La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Trigamba Joĉjo

  • Autor: Ĝak Vans (Jack Vance)
  • Übersetzer: Ĝan Ŭesli Starling
  • Originalsprache: angla
  • Art: novelo
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €4.47
  • Erscheinungsjahr: 1997
  • Form: libro vinktita
  • Beschreibung: Instrulibro pri la fonetika alfabeto de Bernard Shaw en Esperanto. La libreto enkondukas la simbolojn de la ŝava alfabeto laŭ gradaj niveloj. La teksto estas sciencfikcia novelo kiu temas pri du ĵus diplomitaj studentoj pri kosma minteknologio. Ili iras esplori pri certa planedo, kiun ili elektis el manlibro. Ili sentis tion surpriza, ke neniuj aliaj jam ekspluatis ĝin... ĉar la indikoj en la libro estas tiel allogaj. Sed bona kialo ekzistas, kion ili tuj eltrovos ... Ĉapitron post ĉapitro, la literoj de la alfabeto ŝanĝiĝadas po etaj grupoj de la latinecaj en la ŝavajn. Por lerni la finon de la rakonto, oni devas daŭre progresi.
  • Seiten: 72
  • Breite: 210 mm
  • Höhe: 297 mm
  • Gewicht: 95 g
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Interesa nur por malmultaj


1998. №3 (41)

Por mi estis neseninterese konatiĝi kun la libreto, en kiu estas reprezentita la malvaste konata Ŝava Alfabeto, nomita laŭ la fama brita verkisto Bernard Shaw, kiu establis fonduson por disvastigo de la plej simpla projekto de la angla skribo, se ĝin iu kreus.

El Trigamba Joĉjo mi eksciis, ke la premio jam estas dividita inter la kontribuintoj en la Ŝava projekto, pri kio mi bedaŭras, ĉar mi vidas, ke la Ŝava projekto ne estas la plej bona por la praktika uzo eĉ de unu lingvo, nome la angla. La Ŝavaj signoj ne permesas skribi permane seninterrompe. Ĉiun literon aŭ silaban signon en ĉiu unu vorto necesas skribi aparte sen ligilaj linioj, ĉar vokaloj similas laŭ formo al ligilaj linioj kaj, se aldoni suplemente verajn ligilajn liniojn, do tio komplikus distingon de vokaloj.

Sed por manskribo pli facilas skribi seninterrompe ne levante la manon post ĉiu skribita signo, kaj mi dubas, ke “skribante per la Ŝava la mano malpli suferos post longa skribado”. Per rompeco la Ŝava skribsistemo similas, ekzemple, al la ivrita (hebrea) sistemo, sed la Ŝavaj signoj estas pli simplaj.

Due, kvin Ŝavaj literoj havas subliniajn elementojn, kio konfuzas rigardon de leganto kaj lacigas. Tio ekzistas en naciaj alfabetoj, sed tute ne necesas en nova alfabeto. Krome, la sublinieco ne permesas uzi la plej efikajn stenografiajn rimedojn de skribo por rapidigi ĝin; cetere, tio estas notita en la libreto.

Trie, kelkaj Ŝavaj literoj forme similas al ciferoj. En miksita cifer-litera teksto tio aldonas suplementan tumulton.

Kvare, la kreintoj de la Ŝava proponas ne plene novan skribsistemon, sed nur alfabeton. Ĉiuj ceteraj signoj kaj signetoj (ciferoj, interpunkciaĵoj) ne havas sufiĉan akordigon kun Ŝavaj literoj, ekzemple la demanda tre similas al la Ŝava “ĵ”, kaj tio povas misgvidi la leganton.

La libreto estas interesa nur por malmultaj specialistoj pri kaligrafio, kaj eble por kelkaj ŝatantoj amuzi sin per “sekreta” skribado. Estos malfacile disvendi la presitan librostokon. Sed oni povas mendi la novelon de Ĝak Vans en la zamenhofa ortografio, kio eble donus profiton al la eldonejo.

Leonid Daŝevskij

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.