Antaŭprintempo (pole: Przedwiośnie), la lasta romano de Żeromski, konsistas el tri partoj: Szklane domy (Vitraj domoj), Nawłoć kaj Wiatr od wschodu (Vento el oriento). En ĉi tiu 56a Esperanto-sumoo, mi legis la duan parton, kiu sekvas ĉi tiun resumeton.
Szklane domy (Vitraj domoj) - unua parto
En la unua parto, la romano rakontas pri la vivo de Cezary Baryka, juna Poluso, kiu troviĝas en Bakuo, kiam la rusa revolucio eksplodas kaj de tie li iris al Pollando renaskiĝanta post la unua mondmilito.
Baryka kaj lia patro iris al sendependa Pollando, sed nur Baryka alvenis tie - maldika kaj malsana Seweryn mortis dum la vojo. Li sukcesis rakonti al sia filo pri la mirakla teknika invento - vitraj domoj kaj prospero en la lando. Sed li malkovras, ke Pollando ne similas, kion lia patro diris pri vitraj domoj.
Nawłoć - dua parto
Cezary Baryka ne trovis en Pollando ĉion, kion parolis lia patro. Tie, li renkontis malriĉecon, mankon de stabileco, jura kaoso, ktp. Tamen li partoprenis la pola-bolŝevisman militon en defendo de la lando.
Dum la milito, li savis la vivon de Hipolit Wieloslawski, kaj en dankemo li estis invitita al sia bieno en Nawłoć.
Vivo en la kortego de la noblaj ravis al Cezary. Tie, la vivo de tri virinoj Karolina Szarłatowiczówna, Wanda Okszynska kaj Laura Koscieniecka interkruciĝas kun la vivo de Cezary.
Post la apero de malagrabla kaj tragika faktoj, li loĝis en la farm-bieno Chłodek, kie li havis la ŝancon observi la vivajn kondiĉojn de kamparanoj. Poste ĉi tio, li revenas al Warszawy.
En la plej lasta romano de Żeromski,
Antaŭprintempo (1924), ĝia protagonisto Cezary Baryka, pasigis siajn infanajn jarojn en Baku, kie lia patro, Seweryn, laboris kiel supera oficisto en la nafta kompanio kaj certigis al la familio tre luksan vivon. Bedaŭrinde en Baku eksplodis revolucio kiu ruinigis la socian ordon.
Travivinte kruelaĵojn kaj teruraĵojn dum la revolucio kaj post la morto de ambaŭ gepatroj Cezary venis al Polujo, kiun li konas nur el hejmaj rakontoj kiel landon de justeco, belo kaj "vitraj domoj".
Sed nur post kiam li trapasis la polan limon, falis ĉi tiu mito, flegata de tiom longe.
Malgraŭ ĝia revolucia fervoro, li soldatiĝis kaj batalis kontraŭ bolŝevistoj invadintaj lian patrujon en 1920. Dum bataloj li amikiĝis kun Hipolit Wielosłaski, al kiu li savis la vivon. Post la militservo li forveturis al Nawłoć apud Częstochowa, kie li ĝuis la vivon en nobelaj biendomoj kaj per grandsinjoraj amuzoj, kvankam li vidis ankaŭ mizeregon de la kampuloj en vilaĝaj kabanoj.
Reveninte post malfeliĉa amaĵo al Varsovio, li trovis sin en la rondo ĉirkaŭ la altranga politikisto Szymon Gajowiec kaj kiel lia sekretario povis observi la politikan realon kun egoismo, kverelema, kaj manko de politika vizio.
Ĉe la komunistoj li apenaŭ toleris demagogion kaj furiozan netoleremo. En la politika disputo li kontraŭstarigis al ili organizajn kaj reformajn klopodojn de Gajowiec, kaj al Gajowiec - argumentojn de la pola laboristaro.
Tiu interna disŝiriteco kondukis lin kun laboristaj kaj komunistaj manifestaciantoj kontraŭ sidejo de la pola prezidento.
En la lasta roman-sceno Cezary Baryka antaŭ ol veni al la celo, kontraŭ la Belvedera palaco, li "eliris el la vico da laboristoj kaj antaŭeniĝis malkune".
Tiel li manifestis sian individuan malkonsenton pri la realo, en kiu li devos vivi.