La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tielas la vivo

  • Autor: KORE (Christian 'Kris' Spitzer)
  • Art: CD, Musik
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €21.60
  • Erscheinungsjahr: 2007
  • Form: kompakta_disko
  • Beschreibung:
    1. Nova ŝanco
    2. Karulino
    3. Laŭ mi
    4. Promeso via
    5. La festo
    6. Muzik'
    7. Pro mi
    8. Stelo
    9. Tielas vivo
    10. Ni kuŝas ĉe ni
    11. Mi brilu plu
    12. Bonan vojaĝon
    13. Pro lucifer'
    14. Drag Queen
    15. Jen la provoso
    16. Nova viv'
    17. Spegulo
    aldone:
    MP3: Promeso via (esperanta/franca)
    MP3: Karaokeaj versioj de 16 titoloj
    MPEG: Videofilmo de Kore en la studio
  • Dauer: 130 min
  • Breite: 140 mm
  • Höhe: 125 mm
  • Gewicht: 80 g
  • Bemerkungen: kun tekstlibreto
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Neatendite bela…


2007. №12 (158)
Kore. Tielas vivo

Vinilkosmo publikigis novan muzikan lumdiskon Tielas Vivo de la francia grupo Kore, kun 11 novaj titoloj kaj ses malnovaj neeldonitaj el la jaro 2000, kiam Kore eldonis sian unuan diskon Kia viv'. La nuna grupo konsistas el ties kreinto Christian Spitzer (Kris), aŭtoro de preskaŭ ĉiuj tekstoj, gitaristo François Tijou (Fiks), kiu kun Kris aŭtoras la muzikon, kaj multinstrumentalisto David Hadjadj — la du lastaj freŝe kaj riĉe kontribuis al la muzikstila vario kaj impreso de la albumo. Estas ankaŭ neatendite bele, ke la du partoj kvazaŭ pontus inter si.

Estus superflue mencii ĉiujn stilojn prezentitajn — roko, popo, balado, iuj ĵazecaj kaj bluzaj motivoj. Pli gravas ke la Kore-anoj faras ĉion ame, perfekteme, elkore kaj pasie. Precipe kaptas la variegaj kaj riĉaj orkestraj aranĝoj, krom jen akustikaj, jen peze elektronikaj sonadoj, penetrantaj melodioj kaj ĉirkaŭvolvantaj direktantaj harmonioj, kun striktaj kaj komplikaj ritmoj perkutaj. Je ties fono elstare sonas la energia, pura kaj sonora voĉo de Kris, eĉ kiam sonas rapo, kaj nepra multvoĉeco. Oni mem juĝu pri la teksta enhavo, laŭdire ofte aŭtobiografia, pridiskutenda aparte. Mie, ĉio sonas sincere kaj fande kun la muziko.

En la skatolo oni trovos belan libreton kun kanzontekstoj kaj priaj informoj en la lingvoj Esperanta, angla kaj franca. Ie mankas ĉapelitaj literoj, iam ĝenetas abortaj rimoj, iam renkontiĝas ĝis nun nerenkontita vorto (grondo).

En la albumo oni ankaŭ trovos 5-minutan videon, preskaŭ ĉiujn titolojn karaokee. Aparta defio estas la versio de la fama kanzono The Show Must Go On (Mi brilu plu) de Queen, adaptita de Roel Haveman.

Andrej Peĉonkin

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.