Gilbert Ledon estas konata de la
legantoj de MONATO. Liajn verkaĵojn
oni facile rekonas: ili plejofte estas
polemikaj, tre kritikaj kontraŭ ŝtataj
institucioj kaj brile subjektivaj. Kiel
kutimaj Ledon-aj verkajoj,
Al la tero
returne sukcesis inciti min, ĉefe pro
siaj ekstremaj asertoj. La libro dividiĝas pli-malpli en tri partoj malsame
longaj kaj interesaj. La unua parto
pritraktas la teoriajn bazojn de ideologio de Ledon: la ŝtato estas la plej
absurda institucio kiun la homo
kreis; en la „lasi-fari” (ekonomio sen
ŝtata interveno) venkas tiu, kiu plej
bone, bele, malmultekoste produktas, kiu venkas; en la tria mondo la
homoj preferas malsati ol ion produkti (p.52); ni lasu la rubhomojn uzi
la drogon laŭplaĉe, ili rapide ekstermos sin mem (p.76). Mi povus
elekti multajn pliajn citaĵojn, same
malrespektemaj rilate al samseksemuloj, abortigkontraŭuloj, ekologiistoj, handikapuloj, krimuloj, kaj aliaj
... nepensantaj popolamasoj”! Tamen
la ..falsa ekologiisto” kiu mi estas (laŭ
difino de Ledon) honeste agnosku
esti trovinta almenaŭ du paĝojn
interesajn (pri detruo de amazona
arbaro) en tiu unua centpaĝa parto ...
La duan parton konsistigas teoria
modelo pri agrara senŝtata socio.
Pri la socia flanko kaj pro la geometriaj priskriboj de strikta kooperado,
mi ofte pensis pri la romano
1984
(«Granda frato rigardas vin”). La
ekologi- kaj biologi-temaj asertoj,
pruvas gravajn scimankojn ĉe la
aŭtoro. Ene de du paĝoj oni povas
legi pri la kokcineloj kiuj manĝas
foliojn (ili fakte nutras sin per
insektetoj), pri la nedanĝero de
kemiaj sterkoj (kiuj fakte rapidege fluas en kaj polucias la subterajn
trinkakvujojn) kaj pri la eta risko kiun
reprezentas atomenergio (sen
komento!).
Restas la tria parto, ĉirkaŭ 25 paĝoj
pli-malpli legindaj kaj interesaj. Tie
Ledon konkrete pruvas ke, eĉ kun
limigitaj konoj pri ekologio kaj
agrokulturo, eblas sukcesi „en
eksperimento kiu certigis [lin] pri la
ebleco de returno al la tero, al la
vivofonto, cele al la solvo de la
individuaj kaj sociaj problemoj en
homkonforma agado sen detruo de
la vivmedio”. La lasta ĉapitro fakte
pritraktas la mikrobienon de Ledon
(11 280 m
2) kaj liaj tieaj
eksperimentoj por produkti
agrovarojn, sen kemiaĵoj kaj en
sufiĉa kvanto por nutri familion. Tio
estas la kerno - kaj la plej interesa
parto - de la libro kaj la origino de
ties titolo.
Fininte la legadon de
Al la tero
retume, mi konfesu ke mi ne emas
konatiĝi kun la ceteraj verkoj de
Gilbert Ledon. Mi eĉ demandas min
kial li tutsimple ne aperigis sian
mikrobienan sperton kiel 20-paĝan
broŝuron. Tiam lia verko meritus
sian nunan titolon. Nun ĝi
grandparte meritas jenan takson: Al
la paperfabriko returne!