La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ajnasemajne
Skizoj el la vivo de Remonstranta pastoro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Originale tiel


jun 2006
esperanto.net/literaturo/fo/ajnsemajnrec.html

Kion nun farantas pastroj aŭ pastoroj? Ĉiam en nigra robo ili murmuras ĉe nuptoj aŭ funebraĵoj? Jam ne nur. Ni legu la libreton Ajnasemajne kun 90 paĝoj de Berveling.

De mardo ĝis sabato Berveling rakontis siajn agojn. Tre detale, taglibreske. Tamen, ne miskomprenu ke li priskribus nur pri siaj religiaj kaj ordinaraj bagateloj aŭ incidentoj. Atentu, ke en ĝi troviĝas plene rakontoj liaj kaj aliaj, eseoj pri religioj, socio kaj vivoj de maljunuloj, junuloj geaj, gejaj. Vere ajna! Novelece, eseece; priskribe, analize; laŭtempe, intermite, konscioflue... Riĉaj estas kaj la enhavo kaj la metodoj por verkado.

La ĉefa linio estas jene: Marde li ricevis telefonon el vilaĝo ke iu familio petis lin diservumi enterigon de mortinto okazontan en sabato. Tre simpla la proceso vidiĝas unuavide, ĉu ne? Ordinare imagu, ke senescepte li vizitas la familion, planas la funebraĵon kune kun la familianoj de la mortinto, konas tamen nenecese scias la travivon de la mortinto, diversas ĉe la tombo, kaj intertempe priskribiĝas sendube vidaĵo de la vilaĝo, kutimo de tiea funebraĵo, sintenoj de la parencoj antaŭ, dum kaj post la enterigo... Sed surprize tute ne nur tiel.

Fakte inter la tagoj li vizitadis maljunulojn en senilulejoj kaj estis vizitata i.a. de gejo kaj lesbaninoj, krome, preparis prelegojn, ĉeestis kunsidojn... Plejparte de la tempo ĉe la vizitado li aŭskultis, jam ne rolis kiel predikanto plena de konsiloj kaj konsoloj. Ni sentas ke nun fidela aŭskulto estas iam la plej bona konsolo. Ja Berveling, pastoro estas socioservisto. Aŭskultante, li forigis al maljunuloj solecon; aŭskultante, li portis al junuloj kvietecon; aŭskultante, li komprenis sociajn problemojn, kaj tiel plu.

Nu, pri amo gea kaj geja, ili oficiale ŝanĝis la bazan regularon de la eklezio en 1996 kvankam post jardeka pritraktado. Ĉe ili, pastoroj, amo estas amo. Nur se la amo estas sincera, pura, fidela, fidinda kaj ideala. Tian amon kia geja ili same benas, pridiversas. Kia larĝanimo! Kaj kia homeco!

Bedaŭrinde, ne ĉiu religio estas ĉi-flanke homeca. Naiva mi ĉiam ĉuas kial budaismo insistas ke la budaisto ne devu edziĝi. Sen seksumo, kie venus posteuloj de la ismo? Min pardonu. Mi konas junan budaanon en nemalgranda templo. Esperantisto, li tie deĵoras kiel komputisto, krome, funkciigas senpage E-kursojn per interreto. Iam al li mi demandis ĉu ili manĝus viandon kaj povus geedziĝi. Kompreneble ne. Li respondis senhezite. Se li tezumus pri amo geja, kion li dirus? Se lesba paro ĉe lian ĉambron, kion li farus? Al ili kafon aŭ teon aplombe? Kaj se li vidus jenan poemon, kion li pensus?

Dilemo de aidosulo

Amore murdi la plej karan,
ho tragedio superhoma.
Se nuda mi kaj senkondoma
sprucigos ĉuron ĉi nektaran,

mi kulpos agon plej bizaran;
am' mia iĝis do demona:
amore murdi la plej karan,
ho tragedio superhoma.

Ideon havus vi vulgaran
pri knabamoro ne platona,
se gvidus min nur em' kojona;
diablon spertas mi amaran:

amore murdi la plej karan...

Kiel ajn, nia pastoro Berveling la poemon verkis por geja paro; unu el ili sin mortigis infektiĝinte per HIV-o. Kaj la alian, ankaŭ infektitan, li akceptis ĉe sia hejmo brakumante, spite al la teruro de aidoso. Kia humanisto! Nia mondo estus pli perfekta, se humanisme ĉiu homo teisma aŭ ateisma traktus aliajn kaj sin mem – mi volus diri ke budaistoj povus malstriktigi por si mem la disciplinon. Ho, min pardonu refoje, tamen mi tute ne intencas ofendi budaismon. Jes, ĉiu persono havas la rajton elekti sian propran vivmanieron, se nur li aŭ ŝi ne ĝenas aliajn.

Agoj parolas pli laŭte ol vortoj. Ankaŭ ago de maljunulino 93-jara kiun la aŭtoro vizitadis en oldulejo. Estas surprize, ke tiel olda damo handikapita kun nur unu kruro estis tiel viv-sprita. Ĉe si ne mankis humuro, pozitiva viveco; ĝuste jam tiam ŝi ankoraŭ prizorgis internacian situacion. Tio por Berveling estis reciproke edifa, kaj por ni legantoj, surprizo neimagebla, instigo kortuŝa.

Edifiga estas la libreto; edifa volaro de la esperantisto kaj de Esperanto mem.

Refoje ni vidas ke, krom moralkvalite humanisma, Berveling estas lingve poliglota, kompetente multeflanka. Verkisto, tradukisto, poeto, instruisto... li estas eminenta antaŭ la publiko. Kaj patro, edzo li, kompetenta en la hejmo.

Verkoj de Berveling aperis ĉe la eldonejo Fonto libroforme pli ol dekkvin fojojn, kaj en traduko kaj en originalo, kaj pri religio kaj pri ordinara kampo. Ne nur ĉar li estas redaktoro de la revuo kaj unu el la plej indaj atutoj de la eldonisto s-ro Bays – kiu mem estas elstara verkisto. Berveling elitas danke al sia lingva naturdoto, tamen plie al sia diligento. Aparte al la senĉesa praktikado. En la lingvo, se oni povus eltrovi spurojn de ĉizelado en la serio Voko-numero "la unuaj 25 jaroj en mia memoro"/1994, "de duopo al kvaropo"/1995, "streĉitaj koroj"/1995... ĉifoje ni vidas produktaĵon poluritan kvazaŭ perlon el naturo. Verko el kontemplado estas kontempliga en kaj ekster religio, en kaj ekster esperantujo.

Mao Zifu

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.