Tre interesa libro, kaj ege taŭga por Sumoo, ĉar: "la intervjuoj ... estas en la plej multaj kazoj transformitaj al pli facile legeblaj prozaj rakontoj" kaj enhavas nur kelkajn paĝojn, do estas facile finlegi kompletajn raportojn ĉiutage.
Esperantistoj, ĉu konataj kiel Probal Dasgupta el Barato, Mao Zifu (en la libro: Tageto) el Ĉinio), Kreimir (Barkovic) el Kroatio, ĉu nekonataj, rakontas pri sia vivo. Ili vivas ankaŭ en Rusio, Kostariko, Pakistano, Usono, Japanio, Alĝerio, Ĉeĥio, Francio, kaj pluraj en Kanado aŭ Kroatio, ĉar Zdravka Metz (kroatino) kaj ŝia kebekia edzo Normando vivas en Kebekio. La intervjuitoj estas tre diversaĝaj. Se kelkaj, sufiĉe nombraj, faris elstaran studadon kaj ofte vivadis en diversaj landoj kaj scipovas diversajn lingvojn, kelkaj estas tute simplaj homoj. Estas ekzemple interese ricevi ateston de Alĝeriano. Tutmaniere, la rakontoj, la vivmanieroj estas tre diversaj.