|
La unuaj 25 jaroj en mia memoro
|
|
Sincere kaj honeste pri si mem |
Ĉiu homo devas lasi iun spuron pri sia vivo. Ĉiu homo emas analizi kiel ĝi vivis, kian vojon ĝi trairis kaj kion sukcesis atingi en la vivo. Ĉu ĝi povis realigi siajn infanajn revojn aŭ ĉu ĝi plenumis la celojn de sia junaĝo?
La libro de la konata Esperanto-verkisto Gerrit Berveling La unuaj 25 jaroj en mia memoro estas serioza pritakso de la plej grava parto el la vivo de la aŭtoro - la juneco.
Li detale priskribas siajn infanjarojn, la vivon de sia familio, majstre karakterizas la gepatrojn, sed lia ĉefa celo estas esplori sian propran evoluon, montri la cirkonstancojn, kiuj formis lian karakteron. La aŭtoro bone sukcesas fari tion, ĉar li posedas la talenton de subtila psikologo, kiu atente esploras siajn pensojn kaj sentojn.
De la libro ni ekscias, ke la sola granda revo de la juna Berveling estis fariĝi pastro. Malgraŭ la kontraŭargumentoj de la patro, la infano forlasis la hejmon kaj nur dek-tri-jara komencis lerni en la seminario de Stoutenburg. Tie la juna Berveling perfekte ellernis la latinan kaj iom post iom enpaŝis en la riĉan mondon de la literaturo.
Impresas la fakto, ke Berveling estas ege sincera kaj memkritikema. Li ne kaŝis eĉ siajn dubojn kaj mispaŝojn. Atente, foje-foje senkompate, li priskribas sin mem kaj tio estas la granda valoro de la libro.
La legantoj, kiuj bone konas la esperantajn verkojn de Berveling, nun pere de lia libro La unuaj 25 jaroj en mia memoro, povas pli profunde enrigardi la homon Berveling, kies ĉefaj karaktertrajtoj estas la sincereco, honesto kaj granda amo kaj estimo al la homoj.