La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vizito al la Centra Oficejo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sandviĉo pri la Centra Oficejo

Vizito al la Centra Oficejo. Rotterdam: Espero / UEA, 2006. 24 min. DVD.
Sandviĉo estas la DVD Vizito al la Centra Oficejo: la vizito mem, sufiĉe suka kaj bongusta, estas ŝovita inter tranĉoj de pli malfacile digestebla tramaĉaĵo.
Mi klarigu: la DVD, malgraŭ la titolo, ekas per plurminuta filmhistorio pri Roterdamo. Videblas folioj, arboj, haveno, statuo kaj fine la eksteraĵo de la Centra Oficejo. Tiam, kiam la manĝonto diras al si: Ha! Nun venas la titola bongustaĵo... subite, kvazaŭ per sorĉbastono, ni trovas nin denove en la urbo, ĉi-foje ĉe la stacidomo, konatiĝante kun la ĉarma Indrė, kiu invitas nin akompani ŝin per tramo – ĉu la malfacile digestebla tramaĉaĵo jam menciita? – al la Centra Oficejo por partopreni kun ŝi Malferman Tagon. Jes, bone, Indrė... sed ni ĵus staris, almenaŭ filme, ekster la Centra Oficejo. Kial tiam ni ne eniris? Almenaŭ la tramvojaĝo kun Indrė ebligas al ni rimarki ŝian bizaran pantalonon: blankan tub(p)aron ornamitan, ŝajne, de bruna serpento. Eble la plej lasta modo: venontjare estos krokodilo.
En la Centra Oficejo ni renkontas, dank’ al la serpent-pantalonulino, Osmo Buller, kiu intervjuiĝas pri UEA kaj la oficejo mem. Sekvas scenoj, montrantaj la diversajn ĉambrojn ĉe la UEA-ĉefsidejo, kaj aliaj intervjuoj, ĉiuj informoriĉaj, ĉiuj interesaj, sed en kiuj – bizare – ĉefrolas kap-malantaŭoj. Ĝis nun mi ne rimarkis, ke esperantistoj posedas tiel elegantajn kap-malantaŭojn; sed la kameraisto evidente preferas, ke la intervjuato nanu meze de bildo dominata de intervjuanta kap-malantaŭo. Krome varias la sonkvalito en la intervjuoj: la vortoj ĉiam kompreneblas sed saltetas – kiel foje la kamerao (ekz. dum la Corsetti-parolado) – la sonniveloj. Mi kulpigas la pantalonon: ankaŭ mi saltetus, se mi ĝin ekvidus.
Tiam, glutinte tiun ĉi frandaĵon (la filmon, ne la pantalonon), la manĝanto trovas, ke restas ankoraŭ sandviĉa pano: iom krude bakita kaj, vere, nura stomakbalasto. Rakontita, mallonge per fotoj, estas la historio de centraj oficejoj; sekvas pliaj fotoj rilate la Malferman Tagon (plejparte jam spektitaj en la filmo), kaj foto-scenoj el la filmado. Akompanas la foto-galerion irite insista tamburado kaj la raŭka voĉo de iu Roĝer Borĝes: tute ne laŭ la gusto de miaj mezaĝaj oreloj sed eble plaĉa al serpento-pantalonoj.
Kiom ofte, aĉetinte sandviĉon, ni manĝas la interpanaĵon kaj lasas surtelere panpecojn? Tiel Vizito al la Centra Oficejo. La DVD aĉetindas: ĝi surhavas multon valoran; eblas per ĝi sate informiĝi pri la Centra Oficejo. Sed, sandviĉe, ne necesas ĉion konsumi: estu preta flankenŝovi la malpli frandindajn erojn. Nun... kie mi akiru serpento-pantalonon?

Paul Gubbins

La movada koro sur viddisko

Publikigita ĉe
Ret-Info 13-7-2007
Se vi ne jam vizitis la Centran Oficejon (CO) de Universala
Esperanto-Asocio (UEA), kaptu nun la okazon: vi ne devos rezervi flug- aŭ trajn-bileton. Sufiĉas ŝalti vian DVD-legilon. Nu, jes, neniu vidvizito anstataŭas fizikan viziton, sed per ĉi tiu disko vi almenaŭ antaŭgustumos la plezuron konatiĝi kun la "domo de esperantistoj".

Malantaŭ la kameraoj gvidas onin tra la koridoroj, ĉambroj kaj ŝtuparoj de la kvaretaĝa domo Francisco Veuthey, mem eksa CO-oficisto, kaj Peter Baláž, slovaka Esperanto-eldonisto. Antaŭlude, oni ĵetas rapidan rigardon al la situo kaj historio de Roterdamo por poste sekvi la paŝojn de litova belulino (Indré Pileckyté), kiu, de la Roterdama trajnstacio, kondukas la spektanton al la plej fama esperantista adreso, kun Jarlibro
enmane.

Oni trafas la "nervocentron" de UEA en speciala okazo, kiu jam fariĝis konstitucia por pluraj: la Malferma Tago. Duoble speciala okazo, ĉar en tiu novembro 2005 oni festis ankaŭ la 50-jariĝon de la CO en Roterdamo. Do, krom la konataj vizaĝoj, oni renkontas tie kaj tie vizitantojn kaj eks-oficistojn, jen ĉe kafotablo, jen ĉe interesa parolado aŭ tutsimple en vigla koridora babilado.

Post kelkaj vortoj de Osmo Buller, interalie pri la celoj de UEA kaj de la CO, Clay Magalháes, posteulo de Nikola Raŝiĉ en organizado de UK-oj, kartografias la domon, ĉiĉeronante ĉambron post ĉambro. Bedaŭrinde, la sonkvalito ne tre bonas kaj la voĉoj de la parolistoj ne ĉiam rivalas sufiĉe laŭte kun la fona muziko. Sed kontraŭ tio sufiĉas streĉi la orelojn.

Tri aldonaĵoj riĉigas la ĉefan filmon: Bild-historio de CO, Fotogalerio kaj la ero Malantaŭ la kurteno, kiu prezentas sur fotoj la kulisojn de la produktado de la DVD.

Reinaldo Marcelo Ferreira

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.