La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Abismoj

  • Verkinto: Jean Forge
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €6.75
  • Priskribo: Romano pri ĉiutaga ripetiĝanta historio. Ĝi priskribas kaj profunde analizas animkonfliktojn. Jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la Esperanta literaturo.
  • Paĝoj: 150
  • Larĝo: 125 mm
  • Alto: 180 mm
  • Eldonjaro: 1973
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 095-9005-27-7
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bibliografio


n-ro 7, 1923
tekstoj.nl/lm/lm23-7/bibliografio.html

Verki modernan romanon signifas: respeguligi la pulsantan vivon kaj ĝiajn profundajn variaĵojn per frapantaj propozicioj. La tasko de la moderna verkisto estas: venki la nervan preteremon de la nuntempa homo kaj per majstra lerteco, per artifika ĵonglado konservi la vekitan intereson pri la enhavo, ne tre riĉa je okazintaĵoj.

Romano de J. Forge ĝuste pro la supre menciitaj principoj estas unu el la plej serioze konsiderindaj verkoj en nia originala literaturo. Lia romano "Abismoj" estas efektive tipa moderna romano, kiu nepre kontentigos sian legantaron, varbiĝantan el filoj de la plej diversaj nacioj. Ĝia sukceso baziĝas sur la plej firma fundamento, sur la tri ĉefaj karakterizaj fortikaĵoj de la romano mem: frapante klara stilo, populare profunda psiĥologio kaj absoluta fundamenteco.

J. Forge do faris pli ol liaj verkistokolegoj. Li donis en sia verko ne sole modernan romanon, sed modelon pri respekto al la lingvo. Li neniam forgesas la nunan staton de la lingvo. Li konsideras prudente kun arta takto, ke la legantaro de la Esperanta literaturo estas ankoraŭ tre malmultenombra kaj ne sufiĉe matura por ĝui komplikan, ofte tro abstraktan produkton de verkisto supermoderna. Tiu ĉi respekto retenas lin uzi aron da neologaj vortoj, kiuj pezigas la tujan kompreneblecon kaj ofte kruele difektas la severan unuecon de la lingvo. Tiu ĉi respekto igas lin al simpla formado de propozicioj, sed la sama principo certigas lin, ke la verko estos facile komprenata de ĉiuj. Saltoj ne ekzistas en la natura evoluo kaj la artefarita, perforta evoluo multfoje estas pereiga.

J. Forge tamen ne estas ĝisosta konservativa verkisto kaj li bone konscias, ke la lingvo bezonas novajn formojn, frapantajn esprimojn, sed li ne imitas tiujn reformemajn "Ido"-filojn, kiuj jam transpaŝis la limon de prudenta konsidero kaj kaŭzis al multaj malnovaj kaj novaj adeptoj plenan elreviĝon. Kontraŭe, li pritraktas la plej delikatajn, komplikitajn kaj profundsencajn temojn en lingvo simpla kaj li kreas novajn formojn, admirindajn esprimojn per la primitiva lingvo de 1887 jaro. Tutkore ni gratulas lin.

La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed ĝuste la elekto de tiu ĉi, ŝajne banala temo, pruvas la brilan talenton de J. Forge, ĉar li povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto. La kvar ĉefaj personoj de la romano fariĝas vivantaj antaŭ la okuloj de la leganto. Ni rekonas ĉirkaŭ ni la diboĉeman bienposedanton, kiu volas restarigi sian antaŭan riĉecon per profitdona edziĝo; la knabinon, kiun la senzorga izoliteco, luksa nenionfarado faris senkonscie voluptema kaj kondukas ŝin al nepripensitaj agoj. Ni retrovas ĉirkaŭ ni la artpentriston, kiu malespere pentas pro sia gloravida vanteco kaj la fianĉinon, la puraniman idealistan martiron, kiu atendas kun infana naiveco, suferas mute kaj kompreneme pardonas. Eĉ la epizodaj figuroj de la romano estas trafe karakterizitaj.

Ankaŭ la formo de la romano estas io nova. La kvar ĉefaj personoj mem rakontas al ni pri siaj vivoj kaj pensoj. Tiu ĉi intima alproksimiĝo vekas en la leganto sinceran simpation, kortuŝitecon kaj komprenon al la malespere baraktantaj herooj, kiuj estas viktimoj parte de siaj karakteroj kaj parte tiuj de la premegaj cirkonstancoj. Prezentiĝas antaŭ ni tragedioj, preter kiuj ni senatente pasas ĉiutage, sed kiuj nun, en hela lumo de la verkistoartisto, profunde tuŝas nin. Por atingi feliĉon la homoj luktas kun la ĉiutaga grizeco kaj sociaj konvenaĵoj, sed la plimulto ĉe la fino de la dornhava vojo falas en la proprefaritan abismon, kiu senkore englutas la celperdintan viktimon.

Post finlego de la romano la leganto ne povas tuj liberiĝi kaj enprofundiĝas en siajn pensojn. Li plektas plu la restintajn fadenojn de la romano kaj laŭ persona gusto finfinas ĝin.

Ni sincere gratulas al la eldonanta firmo, Ferdinand Hirt & Sohn, kiu per prezento de tiu ĉi originala romano ne nur pliriĉigis nian literaturon, sed donis vere valoran, artistan volumeton laŭ enhavo kaj eksteraĵo al ĉiu literaturamanto.

Por rekomendi la verkon sufiĉas, se mi citas laŭvorte la entuziasman kritikon de samideano, kiu ne povis formeti la libron, ĝis kiam li ne finlegis ĝin: "Fine verko, kvazaŭ en patra lingvo, en kiu mi ne devis lukti kun lingvaj malfacilaĵoj kaj kies enhavo ĉenis min al la libro. Se mi estus riĉa, mi enmanigus la libron al ĉiu Esperantisto por konvinki ilin, ke modernan verkon doni ne konsistas el tio, ke ni kripligu la lingvon per neologismoj ĝis nerekonebleco, sed en tio, ke la genio de la verkisto evidentiĝu en artista klareco!"

(La tekston enkomputiligis Roel Haveman).

"Jobo" (Julio Baghy)

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
retpaĝo
Ernesto Muŝko malbone kondutis kaj elspezis sian havon. Savrimedo ekaperas: edziĝi je Halino Borki de riĉa najbaro solfilino kiu pro enuo kaj amsoifo unue akceptas lian proponon. Mateo Ardo, orfo estas edukita kun Zonjo kaj ili fianĉiĝis. Sed Mateo hazarde alveninta ĉe S-ro Borki, plaĉas al lia filino kaj estas preskaŭ delogata de ŝi Muŝko malespere bruligas sian domon dum Mateo sukcesas forsavi sin el la peka pasio por reiri al sia unua amo.

Tiun temon traktis la verkinto de "Abismoj" tre originale. El simpla intrigo kaj malgraŭ maniero kiu malpermesas la viglon de l' rekta interparolo Forge sukcesis verki interesan plenan romanon. La stilo estas flua, tre bona, tute fundamenta.

Resume Abismoj estas valora riĉigo de nia originala verkaro.

Courtinat

Abismoj


1923/10
esperanto.net/literaturo/uea/abismrec.html

Georges Stroele

Viva, vigla klasikaĵo


esperanto.net/literaturo/roman/libr/abismrec.html

Antaŭparole de sia debuta Esperanta romano Abismoj, la pola verkisto kaj kino-filma reĝisoro Jean Forge (Jan Fethke) skribis:

"Mi deziras kontentigi per ĉi tiu verko la guston de l’ moderna leganto: kreante ion, kio similas kaj samvaloras la hodiaŭan nacilingvan romanon laŭ stilo kaj enhavo, verkante ion nuntempan en la Esperanto de la jaro 1887 [...]"

Iel mi sentas, ke li verkis la romanon por montri, ke eblas en Esperanto verki "modernan romanon", kvazaŭ la solvon de tasko, kiun li mem donis al si. Kaj ankaŭ legante la romanon, mi konservas tiun senton. En ĉi verko la enhavo, la baza intrigo neniel gravas. Ĝi estas banala, kliŝa, eĉ tre malmoderna kvarangulo el amimplikoj inter du virinoj kaj du viroj, al kiu mankas ĉia originaleco. Sed la plenumo de tiu kliŝa intrigo estas tre rimarkinda, kaj necesas diri, ke Forge sukcesas kun laŭdo pri sia tasko. Oni legas la atentokaptan rakonton preskaŭ avide, ĝuante la talenton de la aŭtoro.

En ĉi tiu verko la homaj psikoj kaj la ekstera realo kunplektiĝas kaj estas prezentataj en maniero ekspresionisma. Forge trovis ege trafajn kaj atentokaptajn esprimojn de la animaj angoroj kaj ĝenerala mensa stato de la rolantoj. Kelkaj scenoj de ebrio aparte menciindas. Kaj rimarkinde estas, ke ĉiu rolanto parolas mem en mi-formo, alterne laŭ la ĉapitroj. Jen troviĝas neniu ĉioscia, neŭtrala, objektiva rakonta voĉo. La leganto devas mem en sia menso kombini akordon, sufiĉe disonancan, el la kvar voĉoj, kiuj pli-malpli persvade prezentas siajn subjektivajn spertojn, pensojn kaj emociojn.

La lingvaĵo de la verko estas samtempe moderna kaj klasika. Fojfoje la unuopaj vortoj por hodiaŭa leganto impresas malmoderne – ni trovas ekz. arbetaĵaro, maldolĉa, gastemeco. Sed malgraŭ tio la teksto impresas surprize nova kaj moderna, dank’ al sia natureco, viglo kaj vivo. Nenio ŝajnas kabineta invento, la dialogoj fluas kvazaŭ aŭtente registritaj. Nur unu lingvan strangaĵeton mi trovis: "Mi trompis vin, kiu vi kredis, ke..." anstataŭ normala "vin, kiu kredis".

Abismoj definitive ankoraŭ hodiaŭ legindas, ne nur pro historia intereso, sed ankaŭ por sperti viglan, nature impresan lingvaĵon kaj sukcesan, atentokaptan romankonstruon.

Sten Johansson

Abismoj

Publikigita ĉe
The British Esperantist 1923
esperanto.net/literaturo/be/abismrec.html

Verdano (Bernard Long)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.