|
Stokita vino
|
|
Vigle kaj sprite |
Poul Thorsen (1915-2006) estas konata kiel plurmaniere aktiva kultura aganto en Esperanto. Li estis poeto, redaktoro, eldonanto, edukanto kaj recenzanto. Lia verkado de rakonta prozo ampleksas du kolektojn aperintajn nur malfrue – en 1995 kaj 1996.
La titolo Stokita vino sendube aludas la fakton, ke ĉi-libre aperas tekstoj diverstempaj. Tio estas, ili temas pri diversaj stadioj en la vivo de la aŭtoro, kaj supozeble ili estas ankaŭ verkitaj je malsamaj momentoj. Plimulto estas vojaĝpriskriboj, kutime el lokoj ne oftege vizitataj. Manpleno estas pure fikciaj noveletoj, prefere anekdotecaj. Tri rakontoj prezentas alispecajn travivaĵojn de la aŭtoro, kiel tiu pri La granda draŝmaŝino en lia kampara junaĝo. Unu ero eĉ estas recenza eseo pri la romano Kiel akvo de l’ rivero de Raymond Schwartz.
Malgraŭ tiu konsisto iom miksita, mi dirus ke la stilo kaj temperamento de Thorsen sufiĉe efike kuntenas la kolekton. Tiu stilo estas vigla, sprita, flupensa, asocioriĉa. Da vojaĝpriskriboj ni havas eĉ pli ol sufiĉe en la Esperanta beletro, sed la liaj estas inter la plej plezure legeblaj. En ili ni akompanas la aŭtoron-vojaĝanton ne nur tra diversaj lokoj – hispanaj vartrajnoj, bulgara monaĥejo, brazila vodua rito, Acoroj, Skopja tertremo, rikiŝo en Mandalejo kaj aliaj – sed krome tra la vigle scivolema menso de la aŭtoro, kio alportas grandan valoron al la vojaĝo.
Ankaŭ la eroj pri alispecaj travivaĵoj donas saman ĝuon al la legado, dank’ al la talento de Thorsen trovi frape karakterizajn detalojn kaj prezenti ilin en maniero tute persona, ofte leĝere humura, alifoje serioza sed ne gravmiena.
La romanon de Schwartz li traktas tre sprite kaj trafe en formo de dialogo.
La fikciaj rakontoj ne estas malbonaj, sed ili ŝajnas al mi la parto malplej grava kaj originala de ĉi tiu kolekto.
Preskaŭ ĉiuj eroj estas mallongaj aŭ eĉ mallongegaj. En malpli ol cent paĝoj aperas dudek tri rakontoj.
La lingvaĵo de la kolekto estas plaĉa. Nur malofte aperas iuj vortformoj eksternormaj.