La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tremanta stelo
Kantoj, versoj, tradukoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Stelo tremanta... aŭ nur lucerna rebrilo?

Poemaro “Tremanta stelo” enhavas pli-malpli ĉion, verkitan kaj traduktian de iam populara E-poetino Dina Lukjanec.

La kompilinto M. Bronŝtejn en la prefaco prave skribas, ke neniu komuna kantado ĉe lignofajro pasas sen ŝiaj kantoj. Jes ja, oni kantas – rutine, aŭtomate, ne atentante la vortojn. En la plej populara “Ne, ne, ne” (p. 23) ĉiuj rimoj estas adasismaj, la enhavo tute banala. Ĝuste la plej sukcesaj kantoj – kiel “Danco ĉe la fajro” (p. 24) – ne iĝis popularaj: ĉu eble tro komplikaj por senpensa komuna kantado?..

Jes, de ŝiaj kantoj komenciĝis la kantokulturo de sovetia Esperantujo. Antaŭ 30-40 jaroj aliaj aŭtoroj preskaŭ ne videblis, kaj ŝia rolo tiam estis vere grava. Tamen nun... komparu, ĉu ofte oni legas poemojn de, ekzemple, A. Sumarokov aŭ G.Derĵavin, siatempe plej gravaj figuroj en rusa poezio? Jes, la modernaj espaj poetoj ne verkas tiel.

En la urboj diversaj de l’ tuta Uni’
La amikojn bonegajn mi havas.
Unu celo komuna ekzistas ĉe ni
Kaj en nia afero ni pravas. (p. 16)

– jes, tiel naive oni versis nur antaŭ cent jaroj...

La rimoj plejparte estas abortaj, adasismaj aŭ simple tede banalaj kiel “am’-flam’-por ĉiam’”, “forges’-sen ĉes’”.

Ne eblas konsenti, ke estas nur iom da edifo – sen trudo, do tute akceptebla. Nek pri tio, ke en la parto “Trankvilo kaj silento” enestas amo eĉ pli ol en du antaŭaj partoj, ĉar temas pri la amo al la tuta homaro. Da edifo estas multe tro, kio tute ne mirindas: ja bedaŭrinde dum lastaj jaroj D. Lukjanec dronis en marĉo de religio – do pri sincera amo al homoj jam apenaŭ povas temi. Ja kiu ĵus “venis al Dio” laŭ nuna modo, pardonu – laŭ “voko de la koro” (ĉar la cerbo tralavita per amaskomunikiloj jam ne povas efike rezisti), ĉiam sentas sin “pli altspirita” kaj parolas al la homoj racipensemaj, kvazaŭ al analfabetaj sovaĝuloj, imagante sin mem misiisto aŭ eĉ profeto. Kaj kiom da amo estas – vidu mem:

Por mi estas la amo,
Por vi estas la trompo. (p. 15)

Poemoj sur apudaj paĝoj rekte kontraŭas idee. Unuflanke: “Ne paliĝis por ni verdaj flagoj, / verdaj steloj kaj verda batal’”, “Kiu lingvon komunan posedas, / faru ĉion por ĝia progres’” (p.28), kortuŝa “Tendara adiaŭa” (p. 30-31). Aliflanke: “pro tio mi hezitas / propagandi ĝin”, “Esperanto estas, / certe, frua hirundo, / kaj en lingvoabundo / ĝi perei devas” (p.25), kaj malicaj mokoj sur p. 29. Kiam do la poetino estis sincera kaj kiam ne? Ĉu inda homo povas tiom flirte ŝanĝi opiniojn? “Adiaŭ, la Esperantujo” (p. 35) fakte rekte propagandas hipokritecon...

Ŝajne la aŭtorino intencas forlasi Esperanto-movadon, sed treege deziras, ke oni petegu ŝin resti. Tio memorigas konduton de iuj histeriemaj personoj, kiuj kvazaŭ provas suicidi, sed ĉiufoje nepre antaŭzorgas, ke oni ilin savu. La aŭtorino, ŝajne, iom tro amas sin mem. Eble ŝi sentas mankon de nia atento. Kompatinda! Sed ĉantaĝi tutegale ne decas... La precioza kovrilpaĝa bildo, prezentanta ŝin en figuro de Mona Lisa, aspektas pli ridinde, ol admirinde.

Entute: multaj banalaj pensoj kun banalaj rimoj. Iuj linioj, eĉ se verkitaj serioze, tamen aspektas parodiece:

Flugas el reto blanka birdeto,
Steloj briletas, ĉiuj dormetas. (p. 73)
– tuj memorigas faman felietonon de Czesław Kozłowski “Nia versistaro” (i.a. aperintan en 1912, legu ĝin en la novelaro “Samideanoj”)...

Moroza deprimo, kiu povas infekti leganton, se tiu estas ne sufiĉe forta anime. Tio koncernas kaj Esperanton (p. 25-26,29,33), kaj vivon ĝenerale.

Ĉe tradukitaj verkoj mankas nomoj de originalaj aŭtoroj (krom unu okazo), kaj iam eĉ pri la fakto de tradukiteco. Bedaŭrinde ne estas indikitaj verko-datoj.

Al sperta lingvoposedanto nepre pikos okulojn multaj superfluaj “la”, precipe ĝenaj apud posedpronomoj kaj en vokativo. Same agacas ruseca kontraŭlogika vortordo: “pri de l’ foriro mister’” (p.69), “neperceptebla por de la amaso menso” (p. 83). Kelkaj kantotekstoj en la libreto aperis redaktite, ne tiel kiel oni kutime kantas: la plej krudaj eraroj estas korektitaj.

Do, la poemaro povas interesi literaturŝatantojn kun specifaj gustoj, kaj ontajn literatur-historiistojn. Pli vastan legantaran rondon – apenaŭ.

Valentin Melnikov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.