La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

13 oktobro 1582

  • Verkinto: Luiz Portella
  • Speco: por komencantoj
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€1.00
  • Eldonjaro: 2003
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: La libro enhavas 7 mallongajn rakontojn. Ili estas kompilitaj en facila stilo laŭ la verk-principoj de revuo Kontakto. Post ĉiu rakonto aperas mallonga unulingva vortolisto.
    Enhavo:
    1. Didi sin mortigas 2. Adriana 3. Dio, kato kaj butero 4. Longaj haroj 5. Etaj Aferoj 6. Infaneta ploro 7. La Muĝado 8. Kiel verki per facila lingvo por Kontakto?
  • Specimeno: Rambo formetis la kapon de la bovo, kaj la muĝado iĝis pli forta. Ili subakvigis la kapon kaj la muĝado iel daŭris same aŭdebla. Senespere, ili tute fermis la domon kaj nur tio ŝajnis nesufiĉa, por ke aliaj ne aŭdus la bovon. Do ili ekfestis per muzikaĵo kaj ludkartado. La muzikaĵo kaj parolego pro ludkartado sonis tiel forte, kiel en neniu antaŭa festo en la domo de Eder kaj ili sukcesis neaŭdigi la bovon, sed ankaŭ malhelpi la homojn en la preĝejo.
  • Paĝoj: 26
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 50 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Paradoksa libreto da paradoksaj rakontetoj


2005

Estas malfacile taksi ĉi tiun libreton. Ĝi estas verkita laŭ la sistemo de la revuo Kontakto, t.e., je la nivelo de „tre facila” lingvaĵo kun klarigo de la vortoj „malfacilaj” post ĉiu rakonteto. Sed tio ne fortenu legemulojn, ĉar, efektive, neniu el la rakontoj havas ian nekutiman lingvan karakteron. Kaj pri la vortoklarigoj post ĉiu rakonto, nu, ju pli oni ignoras ilin, des pli bone por la leganto, ĉar ili ofte estas tre konfuzaj, kaj preskaŭ egale ofte, malfacile kompreneblaj. Sed tia estas la Kontakto-sistemo.

La libreto konsistas el sep paradoksaj rakontetoj. Kelkaj el ili estas malfacile kompreneblaj, almenaŭ por mi. Ilia paradokseco estas tiom granda, ke mi maltrafas la sencon. Verŝajne, aliaj legantoj ĝuos tiujn, sed estos perpleksaj pri aliaj. Ĉi tiuj ne estas rakontoj por tiaj komencantoj, kiuj elĉerpas sian cerbopovon, penante kompreni la vortojn aŭ la gramatikon. Tute male, oni bezonas tre grandan cerbumadon por kompreni la rakontojn, jam kompreninte la vortojn kaj la vortuzadon.

Mi suspektas, ke amantoj de krucvortaj enigmoj plej alte taksos la rakontojn, ĉar iom da „malrekta pensado” necesas. Ĉiuokaze, almenaŭ ĉiu „progresinto”, verŝajne, trovos almenaŭ unu rakonteton, kiu vere plaĉas kaj pripensindas.

La libreto mem montras du paradoksojn. Unu estas, ke la malparaj paĝnumeroj troviĝas sur la maldekstraj paĝoj, kaj la paraj paĝnumeroj sur la dekstraj paĝoj. La dua estas la titolo mem. Kial 13 oktobro 1582? Nu, la aŭtoro klarigas tion jam sur la dua (aŭ ĉu tria?) antaŭpaĝo, kaj mi ne deziras riveli ĉi tie la solvon de tiu enigmo. Cerbumadu pri ĝi multe ... Ĝi estas eble la plej granda paradokso en la tuta verko.

Tre simplaspekta verketo, maleleganta sed klare presita. Mi rekomendas, kaj paradokse ankaŭ malrekomendas, ĝin. Provu mem por decidi.

Donald Broadribb

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.