|
Vespermesaĝoj
|
|
Voĉo en krepusko |
Mi memoras ankaŭ miron kaj ŝokon: en nia kontinento kun la konsento de la civilizita mondo oni dekumadis popolon pro kulpo de la ŝtatestro.
La sekvintaj monatoj klarigas iom la aferon: la pasioj pri Kosovo nutriĝis de eksterbalkana fonto, tamen la esprimo “humanitara katastrofo” neniom perdis la sencon. Antaŭ pli ol unu jarcento rusa verkisto proklamis, ke la tuta homara harmonio ne pezas larmon de unu infano: ĉiuokaze kaj absolute klaras, ke eĉ por la plej ĝenerala feliĉo oni ne rajtas oferi eĉ unu vivon. Tiam neniu kuraĝis kontesti tiun etikan postulaton. Nun, por la “valoroj de la civilizo” oni oferas sen kalkuli. 43 kadavroj ilustris la “lecionon de la demokratio” en Niŝ, la urbo de Ĉiriĉ. Temas do ne pri simpla falo de la moralo. Temas pri aŭtenta humanitara katastrofo. Bonvolu aŭskulti la logikon de la punantoj: oni murdis en Kosovo, do oni murdu kompense en Serbio! — ĉu tio ne estas parolo de kria konscio?!
Franca ĵurnalistino rakontis, ke virino el germana vilaĝo postulis monkompenson de NATO, kies aviadiloj frustris ŝiajn bovinojn per la bruo, kaj la aŭtoritatoj trovis tion natura. Ĉu oni neniom frustriĝas sub la bomboj? Evidente inter la egalrajtaj civitanoj de la Unuiĝantaj Nacioj de Eŭropo loĝas iuj, kiuj estas pli egalaj ol la aliaj. La licoj de bovo superas tiujn de Jovo, sed la unua paŝtiĝas sur kampoj de Turingio, kaj la dua loĝas en Beogrado.
Vespermesaĝoj estas dokumento de ties stranga milito. Kuraĝa junulo de la tegmento de sia domo observas la aerajn atakojn kaj iom poste ĉe la ret-servilo atestas pri la okazintaĵoj. Sirenoj, eksplodoj, detruoj, mortoj, mankoj (“lastatempe nur bomboj ne mankas”), konstanta risko, solvita en la viva rutino: la mondo de Orwell enkarniĝas sur la stratoj de Niŝ. Unu sola diferenco: la spirito de la homoj ne estas rompita.
“Atakoj kontraŭ tabak-fabrikoj. Ĉu NATO zorgas pri la sano de la nacio?” — ironias la aŭtoro de la mesaĝoj.
Cetere, ne nur tabak-fabrikoj estas celataj. Oni bombadas pontojn, trajnojn, hospitalojn, elektrajn instalaĵojn, petrolujojn. Oni celas la ŝtatan televidon, ĉar “ĝi mensogas”. Ĉi lasta argumento vere fajne sonas. Mi estis en Parizo en januaro, marto kaj aprilo 1999: tiam la franca televido praktikis tipan propagandon, sen mezuro kaj ekvilibro. Minutoj de malamo kontraŭ “krima popolo”, laŭ Orwell. — Ĉu iu aŭtoritata instanco ekpensis ataki la francan televidon?
Zoran Ĉiriĉ skribas pri la amara sperto de la milito: “Ĉu vi scias kiel oni trapasas stratojn en Beogrado? Oni unue rigardas maldekstren, dekstren kaj poste supren…”
Malgaja ŝerco. Des pli, ke oni estas en la stato de la homoj en buso, pri kiu Ĉiriĉ rakontas en sia unua informo: alarmo, bombatako, kaj la buso haltis je vojkruciĝo antaŭ la ruĝa trafiklumo.
Do ni legu. Tiuj vesperaj mesaĝoj de Ĉiriĉ estas por ĉiuj, kiuj kapablas adekvate reagi al la signaloj de alarmo. Kaj — krome — la krepusko ne estas pure loka fenomeno.