Tiu ĉi farseto unuakta, de Moliero, ne estas vere ĉefverko. Ĝi tamen estis jam esperantigita (de Victor Dufeutrel) en 1905 kun la titolo La edziĝo kontraŭvola kaj prezentita en la unua UK. Ĉu la unua traduko estis vere malbona? Ĉu vere necesis retraduki tiun bagatelan teatraĵon? Nu kial ne, se ĝi sukcesas ridigi hodiaŭajn homojn!?.
Resumo rapida: Sganarelo, 53-jara, volas edziĝi kun la bela, sed, ho ve!, frivola Dorimena. Li volas ricevi konsilon de sia amiko Ĝeronimo kaj ankaŭ de Pankraco, aristotela doktoro, kaj de Marfurio, pironisma doktoro... sed tiuj du filozofoj tute ne kapablos doni iun ajn konsilon. Kiam Sganarelo kaŝe aŭdas parolojn de Dorimena al sia vera amanto, li ne plu havas dubon kaj volas nuligi sian promeson pri edziĝo. Kiel Alcido, la frato de Dorimena, sukcesos trudi la geedziĝon, tion vi scios legante tiun ĉi glatan tradukon de la nelacigebla Cherpillod!