaj Esperanto-tendaroj kantatis “Dek boteloj pendas de la mur'”…). Kun intereso mi rimarkis unu kanton soni alie ol tiu, kiun mi kredas aŭdi iam. Kaj jen hipnota ritme kaj melodie kabila kanto imagiga pri severaj viroj en sekeco Sahara — mi plezure konatiĝis kun la literoj de ties originala lingvo.

Kaj tre konvinkas la morala forto de la defendantoj de Madrido kontraŭ faŝistoj en 1939 — la konkluda titolo.

La disko invitas pliajn serĉojn kaj esplorojn — pri la dancoj, lokoj, manieroj. La aldonaj karaokeaj versioj instigas kuni. Sendube la bando, kiu afable gastigas muzikistojn, ne perdas sian unikecon, brave sin perfektigas kaj serĉas pliajn fontojn, havas longan vojon antaŭ si plenan da kreado kaj similbrilaj atingoj. Dankon al ili kaj ĉiuj kiuj klopodis tion liveri al la internacia publiko.

Andrej Peĉonkin

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.