La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Arne, la ĉefido
Rakonto el la vikinga epoko

  • Verkinto: Leif Nordenstorm
  • Kontribuantoj: Ilustraĵoj: Pavel Rak
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: ±€5.45, Eldono 3 €14.10
  • Priskribo: En la jaro 829 loĝas Arne kaj liaj amikoj en vilaĝo en Svedio. Lia avo estis vikingo. Aperas en la vilaĝo du fremduloj, kiuj rakontas pri nova dio. Kiuj cetere estas la viroj en la vikinga ŝipo, kiuj devigas la vilaĝanojn fuĝi el la vilaĝo? Ĉu liberulo kaj sklavo cetere povas fariĝi amikoj?
  • Paĝoj: 112
  • Alto: 170 mm
  • Eldonjaro: 2012
  • ISBN: 9788087169377
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo


2007/05, p. 21
monato.be/2007/008628.php
Arne la ĉefido estas eta libro de iom pli ol cent paĝoj pri la dekjara knabo Arne. La rakonto okazas dum la periodo de la vikingoj. Arne estas la filo de la ĉefo Björn. Ili loĝas en malgranda vilaĝo en Svedio ĉe golfeto, kie vivas liberaj homoj kun siaj sklavoj.
Arne lernis de sia patro, ke sklavoj devas labori kaj ke li ne rajtas ludi kun la sklavidoj. Li kutimis ludi kun Trumbe, sklavido, kiu estis samaĝa kiel li. Li obeas sian patron, sed ne bone komprenas, kial li ne rajtas amuziĝi kun Trumbe. Kiam li ekscias, ke ankaŭ liberaj homoj povas estiĝi sklavoj, li komencas pripensi, kiel estas ilia vivo. Lia amiko Gunnar, unu el la liberaj infanoj, tute ne okupiĝas pri tiaj aferoj.
Ankaŭ Kristo estas io, pri kio Arne multe pensas kaj demandas. Li rimarkas, ke multaj sklavoj kaj la fremduloj faras krucsignon sur la frunto, kaj li volas scii kial. Ĉi tiuj gravaj kaj seriozaj temoj estas miksitaj kun pli streĉaj partoj – ĉasado de alkoj, alveno de fremduloj, fuĝo pro piratoj ktp – tiel ke la rakonto certe neniam enuigas dum la legado.
La libreto taŭgas por sufiĉe junaj infanoj por laŭtlegi kaj por iom pli aĝaj, kiuj jam bone memstare legas. Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo estas bone klarigitaj, tiel ke ĉiu infano facile povas sekvi, pri kio temas. Ankaŭ la resto de la rakonto estas facile sekvebla kaj bone ellaborita, kaj la tuto estas bele verkita en facila lingvo.
La libro estas presita en malgranda formato kaj enhavas kelkajn nigra-blankajn, simple desegnitajn bildojn de Pavel Rak. Mi rekomendus al ĉiuj gepatroj aĉeti ĉi tiun libron por siaj infanoj, ĉar ĝi vere indas kaj estas tre amuza por legi.

Karlijn Van Damme

Rakonto kun humanisma mesaĝo


n-ro 1190 (3), Marto 2006
esperanto.net/literaturo/uea/arnecefidrec.html
Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon kaj pacan laboron al militista gloro. La knabo Arne, filo de Björn, ĉefo de malgranda bienula komunumo, elkreskas en atmosfero fremda al militisma etoso, li ne estas destinita al kariero de vikingo; lia patrino ne nutras esperojn pri batalista gloro por sia filo, ŝi estas saĝa kaj kuraĝa virino, kiu gvidas la infanojn tra arbaro al sekura loko, kiam minacas atako de piratoj. Komparo kun la islandaj sagaoj el la vikinga epoko ĉi tie sin invitas; tie patrino antaŭvidas vikingan gloron por sia filo, kiu verkas strofon: Diras mia patrino, ke oni donu
al mi batalŝipon, ke mi iru kun vikingoj kaj revenu hejmen faliginta multajn homojn en batalo, – tiel parolas Egil, sepjara filo de Skalla-Grim en sagao, kiu portas lian nomon. La kontrastoj estas akraj: unuflanke la glorigita vikinga vivo, aliflanke la ordinara, tamen tute ne seneventa aktivado de honeste laborantaj homoj.
Tute ne seneventa, jes, fakte tiel estas. Ĉasado de alkoj, vizito de kristanaj misiistoj, alproksimiĝo de ŝipo kun suspektindaj homoj, probable piratoj; ludoj, laboroj, festenoj; ĉio kunplektiĝas en proceso de efikoj kaj sekvoj, kiu evoluas al nova kompreno pri interhomaj rilatoj, kio estas la motivo kaj celo de tiu ĉi laŭdinda infanlibro de Leif Nordenstorm.
Arne, la ĉefrolulo, estas vigla, agema knabo, sed ankaŭ pensema kaj scivolema pri aferoj, kiuj instigas al demandoj, esploroj kaj eventuale al novaj vidpunktoj kaj sintenoj al realaĵoj. Sklavoj apartenas al la komunumo, aĉetitaj sed ne kaptitaj, ili ne estas malbone traktataj, sed ili “devas scii ke ili estas sklavoj”, kiel la patro de Arne plurfoje admonas, li ankaŭ ne tro multe ludu kun la sklavaj infanoj. Gravan rolon en la spirita evoluo de Arne ludas la sklava knabeto Trumbe. Okazas malbelaj aferoj, kiuj kaŭzas konsciencan doloron al Arne kaj li komencas pridubi la diferencon inter
liberulo kaj sklavo. Kaj iom post iom ŝanceliĝas ĝis ekrompiĝo la barilo, kiu apartigas la du knabojn kiel liberulon kaj sklavon. La kristanaj misiistoj – Ansgar kaj Vitmar, ja historiaj personoj – evidentigas, ke Trumbe estas kristana, kio vekas ĉe Arne gravan demandon pri sia avino, kiu estis liberigita sklavo, – ĉu eble ankaŭ ŝi estas kristana?
La afero klariĝas dum vizito ĉe la patrinliniaj geavoj en alia vilaĝo. Neniam malbontraktu sklavojn kaj Dio benu vin, mia infano! diris la avino.
La rakonto ne tiel finiĝas, ke la familianoj de Arne fariĝas kristanoj. Multaj generacioj forpasis ĝis plena kristanismo en Svedujo. Sed la rakonto havas gravan humanisman mesaĝon, kiu estas ĉiamvalida: Ne malbontraktu, ne persekutu!
Entute, bona infanrakonto – kaj ne nur por infanoj –, realisme prezentita surbaze de solidaj scioj pri la sveda prasocio – kaj ne dramomanke. La ilustraĵoj de Pavel Rak estas absolute ŝatindaj, ili estas bonhumoraj kaj bele harmonias kun la etoso de la libro.

Baldur Ragnarsson

Arne, la ĉefido


123, 2006-3
Kiel vivis homoj kaj ĉefe infanoj en Svedio en la jaroj 800? Pri kio ili povis diskuti? Kiujn aventurojn ili povis sperti? Kia estis ilia ĉiutaga vivo?
Leif NORDENSTORM entrenas nin en romanon bazitan sur historiaj faktoj kaj sufiĉe vivan kaj bone rakontitan por ke ni mergiĝu plezure en tiun malproksiman epokon, imagante ke ni akompanas la heroojn en la laboroj, infanaj ludoj, amikaj rilatoj, grupaj emocioj kaj agoj. La libro ankaŭ traktas eternajn temojn kiel rilatojn inter liberj homoj kaj sklavoj, respekton al la aliuloj, toleremon ekaperon de nova religio, ...
La stilo estas simpla kaj klara.
La eldonejo Kava-Pech produktis malgrandformatan libron, 118-paĝan, solide gluitan, kun agrabla prezentado kaj tiparo, ilustritan de la sukaj desegnoj de Pavel RAK.
Tiu agrabla romano facile legebla taŭgas por junaj legantoj sed ankaŭ por ĉiuaĝuloj.

Ginette Martin

Simpatia romaneto


Februaro. 2006. no 2 (136)
esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidrecjc.html -
Ĉi tiu fikcia, sed historie realisma romaneto de la sveda pastro Leif Nordenstorm (1960) rakontas pri la knabo Arne, liaj parencoj, amikoj, najbaroj kaj sklavoj en vilaĝo de Svedujo en la jaro 829. La apero de, unuflanke, eventuale minaca vikinga ŝipo kaj, aliflanke, du fremduloj parolantaj pri ”la nova dio Kristo” abrupte ŝanĝas por kelka tempo la vilaĝan vivon, kiu, cetere, rolas kiel fono por la rilato inter Arne, libera filo de la vilaĝestro, kaj Trumbe, sklava knabo.
Paralele verkitan ankaŭ en la sveda, karakterizas ĝin flua kaj natura stilo ĝenata nur de kelkaj ”ĝis kiam” kaj ”dum kiam” (anstataŭ simplaj ”ĝis” kaj ”dum”) aŭ de la peza kvankam teorige pravigebla eldiro ”tute korekte!”.
Kvankam adolton povus tedeti subtilaj eĥoj de pastra prediko aŭ la licence anakronisma moralaĵo, mi tamen opinias ĝin rekomendinta legaĵo speciale por junaj knaboj pri ĝia apertmensa pritrakto de toleremo, libereco kaj egaleco interhomoj kaj inter gentoj… kaj pro la ĉiam simpatiaj bildoj de Pavel Rak.

Jorge Camacho

Arne, la ĉefido


Novembro 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2016.html
Tiu ĉi rakonto estas pri la vivo en la jaro 829, en vikinga vilaĝo (la nuna Svedujo). ARNE estas knabeto. Li vivas apud la maro kaj la vilaĝanoj (ĉar ili sendube preferas pacon) temas ĉiutage pri piratoj.
Iam aperas tie du fremduloj, kiuj komencas paroli latine: "Pax" = "Paco", sed neniu komprenas ilin. Ili nomiĝas ANSGAR kaj VITMAR. Ili estas strange vestitaj: kun roboj (ĝis la tero) kaj pantalono sube. Poste ili komencas paroli la lingvon de ARNE. Ili venis el Saksio en la rolo de misiistoj kaj parolas pri KRISTO, ĉar Svedio estas pagana.
Tiu ĉi romaneto estas agrabla: ĝi enhavas fikciajn kaj historiajn faktojn, ĉar ANSGAR kaj VITMAR estas du veraj kristanaj sanktuloj.

Karla

Arne, la ĉefido, rakonto el la vikinga epoko


Novembro 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2018.html
La libro Arne, la ĉefido, rakonto el la vikinga epoko, de Leif Nordenstorm, eldono de 2005, estas malgranda romano (iom pli ol 110 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi rakontas pri la juna Arne kaj lia vivo en vikinga vilaĝo en Svedio en la 9-a jarcento. Do, tiel ni ekkonas kelkajn vikingajn kutimojn kaj la ĉiutaga vivo de tiu tempo. Ĝi montras kiel estis la vivoj de la liberaj homoj kaj de la sklavoj. Ili vivas de malsimilaj manieroj, kaj estas reguloj pri la rilatoj inter ili. Kelkaj sklavoj estas kristanoj. Post venis al la vilaĝo fremduloj, kiuj volas prediki pri Kristo ĉe reĝo Björn. Tio helpas Arne kompreni, ke la religio de la sklavoj ankaŭ povas esti de liberaj homoj. La scivolemo de Arne pri la nova religio, la fakto de lia avino estis ekssklavino kaj la ebleco de iĝi sklavo pro marpirataj agoj kaŭzis al Arne gravan pripensadon pri kio estas vera libereco kaj pri la rilatoj kun aliaj homoj, liberaj aŭ ne. Unu el la plej interesaj ideoj estas, ke valoras la penon esti obstina, aliokaze la homo estas sklavo sub tio, kion aliaj deziras ke li faru. Finfine, Arne permesas sin liberan pensadon pri la vivo, krom la kutimoj kaj la reguloj de sia tradicia societo. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo

Kuraĝo (Brazilo)

Arne, la ĉefido


esperanto.net/literaturo/be/arnecefidrec.html

Agrabla libreto kun vikinga fono kaj taŭga por junaj kaj malpli junaj legantoj. Facile kaj flue legeblaj ĉapitroj en bona Esperanto prezentas la travivaĵojn de la knabo Arne, kiu vivas en apudmara komunumo foje minacata de piratoj. Por Arne, kiu pasigas siajn tagojn ludante aŭ ĉasante, la ekzisto relative bonas; male por la sklavo Trumbe.

Post aparte kruela traktado de la sklavo, Arne ekhontas kaj iom post iom lernas, ke ankaŭ sklavoj estas homoj. Jen teme la plej konvinka aspekto de la libreto; multe pli ol ekzemple la aludoj pri kristanismo, kiuj servas esence nur religian propagandon kaj apenaŭ kontribuas al la intrigo. Ĉarme -- kiel kutime -- ornamas la libreton desegnaĵoj de Pavel Rak.

Paul Gubbins

Aromo de norda simpleco


n-ro 276
esperanto.net/literaturo/lf/arnecefidrec.html

Perla Martinelli

Vikinga rakonto

Publikigita ĉe
Esperanta Finnlando, 1/2006
esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidrecrp.html
La kovrilo de la libreto montras vikingan drakoŝipon kun blankruĝa velo kaj vikingojn starantajn sur la bordo, kun glavoj, lancoj kaj ŝildoj enmane. Oni preskaŭ aŭdas ilian interparoladon, en kiu miksiĝas scivolemo, suspektoj, sindefendemo kaj aventuremo. Militon oni volas eviti. Ĝuste tia estas la rakonto. Temas pri la 9a jarcento en Nordio kaj pri novaj ideoj en la homa menso. La seriozaj kernaj ideoj estas la iom-post-ioma alveno de kristanismo kaj la traktado de la sklavoj. Ĉu ĉefido kaj sklavido rajtas amikiĝi? Tiun kernon ĉirkaŭas priskribado de ĉiutagaĵoj kaj ludoj travivitaj de kreskanta knabo. La lingvaĵo estas simpla, senerara, kaj la dekkvino de malpli konataj vortoj uzitaj en la verkado estas klarigataj librofine, same la historia kaj fikcia fonoj de la verko. Leif Nordenstorm mem havas kvin infanojn, tial li bone scias , kion rakonti al junaj legantoj.

Saliko (Raita Pyhälä)

Seke pri vikinga knabo


esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidrec.html
Leif Nordenstorm verkis ĉi infanrakonton paralele en la sveda kaj en Esperanto. Ĝi priskribas vivon de proksimume dekjara knabo en sveda vilaĝo en la jaro 829. Ĝiaj ĉefaj temoj estas du: la rilatoj inter sklavoj kaj liberuloj, kaj la renkontiĝo inter tradicia religio kaj kristanismo. Ŝajnas al mi ke la aŭtoro prezentas ambaŭ temojn kaj la medion ĝenerale en sufiĉe konvinka maniero. Evidente li volis doni realisman bildon pri la vikinga epoko, liberan de kutimaj kliŝoj kaj miskomprenoj.

La plej grava manko de la verketo estas, ke preskaŭ mankas atentokapta intrigo. Ja okazas diversaj aferoj, el kiuj sendube eblus krei ion interesan, sed la aŭtoro ial ne sukcesas vivigi sian historion. Li rakontas iom seke, sensuke, kaj eble lia idea ambicio tro katenis la krean fantazion. Ĉio impresas iom tro pale kaj edife.

Ankaŭ la lingvaĵo ŝajnas al mi ne tute trafa. Kaj dialogoj kaj la rakonta stilo estas relative pezaj, kvankam la aŭtoro evidente klopodis verki en facila lingvaĵo, adaptita al infanoj. Tamen ĝi ne sonas al mi nature, sed havas odoron de traduko el la sveda. Ne temas pri lingvaj eraroj – eble kun unu escepto: uzo de -us anstataŭ -u post ”volas ke…” (p. 36, 46).

Malgraŭ la supra kritiko mi trovas bona la iniciaton verki originalaĵon por la aĝogrupo 8-12 jaroj, ĉar tiaj preskaŭ mankas.

Sten Johansson

Arne, la ĉefido


Januaro 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojan2018.html
La libro, kiun mi elektis, estas infanrakonto skribita de Leif Nordensttorn kaj ĝi nomiĝas Arne, la ĉefido. La historio okazinta en la vikinga epoko, parolas pri popolo, kiu ŝatas la simplan vivon kaj vian pacan laboron. La popolo de la vilaĝo havas leĝon pri la vivo inter la liberaj homoj kaj la sklavoj. Kiam estas infanoj, la idoj de la sklavoj povas ludi kune kun la idoj de la liberaj homoj, sed kiam ili estas plenkreskuloj, okazas multe da diferencigon inter ili. La avo de Arne edziniĝis kune kun juna sklavinoj. Sekvanta la leĝo de la vilaĝo, kiam okazis ĉi tio, la sklavinoj devas modifi sian nomon. La avo de Arne estis vikingo kaj du jaroj antaŭ lia naskiĝo, li vojaĝis kune kun la patro de Arne kaj aliaj homoj en velŝipo transmaro, por vendi sian ledon kaj aĉeti ŝtofon, perlojn kaj multe da aliajn aferojn. Aperas du fremdulojn en la vilaĝo, kiuj parolas pri alia Dio kaj pri la cruco. Arne partoprenis en diversajn ĉasadojn, kun maljunaj homoj de la vilaĝo kaj sklavoj, por ĉasi alkojn. En la vilaĝo ĉiam okazas festenoj, kiam la ĉasistoj revenis de la ĉasado.

Thuler (Brazilo)

El la pagana kredo al la kristanismo


2005-5
esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidreczm.html
Konforme al reala historia fakto kiu datiĝas el la jaro 829., laŭ kiu du misiistoj Ansgar kaj Vitmar vojaĝis al tiam pagana Svedio por disvastigi la kristanismon, Leif Nordenstorm (1960), plektas interesan rakonton pri vikinga tribo kiu havis la historian honoron esti vizitita far tiuj du misiistoj. La aŭtoro ekkonigas nin kun preskaŭ idilia vivo de la tribo, precize dirite kun la tribestra familio kiu trankvile kaj libere vivas, laboras kaj timas nur de la atakoj de la mar-piratoj. La filo Arne, saĝa kaj klarvida knabo estas la ĉefheroo de la rakonto, iuspeca “hinĝo” ĉirkaŭ kiu turniĝas la rakonto. Tiel ni ekkonas multon el la svedaj tradicio kaj historio precipe de la tempo de vikingoj, iliajn ĉiutagan vivon, ritojn, kutimojn, timojn...
La aŭtoro klopodis montri la momenton de la granda civiliza turno: vikinga kontakto kun nova religio, la kristanismo, kiu baldaŭ fariĝos la dominanta tutmonda religio kiu fundamente kaj diversmaniere ŝanĝos la mondon. Li tion faras pere de sia literaturheroo Arne, la ĉefido. La knabo dum interparolo kun du misiistoj kristanaj, ekkomprenis kaj iom post iom akceptis la moralajn valorojn de la nova religio. Li konsciis ankaŭ ke la sklaveco kaj socia malegaleco ne estas la naturaj kategorioj, far dioj ordigitaj kaj pro tio neŝanĝebla. Ŝanĝiĝas ankaŭ lia vidpunkto konforme al la sociordo de la tribo, same lia rilato al la sklavoj. Li eksentas ke ankaŭ ili estas homoj, ne nur puraj iloj kiuj parolas. Nordenstorm montras (pale kaj nesufiĉe) al ni la moralan transformon de la vikinga knabo. La knabo certe estas simbolo de la tutvikinga transformo el la paganaj kredoj al la kristanismo.
Por la aŭtoro la tradicio estas sendube grava, tial la rakontado estas kurta, efekta, la stilo konciza kaj fokusita al deziro prezenti la ĉefajn trajtojn de la vikinga komunumo sed bedaŭrinde ne ankaŭ la psikologiajn. Malhavo de pli profundaj psikologiaj rilatoj inter la literaturherooj estas la ĉefa manko de la novelo. Plue, Nordenstorm estetikigas la primitivan vivon de la vikingoj, en iliaj kondutoj sentiĝas surpriza spirito de la tute civilizitaj homoj, sed ne la atenditaj senbrido kaj nekontrolitaj instinktoj kiuj estas normalaj karakterizoj de ĉiuj barbaraj triboj. Sed li donacis tiel belegajn bildojn el la antikva vivo kun pitoreskaj priskriboj de la ritoj kaj moroj ke leganto havas senton ke li mem troviĝas inter la vikingoj kaj partoprenas tiajn festenojn.
Bedaŭrinde la aŭtoro ne disvolvas la ideon pri la vikinga kristanigo literature pli profunde kaj pli kuraĝe. Pri ĝi li rakontas iom preterpase, kvazaŭ temus, ne pri la dramatika kaj grandturna evento kiu plenigis la naŭan kaj la dekan jarcentojn, sed pri ne tre grava epizodo. Kompreneble se li faris tion, ni certe havos antaŭ niaj okuloj dikan romanon, ĉar ĉi tia literatura ekspliko nepre bezonus ampleksan strukturon, stilajn variaciojn, certan metaprozan nivelon, kaj pli analitikan pripenson pri la kaŭzeco de la fenomenoj literature pritraktitaj. Tiel oni pli klare formus nelaŭvortan teksto-sencon kaj leganto estus direktata legi la kovritan sencon. Tiamaniere la vera, reala situacio kiu tiel bele kaj klare prezentis al ni Nordenstorm, iĝus simbolika, la tem-dominanto estus ne nur la pura rakonto el la vikinga vivo sed ilia (la vikinga) ververa spirita lumigo pere de novciviliza fundamentstarigo.
Tamen tiun ĉi mallongan romanon oni nepre devus tralegi, inter alie, ankaŭ pro senti la delikatan lirismon kaj ĝui la simplan kaj fluan lingvon.

Zlatoje Martinov

Zlatoje Martinov

Arne, la ĉefido

Publikigita ĉe
Dia Regno 2 (857) 2006
esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidrecaa.html
Charma libro pri la vivo en apudmara vilagho de nia vikinga tempo. Arne kaj la sklava bubo Trumbe estas la roluloj chirkau kiuj la rakonto sin movas, sed krome la scenejon plenigas gekamaradoj, parencoj kaj aliaj. Ech Ansgar kaj Vitmar mallonge aperas, survoje al Birka.

La verkisto jam indikis ke estas romano por 8-14-jaruloj, sed mi opionias ke ghi legindas al chiuj. Per dekunu chapitroj sur 110 paghoj ni povas sekvi vere intereskaptan historion, ne nur pri la junuloj sed pri multaj aspektoj de tia praa vivo, chiutagajhoj kaj aventuroj varias. Chion vigligas dialogoj kaj interparoloj. La lingvo estas simple klara sed kun richa vortenhavo, tiel ke lingve nespertaj povas konsiderinde progresi. Formu studcirl(et)on!

Chio tio aperas en praktika poshformato kaj spritaj ilustrajhoj de Pavel Rak plighojigas la legadon. La eldonejon Kava-Pech por tre bela finformado gratulas.

Åke Ahlrén

Arne, la ĉefido

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko, Jan-Feb-Mar 2006, numero 117
esperanto.net/literaturo/lkk/arnecefidrec.html
Arne, la avo de Arne ”manĝigis la aglon” en Kurlando. Jen, komence, ĉarma poezia esprimo por diri ke la maljuna Arne mortis. La juna Arne vivas feliĉe en la vilaĝo kaj multe petolas kun sia amiko Gunnar. Ili eĉ sukcesas partopreni veran ĉasadon de Alkoj. Ankaŭ kun Trumbe Arne ŝatas amuziĝi… sed tiu lasta estas sklavo, kaj kun sklavo ekzistas reguloj… Ankaŭ kun la sklavknabinoj, kiujn cetere oni povas amindumi laŭvole… Sed la avino de la juna Arne estis ekssklavino, kaj tial la patrino de Arne volas ke la sklavoj ne estu malbontraktitaj.
Iun tagon aperas en la vilaĝo du fremduloj, strange vestitaj kaj senarmilaj, kiuj venis de Bremeno en Saksio por prediki la evangelion pri Kristo ĉe reĝo Björn en Birka. Piratoj atakis ilin. ”Vi estas miaj gastoj” diras Björn, la patro de Arne, la ĉefido. Ili ne longe restos en la vilaĝo, sed Arne, la ĉefido, faros multajn demandojn pri tiu nova dio. Ĉu tio ŝanĝos lian vivon, ni ne scias, sed lia amikeco kun la sklavo Trumbe certe plifortiĝas.
La rakonto estas ĉiam vigla, kaj la tuto legiĝas unuglute malgraŭ kelkaj naivaĵoj. Oni nur povas bedaŭri, ke la afero finiĝas iom abrupte.

Ĵak Le Puil

Ĉarma rakonto pri la vivo en vikinga vilaĝo


Numero 211 (2006:1)
esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidrecja.html
La libro Arne, la ĉefido estas libro por 8-12-jaraĝaj infanoj, kaj jam pro tiu ĉi fakto ĝi meritas atenton – ja draste mankas en E-literaturo legaĵoj por infanoj en tiu aĝo (nu, entute mankas porinfanaj legaĵoj). Kiel sciigas al ni la subtitolo, ĝi estas la rakonto el la vikinga epoko. Ne, ĝi ne estas “sagao pri iama gloro”, nek ĝi estas “pirateca” rakonto pri la vikingaj invadoj. Ĝi estas ĉarma rakonto pri la ĉiutaga vivo en vikinga vilaĝo en la 9-a jarcento.
Ĝi estas fikcia rakonto kun historia elemento: “Eble okazis io simila al la okazintaĵo en la libro. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj Nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 p.K. kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado”, - skribas la aŭtoro de la libro, Leif Nordenstorm, en la postparolo. Tamen, aperas en la rakonto du historiaj personoj – kristanaj misiistoj, kiuj vojaĝis al tiam pagana Svedio. Ĝuste pro tio la aŭtoro “enloĝigis” la rolulojn ĝuste en la 9-an jarcenton – por montri, almenaŭ iomete, la transiron de la praskandinava religio al kristanismo, kiu okazis malrapide dum pluraj generacioj.
La ĉefa heroo de la rakonto estas Arne, ĉ. 10-11-jaraĝa knabo. Li estas filo de la ĉefo de la vilaĝo kaj samtempe nepo de sklavino. Ilia familio posedas sklavojn, kaj grava elemento de la rakonto estas lia kompreno, ke ankaŭ sklavoj estas homoj kaj meritas bonan traktadon. Multon en tiu kompreno li ŝuldas al la venintaj misiistoj kaj la amikeca rilato kun unu el la sklavoj.
La tuta rakonto estas verkita tre realismo – la aŭtoro, evidente, mem interesiĝas kaj faris esplorojn pri la vivo en la tiutempa Svedio. De la libro oni ekscias pri la ĝojoj kaj la zorgoj de la vilaĝanoj, pri la manĝoj, kutimoj kaj homaj rilatoj. Sed kio vere mankas en la rakonto estas intrigo – la rakonto estas iom monotona…
La stilo de la rakonto estas ĝenerale sufiĉe facila – kvankam ne tiel facila, kiel mi atendus por la 8-12-jaraĝaj infanoj… foje troviĝas tie pezaj gramatikaj formoj, kaj nur malpleneto da vortoj havas siajn klarigojn fine de la libro (kiel “runo”, “Odino”, “Saksio” ktp.) – tamen, en la teksto estas neniu indiko, ke fine de la libro haveblas klarigoj. Aperas tie ankaŭ multaj sufiĉe malfacilaj kaj klarigendaj vortoj (“boardi”, “sagao”, “medo”, “vadi” kaj multaj aliaj). Tamen mi devas ĝenerale laŭdi bonan stilon kaj provlegadon de la libro; ĝi estas preskaŭ senerara – sendeblas la redaktora sperto de la verkinto (Leif Nordenstorm estis dum longa tempo redaktoro de Kontakto kaj de la sveda La Espero.)
Tamen eĉ malgraŭ tiuj ĉi mankoj, mi ja rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj, en kies familioj kreskas denaskaj esperantistoj.

Ĵenja Amis, Ukrainio/Usono

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.