La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vivoj sekaj

  • Autor: Graciliano Ramos
  • Art: Roman
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €17.87
  • Erscheinungsjahr: 1997
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: La plej fama verko de unu el la plej elstaraj romanistoj de la brazila modernismo (1930-1945)
  • Seiten: 134
  • Breite: 148 mm
  • Höhe: 210 mm
  • Gewicht: 170 g
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Inter homeco kaj besteco

La nun recenzata libro ne estas ajnaĵo. Temas pri majstroverko de majstra verkisto. Graciliano Ramos (1892-1935) rangas kiel unu el la ĉefaj figuroj de la moderna literaturo brazila. Ne estas facile lin etikedi. La stampo de modernisto ne bone sidas al li. Feliĉe. Ĉar modernismi en la tiama Brazilo signifis estetikumi en literatursalonoj. Ramos, male, laŭ la ekzemplo de Gilberto Freire, preferis nutri sian vervon surstrate, ĉe la popolo, kaj inaŭguris freŝan fluon kaj novan literaturan guston en Brazilo. Ĉe li lernis kaj inspiriĝis tuta plejado da brazilaj verkistoj nuntempaj, inkluzive de la magia stilisto Jorge Amado, kiu jam delonge ĉiujare Nobel-kandidatas.

La romanoj de Ramos montras trajtojn dostojevskiajn. Ilin trafluas akuta kaj amara analizemo psika. Ne multe gravas agoj kaj peripetioj. Pli multe elstaras la rolulaj pensoj pri tiuj agoj kaj peripetioj. Ankaŭ en la nuna romano Vivoj sekaj, kiu aperis en 1938 kaj ĝis 1997 jam tradukiĝis anglen, bulgaren, ĉeĥen, ĉinen, francen, germanen, hispanen, italen, nederlanden, polen, rumanen, rusen kaj ukrainen.

La scenejo ĉi-verka estas la kaatingo, iaspeca stepo de nordorienta Brazilo. Vasta, ebena, faŭne avara, dusezona solejo, kies vintro pluve kreskigas herbon kaj tiel nutras brutarojn, kaj kies arda seko ĉion senfoliigas, restigante nur kaktojn kaj zizifojn. Malfacila rivalto por vivoj harditaj. Tie vagas la familio kiu rolas ĉi-romane. Kvin anoj. Ĉjo Fabiano, lia edzino njo Viktoria (laŭ interesa vortuzo de la tradukinto, tra la tuta romano), plus hundino kaj du filoj. La nomojn de la filoj la aŭtoro ne rivelas. Li ĉiam nomas ilin „la pli aĝa filo” kaj „la pli juna filo”, dum la hundinon li ĉiam nomas Baleno. Homoj kaj bestoj samrangas ĉi-hardeje. Verdire, la hundino rolas pli ofte kaj vigle ol la filoj, kies homaj trajtoj apenaŭ distingeblas. Dialogoj maloftas kaj kurtas. Fabiano kaj Viktoria pli multe komunikiĝas geste kaj grunte, ol parole. Kaj tio ŝajne sufiĉas. Ĉar la plej grava estas la ena mondo. La veraj dialogoj okazas en la cerbo. La aŭtoro tien ŝteliras kaj tie esploras, sondas kaj malkovras. Oni povus eĉ diri, ke la tuta romano deruliĝas en la kapo de Fabiano. La cetero estas nur ornamo. La vizito urben, la kartludado, la arestiĝo, la pafmorto de Baleno, ĉio tia estas nur epizodetoj, negravaj pinglopikoj. Fone kaj etose ĉiam elstaras la krudo, brutalo kaj sovaĝo de estaĵoj, kiuj staras mezvoje inter homeco kaj besteco. Estaĵoj harditaj de kruela klimato. Estaĵoj, kies unikan menson la aŭtoro majstre igas alirebla kaj vizitinda. Estaĵoj, kiujn la aŭtoro belstile kaj ŝparvorte pruvas konindaj. Estaĵoj, kiuj samtempe pruvas lin literatura virtuozo kaj fajna sondanto de animoj.

Enkonduke Geraldo Mattos asertas, ke pri la tradukinto ne necesas paroli, ĉar „post la brila traduko de la malfacila verko La Luzidoj, [...] lia nomo estas pli ol sufiĉa garantio pri fidela kaj leginda traduko!”. Eraro, laŭ mi. Post la traduko de La Luzidoj (kiu estas ne nur brila, sed eĉ plenforme genia) oni tiom pli postuleme kaj kritike devas analizi la stilon de Knoedt, ĉar de tiam oni prave atendas de li nivelon almenaŭ tiel bonan. Alivorte, Knoedt simple ne rajtas degradi sian majstrecon eĉ je unu colo! Grimpinte sur la pinton de Everesto, li ne povas nun descendi eĉ sur Alpan nivelon. Ni simple devas alarmi kaj ruĝlume lin averti kaj instigi supren. Tio estas nia devo prefaca kaj recenza. Ne sufiĉas revoki pasintajn laŭrojn. Mi ne listigos ĉi tie la stumblojn, kiuj leksike kaj stile makulas la nunan tradukon, kaj kiujn certe estigis tradukhasto kaj tio, ke la tradukinto, ne sekvante la rekomendon de Waringhien, ne legigis la finan version al alilingvaj spertuloj. Ŝlose mi aldonu, ke tiuj makuloj preskaŭ ombras la brilon de multaj studindaj kaj imitindaj solvoj zorge pripensitaj kaj fajne ellaboritaj de Knoedt.

Gonçalo Neves

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.