La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Urbo Goblinsk

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ruseska realismo

Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.

Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ­ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

Iuj vaste viras, en mikrorajonoj okazas batadoj kaj interpafado pro posedo de uzino. Tamen naiva, ĝenema svedo savas junvidvinon de ordinara provinca bandito, kiu alikaze jam devus mallozigi zonon. Fine esperantista eksdirektoro de uzino eklaboras vaĉe en Siberio.

Se seriozi propraproze, eblus miri, ke la revoluciaj ŝanĝoj, dum la lastaj dudek jaroj renversintaj la kernan landon de Esperanto, Orientan Eŭ­ropon, ĝis nun apenaŭ­ reflektiĝis en nia literaturo. Jes, en 1997 aperis la novelaro Falantaj muroj de Trevor Steele, sed spite ĉiujn siajn meritojn, Steele tamen restas ekstera observanto de la orienteŭ­ropaj revoluciaj realaĵoj.

El la maleksteruloj ĝis nun ŝajne nur Mikaelo Bronŝtejn prilaboris la renversion de la ĉirkaŭ­a socio en romana formo. Jam malpli ol du jarojn post la disfalo de Sovetio aperis lia romaneto Oni ne pafas en Jamburg, en kiu rolas sovetiaj esperantistoj dum la Breĵneva regado de la degeneranta imperio. "Inter beletraj verkoj kiuj parte aŭ­ tute traktas la vivon en esperantistaj rondoj, Oni ne pafas en Jamburg estas unu el la plej sukcesaj, plezure legindaj kaj pensigaj, interalie ankaŭ­ ĉar ĝi prezentas tiun vivon ne izolita, sed kunligita kun la ekstere sociaj kondiĉoj", skribis Sten Johansson tiam en recenzo, kiu kun kelkaj modifoj same bone povus temi ankaŭ­ pri la nova romano de Bronŝtejn.

Same kiel la imagata Jamburg, ankaŭ­ la urbo Goblinsk situas ie en nordokcidenta Rusio. Efektive la urbo havas alian nomon. La vorto Goblinsk estas elpensita de sakrantaj, drinkintaj huliganoj, kiuj ripete refaras la nomŝildon ĉe la enveturo al la urbo. La ŝildoŝanĝo ŝajnas simboli la novan, riskoplenan epokon, kiu trafas la loĝantojn en la formo de ekonomia katastrofo, bandita privatigo kaj enerala disfalo de la malnova socia ordo.

Same kiel en Jamburg, ankaŭ­ en Goblinsk la ĉefa protagonisto estas esperantista inĝeniero en la granda fabriko kiu regas la malgrandan urbon. Ne malfacilas vidi ligon al la fakto, ke ankaŭ­ la aŭ­toro mem longe laboris kiel inĝeniero en granda fabriko, en negranda urbo, ie en nordokcidenta Rusio. Tamen, neniel temas pri membiografia verko. Anstataŭ­e, en la maniero de ĉiuj bonaj verkistoj, la aŭ­toro teksis kredeblan ŝtofon el fadenoj rekte spertitaj, el veraj rakontoj de konatoj kaj nekonatoj, kiel li mem klarigas en la enkonduko.

Estas granda merito de Mikaelo Bronŝtejn, ke male ol tro multaj esperantistaj aŭtoroj, li ne elpensas tute novan, neŭ­trale sterilan kaj komplete fikcian medion, sed verkas pri realaĵoj kiujn li bone konas. Kiel ĉiam, la faktoj ankaŭ­ ĉi tie superas la fantaziojn. La ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en orienta Eŭropo dum la vivo de la nuna generacio povus doni indan intrigon al pli ol unu beletra verko, en ĝenroj plej diversaj.

En Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn lerte reflektas la sekvojn de la disfalo de la imperio en la ĉiutaga vivo de provinca urbeto, en la funkciado de fabriko produktanta plastajn sitelojn kaj kombilojn, en la privatigo kaj disipado de la fabrika posedaĵo. Unue ĉiuj ricevas akciojn, poste subite mankas mono por pagi salajrojn. Anstataŭ­ mono la fabriko ekuzas siajn sitelojn kiel pagilojn por aĉeti krudmaterialon, kaj eĉ por subaĉeti vojpolicanojn taŭ­gas paro da siteloj. Sed aliurbaj banditoj postulas kontantan monon, kaj nur fuĝo savas la fabrikajn kamionistojn.

La lerte teksita intrigo kun diversaj homaj sortoj logas al legado, eĉ se multaj el la karakteroj restas iom surface esploritaj. La rusa kutimo uzi multajn diversajn nomformojn por la sama persono tamen povas konfuzi alilandan leganton, dum la nuancoj de la noma kalejdoskopo restos enigmo por nerusoj.

Ne nur la multeco de la nomformoj transdonas la rusecan etoson. Kiel montras la ja troigita stilekzerco komence de ĉi tiu teksto, la lingvaĵo de Bronŝtejn havas siajn specifaĵojn. Loka koloro povas esti pozitivaĵo, sed necesus, ke la aŭ­toro pli klare konsciu pri tio, kio konsistigas specifaĵon de la rusa manifestio de Esperanto.

Nun kelkaj trajtoj en la lingvaĵo de Bronŝtejn povas esti iritaj aŭ­ foje amuzaj por scianto de la rusa, kiu ofte povas laŭ­vorte retraduki al la rusa, dum por nescianto de la rusa vortoj kaj parolturnoj similaj al "postmanĝi", "veniko", "spiningo" aŭ­ "apenaŭ­ ne falis" restas galimatio. (“Postmanĝi” estas “zakusit”, manĝi ion kun drinkaĵo, “veniko” estas “venik”, banfasko uzata en saŭ­no, kaj “spiningo” estas “fiŝkano kun bobeno”, dum “apenaŭ­ ne falis” estas laŭ­vorta traduko de la rusa “ĉut ne upal”, en normala Esperanto “preskaŭ­ falis”.)

Tamen la ruseca lingvaĵo estas pardonebla iritaĵo. Pli bedaŭ­rindas, ke aliaj orienteŭropaj esperantistaj aŭ­toroj ĝis nun ne prilaboris siajn vivspertojn de la lastaj jardekoj en literatura formo, helpante nin kompreni, kio finfine okazis en orienta Eŭ­ropo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Ja rigardante malantaŭ­en ni povas kompreni kien ni survojas.

Aperis en la revuo Esperanto 7-8/2011

Kalle Kniivilä

Malkliŝe pri drama tempo

Mikaelo Bronŝtejn estas la iama bardo de Sovetuniaj esperantistoj, kiu poste konatiĝis tutmonde. Li estas ankaŭ tre sukcesa verkinto de originala prozo en formo de noveloj kaj romanoj. Efektive li kreis apartan sovetan kaj postsovetan universon en la Esperanta literaturo. La romano Urbo Goblinsk faras gravan parton de tiu.

Ĝia scenejo estas mezgranda urbo iom oriente de Peterburgo; ĝia tempo estas la naŭdekaj jaroj, la epoko de Jelcin kaj de granda socia malordo. Dum tiuj jaroj oni privatigis firmaojn ĝis tiam ŝtatajn. Kiel okazis tia privatigo de mezgranda fabriko de plastaĵoj, jen la baza temo kaj kunteksto de ĉi romano.

Al mi persone tio estas tre interesa temo. Ĝuste en la lastaj jardekoj okazis en mia lando pli malgrandskale io simila, kvankam ĉi tie ne temas pri fabrikoj. Lernejoj, flegejoj malsanulaj kaj maljunulaj, apotekoj, telefonsistemoj, fervojo kaj aliaj publikaj servoj parte privatiĝis. Rezulte la ĝenerala nivelo de la servoj malaltiĝas, dum iuj personoj ege riĉiĝas. Ĉe ni oni nomas tiujn personojn "riskaj kapitalistoj", eble ĉar ili riskas ruinigi la komunajn servojn. El Rusio konatas la nocio "oligarkoj", kvankam tiu vorto ne aperas en Urbo Goblinsk.

Nu, mi komprenas proksimume kiel okazas la afero ĉe ni, sed ĝis nun estis al mi granda mistero, kiel ĝi okazis en la postsoveta Rusio. De kie aperis tiuj kapitalistoj?

Post legado de Urbo Goblinsk mi nun scias, kiel okazis la privatigo kaj ruinigo de "Rusoplast". Tamen, de kie la aĉetantoj ĉerpis la necesan monon? Tion la romano nur aludas, kaj do por mi la mistero retretis nur je unu paŝo.

La privatigado de fabriko formas la bazan intrigon de la romano. Krome aperas multaj aliaj aferoj. La leganto spertas ankaŭ aliajn sociajn ŝanĝojn en ĉi drama tempo de la rusa socio, kiel frenezan inflacion, koruptadon, elmigradon, kaj la agadon de krimaj bandoj, kiuj regas ne nur stratojn kaj ŝoseojn, sed ankaŭ politikistojn, direktorojn, prokurorojn, ĵurnalistojn kaj tute ordinarajn homojn. Aperas ankaŭ diversaj flankoj de ĉiutaga privata vivo kun familiaj zorgoj, amaferoj, ĝardena kultivado, ekskursoj en la naturon, drinkado kaj kluba vivo de esperantistoj. Ĉion ĉi Bronŝtejn prezentas vive, atentokapte, kredinde. La naturon de norda Rusio mi kiel svedo kredas rekoni, ĉar ĝi ne tre malsimilas de la nia.

Tre konvinkas la prezento de ĉiutaga vivo en ĉi romano. Ankaŭ la psikologio ŝajnas realisma, precipe de la protagonisto Maksim, sed certagrade ankaŭ de aliaj gravaj roluloj. Aperas multaj dialogoj tre vivaj. Iufoje la parola lingvaĵo ne estas tute facile sekvebla, sed ankaŭ tio ja spegulas la realon. Jen kaj jen oni trovas specife rusajn esprimmanierojn kaj frazojn en la dialogoj, kio plifortigas la ĝeneralan rusan koloron de la rakonto.

La aŭtoro mastras ĉiujn fadenojn de sia rakonto, sed eble ili estas iomete tro multaj. Ekzemple la romano komenciĝas per du eroj, kiuj tute ne rilatas al la ĉefa enhavo. Temas pri vizito de francaj gastoj, kiuj poste neniel rolas, kaj pri petolaĵo de kelkaj uloj, kiuj ŝerce renomas la urbon "Goblinsk" (ĝian veran nomon ni ne ekscias). Ambaŭ epizodoj ŝajnas al mi iaj amataj ĉevaletoj de la aŭtoro, kiujn li eble devintus mortigi, aŭ almenaŭ bridi.

En la lasta triono de la romano privataj zorgoj transprenas la ĉefan rolon en la rakonto, kaj tiu laŭ mi estas la plej bona parto, kie mi sentis plej intensan ĉeeston surloke. Tio tamen ne signifas, ke mi volus seniĝi de la partoj pri privatigo, koruptado kaj kaosa socio.

Krom la ĉefa protagonisto Maksim aperas tre multaj personoj pli aŭ malpli gravaj. Iuj el ili estas iomete kliŝaj, kiel naiva sed bonkora svedo kaj ruze senskrupula "kaŭkaziano". Tamen Bronŝtejn ne prezentas ilin kliŝe, se temas pri bono aŭ malbono, kaj do neniu figuro en la romano estas unudimensia nek seninteresa.

La virinoj en Goblinsk havas iom limigitajn rolojn. Ili ĉefe estas kuiristinoj, amatinoj kaj patrinoj. Tio ne signifas, ke ili estas malsimpatiaj. Male, ili ofte aperas pli simpatiaj ol la viroj. La fizikaj priskriboj pri virinoj iom plumpas. Precipe ni ekscias, ke ili havas ŝvelaĵojn kaj malŝvelaĵojn en la ĝustaj lokoj.

Kiel multaj Esperantaj verkistoj ankaŭ Bronŝtejn verkas en sia propra variaĵo de Esperanto. Tio tamen ne timigu legantojn. Lia lingvaĵo estas flua, pli-malpli senerara, fojfoje eĉ eleganta. Tipajn rusismojn oni apenaŭ trovas. Sed la teksto estas sufiĉe dense spicita per vortoj aŭ esprimoj ĉerpitaj el la rusa realaĵo. Temas pri nomoj de diversaj institucioj aŭ organizaĵoj, pri sakraĵoj kiel panjo fikata, kaj pri aro da vortoj ne troveblaj aliloke. Kelkajn el tiuj li ĉi-libre glosas en piednotoj, kiel otgulo, ŝampuro, spiningo, veniko, ruberojdo, ĉuĉmeko kaj samogono. Aliajn, kiel mikrorajono, li eble devintus glosi, ĉar ne temas pri sinteza teksaĵo, sed pri kvartalo. Ankoraŭ aliaj ŝajnas havi nekutiman formon aŭ signifon, kiel sambo (ia lukto-sporto), elvivi (travivi aŭ transvivi), kuirĉambro (kuirejo) kaj pirulo (pirolo).

Al la stilo de Bronŝtejn apartenas ankaŭ jen kaj jen kelkaj raraj vortoj kiel minca, poŭpo kaj ovri. Krome li uzas aliel kaj aliu – kompreneble sensisteme, kiel ĉiuj alielistoj. Oni trovas ekzemple sur paĝo 212 li estis mia edzo, kaj aliun mi, verŝajne, ne havos, sur paĝo 220 tiel-aliel sed sur paĝo 222 la laboristoj unu post la alia estis penetrantaj. Do, en Goblinsk ali- estas jen korelativaĵo, jen ordinara radiko, tute kaprice kaj kaose (ĉar se ali- estus korelativa, necesus diri unu post aliu).

Alia apartaĵo de la Goblinska lingvaĵo estas la uzado de ci. Tiun oni ja trovas fojfoje en tradukaĵoj por reprezenti nacilingvan pronomon – malbona traduko, laŭ mi. Ekzistas eĉ esperantistoj, kiuj reale uzas ĝin, kvankam naŭdek naŭ procentoj neniam ci-diras. En tiuj kazoj ĝi kutime estas uzata reciproke inter intimuloj. En Goblinsk tio tamen neniam okazas. La Goblinskaj viroj vi-diras al siaj edzinoj, amatinoj kaj infanoj. Ci estas uzata nur unuflanke desupre-suben kun malestima nuanco. Tiu ci do ŝajnas signifi proksimume "vi, fekulo". Enkonduki apartan pronomon por tia specifa signifo ŝajnas al mi iom ekstravagance.

La fizika aspekto de la eldonaĵo estas tre bona. Bela, malmola kovrilo, fortika bindo, bona preso kaj papero. Por ŝpari paperon oni bedaŭrinde enpaĝigis kun iom tro mallarĝaj marĝenoj.

Sten Johansson

Nova realismo de Mikaelo Bronŝtejn aŭ eta traktato pri leganto

Publikigita ĉe
Tempo 2011

Zdravko Seleš

La urbo Goblinsk


Majo 2016
La libro temas pri la granda "revolucio", kiu okazis en Rusio post la falo de Sovetunio. De la komunista (aŭ socialista) sistemo oni transiris sen profunda preparo de unu momento al alia al la kapitalisma sistemo. La rusoj ĉiuj ricevis vaŭĉerojn, per kiuj ili povis vendi akciojn, sed fakte ili tute ne sciis kion fari per ili, do, granda ĥaoso dum la lasta jardeko de la anta?a jarcento.
Le verkisto skizas tiujn aferojn tre klare, priskribante iun plastfabrikon en la najbareco de Sankta Peterburgo. Inter tiuj ekonomiaj aferoj ankaŭ rolas veraj personoj, kiuj enamiĝis, trompas la edzinojn, naskas bebojn, migras al Israelo ktp. ktp.
Do, vere rekomendinda libro, por iom pli progesintaj legantoj.

Madzy

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.