La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Alico en Mirlando

  • Verkinto: Lewis Carroll
  • Tradukinto: Donald Broadribb
  • Originala lingvo: angla
  • Kontribuantoj: Ilustris: J. Tenniel
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€9.00
  • Priskribo: Klasikaĵo de la infana literaturo. Verko de porinfana literaturo de la brita matematikisto kaj verkisto, pastro Charles Lutwidge Dodgson sub plumnomo Lewis Carroll. Ĝi rakontas la historion de knabino nomata Alico kiu falas tra kuniklotruon en fantazian regnon populitan per parolantaj kreaĵoj kaj antropomorfaj ludkartoj.

    La fabelo estas plenplena de satiraj alludoj al la amikoj de Dodgson kaj al la lecionojn, kiujn la britaj lernantoj devis parkerigi. La Mirlando priskribita en la fabelo ludas kun logiko en maniero tiom speciala, ke ĝi donis al la rakonto longdaŭran popularecon inter infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj.

  • Paĝoj: 79
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2004
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĝui la misteran mirmondon


2000. №3 (65)
esperanto-ondo.ru/R-alico.htm

Fabeloj estas gravega parto de nia vivo, sendepende de tio ĉu ni konscias pri tio aŭ ne. De bebeco ni aŭdas ilin de panjoj, poste legas lernante legi kaj nepre ĉiam estas instruataj de ili pri la vivo kaj ties senfinaj kaj gravaj saĝaĵoj. Sendube fabeloj estis la plej unua speco de literaturo, iam ankoraŭ senskriba, poste en formo de libroj. Verki fabelon povis nur “la popola saĝo” kun nepra kondiĉo ke aŭtoro havas senfinan amon al la legonto kaj la tuta mondo. Oni devige devas scii multon pli ol kuŝas surface. Fabelo instruas amuzante, pensigas kaj gvidas, eĉ post multaj jaroj, kiam la infaneco estas delonga historio.

Pastro, brila matematikisto, amanta patro Charles Lutwidge Dodgson konata kiel Lewis Carroll, aŭtoris unu el la plej famaj fabeloj pri aventuroj de malgranda knabino Alico en iu Mirlando, en kiun ŝi trafas en unu somera posttagmezo. Ŝi facile kaj nature akceptas tiun defion kaj sekvas serĉeme kaj kuriozeme la plej neordinarajn eventojn, renkontante bizaregajn kaj neforgeseblajn heroojn. Sufiĉis nur sekvi kuniklon en ties truon por trafi Mirlandon plenan de freneza logiko, kie absurdaĵo kaj malrealaĵo estas naturaj kaj kutimaj.

Certe ĉiuj bestoj kaj entoj povas paroli, sed ne nur: ili argumentas, kontraŭas, disputas, kondutas plej neatendite, ĉiam tre ĉarme, kvankam ofte timige. Alico, afabla, bonkora, scivolema knabino reagas nature al ili ĉiuj kaj iliaj faroj. Evidente ŝi estas ankoraŭ tute nescia, kion pruvas ŝiaj supozoj pri la obla tabelo, geografio, historio kaj aliaj kampoj. Sed ŝi kuraĝas kaj ĉiam restas firma en sia konduto. Jen ŝi kvazaŭ disduiĝas kaj parolas kun si mem. Ŝi malkovras rimedon ŝanĝi sian dimension kaj jam kvazaŭ regas tiun kapablon. Sonĝo estas, sed sonĝo regata. Verŝajne ne malmultaj infanoj spertis fenomenon kiam ili sonĝas kaj scias ke sonĝas kaj povas regi la eventojn. Ekkoni la mondon estas afero nefacila, postulanta certan koncentriĝon kaj mens-emoci-penigon.

La aŭtoro gvidas sian heroinon tra la senfina serio de tute neatendeblaj eventoj. Kune kun Alico la leganto iĝas pli kaj pli “kuriozige kurioziĝa”, jam senpacience atendante kio sekvos en la sekvanta momento.

Unu el la plej naturaj rimedoj de la atentokapto estas vortludo — la plej malfacile tradukebla afero. La vortludoj estas la lingva kerno de la tuta libro, kune kun ties specifaĵoj de la anglaj kaj anglalingvaj realaĵoj. Leganto dekomence perceptas la vican paradokson kaj nur poste komprenas la veran signifon de la evento. Ĉi-rilate la libro ŝajne estas principe netradukebla en alian lingvon, kvankam de alia flanko ĉio estas tradukebla. Donald Broadribb brave akceptis la defion.

La tradukinto tre atente kaj diligente prilaboris la tutan tekston, klopodante precize transdoni ĉiujn necesajn leksikajn kaj stilajn specifaĵojn. Leksike ĉio fluis glate, kvankam de tempo al tempo mi sentis ke ne sufiĉis emocia intenseco de kelkaj esprimoj, ekzemple “Alico fikse rigardis ĝin” devus esti “Alico fikse kaj maltrankviliĝe rigardis ĝin”, aŭ “[birdoj] pepis aŭdeble” devus esti “ridpepis”, “Al Alico ne plaĉis la informo” eble devus esti “Tamen al Alico tute ne plaĉis ke oni tiel diris tion” kaj en “Sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena” mankis “tre” antaŭ “ĉagrenate”.

Iam mi havis impreson ke iuj propozicioj estas tro mekanike transdonintaj la anglan originalon, sed post kelka relego al mi tio ŝajnis jam ne tiom malglata. Ja nia lingvo rajtas akcepti ne nur la longe fiksitajn normojn, sed ankaŭ ion alian, freŝan. Ekzemple frazon “Kaj mi diras ke estas domaĝe, mi diras” mi mem dirus “Mi diras ke iĝas jam tute domaĝe ja”, sed la tradukaĵo de Donald estas tute bona. Ni ne timu “naci-lingv-ismojn” en esperanto! Iusence la lingvaĵo de la traduko estas ia defio al la tro teda realaĵo ĉirkaŭa.

Mi legis kun plezuro. Mi kredas ke Broadribb mem ricevis plezuregon tradukante la verkon. Li bone uzas riĉajn rimedojn de esperanto por krei flekseblajn vortsignifojn (kiel ekzemple “tutdume”, “heliko heligas” — “nigriko”, “multe multa”, eĉ “rigardi Dun”, kie '-n' estas akuzativa finaĵo. Tre ĉarmas la aritmetikaj “ambicio”, “subbrakado”, “multplikado” kaj “sinvido” kaj multaj aliaj trovaĵoj. Broadribb senhezite enkondukas novajn interjekciojn “plaŝ”, “trump”, “tt, tt” kaj aliajn, aldone al la PIVaj “ĉit”, “uf”.

Sed certe ne ĉiam (principe!) eblis transdoni la originalajn vortludojn, komencante de la uzo de vorto “seka [historio]”, kiu angle jam pli profunde, laŭ mia persona gusto, ol en esperanto, signifas “tediga”, kaj plue tra la neceso transdoni la anglajn “tale (rakonto) — tail (vosto)” aŭ “turtle-tortoise-porpoise-taught us” kaj multaj aliaj okazoj. Tamen tio kion la tradukinto sukcesis el tio fari, estas mirinda. Mi aldonu ke la versaj tradukoj laŭ mi estas precipe bonaj.

La libro estas nepre leginda de ĉia infano (aŭ aŭdata kiam gepatroj legas ĝin). Ankaŭ adoltoj plezure legos ĝin, ĝuante la valoran lingvon. La ĉefa impreso estas ĝuste plezuro tuŝi la fabelon, serĉi misterojn, simple ridi je absurdaĵoj, kunsenti kaj kuntravivi la misterajn kaj instruajn aventurojn kiuj nepre bone finiĝu. Alico en Mirlando estas unu el la plej famaj libroj ŝatataj de infanoj en multaj landoj. Ĝia sekreto kuŝas en la vivo mem, en kiu amo, kuraĝo, scivolemo kaj senlaca preteco akcepti kaj fari ion novan donas la sencon vivi. Ni lernas ke ofte necesas fari nur unu, kvankam trovotan kaj ne-tuj-facilan, paŝon por penetri al la instruaj misteroj de la mondo.

Gratulon al Donald Broadribb pro la farita traduklaboro, kiu ebligis espereble al multaj pluaj homoj ĝui la misteran mirmondon de nia vivo!

La libron akompanas bonegaj ilustraĵoj de John Tenniel el la originala eldono kaj ĉarma pentraĵo Alica sur la kovrilo (eble tro aĝa aspekte). La grafika aspekto estas senriproĉe plaĉa. Koboldojn aŭ misortografiaĵojn mi ne trovis, krom eble manko de unu apostrofo. Ĉi eldono ne havas la plilongigitan versaĵon el la postaj originalaj eldonoj — espereble en la tria eldono ĝi aperos.

Andrej Peĉonkin

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.