|
Australia Felix
|
|
Ne ĉiam feliĉa |
Kiam la antikvuloj skribadis pri Arabio, ili kutimis disigi ĝin en tri regionojn, nome: Arabio Petræa (ŝtona), Deserta (dezerta), kaj Felix (feliĉa). En sia enkonduko, la aŭtoro de ĉi tiu rakontaro informas, ke „brita esploristo, transmarŝinte grandan areon de ,nova teritorio' post favora pluvsezono” nomis ĝin latine Australia felix ,„feliĉa Aŭstralio”. Malmulto en la libro lasus legantojn kun la impreso, ke Aŭstralio estas feliĉa lando kun feliĉa loĝantaro. Nek la urbanoj klopodantaj rekrei eŭropsimilan etoson en la lando tute malamika al tiu vivmaniero, nek la boŝaj balandas (blankuloj loĝantaj en la duondezerta interno) ŝajnas tute kontentaj. Eĉ malpli kontentigaj estas la kondiĉoj en kiuj vivas la malestimataj praloĝantoj, la aborigenoj. Pri la lastaj, Trevor Steele [stil] verkas sen sentimentaleco, ne kaŝante iliajn malpli allogajn trajtojn, sed kun sincera simpatio kaj eĉ respekto.
La enhavo konsistas el dek unu rakontoj, t.e. sep noveloj kaj kvar eseoj, do parte fikcia, parte nefikcia. Kelkfoje estas malfacile distingi kiom ili estas rekte bazitaj sur aŭtentaj okazaĵoj, sed evidente la ĝenerala fono estas la persona sperto de la aŭtoro en Arnhemlando kaj aliaj regionoj de tiu vasta kontinento.
La du unuaj rakontoj, „La raketo de Freddy revenas” kaj „La sunleviĝa ceremonio”, estas nostalgiaj rememoroj el la knabeco. Mi aparte simpatiis kun la dika plumpa Freddy, kiu ne estas sportema (laŭŝajne terura hontaĵo en Aŭstralio), sed gajnas admiron de la knabaro pro siaj danĝeraj eksplodaj inventaĵoj. Kiel „Lappar la antikristo” en la samtitola novelo de Endre Tóth, Freddy havas siajn sekvantojn, sed malkiel Lappar, Freddy estas nek kruela, nek stulta. Ĉi tiu novelo memorigas min pri mia propra knabeco, kiam mi (kiu ankaŭ malamis organizitan sporton) faradis piroteknikaĵojn per karbono, sulfuro kaj salpetro, aŭ per aliaj eĉ pli riskaj miksaĵoj.
„Liberiga perspektivo” rakontas pri la tragika sorto de enmigranto, kiu ne kapablas adaptiĝi al la vivo en fremda lando. En „La stultulo” oni retroiras refoje al lernejanaj tempoj. Darby Hutchins estas knabo tro naive bonkora por ĉi tiu maljusta mondo.
En la plej longa novelo „Por savi nigran animon”, fervora misiisto Claude Wood, influita de traktaĵoj kiel „La Raso Infana” de pastro L. Harbridge (ne de W. Auld!), provas savi la animojn de „balandiĝintaj” aborigenoj. (La situacio de elradikiĝinta edukita aborigeno estas refoje la temo de la novelo „Samuel Birrubali Rossiter”).
Kvankam la mesaĝo de „Por savi nigran animon” estas sendube bezonata, la rakonto ne plaĉis al mi tiom kiom la aliaj. Ŝajnis al mi, ke la priskribo de la misiisto estas iom tro karikatureca, sed eble tiaj karakteroj ekzistas. En „La koroboria vespermanĝo”, la blankuloj, kiuj antaŭ longe senigis la aborigenojn de ilia digno, kaj nun degne kaj patronece traktas ilin, finfine montras sian propran dignomankon. La kvar eseoj je la fino estas mallongaj skizoj pri diversaj aspektoj de Aŭstralio. La stilo kaj lingvaĵo de la tuta libro estas flua kaj bunta. Mi rimarkis kelkajn erarojn kaj neperfektaĵojn.
Plie, mi kredas, ke legantoj, kiuj ne majstras la aŭstralian anglan kaj ne konas Aŭstralion, bonvenigus mallongan glosaron por klarigi, ekzemple: kugloj.303-aj (= 0,303 colo, kalibro de brita armea fusilo uzita ĝis la 2a mondmilito), vajco (vidu „Esperanta Bildvortaro” de Rüdiger Eichholz), boŝo (veprejo) torĉo (ne PIV-a torĉo sed poŝlampo), nigo (angle: nigger, malestima nomo por nigruloj), dosego (? ĉu la germana Dose?), koroborio (angle: corroboree - vidu la Aŭstralia-Esperantan Vortaron de R. L. Harry kaj V. Gueltling)
Tamen, eble tiaj obskuraĵoj donas pli da kolora ekzoteco al la teksto. Entute, plia bonvena aldonaĵo al nia kreskanta ekstereŭropa literaturo en Esperanto.
El lia ora plumo |
Dum la lastaj jaroj, Trevor Steele longe kaj ŝate loĝis en diversaj eŭropaj landoj, ĉefe en
Litovujo, tamen li konstante saŭdadas al sia patrolando, eĉ se nur libre: "Sed mi scias, ke mi ĉiam reiros al Aŭstralio" (enkonduko). Eble tial oni facile spuras membiografiajn trajtojn en ĉiuj verkoj de la sudkontinenta verkisto. Australia Felix estas principe novelaro, sed ne ĉiu ero estas novelo, ĉar enestas ankaŭ mallongaj raportoj pri spertoj de Steele, ĉefe en Aŭstralio.
Almenaŭ duono de la noveloj temas pri "la duboj pri la konveneco de la propra vivmaniero" kaj pri "la preskaŭa ekstermo de la aborigenoj" dum la lastaj 200 jaroj kaj "la aktualaj sekvoj de tiu krimego" (enkonduko, p5-6). Alia grava kaj ŝatata temo estas la homaj sentoj kaj mondperceptoj, aparte dum infanaĝo (La raketo de Freddy revenas, La sunleviĝa ceremonio, Liberiga perspektivo).
Ankoraŭ tria temo tipa en la verkoj de Steele estas multflanka intereso pri la religia fenomeno.
Steele ĝuas naturan talenton por rakontado kaj tuj frandigas historion al la leganto, ekzemple per jena novel-komenco:
"Kun sonĝofrakasa forto la vekhorloĝo tondre eldormigis lin. Li ŝovis la manon sub la kusenon, kiu ŝajne eĉ ne iomete dampis la krudaĉan bruon, kaj preme fortondis la agresan muĝon. Neniam antaŭe li uzis vekhorloĝon; hieraŭ Glen sekrete montris al li kion fari." (p18)
Fakte ajna komenco en la kolekto taŭgus por montri la solidan metiismon de nia granda aŭstralia verkisto. Cetere oni ne rimarkas la poluradon far Steele sur sian verkon: jen la ŝajna simpleco de la arto kun majuskloj, de la grandaj artistoj. Oni ja divenas ke malgraŭ lia 'facileco' li tamen ne verkas kvazaŭ lakse, sed ja devas penadi super siaj kreaĵoj, male ili ne tiel bonege fluus...
La tekstoj efektive fluis sub miaj okuloj tute senĝene, preskau ŝvebe. Steele bonege regas ĉiujn trukojn de la metio, de la arto verki, t. e. ludado per perspektivoj, lerta ekspluatado de la latentoj de esperanto, majstra uzado de la libera nerekta stilo, kurtaj aŭ longaj frazoj taŭgaj al aparta ritmo de ĉiu rakontaĵo, tre trafa personigado de la roluloj per nerektaj diroj, oportunaj karikaturigoj, ironio aŭ sarkasmo en la dialogoj ktp. Subtila ironio ofte kunrolas, kaj ne malofte, leganto ridetas - kaj foje ankaŭ plenpulme ridegas: tio ja ne estas hazarda ĉe bona romanisto.
La roluloj estas vere tre bone skizitaj, kaj ili portretiĝas ne tiom per la aŭtoraj priskriboj, kiom per la propraj vortoj kaj agoj. Steele kapablas lerte vortigi la pensojn kaj eniri la menson de ĉiu rolulo (negrave pri aĝo, sekso ktp): jen lia atuto kiel romanisto, majstre en La Koroboria vespermanĝo - rakonto pri egoismoj -, kie li grade liveras informojn pri la roluloj kaj paralele ĉion prezentas el multaj rolulaj perspektivoj.
Steele tre zorgas pri la lingvaĵo en ĉiu sia verko, ankaŭ en Australia Felix. Prefere vidu kelkajn ekzemplojn kaj juĝu mem.
Jen familiare:
"Nu bone. Sed kion mi volas diri, estas, de kie vi ricevas vian apogon? Volas diri, kiuj estas viaj homoj kaj - se ne estas malĝentile, de kie venas via mono? Volas diri, ĉu la registaro subtenas vin?" (p41)
"Kar'lino, kiel vi trovis la ĝangaLan dieton?" incitete ridetis la Ministro.
- Nu, la kanguruvosta supo estis ne malbona...
- Aĉaĵo, laŭ mi! Mi preferus rapidservan ĉinaĵon kun multe da saŭco. Tony, kiom kostas ĉi tiu manĝi-danci-afero?
- Po kvindek.
- Merdo! Mi ne volus devi mem elpoŝigi tiom." (p98)
jen akĉente:
"Si mi ĝustej komprin's vin, nijaj nigrulaĉoj ĉijam vivijs in grigaĉo koj ĉijam vivoŭs." (p44) "Jis, sid kij'n ajn vi far's - trenvoĉis iu nazale - ili ĉijam far's il domo po'kej'n." (p43)
Aparte ekstreme sur paĝo 31:
"nij ĉiuŭj krejdas, kej sej ijuŭ ojn poŭvas troŭvi la poŭvran bastardon, tijuŭ ejstas vij."
Jen slange:
"- Tro da litoeventoj kun edzinoj de tepoj.
- Tepoj?
- Pardonu, Ministro, Tre Eminentaj Personoj." (p97-98)
Notinde, Steele sukcesas verki en eleganta esperanto per "la bona lingvo", nome preskaŭ sen neologismoj - sed eble, tio nenion diras: ja neologismemo ne implicas artismon kaj certe 'bona-lingvemo' ne signifas platon kaj malriĉon.
Ĉu mi risku anatemigan aserton? Jen ĝi: Trevor Steele estas eble la plej bona romanisto en esperanto. Nia alia pinta romanisto, Karolo Piĉ, konstante eksperimentemas (foje troe) kaj devigas la leganton batali kontraŭ la konstantaj piĉismoj - almenaŭ en la komenco. Sed kompense lia lingvaĵo belegas. Kredeble la rakontstilo de Piĉ rekte malsimilas tiun de Steele: la ĉeĥo ade pensas, kontemplas, observadas, elmensigas ideojn malrapide... kaj kontraste la aŭstraliano elrakontas verajn historiojn anstataŭ mense rondiradi la poton. Jen du universoj, du malsame alirendaj verkistoj. Ne temas pri tio, ke "lingva ĵonglado anstataŭas verkinspiron" (ie mi legis), sed ke Piĉ ricevas inspiron nur pere de lingva ĵonglado: Steele estas kerna romanisto; Piĉ estas poeto en prozo.
Se paroli pri ĉio, de Diego estas alia afero. Li fakte apenaŭ neologismemas (jes, jes, kredu!), kaj lia rego de la esperanta frazo, lia natura sento pri la ritmo kaj la melodio de nia lingvo vere majeste fluigas ĉion, kion li tuŝas. De Diego ne majstras pro siaj kelkaj neologismoj, sed pro sia brila esperanto. Ree kontraste, Steele preskaŭ sisteme evitas neologismojn, preferas verki en "la bona lingvo" - kaj ĝuste tie sidas lia merito, ke li kapablas eleganti per simplaĵo. Mi plene konsentas kun li kaj kun Piron pri la vera ekspluatado de la jama vort-trezoro.
Kaj nun unu fina rimarko: en la kolekto Australia Felix elstaras du iom longaj noveloj (fakte burĝonoj de plenaj romanoj): Por savi nigran animon kaj La Koroboria vespermanĝo. Ambaŭ tiel fajnas artisme kaj metie subtilas, ke mi preferas nenion malkovri el la enhavo. La plej bona omaĝo de legantoj al verkisto estu legado: frandu mem tiujn du elstarajn ekzemplojn de la rakont-arto en esperanto el la ora plumo de Trevor Steele. Kia lukso, havi lin inter niaj verkistoj!
Australia Felix | jan-feb 2000 |
Ĉi tiu nova libro de rakontoj kolektas spertojn de Trevor Steele pri lia vivo en Aŭstralio. Tri jam aperis en ESK: "La raketo de Freddy revenas", "La sunleviĝa ceremonio", "Koro kaj kapo"- ĉiuj en 1993.
La plejparto de ĉi tiu novelkolekto estas nova por niaj legantoj: "Liberiga perspektivo", sperto pri enmigrinto, finiĝanta kun tre malkvietiga pesimismaĵo; "La stultulo", tre komika raporto pri venĝo kontraŭ dormejestro en lernejo, farita de...nu, vi scias kiu kulpis.
"Por savi nigran animon", estas la plej longa (50 paĝoj) kaj plej sociologia el la rakontoj, kiu memorigas nin pri la "tragedio de la ĵusaj du jarcentoj" rilate nian agadon kontraŭ Aborigenoj. Trevor resumas la pensmanieron de tiu tempo:
Kristanismo, kaj aparte la moderna protestanta kristanismo, estas la plej matura formo de la spirita vivo, en kiu la homo plej konscias pri sia individua...respondeco antaŭ Dio pri la propraj agoj ... Ĉiuj aliaj kredsistemoj okupas ian propran lokon sur la gamo inter individuismo kaj kolektivismo... Unuekstreme estas
kristanismo, aliekstreme la...pensmaniero de la plej primitiva popolo sur la Tero, nome la aŭstraliaj indiĝenoj.
Iu ajn, kiu vizitas loĝejojn de aborigenoj, estas ŝokegata de la degenerado, kiu rekte rezultas el tiu manko de individua respondeco... kial la aborigenoj mortas trojunaj, malbone sin nutras, portas ĉifonvestojn, estas tute aŭ grandparte analfabetaj, vivas en deprimaj cirkonstancoj, loĝas troope, estas malsanaj, sekse malĉastas, pugnobatas sin, estas alkoholdependaj kaj senlaboraj ... se eĉ ne mencii la absolutan mankon de vera religio?
Tamen, la rakonto ne estas prediko pri la tiama vidpunkto de la "balanda" loĝantaro Aŭstralia. 1) Temas pri rakonto pri specifa evento. Nome, la "savo de la animo" de aborigena junulino, Gloria.
1) - "neaborigeno". Trevor klarigas la originon de tiu vorto: "Antaŭ jarcentoj nederlandaj maristoj alvenis por plenumi ekspresan liveron de kanonkugloj inter la nekristanajn sovaĝulojn. Siaflanke la ĉi-lokuloj donis lignon al la vizitantoj, foje en la dorson, foje en la intestojn... antaŭ ol la matĉo komenciĝis, la vizitantoj sciigis ke ili estas "hollander". Kompreneble tio iĝis baldaŭ balanda, ne nepre komplimentvorto." (p.121-122.)
Gloria estas tre bela, kaj tre ĉasta, servistino de maljunulino en la vilaĝo Chiverton. Misiemulo decidas konverti ŝin al siaj vidpunkto kaj pensmaniero. Nome, apartigi ŝin de la Aborigena komunumo kaj kvazaŭcivilizigi ŝin.
Nu, Gloria, siaflanke, enamiĝas kun tre bela kaj tre inteligenta Aborigena rugbe-ludisto, Chad, amorema junulo kies amoremo forte celas al (sed neniel limigas sin al) Gloria.
Sed la misiisto malaprobas la burĝonantan interamon.
Chad estis ia enkarniĝo de ĝuste tio, kio estis nedezirata. Li estis `forrabita bebo', kiu ricevis bonan kristanan edukiĝon, sed forĵetis tiun neaĉeteblan perlon kaj nun laŭdire konfuzate pilgrimadis serĉe al ia `abrigena spiriteco' (tiel!), kiun li supozis esti supera al kristanismo.
Efektive, ĉi misiulo tre forte malaprobas la "bebo-rabadon", sed tio ne modifas lian malfavoran opinion pri la aborigena kulturo.
Celante konverti Chadon al sia formo de Kristanismo, li paroladas longahore al li. Fine, li demandas al Chad pri lia reago:
"Nu, mia kara junulo, kion vi opinias pri tio?"
Chad parolis tre mallaŭte. "Miaopinie...merdo."
"Kio-o-o!?" La malgranda korpo subite rektiĝis, kvazaŭ pikite de abelo.
"Mi diris, ke ĝi estas merdo. Danĝera merdo... Ĝis revido." Kompreneble la misiisteto ne povas akcepti tiun deklaron, do li decidas tuj ĉesigi la interrilaton de Gloria kun Chad. Li raportas al Gloria ke:
Li estas danĝera pro iuj supraĵaj kvalitoj kaj lia kapablo foje ĝentile konduti. Sed bonŝance li lasis fali sian maskon kaj per la plej krudaj vortaĉoj, fivortoj - ne, mia Gloria, mi ne povus ripeti ilin - li surkraĉis ĉion noblan.
Li do konvinkas ŝin edziniĝi kun alia Aborigeno, kiu estis jam forsendita aliloken por lin "savi".
Tia estas la skeleto de la tre multenhava kaj pripensiga historinovelo. Aliaj, multe malpli longaj, noveloj sekvas en la libro: "Samuel Birrubali Rossiter"; "La koroboria vespermanĝo", dek-ok-paĝa novelo pri ekstazia dancado de Aborigena trupo antaŭ ne-tre-sincera Ministro pri Aborigenaj Aferoj kaj ĉi ties kunuloj . Trevor verve strebas, ne tute sukcese, mergi nin en tiun ekstazientuziasmon.
Sekvas "Koro kaj kapo" (el ESK 1993); "Orienten el Perto", vinjeto pri la piedekskurso farita de Trevor el Brisbano al Darvino; "Inter novaj amikoj" - spertoj kun Aborigenoj; kaj "Amo al muŝoj".
Per siaj noveloj (kaj ne nur ĉi tiuj ) Steele pruvas ke li rangas apud Ferenc Szilágyi kaj Stellan Engholm kiel mastro de la novelarto.
Luksaĵo por la E-literaturo | 2001 |
Australia Felix. Noveloj. 1999. 132p. EUR 11,10. Neniu ajn papilio. Romano. 2000 337p. EUR 16,50. Ambaŭ: Trevor Steele. Vieno: IEM. 23 cm.
Ja havi niatendare verkiston kiel Trevor Steele konstituas veran luksaĵon por la E-literaturo; legi liajn librojn konstituas veran plezuron por la beletra sento. Aliro al la du prikomentataj produktoj liaplumaj tion pruvas. Australia Felix, novel-kolekto, kaj Neniu ajn papilio, romano, malkiel la plimulto – ve! – de niaj kreaĵoj, kompareblas kun plej elstaraj samĝenraj verkoj en la aliflanke, ne ĉiam kontentiga - etnolingva panoramo de la nuntempa rakontistiko.
Nia Steele havas kion kaj scipovas kiel rakonti. Li, malkvieta engaĝiĝinto, amanto de la vivo, de la lumo, de la justo, de la homo kaj ties cirkonstancoj..., multon traspertis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la mondo. Kaj tio, nome vero, plurfaceta vero projekciita sur literaturan planon, emanas el liaj kristalklaraj elplumaĵoj, abundaj je sukaj parolturnoj, je dialektaj esprimformoj oportunaj por karakterizi specifajn kolektivojn, je belaj sonoroj kaj malfacile atingebla simplo...
Kurta aŭ longa fabelo, novelo, romano: jen kategorioj kiujn Steele diferencigas ne nepre pro amplekso, sed, precipe, pro sento pri interna takto, ritmo, harmonio, kaj surbaze de la plia aŭ malplia proksimo inter la rakonta materialo kaj la poezio. Ĉiu historio havas sian spiriton, postulas do apartan traktadon - foje eĉ kineskan -, kaj li elektas ĉiukaze la formon plej taŭgan por redoni la deziratajn iluminojn. Tiel en Australia Felix kunvivas plej diversaj longoj, de dupaĝa rakonto ĝis novelo - kia novelo! ( Por savi nigran animon), kia leciono aŭ lekcio pri rakont-arto! - najbara al kurta romano.
La 11 noveloj de la kolekto priparadigmas la ĝenron, klasifikeblan - kiel jam aludite - intera inter poezio kaj romano: per ili la aŭtoro invitas nin ĉeesti jen ĉiutagan, jen eksterordinaran event(ar)on,lokante nin rande de la mistero, de la magio el antikvaj ŝamanoj, kiuj iniciate kaj inice fabelis parole, apudfajre. Plie, unueco ĉirkaŭ baza elemento: Aŭstralio, en kies pejzaĝojn, homojn, morojn multaj el ni eniĝis, danke al nia aŭstralia mondcivitano Steele. Kaj unu komuna zorgo: la aborigenoj, ilia subpremata kulturo, ilia ĉielklama sociala marĝenigo, la ĉi-koncerna hontiga hipokriteco de la blankuloj kaj ties institucioj - superbas ĉi-prie, krom la supre menciita, la novelo La Koroboria Vespermanĝo -, ĉio ĉi en la antipodo de la titolo, kiu, tiele, sarkasme, iĝas protesto, la reverso de la monero, peras denuncon absolute senan je pamfleteco kaj semitan per tia vero ke ĝi prilumas tenebrojn kaj vibrigas plej aŭtentajn fibrojn de homeco.
Neniu ajn papilio estas la konata, antologiinda Steele-aĵo Apenaŭ papilioj en BergenBelsen, plentrafe pligrandigita-de 152 al 337 paĝoj -, polurita kaj riĉigita. Kiel splenda rezulto! Ĝi havas la parfumon de la ĉefverkoj kaj la mirindan romanan teksturon palpeblan nur ĉe lertaj pentristoj de etosoj kaj fajnaj priserĉantoj de animoj. Enkonduko de plia rolulo, esplorinto de la protagonista vivo, Mark E. Bryant - brilega solvo! -, krom ke ĝi ebligas al la intrigo transpreni ĝustaloken dialogojn kiuj aspektis iom perfortite en Apenaŭ papilioj, komplete plifirmigas la karakteron de dokumento celitan por la romano kaj permesas efikplenajn ludojn per - aŭ malliniigojn de - la tempo.
Kia plezuro tiel reveni al la universo de Mark Bryant, jam propramerite mita nomo niabeletre! Universo de kontrastoj en la kontrasto-riĉa Germanio de 1968 - nome la epoko kiam klaskonsciaj gejunuloj havis fingropinte la ŝancon draste ŝanĝi la historion (antaŭ ol tiu perfidis sin mem) : unuflanke, studentaj strikoj esperdone sukcesaj; kontrapunkte, ankoraŭaj spuroj de la dua mondmilito, diverslandaj homoj venintaj Germanien por batali kontraŭ Hitlero kaj, postmilite, restintaj kiel marĝenuloj. Ĉisceneje Mark Bryant, brita studento, amanto de la germana lingvo, etburĝeska mediokrulo, poiome engaĝiĝas, ĝis lia figuro, kontraste kun la apika falado de la ĵus menciitaj herooj, sociale gigantiĝas ĝis heroeco. Jen sesdekokece revolucia mesaĝo, kiu donas al la romano valoron universalan en la spaco kaj tempo. Neniu ajn papilio estas, sendube, unu el la pintoj en la historio de nia romanistiko.
Amiko Trevor, brakumojn; majstro Steele, gratulon kaj dankon!
Recenzo: Australia Felix | Publikigita ĉe Korea Esperanto-Asocio |
La verko estas plenplena de naturmaniere kunmetitaj vortoj, kiel “vipolanga”, “ĵetfermiĝi”, “penvalori”, “nervo-ŝire”, “troope”, “glitkaresi”, “ripetfoje” kaj nekalkuleble multaj aliaj. Sed pli fascinis min retorikaĵoj kiel “La timo ekmalflusis”, “Ŝiaj okuloj mesaĝis”, “La agrabla rideto perfidis nur nuanceton de ironio”, “Li okule balais” kaj tiel plu. Ili donacis eĉ al banalaj aferoj vervecon kaj tiel altvalorigis beletrecon de la libro. Ĉiun el ili mi substrekis kaj tralernos antaŭ ol mi mem provos fari verkaĵon. Imiti estas ja utila maniero por ion krei.
Per la libro mi povis iom alproksimiĝi al lando, pri kiu mi antaŭe havis nur supraĵajn informojn, ekzemple kiel landon de kanguruoj kaj oponanton de futbalo. Esperanto do provizis min per unika ŝanco enrigardi en la animon de homoj ne tiel familiaraj al mi.