La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Alfabetoj de l' mondo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vojaĝo tra la alfabetoj de la mondo


2017/03, p. 24
monato.be/2017/011847.php -

La titolo de nova libro de André Cherpillod iom mirigis min: Alfabetoj de l' mondo! Tia temo tiklis mian scivolemon, kaj mi demandis min: „Ĉu oni povas verki libron nur pri tiu temo? Ĉu ĝi celas nur la lingvistojn?”

Fakte, la libro enhavas preskaŭ 100 paĝojn kaj priskribas multajn alfabetojn. Tio ne estas surprizo, se oni jam legis librojn de Cherpillod: ĝenerale seriozaj kun multaj referencoj, eĉ se oni ne ĉiam konsentas kun la asertoj de la aŭtoro.

La diakritoj

Rapide la legaĵo fariĝas alloga, ĉar la libro tre klare kaj metode prezentas la alfabetojn, komencante per la nia, la latina, kun multaj lingvaj kaj historiaj detaloj. Ekzemple, tabeloj montras la 51 fonemojn de la angla lingvo kaj la 36 fonemojn de la franca. Kompreneble, la latina alfabeto enhavas nur 26 literojn, kio iel estas la fonto de iom kompleksa ortografio! Ĉiu lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, devis adapti ĝin al sia fonetiko. Tial svarmas diakritaj signoj, kiel é, è, ê, ç en la franca, aŭ ä, ö en la sveda kaj la germana, kaj tiel plu. La ĉeĥa lingvo enhavas 15 diakritajn signojn, la slovaka 17, sed la rekordon tenas la vjetnama, kies 6 tonoj estas notitaj per malsimilaj signoj (12 vokaloj x 6 tonoj = 72 kombinaĵoj!).

Esperanto kaj ĝiaj ses literoj kun supersigno (ĉ; ĝ; ĵ; ĥ; ŝ; ŭ) konsistigas fine ege simplan skribsistemon!

Usklecoj

Mi rimarkis novan por mi vorton (tute PIVan) „uskleco”, eltiritan el la komparo de „majusklo” / „minusklo”. Tiel oni povas paroli pri duusklecaj alfabetoj (kun majuskloj kaj minuskloj), kiel la latina, kaj pri unuusklecaj skribaĵoj (sen majuskloj), kiel la araba.

Malkovrante la etruskan alfabeton, la leganto observas kun miro, ke oni konas nenion de tiu lingvo, kvankam ĝia alfabeto estas delonge bone konata!

Surprizoj

Aliaj surprizoj atendas nin. Ekzemple, pri la prononc-maniero de la franca aŭ de la hispana dum la mezepoko. Kiel eblas akiri certecon pri tio en periodo, kiam ne ekzistis magnetofonoj? Nu, tutsimple, danke al la perado de judaj alfabetoj. En la mezepoko eŭropaj judoj skribis fonetike fremdajn vortojn. Tiel oni scias, ke la vorto „estourdition” (kapturno, vertiĝo) en la malnova franca estis prononcata kiel „estourdiŝon”. Kiel en la nuna angla. Amuze, ĉu ne?

Samteme la aŭtoro levas la problemon de la hispana litero J (la jota = ĥ). Kiel klarigi ĝian prononco-devenon? Ĉu pro influo de la araba? Nu, antaŭ la forpelo de la judoj fare de la katolika reĝino Izabela en 1492, vortoj kun tiu litero estis transskribitaj en la juda alfabeto ĝudezma per litero respondanta al ĵ. Ekzemple, la vorto hijo (filo), nuntempe prononcata iĥo, estis tiam transskribata kiel iĵo. La lingvistoj starigis hipotezon pri la deveno de tiu nuna prononcado, kaj mi lasas al vi la plezuron malkovri ĝin!

Alfasilabaroj

Sed la plej frapaj ĉapitroj de tiu libro rilatas al la alfasilabaroj, kiuj troveblas precipe ĉe la hindiaj lingvoj. Alfasilabaro skribas ne fonemojn, sed silabojn (vokalo kun konsonanto). Je mia granda honto, mi konfesas mian nescion pri tiuj multaj lingvoj (hinda, guĝarata, panĝaba, bengala, orija, tamula ktp). Ĉiu el ili havas sian propran alfasilabaron (vidu la grafikaĵon).

Tia skribado aspektas al ni, eŭropanoj, ege malfacila. Tamen multaj homoj lernis kaj uzas ĝin!

Alian ekzemplon de la malfacileco legi donas la orija alfasilabaro kun siaj multaj kurbiĝoj, iom similaj por fremdaj okuloj: 37 silaboj + 14 sendependaj vokaloj + 13 dependaj vokaloj (vidu la duan grafikaĵon).

Malfacila instruado

Observante tiujn alfabetojn, mi miris pro la malfacilaĵoj, kiuj trafas la instruistojn de bazaj lernejoj, kiam ili klopodas instrui la legadon al siaj junaj geknaboj. Kiom da tempo necesas por ĝuste legi dokumentojn tiel skribitajn?

Nia vojaĝo tra la alfabetoj de la mondo igas nin malkovri nekonatajn aspektojn de la homaro. Ekzemple, en Etiopio la amharan alfabeton uzas sep diversaj lingvoj (tigrea, tigrinja, gafata, argobla, lararia, bilena, guraga). Videblas ankaŭ la stranga alfabeto de la inuitoj, kiuj vivas en la arktaj regionoj de Kanado.

Alloga stilo

Ne eblas resumi la libron, kiu finiĝas per la skribaĵoj brajla (por blinduloj) kaj morsa (antaŭe sur marŝipoj). Sed legante la ĉapitron pri la skribado de la japana, oni miras, observante, ke ĝi konsistas el miloj da ĉindevenaj ideogramoj plus du alfabetoj: hiragana kaj katakana, ambaŭ riĉaj je 48 signoj. Estas konate, ke nur malmultaj junaj japanoj malfacile legas.

Mi aldonu personan sperton: kiam mi finlegis la lastajn ĉapitrojn kun iliaj malkovroj, mi subite ekkonsciis, ke mi estas leganta en Esperanto, ne en mia denaska lingvo (la franca). Tio pruvas, ke malgraŭ la rigoreco de la alfabeta temo, la aŭtoro verkis sian libron en alloga stilo, ĉiam preciza. Mi volonte demandus al li, kiom da tempo li bezonis por plenumi tian taskon (esplorado, organizado, skribado, kontrolo), sed mi dubas, ĉu li respondus.

Tiu ĉi libro povas fariĝi por skeptikuloj bona ekzemplo de la riĉeco kaj kapabloj de nia lingvo!

Pierre Grollemund

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.