|
Adamo kaj Eva
|
|
Seksercado |
En 1983 aperis en MONATO (n-ro 11, p.10) mia artikolo titolita “Lingvolernado laŭ la horizontala metodo”. Mi klarigis, ke tiu metodo estas ne nur la plej malnova metodo lerni fremdan lingvon sed krome, ĝi estas tre simpla, malmultekosta kaj ege agrabla por lernanto kaj instruanto. Mi priskribis ĝin jene: “Kontraste kun la aŭtodidaktaj metodoj por unuopuloj, izoluloj kaj mizantropoj, kaj la diversspecaj grupaj metodoj (kursoj, staĝoj, seminarioj), la horizontala metodo estas ideala por duopo, do ĝi povas esti nomata ankaŭ la para, aŭ, pli precize, gepara metodo.”
Lastatempe mi ricevis esperantan legolibron por komencantoj kiu igis min pensi, ke esperantistoj-pedagogoj finfine rekonas la valoron de la horizontala metodo aŭ almenaŭ konfesas, ke ĝi havas utilon. La recenzata libro havas la formon de romaneto, verkita per limigita vorttrezoro ĉerpita el la Baza Radikaro Oficiala ellaborita de Akademio de Esperanto. Ĉi-speca lernilo konvenas por rekt-metoda instruado, ĉar nur Esperanto estas uzata; malestas etnolingvaj klarigoj kaj difinoj de vortoj.
Mi komencis mian recenzon per kelkaj vortoj pri la horizontala metodo, ĉar en la intrigo de la romaneto troviĝas ilustraĵo de la uzo de tiu metodo, kvankam ne estas aludo pri ĝia specifa nomo. Okaza renkontiĝo inter du malsamnaciaj gejunuloj, Eva kaj Adamo. La 17-jara lernantino, kiu scias Esperanton, komencas instrui la lingvon al Adamo, 19-jara laboristo. La afero dekomence ne iras tro glate, ĉar Adamo nur celas gliti en la liton de Eva. Estante ankoraŭ virga kaj ne povante superi la reziston de Eva, Adamo la unuan fojon renkontas fiaskon. La duan fojon, Eva montras sin malpli pudora, kaj Adamo trovas, kiel facile li povas fariĝi flua “seksperantisto”, danke al la horizontala metodo.
La publikigaĵo ne estas lingve sendifekta. Estas rekomendinde, ke antaŭ ol estos planita dua eldono, la teksto estu atente reviziita de kompetenta esperantisto, kiu ne estas hungarlingvulo, por elsarki ĉiujn hungarismojn kaj ĝustigi gramatikajn erarojn.