La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Varmas en Romo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Du valoraj romanoj

Kooperativo de Literatura Foiro eldonas du novajn originalajn krim- aŭ polic-romanojn, kiuj - kiel kutime okazas - literature pli valoras ol normalaj nacilingvaj fiaĵoj. Kvankam evidente ili ne tiel majstroverkas, kiel „La nomo de la rozo” de Eco [Eko] aŭ la pastro Braŭn-aĵoj de Chesterton [ĉestefn], ambaŭ meritas lokon en la ĝardeno de legindaj Esperante verkitaj romanoj. Eigo, franco, situigas sian romanon en familio kaj en urbeto, klare en Francio, kvankam nenie tra la tuta libro li mencias francajn lok- aŭ hom-nomojn. Kiel aliaj el niaj aŭtoroj, Eigo maskas la lokojn per Esperant(ec)aj nomoj, kvankam tia ŝminko nur forviŝas forton kaj realecon de la efektiva franca etoso, ĉar klare ja ne temas pri Kazoĥinio. Li prezentas al ni diversajn sociajn mediojn, versimilajn psikologiajn bildojn de roluloj (malkiel la iamaj primitivaj personpuzloj de Valano), eĉ buntan gamon da parolstiloj (policista, laborista, profesora, hipia ...). Elgo vaste konas nian literaturan tradicion, li kaŝe aludas kaj ironias (ekzemple Karolon Piĉ), ĉar ankaŭ li same estas stilisto, kiu ĉiun detalon zorge pripensis, eĉ lingvajn detalojn (kiel antaŭinfinitiva uzo de prepozicioj). Policinspektoron Kramer eklipsas bela, juna, inteligenta Izabela Hanĉo, kun malhele rufaj haroj, kaj kies kelkaj taglibraj paĝoj pleje montras, kiel Elgo lerte uzas ĉiajn verkrimedojn. Li, cetere, tute ne prias nian lingvon en sia verko. Varmas en Romo, gajninta premion Argus por originala krimromano, komenciĝas per jena okazo: en 1982, en varmega Romo, Armeo Liberiga Esperantista forbombas ambasadejon de ŝtato, kiu persekutas esperantistojn pro esperantismo, ĉu tro fantazie? Verdire, ne. Tavanti, pere de Danilo Cerri, rolanta ĵurnalisto, vivoplene disvolvas tiun starpunkton prezentante al ni pripensindan bildon ne de la Esperanta movado, sed de la socio kaj de ĝiaj latentaj elanoj kaj impulsoj. Mankas stulta verdstelismo, banala supraĵeco. Aldone, Tavanti agordis mediteranee sukan, freŝespriman lingvon al bunta somera italĉefurba fono. Neniu el la romanoj kreas perfektan heroon, sed ĉiutagajn ulojn, kiel ekzemple Kramer kaj Cerri, kun iliaj „faltoj kaj difektoj”. La romanaj eventoj sentiĝas, ĉefe ĉe Tavanti, reale, krudimprese, malnaive. Feliĉe ambaŭ verkoj superas tian malvarme meĥanikan perfektecon de agatakristiaĵoj kaj similaj, lli aparte legindas, ankaŭ por tiuj, kiuj kutime ne legas eĉ Esperantokrimromanojn, pro antaŭjuĝoj.

Georgo Kamaĉo

Varmas en Romo


1992: №1 (2)

La intriga komenco de la romano de Corrado Tavanti unuavide ŝajnigas promesi evoluon de la eventoj laŭ tradicia krimromana skemo: krimo — polica komisaro + esplorinklina ĵurnalisto enketas — trovo kaj kapto de la krimuloj kaj triumfo de l'justeco. Sed jam post kelkaj paĝoj subite aperas neatendita agrabla impreso pri la verko profunde netradicia kaj diversaspekta. Tiu impreso ne sinkas dum la vojaĝo laŭ la labirintoj de l' intrigo ĝis la fino de Varmas. Kaj tio ne estas hazarda. Almenaŭ pro tri aspektoj.

En la romano agas kaj eĉ krimas esperantistoj. Esperantistoj kaj krimoj, bomboj, murdoj, pafoj? Nur tiu fakto povas legigi eĉ indiferentulon. Ja en tiu ĉi surfaca por la leganto tavolo de l'romana strukturo esperantistoj aperas en absolute fremda socia rolo (oni kutimis: por paco kaj amikeco kaj por verda familio k.t.p.). La aŭtoro emfazas, ke “… La niaj (t.e. esperantistoj — AB) estas trankvilaj. Ili pensas nur pri sia laboro aŭ siaj studoj…”

La dua nivelo estas pli profunda; la aŭtoro levas per ĝi pli seriozan problemon. Nome, eventuala persekutado de la esperantistaro far tiranaj reĝimoj. Tiuj reĝimoj, havantaj vastegan reton de sekreta polico, ĉu NKVD, ĉu Gestapo, povas neniigi esperantistaron en ajna lando laŭ anticipe preparita scenaro. Fakte, la esperanta movado ĉi kaze sin prezentas kiel aro de sociaj organizaĵoj tute diversaj de fervojistaj ĝis komunistaj kaj kiel minoritato.

Ĵurnalisto Danilo Cerri kredas sin kaj siajn samideanojn aparteni al la esperantista popolo kaj malamikajn agojn kontraŭ esperanto li taksas ŝovinismo. Ĝuste pro tio li komencas nesendanĝeran enketadon, dezirante defendi sian popolon kontraŭ maljusta kulpigo pri terorismo.

Kaj laste. Malgraŭ la komplika kaj parte ekzotika interplektiĝo de la eventoj la aŭtoro majstre pentras tute naturan vivon, kio estas ignorata de la tradicia krim-verkanto en la esperanta literaturo. Tio sukcese atingiĝas per nealtruda, sed skrupula demonstrado de etaj kaj laŭŝajne bagatelaj detaloj, kreantaj belan etoson de la reala vivo kie agas realaj homoj kun siaj individuaj trajtoj kaj karakteroj.

La centraj protagonistoj de l'romano estas polickomisaro Piero De Angelis kaj ĵurnalisto Danilo Cerri. Ambaŭ apartenas al meza intelektula tavolo de la socio kaj, kvankam ili estas tute diversaj, ambaŭ elvokas simpation.

De Angelis, policano. Netradicia karaktero por krimromana detektivo. Iam post la universitataj studoj li revis iĝi diplomato. Ne sukcesinte, li “… aliĝis al la polico, kie sen apogoj li facile atingis rangon de komisaro”. Sed animprofunde la revo restis. Li ĉiam strebas konduti kiel diplomato: bonvola, ridetanta, kiu “ne povas sakri antaŭ subulo…”, senriproĉa veste. La lasta elemento ofte aspektas komike: la komisaro malgraŭ varmego surhavas nekonvenan veston kun duobla brusto, suferas pro la varmo, sed azenobstine gardas la diplomatan aspekton. Aliflanke, skandalema edzino, misedukita filo.

Malgraŭ la milda karaktero la komisaro senhezite riskas la propran vivon, savante la ne tre ŝatatan bopatron el kaptilo de teroristoj, protektas la povran fraŭlinon De Bonis, sciante, ke lin atendas familiaj skandaletoj, honeste plenumas siajn devojn.

Ni vidas ordinaran homon, sed ne ĉiopovan, supersagacan detektivon — tipa ekzemplo de la lasta estas homunkuleska, ŝtontrankvila Jano (Kara-)Karal el la konata ĉu-serio.

Ĵurnalisto Danilo Cerri. Esperantisto. Iam li licenciiĝis jure, sed nun laboras ĉe sensignifa ĵurnaleto, kvankam pli frue oficis en prestiĝa Il Messaggero, de kie estis forpelita pro troa drinkemo. Pri tiu fakto Cerri hontas kaj penas kaŝi ĝin. Kompreneble, monmanko kaj tiel plu… Do, ankaŭ la dua protagonisto ne aperas senriproĉa heroo.

La impreso pri realeco kreiĝas ankaŭ per ĉiutagaj atribuaĵoj, kiujn sentas, aŭdas, manĝas, flaras la rolantoj. Ne eblas ne mencii eksterordinare buntan miksaĵon de la odoroj belaj kaj fiaj. Haladzo de putranta en varmega fiŝo venenas la aeron, “… la aromoj de la kafo kaj de freŝaj kukoj frandŝvebis en la aero…”, “… forta odoro de gado kaj cepoj grimacigis Danilon”, “… la aero aĉe odoris pro la cigaredstumpoj en plenaj cindrujoj”, “… alvenis… deprima odoro de boligita bovaĵo”, “venis haladzo de boligita brasiko kaj aromo de pipa tabako…”, k.t.p., k.t.p.

Apartan plezuron al la leganto donas la lingvaĵo, per kiu interparolas la personoj, speciale en la kampo de l'sakroj.

Tavanti priskribas la aventurojn de la du protagonistoj kun evidenta simpatio kaj, malgraŭ la vico de danĝeraj situacioj, kun milda humuro. La situacioj foje aperas tute lorjakeskaj, ekz., tiu pri la lito, kiu “havas tristan kutimon disfali dum amoraj ludoj”. Ankaŭ pri la nomo Idi, al kiu oni ĝue aldonas -oto, kiam la nomo sonas. Sed la aŭtoro detenas la situacion de plena absurdismo. Kun karesa ironio estas prezentataj specife esperantistaj trajtoj: ŝato fari “prelegetojn pri la valoro de Internacia Lingvo”, tipo de la esperantisto, kiu membras en ĉiuj esperantistaj organizoj kaj de ĉie estis forpelita pro troa klaĉemo (De Bonis), cito el Kvaropo pri “mi ne ŝtaŝ bria”, tiel tipa ekzemplo pri enpopoliĝo de literatura frazo…

Sed la tono ŝanĝiĝas al venena sarkasmo ĉe priskribo de Lia Moŝto Balarana, ambasadoro de Madagaskaro, kies vespermanĝo reprezentas la kvarjaran enspezon de malagasa kampulo, kaj kiu kvazaŭ simbolas la diktaturon: sata, vorema, nenion kaj neniun estimanta — figuro ekstreme hida.

Ne menciante pri la eventoj kaj la rezulto de la enketo, mi kuraĝas diri, ke la romano de Corrado Tavanti estas evento en la esperanta prozo. Romano pli alta ol la normala nivelo de la nacilingva perlo de la “nigra ĝenro”, romano lerte plektita, sur reala fono; romano kiun oni povas legi ne nur pro tio, ke ĝi “estas verkita en la kara lingvo”.

Aleksej Birjulin

Ŝvitiga ritmo

En la originala Esperanta literaturo krimromanoj okupas ampleksan parton, sed la necesa kvalito ne ĉiam altas. Krimromanoj kutime pli facile legiĝas ol "ordinaraj" romanoj, sed tio ne signifas ke ili pli facile verkiĝas. Efektive, bona kaj ekscita krimromano postulas apartan talenton de la aŭtoro. Preskaŭ ĉiuj krimromanoj baziĝas sur esence ne tre kredinda ĉefintrigo. La arto konsistas el la rimedoj, per kiuj la verkisto tamen kredindigas la tuton kaj glutigas la aferon al la leganto.

Unu grava rimedo estas trafaj, konvinkaj detaloj, kies kredindeco kvazaŭ transiĝas al la historio mem. Alia estas rapida, ofte akcelata ritmo de la eventoj, per kiu oni kaptas la leganton kaj ne lasas lin. Tria estas la interna logikeco de la intrigo. En ĉiuj ĉi tri kampoj oni ofte trovas pekojn ĉe Esperantaj krimromanoj. Plej granda problemo ŝajnas esti la tria. Eĉ ĉe vere talenta verkisto kiel Serĝo Elgo oni trovas policiston, kiu apenaŭ okupiĝas pri la okazinta krimo, sed pri tute aliaj aferoj. Alia, kiel Deck Dorval, malsukcesas precipe pri la unua punkto, la konvinkaj detaloj. La ritmo kutime tro lame limakas ĉe preskaŭ ĉiuj Esperantaj krimverkistoj.

Kiam mi eklegas Varmas en Romo de la italo Corrado Tavanti, vivinta en Svislando, mi tuj sentas ion alian. La rakonto kaptas min, ĝi ŝajnas "vera" krimromano, ne nur provo aŭ imito. Se la tri punktoj supre menciitaj vere gravas por kapti kaj teni la leganton, la talento de Tavanti sendube kaŝiĝas unue en la ritmo kaj due en la detaloj. Almenaŭ en la komenca kaj meza trionoj de la verko, eventoj sinsekvas en furioza rapido, kaj legante oni preskaŭ ŝvitas same kiel la rolantoj en la preme ŝvitiga varmo de Romo. Se temas pri detaloj, Tavanti preskaŭ aŭdace limigas la repertuaron je ekstreme mallongaj, jen kaj jen eĉ kliŝaj detaletoj: odoroj de manĝo, populara kanzonverso ripetata, vesta manio de la ĉefa policisto. Absolute neniuj longaj priskriboj, nur ekbriloj, ekflaroj, eksonoj, kiuj ripetiĝas ĝis la limo de tolero. Sed ĝuste tiu ripeto mem kreas apartan etoson.

La intrigo, do, kion diri pri ĝi? Bomboj, atencoj, murdoj en kapturna ritmo, kaj ĉio plenumata de esperantista Liberiga Armeo, almenaŭ ŝajne. Ĉu frenezaĵo? Eble, tamen la interna logiko kaj kohero de la intrigo pli-malpli sufiĉas. Kaj kompreneble, la rapideco helpas, ĉar la leganto apenaŭ havas tempon spiri, des malpli ekdubi.

La ĉefaj personoj de la romano havas sufiĉe da individueco por gravuriĝi en la memoron, kvankam oni ja rajtus nomi ilin ŝablonoj. Vanta policisto, kiu preferus iĝi diplomato, ŝvitanta en tro eleganta kompleto en la varmo de Romo. Seniluzia, ĝisoste fraŭla ĵurnalisto, iom tro trinkema. Jen ĉio; la ceteraj rolantoj, policistoj, esperantistoj kaj teroristoj, reduktiĝas je statistoj.

La enmikso de esperantistaj rondoj en la mondon de terorismo povas ŝajni tro aŭdaca, tamen Tavanti laŭ mia opinio faras tion sukcese. Ial la aŭtoro krome enŝovas nomojn de kelkaj konataj esperantistoj, ekster la ĉefa rakonto, do nur kiel iaj okulumoj al la leganto. Mi trovas tion superflua kaj iom stulta. Multe pli bona estas lia socisatira tendenco, kiu ĉeestas en multaj partoj de la verko, tendenco mokanta antaŭ ĉio burokrataĵojn kaj politikajn apartaĵojn de Italio, sed fojfoje ankaŭ misojn kaj fuŝojn ĉie en la mondo.

La lingvaĵo de Tavanti supozeble estas "lavita" de iu kompetentulo, eble Silfer, eble Vatré. Plejparte ĝi fluas bone kaj fojfoje eĉ elegantas, tamen jen kaj jen oni rimarkas spurojn de itallingva pensado malantaŭ la Esperantaj vortoj. Ĉe kelkaj nekutimaj vortelektoj malfacilas scii, ĉu temas pri intenca ekskluzivemo aŭ simple diskutebla elekto el vortaro, pro nacilingva influo. Tio validas ekzemple por "ŝeklo" (mankateno), "asizo" (juĝproceso), "marŝalo" (ia policisto), "imputito" (suspektato). Ĉe kelkaj nebulaj vortumoj kredeble kulpas la fona itala lingvo: "Bedaŭrinde pro sia drinkemo li fine falis ĉe dramoj resanigeblaj en tridek tagoj." (p. 79) "Tial ke kristandemokrata estis la ministro de Internaj Aferoj, li certe ne plu rezonis, por tiel paroli." (p. 89) "Por komisaro Livornesi de Komo vi vidos kun li." (p. 110) "Margutti ne montris sin kaj lante la du policistoj rulis sur si mem kaj restariĝis fore de la pordo." (p. 132).

Du nelogikaĵoj sendube kaŭzitaj de malzorgo troveblas: En paĝo 118 la komisaro tro facile divenas, ke blanka, rusta aŭto kun Roma numerplato devas esti tiu de la ĵurnalisto (kvazaŭ tia aŭto estus unika en Milano). Kaj iu flanka rolantino neklarigeble ŝanĝas antaŭnomon de Ginette (p. 106, 113) al Pierrette (p. 127 kaj postaj). Temas pri nuraj metiaj misglitoj.

Sume kaj resume, Varmas en Romo estas sukcesa ekzemplo de ekscito-romano. Oni legas ĝin avide kaj ĝue.

Sten Johansson

Varmas en Romo


n-ro 3 1988

Tekstospecimeno:

En Ĝenevo, la polico kondukis pli milde la aferojn. Oni vizitis la Esperanto-Informcentron dumnokte kaj kun esplormandato, sed tiam neniu ano de la Lingvo Internacia ĉeestis... La membroj retrovis ĉion en ordo, kaj ili konstatis ke per alsuĉilo oni malaperigis ĉien la alumini-pulvoron, kiun oni desverŝis por trovi spurojn. Tamen, ĉar la Kantona Ĝendarmo neniel sukcesis, inspektoro kunvokis unuope Henri Baupierre kaj Johan Valano, famajn aŭtorojn de esperanto-verkoj. Sed kompreneble, malgraŭ ne milda pridemandado dum preskaŭ du horoj, la policano atingis absolute nenion, krom prelegetojn pri la valoro de la Internacia Lingvo. (---)

Sed se en la okcidenteŭropaj landoj ankoraŭ venkis, fine, la opinio ke la esperantistoj estas nur minoritato de leĝeruloj kun senutila hobio, kiun la ŝtato toleras por aspekti centprocente demokrata, en aŭtoritataj reĝimoj, speciale en la Tria Mondo, la policoj reagis tute alimaniere. Unuavice oni konfiskis ĉion esperantisman, de El Popola Ĉinio ĝis la plej senkulpa koverto por poŝtmarka kolektanto. Sekve oni malpermesis la instruadon de esperanto, kaj devigis la esperanto-klubojn malfondi sin. Fine oni arestis esperantistojn: ili ne estis multaj, sed sufiĉis posedi librojn por iĝi suspektinda; kaj se oni aldonis la parencojn, la geamikojn, la najbarojn...

Recenzo de Kalle Kniivilä:

Je la 2h30 la 28-an de julio 1982 esperantista armeo liberiga eksplodigas bombon en la momente senhoma ambasado de Madagaskaro, lando kies registaron la teroristoj akuzas pri la morto de esperantisto en malliberejo.

Tiel komenciĝas sufiĉe freŝdata krimromano de Corrado Tavanti, Varmas en Romo, eldonita de Literatura Foiro: Indas bonvenigi ĉi tiun verkon, en kiu Esperanto grave rolas. La kadro mem de la verko ja preskaŭ devige kondukas al cerbumoj rilate la veran naturon de la Esperantokomunumo, kaj tion supozeble ankaŭ celis Literatura Foiro, lanĉante sian premion "Argus", kiun la traktata verko gajnis. Ĉu fakte esperantistoj sentas sin anoj de lingva minoritato, aŭ eĉ de minoritata etno? Sed ĉu entute la koncepto de libervola lingva aŭ etna minoritato estas valida?

Ne estas tute facile respondi tiujn demandojn, precipe ne, ĉar la sinteno al Esperanto ege varias inter la membroj de nia komunumo. Sed ĉu estas entute imageble, ke estiĝu aro da esperantistaj teroristoj, kies agoj unue limiĝas je perforto kontraŭ ajoj, sed kiu poste evoluas same kiel la plej multaj terorismaj organizajoj kaj ekuzas perforton kontraŭ homoj? Jen la demando, kiun la verkinto devis starigi al si. Li havas klaran respondon, sed ĝin mi ne malkaŝu.

La ĉefan rolon en la solvado de la enigmo havas talenta ĵurnalisto, Danilo Cerri, kiu laboras ĉe bankrot-minacata eta ĵurnalo, perdinte sian antaŭan postenon pro malfacilaĵoj kun alkoholo. Alia ĉefpersono estas komisario De Angelis, sufiĉe trafa karikaturo de policano kiu fakte ĉiam revis pri tute alia profesio - tiu de diplomato.

Kompreneble li ankaŭ malpli kompetentas pri ĉasado de krimuloj ol Cerri. Jen la ĉefaj ingrediencoj por suka historio.

La rakonto disvolviĝas glate, kaj la lingvaĵo estas natura, kun kelkaj negravaj misoj. Ekzemple: uesto en normala proza teksto ne bone taŭgas. Problemo, kiu ne estas tute malofta ĉe esperantlingvaj krimromanoj, nome troa fantazieco, ne estas terure ĝena en la verko de Tavanti. Iom malpli da miraklaj saviĝoj de la heroo miaopinie plibonigus la verkon, sed kiel tutaĵo ĝi estas streĉa kaj ĝuiga legajo. La lingvajo de la dialogo bone fluas, ĝi estas tute normala parola Esperanto, ne tro rigida sed ankaŭ ne tro nekutima, danĝeroj kiuj ofte minacas ĉi-kampe. Des pli admirinda atingo, se oni konsideras la aserton de la aŭtoro, ke li parolis Esperanton preskaŭ nur kun du personoj, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Ni ŝuldas al LF-koop ne nur la eldonon de la libro, sed ankaŭ ĝian fluan lingvaĵon. Kiel tutaĵo la verko estas laŭ mi valora aldonaĵo al la ne tiom riĉa rikolto de originalaj krimromanoj en Esperanto. Ĝi tre bone eltenas komparon kun la konata Ĉu-serio, kaj estas miaopinie pli serioza kiel krimromano, pro sia (ĉiam relativa) realismo. La debuta verko sukcesis konvinki min pri la talento de la aŭtoro, kaj mi kun intereso atendas lian sekvan verkon.

Indas ankaŭ iom laŭdi la belan grafikan aspekton kaj la altiran eksteron de la libro. Pri tio ja Literatura Foiro kompetentas, sed multaj aliaj povus sekvi la ekzemplon. Profesia aspekto ne nur pliigas la ĝuon de la leganto, ĝi ankaŭ rapidigas la vendadon! Nu, kaj en ĉi tiu kazo ĝi ankaŭ mildigas la ŝokon pro la prezo. La libro tamen fakte valoras sian prezon.

Kalle Kniivilä

Varmas en Romo


n-ro 105 junio 1987

Ĉu decas, ke ano de LF-koop recenzas verkon de kolego? Ĉu tio ne aspektas kiel fia oportunismo, kiel politika manovro: sendi florojn por poste ricevi bukedon. Mi ne respondos al tiu etika demando. Mi nur konfesos, ke mi legis la romanon de Tavanti kun plezuro. Laŭ mi, sufiĉa pravigo. Kompreneble ne temas pri epokfara ĉefverko. Sed ĉu ni ne alvenas iom malfrue por alporti al homaro definitivajn mesaĝojn? La homaro ricevis jam tiom da! Kaj tamen ĝi ne pro tio pli bone fartas.

Varmas en Romo havas la ĝustan dozon de aventuro, de humuro, eventuale de erotiko por teni la intereson de la leganto streĉita ĝis la lasta paĝo.

Estas du kategorioj de tiaj romanoj en esperanto: tiuj (kiel la ĉu-serio de Johán Valano) kiuj okazas en iu imagita Esperantio - eĉ kun dialekta influo - kaj aliaj, pli "realismaj", kiuj okazas en reala, politike difinita mondo.

Tia kompreneble estas Varmas en Romo. Kaj tio ebligas al ni legi ne nur klasikajn sakrojn kiel skorzonero kaj korpo de porko, sed krome antologion de la romaj sakroj, kiuj plejofte pridubas la virton de ies patrino.

La temo estas neordinara: okazis atenco kontraŭ la madagaskara ambasado, bonŝance sen hommortigo, kaj ĝian aŭtorecon pretendas iu Armeo Liberiga Esperantista. Ĉu vere la esperanta popolo, ĝenerale pacema, ja tion kulpis?

Enketas komisaro De Angelis, kiu volus esti diplomato kaj nobelo, kiu estas nek unu nek la alia, sed nur tre ordinara policisto. Kaj lin helpas "LA" ĵurnalisto Danilo Cerri, krome esperantisto, la vera Tinĉjo de la romano, al kiu tamen mankas Milu'.

Nu, tiu Danilo estas konvene klabata, drogata, ŝnurata kaj forportata kiel decas, kaj kompreneble li multe helpas por solvi la enigmon.

Intervenas satiro de la itala socio. Kiel italo, Corrado Tavanti ja rajtas satiri la propran mondon. Nur tial oni rajtas aliajn primoki. Kaj ni ne forgesos tiun doktoron pri ekonomiko, kiu "bonŝance" trovis laboron kiel rubo-kolektisto.

Ankaŭ humuro ne mankas: mi pensas pri tiu "defetista" lito, kiu nepre rompiĝas, se oni tro impete amoras sur ĝi, kaj pri tiu varmega vidvino, kiu "abomene kuiras". Aŭ pri Danilo, kiu devas demeti sian ŝuon: sed li ne ŝanĝis siajn ŝtrumpetojn de tuta semajno. Vi do imagas la odoron, kiam Varmas en Romo. Kompreneble tiu ŝtrumpo estas krome truita.

Jes ja mi ne enuis legante la romanon de Tavanti. Ĉu mi tamen estu lingvema kaj pike kritikema?

Jes tamen iomete. A1 simpatia kolego mi rimarkigos, ke oni ne diras operacio sed operaco kiam temas pri militaj agoj, ke oni ne intermiksu konstante ruli, ruliĝi kaj veturi: estas ja malsamaj aferoj, kaj ke virino ne povas mezuri unu metron kvindek kvin: ŝi altas... kaj viro tute same (p. 61 ). Bedaŭrindaj makuletoj, kiujn la LF-eldonfako ne devus preterlasi.

Nu la verko entute apartenas al tiu kategorio de libroj, kiuj ne postulas grandan spiritan streĉitecon sed tamen ne estas infanece verdetaj. Estas libro, kiun oni legas ja kun plezuro kaj, se oni estas progresanto, oni eĉ per ĝi povas - plezure - lerni plu.

Do, pedagogio kaj plezuro. Kion pli postuli?

Georges Lagrange

Dumvintra legado de "Varmas en Romo"

Publikigita ĉe
SES informas, 2/2003
Kiam la termometro persistas en la negativa zono kaj la ĉielo grizas, estas agrable sidi en fotelo ĉe la forno kaj legi libron kun la titolo "Varmas en Romo". Ne estas novaĵo, ĝi eldoniĝis en la jaro 1986, ricevis la premion Argus, kiun ĝi certe meritis, kaj trovis favorajn recenzintojn kaj legantojn.
Corrado TAVANTI ludigas la heroojn de tiu krimromano sur roma fono en medio de esperantistoj konfrontataj al krimoj. Li pentras kun simpatio, ofte kun humuro kaj ironio, la etoson de tiu urbo kaj de ties diversklasaj homoj, kiujn li konas el propraj spertoj kaj observoj. Regas la etoso de la "plumbaj jaroj" en Italio kun la teroristaj atakoj de la "Ruĝaj Brigadoj". La rabo kaj ekzekuto de la iama ĉefministro Aldo MORO restas ankoraŭ en ĉies memoro. Ne mirige do, ke okazas bomb-atenco kontraŭ la madagaskara ambasadejo fare de iu mistera Armeo Liberiga Esperantista, kio devigas komisaron Piero DE ANGELSI entrepreni enketon en prema varmego mezsomera. Implikiĝas ankaŭ la reportero kaj esperantisto Danilo CERRI konanta la verdan medion. Dekomence li dubas: "La niaj ne faris tion, ili estas trankvilaj." Tamen lia konvinko ŝanceliĝas, kiam li volas informiĝi ĉe Libero FABIANI esperantisto anarkist-tendenca, kaj trovas lin mortpafitan, dum ankoraŭ funkcianta gramofono ludas "La Esperon"...

Ne senriproĉaj heroo

Ekde tiam CERRI kaj DE ANGELIS ne havas trankvilan minuton kaj la eventoj pelas unu la alian. Ambaŭ estas la ĉefroluloj en tiu krimromano. Ili ne estas senriproĉaj herooj. Corrado TAVANI montras ne nur iliajn fortajn sed ankaŭ malfortajn flankojn. CERRI licenciiĝis pri juro - ĉiuj alparolas lin per la titolo doktoro - kaj iam estis ĵurnalisto en grava ĵurnalo, sed' pro drinkemo maldungita pergajnas la vivon en vegetanta gazeto, kiu povas portempe altigi la eldonciferon dank'al liaj artikoloj pri la bomb-atenco kaj Ĝiaj sekvoj. DE ANGELIS revis pri diplomata kariero kaj fine iĝis polica komisaro. Sed almenaŭ li ĉiam kondutas kaj vestas sin kiel diplomato kaj klopodas ne incitĝi pro la insultoj de la renkontitaj personoj. Cetere la aŭtoro avertas la legantojn, ke "iuj italoj el ia ajn socia klaso esprimas sin ofte per triviala lingvaĵo". Efektive eĉ la policestro de Romo dum telefona interparolo kun sia kolego en Milano sakras pri la ministro kaj kutimas fari tion ankoraŭ pli ofte parolante al siaj subuloj... En tiaj scenoj la romano iĝas satiro pri la burokrataro.

Kapturna ritmo de la evento

Kun CERRI kaj DE ANGELIS ni do ekveturas per rusta kaj ĝibumita Fiat 850 nomata "Karolino" tra la densa roma "trafikmarmelado", piediras tra stratoj kun fiŝvendistaj standoj fiodoraj kaj sobante per lifto - el kies ŝakto soras fetoraj haladzoj - ni estas blokitaj... ĉar la pordistino ne ricevis trinkmonon. Atestantoj de krimo krude insultas nin kaj ĉiupaŝe ni devas eviti minacantajn kuglojn pro nia tro granda scivolemo pri la Roto PINELLI. En ĉiu ajn kvartalo obsedas niajn orelojn la mieloza napola kanzono "Nannoré tutta mia... " kiu ĵus gajnis konkurson. Per tiaj nelongaj priskriboj vivantaj kaj trafaj la aŭtoro kreas realisman etoson. Kompreneble mi ne senvualigas al vi la tutan intrigon, sed instigas vin mem legi tiun turnoriĉan krimromanon kun viglaj dialogoj. Tamen oni povas malkaŝi, ke okazos aliaj atencoj kaj ke la enketo direktiĝas poste al Milano kaj Komo. Ĝi atingas sian klimakson, kiam milana komisaro kaj DE ANGELIS kulpigas Danilon CERRI pri mortigo de la konsulo de Salvadoro kaj arestas lin ŝeklante liajnpojnojn. Okazas tiom da nekredindaj mistifikaĵoj, ke la povra Danilo demandas sin, ĉu li ne suferas pri dispartiĝo de la personeco. La tiurilatan ĉapitron oni povas legi ankaŭ kiel satiron pri la krimromana ĝenro.

Stilo flua kaj nuancoriĉa

La lingvaĵo de la dialogoj kaj priskriboj estas flua kaj nuancoriĉa kun originalaj vortkreaĵoj kaj parolturnoj. La jam menciitaj sakroj kontrastas kun elegantaj frazoj. Oni evitas laŭeble mal-vortojn. Abundas italaj esprimoj kaj nomoj klarigitaj en glosaro. Jen kelkaj vortoj neordinaraj : sobi (mal-supri), sori (suprenglisi), ŝekli la pojnojn (mankateni), dum "havi la bovlon plenan" (ne plu elteni) ŝajnas al mi esti francismo.

Pri la aùtoro

Corrado TAVANTI (1919-1995) naskiĝas en la itala urbo Arezzo. Li partoprenas la duan mondmiliton kiel volontulo en la itala armeo, estas kaptita en Afriko kaj transportita al Usono kaj revenas seniluziite al Toskanio en 1946, kie li doktoriĝas pri politkaj sciencoj. Li trovas laboron alifakan en biskvittabriko en Milano, edziĝas al svisino kaj poste iĝas reprezentanto kaj importisto de svisa ĉokolado. En 1946 li ekloĝas en Svisio kiel laboristo kaj poste oficisto en ĉokoladfabriko kaj fine fariĝas prokuristo. Pro rena misfunkcio li frue emeritiĝas. Li verkas multajn novelojn kaj teatraĵojn en la itala. Abundan materialon li ĉerpas el siaj spertoj kiel konsula agento en La Chaux-de-Fonds, kio metis lin en kontakto kun la italaj enmigrintoj. Post emeritiĝo li realproksimiĝas al esperanto per koresponda kurso de KCE kaj per plustudo kaj konversacioj kun Perla MARTINELLI kaj Giorgio SILFER. Henri VATRE amike kuraĝigas lin al verkado. TAVANTI recenzaslibrojn kaj el sia plumo fontas du krimromanoj, la dua kun titolo "Tiu toskana septembro" en kunlaboro kun Istvàn ERTL.

Richard Schneller

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.