La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vortareto de kombineblaj vortoj
Parto A-K

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Eto? Ego!

Min ridetigas kelkaj modestaj librotitoloj el Japanio. Jen, ekzemple, Historieto de Esperanto de Ludovikito. Ĝi okupas ne dudek sed 467 paĝojn sur luksa, peza papero. Kaj priskribas nur la periodon de la jaroj 1887-1903 (do devas havi daŭrigon). Ĉar ĝi estas la plej objektiva kaj dokumentita libro pri tiu temo, neniu povas esti konsiderata konanto de la historio de Esperanto sen lego de tiu libro. Tia historieto.

Kaj jen en miaj manoj estas alia „eto”: Vortareto de kombineblaj vortoj de Matubara Hatiro sur 606 grandformataj paĝoj, kiuj priskribas vortojn nur de A ĝis K (do ankaŭ devas havi daŭrigon). Tiu vortarego estas destinita por japanoj. Sed ĝi utilus ne malpli por ĉiuj neeŭrop-lingvanoj. Eĉ pli ­ ĝi utilus por ĉiu, eĉ la plej sperta Esperanto-lingvano. Malgraŭ sia eklektikeco kaj neprofesieco. Danke al sia riĉa kolekto de ĉio imagebla en ĉiu artikolo. Danke al strebo doni plej praktikan gvidilon en la maro de vortoj.

Esperanto havas fortan eŭropecan fonon. Kaj tio estas neevitebla. Do estas imageble, ke japanoj (kaj aliaj neeŭropanoj) frontas neatenditajn malfacilaĵojn. Kelkajn el ili indikas la aŭtoro de tiu vortaro. Ekzemple, evidentiĝas, ke „naĝi surdorse” por japano signifas naĝi kun dorso ... supren. Japano ne diras en sia lingvo „la luno (mal)kreskas”. Kaj kiel paroli pri la lipoJ, se mankas morfologia montrilo de pluralo! Kaj kio pri sencodiferenco inter la similaj vortoj „facilanima” kaj „facilkora”! Kaj tiel plu, senfine.

Ĉion ĉi, kaj ne nur, portas al sia leganto la aŭtoro. Tipa artikolo enhavas derivitajn kaj kunmetitajn vortojn; determinantojn (adjektivojn kaj ne nur); vortkunojn kun verboj, substantivoj kaj (grave!) prepozicioj; multegajn ekzemplajn frazojn kun diversaj kuntekstoj; proverbojn. Da ĉio en abundo. Plus iom da tradukoj en la japanan, kiuj tute ne devas ĝeni alilingvanojn. Plus neoftajn klarigojn en la japana, kiujn mi, ho ve, gapas senkomprene.

Mi ĉiam admiras verkojn de aziaj esperantistoj, se ili estas altnivelaj. Kaj mi perceptas ilin kiel heroaĵojn. Se tiu ĉi vortar(et, eg)o kontribuos al la plimultiĝo de tiaj heroaĵoj, ĝi plenumos sian mision.

Boris Kolker

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.