La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

En la ombro de Alberto Ejnŝtejno

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Neordinara talenta virino


2014, №4-5 (234-235).
Ejnŝtejno

Pri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj esploroj, sed pri la vivo de lia unua edzino Mileva Mariĉ oni tre malmulte scias. Nun la Esperanto-legantoj havas la bonegan eblecon ekscii detalojn pri la vivo kaj agado de unu rimarkinda neordinara virino – Mileva Mariĉ, kiu estis edzino de Alberto Ejnŝtejno kaj kiu estis kun li, kiam la granda sciencisto faris kaj aperigis siajn plej valorajn sciencajn verkojn.

La libro En la ombro de Alberto Ejnŝtejno de profesorino Desanka Đurić-Trbuhović estas tradukita en multajn lingvojn. En 1982 ĝi aperis en germana traduko en Zuriko; el la germana oni tradukis ĝin en la francan, kaj poste ĝi aperis en la angla kaj en la japana lingvoj.

Tre detale kaj profunde profesorino Desanka Đurić-Trbuhović priskribas la interesan kaj neordinaran vivon de Mileva Mariĉ. Mileva naskiĝis en Serbio kaj estis knabino "per viveca imago kaj sagaca observado de ĉiuj okazintaĵoj ĉirkaŭ si". Ŝi estis la plej saĝa kaj inteligenta lernantino "kvazaŭ ŝi mem jam ĉion sciis, kaj en la lernejo ŝi ĉion nur rememoris. Ŝi estis karakterize talenta por matematiko".

Post la gimnazio Mileva veturis al Zuriko por studi. Tiam la Zurika universitato estis la unua en la germana regiono, en kiu oni permesis al virinoj studi, kaj en ĝi studis mondfamaj virinoj, kiuj poste iĝis eminentaj sciencistinoj kiel Nadeĵda Suslova, Maria Hajmfegtlin, Maria Sklodowska kaj aliaj.

Post bona sukceso, kiun Mileva havis en la akceptoekzameno en Federala teknika altlernejo, en oktobro 1896 ŝi komencis studi matematikon kaj fizikon. Tie ŝi konatiĝis kun Alberto Ejnŝtejno. Verŝajne la matematiko proksimigis ilin. Ili ofte estis kune kaj ekamis unu la alian. Pri ili Desanka Đurić-Trbuhović skribas: “En Berno la feliĉo floris por ili ambaŭ. Mileva estis senfine sindonema al li kaj tute peneme laboris por li. Ŝi vidis kaj sentis lian grandan valoron kaj helpis lin por progresi por ne perdiĝi en sia propra suspekto”.

En la tuta libro estas emfazita la sindonemo de Mileva Mariĉ al Ejnŝtejno. Ŝi estis la plej fervora lia apoganto kaj strebis ĉiuflanke helpi lin. Mileva neglektis siajn proprajn sciencajn esplorojn. Ŝi iĝis fidela edzino, diligenta dommastrino kaj sindona patrino al la filo Hans Alberto, kiu naskiĝis la 14an de majo 1904. Mileva forte influis sian edzon. “Sidante apud li dum tagoj kaj noktoj kaj laborante sampene, ŝi kreis ĉe li tiujn laborkutimojn, tiun diligentecon en la laboro, kiu dank' al Mileva, restis por li la tutan vivon”.

Mileva Mariĉ forpasis la 4an de aŭgusto 1948. En la lastaj paĝoj de la libro la aŭtorino skribas: “Ŝi fordonis ĉion pri kio ŝi disponis, eĉ pli ol tion. La revoj de junaĝo ne realiĝis, la vivo sekvis alian vojon. Travivis ŝi grandan, kulminan amon, kiu valoris ŝiajn oferojn, ĉar ŝi helpis, ke realiĝu la altiĝo kaj gloro de la viro, kiun ŝi adoris”.

Por verki tiun ĉi rimarkindan libron la aŭtorino faris signifajn esplorojn, kolektis multajn leterojn kaj dokumentojn. La Esperanta traduko de la libro estas brila.

En la ombro de Alberto Ejnŝtejno estas libro alloga, kiel interesa kaj atentokapta romano pri la vivo de la modesta, sed neordinara talenta virino – Mileva Mariĉ.

Julian Modest

En la ombro de Alberto Ejnŝtejno


Septembro 2014
Kaj iom pri la legita libro "En la ombro de Alberto Ejnŝtejno" de Desanka Ĝuriĉ-Trbŭoviĉ. Tradukis ŝin kelkpersona teamo: Agnesa Eremija, Pribislav Marinkoviĉ, Ljiljana Popoviĉ, Tereza Kapista, Dimitrije Janiĉiĉ
Temo tre interesa, pri la edzino de la fama sciencisto, vivanta en lia ombro malgraŭ, ke ŝi mem estas talenta matematikistino kaj ĉiujn matematikajn kalkulojn por pruvi la fizikaj laboroj/malkovroj de la edzo ĝuste ŝi faris. Sed neniu scienca laboro de A.E. estis subskribita de li kaj ŝi. Nur li estis tiu "granda". Tamen iasence li agnoskis ŝian kontribuon redonante al ŝi duonon de la ricevita Nobel-premio. Laŭ priskribo de la aŭtorino, Milica, la edzino de A.E. estis iom stranga virino, kvazaŭ ŝi mem ne dezirus, ke homoj (inkluzive ŝia edzo) amu ŝin. Multaj homoj estimis, admiris ŝin, sed ŝi estis tre fermita kaj fakte neniu sciis multe pri ŝi mem, ŝiaj deziroj ktp. Ŝi neniam parolis al neniu pri sia familia vivo, pri siaj sentoj kaj travivaĵoj. Tio probable iasence kaŭzis, ke fine la edzo, gaja kaj societema turnis sin al aliaj virinoj kio finiĝis per divorco de la geedzoj. Malgraŭ tio Milica plu amis lin, atente observis liajn sciencajn atingojn, kiuj tre gajigis ŝin. Eĉ kiam ili jam estis divorcitaj kaj vivis aparte, ŝi plu helpis al la edzo pri matematikaj kalkuloj, konfirmantajn liajn atingojn, se li tion petis. Ŝia vivo estas plena de peno kaj zorgoj financaj kaj psikaj por eduki du iliaj filoj, el kiuj unu estis menslezita. La edzo ne multe interesiĝis pri ili.
Tio estas tre mallonga resumo de la libro. Sed ... mi ne scias, ĉu la libro originale estas ne tro bone redaktita, ĉu traduko fuŝigis ĝin. Tiom da eraroj gramatikaj, stilaj kaj simple neglekte skribitaj vortoj (sen unu litero, ŝanĝitaj literoj - "stranga/srtanga" ) mi ankoraŭ renkontis en neniu libro. Kaj ŝajnas, ne nur ŝajnas, sed ja tradukis ĝin famaj esperantistoj! Ĉu pro tio, ke estis kelkaj tradukantoj, neniu fakte ne tralegis la tuton por elimini erarojn? Tre fuŝe estis uzita refleksivo, ne ĉiam korekte akuzativo, iujn frazojn mi devis legi kelkfoje por rekapti sencon. Ankaŭ kronologio de la vivelementoj estas iom komplika, ne kohera. Mi tre ne ŝatas kritiki ion aŭ iun ajn, sed bedaŭrinde, malgraŭ mia bonvolo, mi ne povas skribi bonan vorton pri tiu traduko.

Burdo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.