La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La aĵoj kaj la sezonoj

  • Verkinto: Ulrich Becker
  • Kontribuinto: Ilustris: Uday K. Dhar
  • Speco: novelo
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €9.00
  • Eldonjaro: 1996
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: La germanlingva teritorio ĝis nun ne estis tre fekunda por la originala literaturo. Bona escepto estas Ulrich Becker, kiu jam plurfoje premiiĝis ĉe la belartaj konkursoj de UEA. Tiu ĉi volumo kunigas tre diversspecajn novelojn - sciencfikciajn, pri-Esperantajn, lirikajn, amorajn kaj gejajn...
  • Specimeno: Krodo estas mondkonata pro sia Instituto. Kvankam plene sekreta, ĝi vekadas la scivolemon de armeoj da ĵurnalistoj el ĉiuj truoj de ĉi tiu mondo. Elvenas la murojn nur finaj produktoj: ĉefe por la medicino, la polico, la psikologoj, sed ankaŭ por privataj entreprenoj, por la industrio, eĉ por la televizio. Gazetoj flustras krome pri grandaj komisioj el militistaj rondoj al la Instituto.
    Ĉirkaŭ la blanka murcirklo kondukas larĝa strata ringo. Mi laŭiris ĝin por serĉi enirejon. Aliflanke de la strato staras budoj de komercistoj marĉandantaj kun kverelemaj turistoj pri brokantaĵoj, el kiuj - onidire - multaj venas rekte el la Instituto. Laŭ sekretaj vojoj. La turistoj aĉetadas la falsajn suvenirojn, kontentaj pri almenaŭ tio. Ĉar enpenetri la blankan cirklon sen permeso neniu sukcesas. Mi rajtos. (El „La Esperanto-maŝino”.)
  • Paĝoj: 114
  • Larĝo: 230 mm
  • Alto: 150 mm
  • Pezo: 215 g
  • ISBN: 3-85182-037-1
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Moderne kaj koncerne


1997

Jen kutima itinero de aŭtoro ĉi-generacia. Hamstri oskarojn en literaturaj turniroj kaj ilin poste faskigi volumen. Ĉi-raŭte ankaŭ la germano Ulrich Becker. La nunan volumon konsistigas dekduo da noveloj originale ŝpinitaj en Esperanto. La temoj gamas de ekologio ĝis eskatologio. Varie kaj bunte.

Becker uverture orbitas ĉirkaŭ ekologiaj konsideroj. Ne larmomelke kaj paskvile, sed sarkasme kaj satire. La vivuloj niaplanedaj koluzias kaj komplotas kontraŭ la homa specio, el kio rezultas rezoluta rezolucio. Legu mem kaj meditu.

La dua pafo portas la saman titolon kiel la kolekto. Aĵoj kaj sezonoj. Pasoj kaj trenoj. Maljuno kaj senilo. Dekadenco kaj ruino. Unu el la pintoj ĉi-volumaj. Fajna sentigo pri la homa kadukiĝo, kiun fonas la indiferento de koitaj bestoj kaj objektoj stazaj. La ĉirkaŭo ŝultrumadas pri nia neniiĝo. Pensige kaj perturbe.

En la saltiero de Becker malreliefas nun du bidoj. La tria kunkaĉigas la gurdaĵon pri transporto-cele korp-diseriga maŝino kun la mito pri la Fina Venko. Misrezulte, laŭ mia gusto. La kvara meritas la titolon "Trompo". Temas ja pri modernaĵo, kies roluloj spitas la verkiston kaj renversas la rakonton. Ankaŭ misefike, laŭ mia palato.

Ĉi fiaskojn plene kompensas la kvina ero. La plej bela kaj sukcesa. Afrika aromo ĝin trablovas kaj trasuplas. Ĉi-tekste Becker poetas kaj pegazas. Nur aeda imago povus fasoni la eskvizitan figuron de Nanimbo, nigrulo kiu kolektas... okulojn. Ĉar la homoj ja perdadas siajn okulojn, pretervidas gravojn, palp-iras kaj stumblas!

Post la Berlina murofalo restis ŝiboletoj kaj etikedoj, kiujn pritemas letero de juna orient-germano al lia avinjo. Interesa perspektivo de ĉeulo. La epistolon sekvas "Bagateloj": ses peniktuŝoj, arpeĝe ŝrumpaj, pri la homa komedio.

Post ĉi rakontoj iom splitaj, sekvas po du koneksaj sesoj. La unua temas pri amo kaj amoro glaŭkaj*. Nu, malgejo povus tie admiri nur la farbojn, neniel la pentraĵon... Ĉi-prisme konfesindas ke la lingvaĵo de Becker atingas ĉi tie sian kulminon de plastiko kaj rafino. La dua seso kolibras ĉirkaŭ temoj tipe esperantismaj: vojaĝemo, rasismo, ksenofobio, lingvolerno.

La volumon ŝlosas ĝia plej longa, dislegebla kaj plurtavola teksto: "La Esperanto-maŝino". Temas pri ia apokalipse esperantkonscia distordo de pacismaj kaj finvenkismaj serafaĵoj. La aŭtoro ne proponas solvojn nek receptojn, sed nur svagojn kaj pensigojn. Intence kaj intense. Postrestas ia brulodoro nazospita, kiu kuspas nian beaton. Alivorte, Becker trafis almenaŭ unu celtabulon.

Ĉi germano verkas verve, meme kaj ĝuige. Ankaŭ moderne kaj koncerne. Stile li tamen ne atingas la firstojn de ekz. Liven Dek aŭ Sten Johansson. La aĝo kaj la sezonoj certe alportos iom da raboto kaj poluro. Enestas ankaŭ kelkaj leksikaj stumbloj, kiujn povintus foradzi pli atenta relego aŭ legigo.

*glaŭka: geja (surbaze de Glaŭka lum", titolo de geja poemaro aperinta sameldoneje)

Gonçalo Neves

Pinto de novelarto

El la dek du tekstoj de ĉi novelaro, ses ricevis premion aŭ honoran mencion en la Belartaj Konkursoj de 1990, -91 kaj -95. La cetera sesopo tamen havas saman aŭ pli altan literaturan nivelon. Kelkaj tekstoj havas formon de klasika novelo, aliaj pli liberan prozan formon.

Ulrich Becker prezentas plurajn tekstojn, kie li eksperimente provas diversajn stilojn kaj ĝenrojn. Kelkaj estas ne tre interesaj, kiel Rezolucio 11.59.h kaj Bagateloj, pro kiuj oni nomis lin Nova Talento en 1990. Aliaj estas des pli frapaj.

En la titola novelo La aĵoj kaj la sezonoj li prezentas scenon en kvar versioj, ĉiu kun posta komento de la aŭtoro al la leganto. Mi ne povas facile vidi la plenan signifon de tiu teksto, tamen ĝi iel metas la homon kiel ĉeneron en pli vastan kuntekston de la vivo, kaj krome aludas la signifon de fikcia artaĵo. Entute fascina, plurdimensia kaj ne evidente travidebla verko.

La venko estas sciencfikciaĵo, ne tre mirinda. Eble ĝi tamen atendindas pro tio ke male al multaj aliaj samgenraj verkoj, ĝi ne estas tradicia banalaĵo kun aldono de laserpafiloj kaj temposaltoj, sed fakte havas baze sciencfikcian temon. La ideo plekti en ĝin Esperanton tamen ne tre konvinkas.

Trompo estas ĉarma, petola bagatelo, kiu ludas per la verkista rolo, la fikcio, la rolo de leganto. Ĝi do ne estas tre serioza, grava verko, sed sukcesa kaj amuza.

Tute alia estas La okuloj de Nanimbo, kie mistero kaj traktado de psikaj fundoj trovis konvenan formon:

Li prenas unu okulon el la skatolo en sian varman nigran manon, kaj proksimigas ĝin al siaj propraj okuloj. Post iom da tempo, dum kiu liaj okuloj alkutimiĝas al la proksimeco, li vidas vizaĝojn, multajn suferantajn vizaĝojn, dekojn, centojn da junaj kaj maljunaj, mortaj kaj vivaj, malsanaj kaj malsataj vizaĝoj. (p. 39)

Eble la aŭtoro tamen povus ankoraŭ iom pli ellabori sian temon, ĉar la novelo ŝajnas iom mallonga kaj nepreta.

En Jingoj aŭ Ĉar ni estas germanoj li traktas temon kiu reaperos en pliaj tekstoj. Temas pri la diversaj turniĝoj de la germana historio, kaj ties efikoj al la individuoj en nia epoko. Ĉi tie li elektis trakti tion en formo de letero verkata de 13-jara Toĉjo. La baza ideo kaj la temoj traktataj estas bonaj, tamen Ulrich Becker tute ne kreis kredindan 13-jarulon, nek lingve kaj stile, nek kiom koncernas la enhavo de liaj pensoj. Ĉi Toĉjo fojfoje ŝajnas pli kvinjara ol jam adoleska. Tamen oni trovas en ĉi teksto multajn trafajn kaj malicajn rimarkojn pri la sinteno de plenkreskuloj.

Sub la titolo La memoreroj sekvas kvar tekstoj, ĉiu dividita en tri partojn. En Tri kazoj de amoro ni trovas ege impresajn, fortajn tekstojn kiuj prezentas la fizikan deziron de viro al viro. Verŝajne en Esperanto neniu teksto simila jam aperis pri seksa deziro, ĉu samseksa, ĉu malsamseksa:

Mi tremis sub liaj tuŝoj, kiuj dume disvastiĝis kaj superŝutis mian haŭton ĉiuloke samtempe, por kio manoj kaj buŝo ne plu sufiĉis kaj li devis mem senvestiĝi, nur por meti siajn varmajn facojn en la servon de la arto de sia delogado. (p. 63)

En Tri kazoj de amo la intenso jam malpliiĝas, la fokuso iom malkoncentriĝas. En ĝi tamen la tria parto estas impresiva, konsistanta el unu sola frazo sur du paĝoj kaj esprimanta eble pli multe ĵaluzon ol amon. Tri okazoj en urboj trafe kaj malsametose prezentas impresojn el Novjorko, Helsinko kaj Berlino, en stilo ege lerta kaj konvena - aŭ pli precize en stiloj malsamaj por la tri diversaj scenoj. En Tri okazoj el historio la aŭtoro traktas situaciojn, kie oni diversloke en Eŭropo konfrontas lin - junan germanon - kun tio, kion eblus nomi la hereda kulpo de germanoj - aŭ eble la hereda kulpigado de germanoj fare de aliuloj. Temas pri tri tute malsamaj reagoj, ekde la embarasiĝo de juna rusino, tra la meditema evito de Varsovia butikisto, ĝis la ebria insulto de franca kelnero. Tre bone kaj retenite la tekstoj prezentas la tristecon kaj rezignacion de la juna germano fronte al tiuj situacioj.

Laste en la novelaro aperas malutopiaĵo La Esperanto-maŝino. Ĝi estas tre lerte kaj impresive verkita hororaĵo pri senintenca salto en teruran estontecon. La aŭtoro jen pentras mediojn kaj etosojn tre sukcese. Nur la apero de Esperanto en la rakonto ankaŭ ĉi-okaze ŝajnas iom nemotivita.

Estas preskaŭ unikaĵo povi recenzi Esperantan beletraĵon sen devi plendi pri la lingvaĵo. Efektive, la Esperanto de Becker estas tute normala, moderna, vivanta, senmakula. Se aldoni al tio la maturan, varian stilon kaj la diversmaniere lertajn novelkonstruojn, ĉi novelaro konsistigas pinton en la Esperanta novelarto de la 90aj jaroj - precipe, se oni vastigas la nocion novelo al diversspecaj mallongaj prozaĵoj.

Sten Johansson

Tre meritplena rakontanto

Publikigita ĉe
La Dua Jarcento

De La Aĵoj kaj la Sezonoj la kleraj esperantistoj konas minimume jam parton. Ĉar kvankam kelkfoje iuj riproĉas al la juĝantoj de Belartaj Konkursoj, ke ili ne sufiĉe serioze faras sian laboron (jes vere: tion mi aŭdis! Ho ve!), la fakto ke Ulrich Becker plurfoje estis premiita, estas nepre meritita. Por ke restu al vi, aĉetinte kaj eklegonte la kolekton, ankoraŭ io por malkovri, nur pri kelkaj noveloj mi iom atentigos.

La Venko estas strange obseda fantazia mondo, kiu tre similas la nian, sed tamen sub ŝanĝita vidpunkto: temas pri la Esperanto-movado kaj ĝia revata "fina venko". Tion iam ili atingos, sed ho fi! kiavoje? Per klonado. Kaj... la mi de la rakonto avertas nin!

... Iam ili refondos gazeton en Esperanto. Ili ja estas sufiĉaj, laŭkvante.

Kaj iam ili remalfermos centran oficejon.

Supozeble, post sufiĉa kresko de ilia nombro, iam ili venkos en universala plebiscito pri la lingva demando en la mondo. Dume mia envia sango sekiĝis kaj polviĝis, en la gamboj, en la koro, kaj en la cerbo.

Agu tiu, kiu unue legos tiujn miajn liniojn - nialingve. Skribante mi faris, kion mi devis, dum mi sentis miajn okulojn plunebuliĝi, miajn orelojn plufebliĝi kaj mian... pensadon... estingiĝi...

Trompo estas literature lertega stilekzerco, en kiu rolanto de la rakonto ekdiskutas kun sia aŭtoro. Vere fascine por legi. La finon malkaŝi estus nedece.

Sed pleje trafis min fakte la pli longa novelo-ĉeno La Memoreroj. Ampleksante ĉirkaŭ la duonon de l' verko, ili subdividiĝas en Tri kazoj de Amoro, (Vere, admirinde kiel li scias vortigi la kreskantan tension, kiu kondukas al klimakso "ne simpla orgasmo, sed sensona, nefiniĝanta krio de ĉiuj organoj ĉeestantaj la lecionon" - kaj tion, neniam uzanta esprimojn malldecajn!) Tri kazoj de Amo, ("En la rilatoj de du homoj estas ĉiam unu kiu amas pli forte ol la alia. Kaj li suferas pro tio". La tria paragrafo fariĝas tre unutona - sed ne monotona! interna pensofluo preskaŭ unuspire dirinta:

"Amo estas...

... kiam vi premetas vian dekstran vangon tiei kontraŭ lia varma kolo, ke la kliniĝo de lia kapo direkte al lia dekstra ŝultro ĉirkaŭas vian mentonon, kaj vi, kiam vi poste fermas viajn okulojn, ekhavas la senton esti nun en unusola ebla pozo......." ktp., kvazaŭ reve-sonĝe-feliĉetose.) Tri okazoj en Urboj (La tri urboj estas Nov-Jorko - iom turisme; Helsinko - folklorece; Berlino - vere harstarige-realece. La enmetroa atako de kalvkapuloj kontraŭ la juna libanano, dum ĉiuj ĉeestantoj nur rolas spektantojn: nur pasintsemajne en nacilingva gazeto mi legis pri junulo en Amsterdam, kiu ion tian ne povis toleri - kaj mem estis mortigita. Tia ja ofte estas nia nuna realo!) kaj Tri okazoj el Historio (Dum la jubilea UK en Varsovio, la juna germana samideano, kiu eĉ klopodas paroli pollingve en lokaj butikoj, devas aŭdi: Mi neniam ion vendas al germanoj. Kiam, ja kiam fine finiĝos milito?).

La Esperanto-maŝino estas tre interesa iom sciencfikcia surrealisma historio.

Entute: verko nepre plen-matura! Mi gratulas la eldoninton, ke li sukcesis por sia "stalo" akiri tiun ĉi novan talentulon!

Gerrit Berveling

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.