La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Antologio latina 1
Volumo 1: Maturiĝo (ĉ. 250-30 a.Kr.)

  • Verkinto: Gerrit Berveling
  • Originala lingvo: latina
  • Speco: antologio
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€17.80
  • Priskribo: Vasta panoramo, proza kaj poezia, pri la unua granda periodo de la latinlingva literaturo.
  • Paĝoj: 256
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2012
  • Notoj: Serio Oriento-Okcidento n-ro 30
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pretas jen monument'!


esperanto.be/fel/mon/rec/alat1.html

Efektive. Monumento legota de ĉiu ajn deziranta konatiĝi kun la latinaj literaturo kaj kulturo. Ambaŭ volumoj (kune n-ro 30 en la serio Oriento-Okcidento) estas nur la unuaj du el kolekto, kies fina parto iam pritraktos eĉ latinlingvan beletron nuntempan. Volumo 1 prezentas la epokon de maturiĝo de la latina literaturo (ĉ. 250-30 a.K.) divide en du periodoj, tiu sub helenisma influo kaj tiu nomata klasika; Volumo 2, la epokon de Aŭgusto (31 a.K.-14 p.K.). Enestas en ili montroj de ĉiaj ĝenroj: poezio, teatro, tekstoj pri agrikulturo, epitafoj (finas la duan volumon kelkaj nebeletraj eroj).

La versoj estas numeritaj, kaj same la prozaj tekstoj, kiel en t.n. sanktaj libroj. Aldone ĉiun fragmenton antaŭas indiko aŭ referenco, por ke oni povu laŭdezire kompari kun la originaloj aŭ kun alilingvigoj. Pro la notoj kaj klarigoj, ne pedante erudiciaj sed interesaj kaj samtempe instruaj, ĉi antologio legeblas kvazaŭ ia Enciklopedieto Latina.

Kritiki estas facile, fari malfacile. Kaj Berveling faris amason da laboro, komencis ŝtopi milmejlan breĉon en nia traduk-arto, kie preskaŭ absolute mankas verkoj el latinaj aŭtoroj. Tamen kritiko necesas, kvankam mi konscias, ke zorga relegado kaj polurado povintus elimini plej multajn makulojn en ĉi ege valora entrepreno.

Sufiĉe multajn lingvajn malglataĵojn mi trovis: pli poste, pli posta anstataŭ „poste, posta”, kolonizi anstataŭ „kolonii”, variacio anstataŭ „varianto” aŭ „vario”, ĉiuj la anstataŭ „ĉiuj”, brulita anstataŭ „brulinta”, regestikulas anstataŭ „(re)gest(ad)as”, aperti same transitive kiel male, dekstramanon, censoro anstataŭ „cenzoro” aŭ „censisto”, St! anstataŭ „Ĉit!”, „Ŝŝ!” aŭ „Ts!”, providas anstataŭ „providencas”, reverencie anstataŭ „riverence”, tensio anstataŭ „streĉo”, irigaca anstataŭ „irigacia”, Inferno anstataŭ „Infero”, ĵus anstataŭ „ĝuste tiam”, vir-taŭroj anstataŭ „ĉevalviroj” ...

Ni transiru al alia problemo. La tradicio esperantigi latinajn nomojn pruvas, ke, kiel dirus Neves, Esperanto estas nepinjo de Latino. Ĝuste tial aperas sespaĝa listo de latinaj kaj grekaj nomoj fine de la dua volumo. Nu, unue ne ĉiuj nomoj renkontataj en la teksto aperas poste tie. Due, la PIVaj formoj Adriatika, aĥajano/akeo, Aŭgusteno, Bretonujo, danaido, (Ina) Hidro, Judujo/Judeo?, Jupitero, Lucio, Tunizio, Uliso iĝas nun „Hadriatika”, „aĥivo”, „Aŭgustino”, „Britanio”, „danao”, „Hidra”, „Judajo”, „Jupitro” (alterne kun „Jupitero”), „Lukio”, „Tunezio” kaj „Ulikso”. Kio, cetere, pri Cipro?

Traduki ĉiajn ĝenrojn signifas redoni ĉiajn stilojn. Tion ne eblas fari per ia bona lingveto nek per analize logikaj ekvacioj. Jen kial en poemoj Berveling prave uzas licencajn koncizaĵojn kiel virgino, junino, karino, povrinooldino, dum tra la tuta antologio li enkondukas multajn vortojn aŭ vortsignifojn ne troveblajn en PIV (glosaro mankas, kaj ne ĉiam li aldonas klarigon): balisto/katapulto, grafitio (murskribo), lakuno (mankoloko en teksto), laŭdacio (laŭda parolado), legato (legaciano), Lucifero (Venuso), mankumi (senti la mankon de [tr.]), mediokra (mezkvalita), mezuma (averaĝa), natalo (naskiĝdatreveno: konvenega „neologismo”, kvankam eble jariĝo sufiĉus), piedulo (piedsoldato, infanteriano), pirha venko (t.e. kun tioma kosto por la venkinto, ke ne eblas ĝin fruktuzi - el la reĝnomo Pirho), propretoro, rogo (funebra ŝtiparo), sakrosankta (plejsankta, netuŝebla), satelito (gardisto, akompananto, laŭ ĝia etimologia signifo), sermono (interparolo [librotitole]), ktp.

En la Antaŭparolo li klarigas siajn kriteriojn kaj elektojn koncerne tradukadon de latinaj versoj, ege kontrastajn kun tiuj de Kalocsay, kapabla (kiel Berveling memorigas) elsorĉi el senrima horacia odo - soneton!

Sed poezio plu estu poezio. Mi parolis ĝis nun multe pri vortoj, neniom pri beletro. Okazas simple, ke Berveling ne estas ronda stilisto; mankas iom da eleganto al liaj versoj kaj prozo, kvankam ĉi tiu montriĝas certe pli flua kaj natura ol liaj poemtradukoj, krom pli fidinda (ĉar pli fidela). Kial? Unue pro hasto, kiu malhelpas lin poluri kaj rafini siajn elplumaĵojn. Due, ĉar li katenas sin per skemoj tro rigoraj, sekveblaj nur je perdo de literatura valoro. Sed mi montru tion per konkretaj ekzemploj, nome per tiuj versoj plej konataj, jam iĝintaj vortoj kun flugiloj en multaj lingvoj de l' mondo, kaj pri kiuj oni povas ĉiam nin demandi (des pli se kun Latina Antologio enmane): Pardonu min, sinjoro, sed kiel oni diras tion en Esperanto?

Horacio, en sia Epistolo al la Pizonoj aŭ Arto Poetika, latinis jene: „Parturiunt montes: nascetur ridiculus mus”. Laŭvorta traduko estus: „Akuŝas montoj: naskiĝos ridinda mus”'. Tamen ĉe Berveling liaj ritmokriterioj ege kondiĉas la rezulton: „Naskospasmiĝas montar': ekaperos ridindaĵet': mus'!” Apenaŭ citebla. Oni komparu kun la versio de C.E.R. Bumy en La arto poetika (en Parnasa Gvidlibro), malgraŭ la devo rimi: „La mont-akuŝo sole muson naskas”. Vortaroj povus prezenti kiel proverbaĵon ion similan al „Akuŝas montoj muson” (simplan, belan kaj tuj kompreneblan) - tamen De Diego (en sia aperonta vortaro hispana-esperanta) preferas adasismon: „Monto gravediĝis, muso naskiĝis”.

Plia horaciaĵo (III: 30): „Non omnis moriar.” Tio estas: „Mi ne mortos tuta/tute.” Tamen, pro la ritmo: „Min ne voros la mort'.” Diable! Kion verkintus Horacio mem? Preskaŭ certe ne tion. Sed sonas bele kaj fidele io kiel „Mi ne tutmortos”.

Ne pro nenio Parnasa Gvidlibro admonis ”uzu apostrofojn rare”. Kaj li mem asertas, ke ripetata apostrofado ĝenas pli en teatraĵo ol en simpla poemo, pro kio li klopodis por ĝin eviti tie. Sed ankaŭ tie ĉi, en poemoj, ĝi ĝenas se tro persista, des pli se kombine kun unusilabaj kejloj kiel „ja”, „jen”, „do” kaj similaj (ĉefe versfine), plus la apostrofita „esti”: „'stas”, „'stis”, „'stos”... (ĉu kaj kiel ĝin akcenti?).

Plia montro de fidelo al ritmoskemo, sed perfide al la senco. Katulo, poemo 85:

„Amon, malamon, kial mi sentas, vi certe scivolas. Ĝin mi ne scias sed ĝi faktas kaj estas turment'.”

La malfidelega, eĉ kokra kaj adulta, versio kun rimo (!!!) en Parnasa Gvidlibro tamen respektas la voĉon, la mi-komencon de l' poemo:

„Mi amas kaj malamas - Ĉu eble? la amiko diras. - Ne scias mi, sed tion mi sentas, kaj ĝi ŝiras.”

Laiko pri Latino, la originalan „Odi et amo” mi tradukus per „Mi hatas kaj amas”, laŭvorte kaj kun pli da kontrasto (Katulo povintus verki „Amo et odi” sed ne faris tion).

Damne! - mi tro kritikas. Ĉar mi vere ĝuis ĉi antologion, ĝi vekis en mi la deziron legi pli da latina literaturo! Kiom da gravaj aŭtoroj ĝi enhavas! Abundan spacon ricevas Cicerono (71 paĝoj), Cezaro (23), Katulo (21), Vergilio (48), Horacio (63), Ovidio (47) kaj Tito Livio (44), sume 317 el la 576 paĝoj. Ĉi-kuntekste ni povus reformuli la diron: traduki - pluki. Tiom da legindaĵoj plukis Berveling por la esperantuja publiko, ke mi ne povas ne mencii kelkajn.

Belas legi en ilia kunteksto, ekzemple en la Unua parolado kontraŭ Katilino de Cicerono, parolado arda kaj fervora, frazojn uzatajn nun proverbe, kiel „Ĝis kiu limo vi misuzos, Katilino, nian paciencon?”, aŭ „Ho epoko, ho moroj!”.

Aktualo, kvazaŭ nuntempeco aŭ samtempeco kun ni, senteblas en la amuzaj situacioj de komedio de Plaŭto (praformo de teleserio), aŭ en Adelfoj de Terencio, kun jena diskuto pri infan-edukado: ĉu oni „instruu” ilin ĝui? Same pri la oratoraj konsiloj de Cicerono, daŭre validaj (ĉu vere li konceptis la teron globo - p. 106-107?). Simile efikas legi ĉe la historiisto Tito Livio, kiel de jarcentoj homoj interbuĉas senbezone, senmezure kaj senĉese.

Prasciencfikcion oni trovos ĉe La sonĝo de Skipiono de Cicerono, tre interesa el kosmogonia kaj kosmografia vidpunktoj, kaj ĉe la kvara libro de Eneado de Vergilio (versoj 760 kaj sekvaj), kun vizito al infero, kie Eneo renkontas inter la mortintoj homojn naskiĝontajn iam post lia tempo, anojn de lia futuro! Anakronismoj nur ŝajnaj, kiel pruvas la versoj pri atomteorio kaj pri la leĝoj de konserviĝo de materio ĉe Lukrecio (laŭvorte: „Dioj neniam kreas ion el la nenio”), kun tre konvinkaj argumentoj, aŭ la toleremo surbaze de relativismo ĉe Neposo, antaŭ pli ol 2000 jaroj. Kaj jen ankoraŭ Cezaro pri siaj venkoj dum la Gaŭla Milito (evidente malpirhaj), Eneado de Vergilio, Amoroj, Arto Amora kaj Metamorfozoj de Ovidio, la emoci-plenaj poemoj de Sulpicia (la sola aŭtorino ambaŭvolume), bedaŭrinde malabundaj, aŭ la impona Laŭdacio al Turia de sennoma vidvo!

Mi titolis ĉi recenzon per komenco de verso horacia. Gerrit Berveling prave kaj plenrajte povas mi-diri, kiel la poeto, „Finis mi monumenton ol bronz' pli daŭran ...” almenaŭ pri ĉi tiuj pli ol 500 paĝoj, kiujn mi sincere rekomendas, kaj pro kiuj mi dankas la kompilinton kaj tradukinton kaj la eldonejon Fonto.

Kaj nun ... venu fino al mia latino - sed ne al tiu de Gerrit Berveling!

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.