La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Averto pri murdo

  • Verkinto: Julian Modest
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€7.40
  • Eldonjaro: 2018
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: En epoko en kiu malaperi senspure ŝajnas esti modo, ne mirinde ke ankaŭ niaj aŭtoroj inspiriĝas el tiu fenomeno kaj verkas streĉajn kaj allogajn romanojn.
  • Paĝoj: 94
  • Larĝo: 111 mm
  • Alto: 180 mm
  • ISBN: 978-80-89366-86-6
  • Recenzo:
    • De Carlo Minnaja: Atentu: vi estas murdota!
    • De Anina Stecay: Du kaj duona murdoj. Modest-a ekpaŝo al krimromanoj
    • De Sten Johansson: Averto pri murdo
    • De (Kacu Japanio): Averto pri murdo de Julian Modest
    • Averto pri Murdo de Julian Modest: Modest portas la leganton tra la sperto de pasia privata detektivo, Sinapov. La aŭtoro rakontas ĉiun detalon tiel, ke oni lernas pri ili same kiel la detektivo Sinapov. Kiel en la reala vivo, oni iam ricevas informon, kiu neniel rilatas al la afero. Iom post iom, Sinapov sekvas la spuron. Eĉ kiam malpli ol dek paĝoj restas, Sinapov (kaj la leganto) ankoraŭ maltrankvile atendas la tutan rakonton de la malaperinto. (V (Usono) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2021)
    • Averto pri murdo de Julian Modest: Ĉi foje mi elektis ĉi tiu libron Averto pri murdo verkita de Julian Modest, ĉar mi interesiĝis pri privata detektivo. Kiel esploras la detektivo la personon perdiĝintan rilate al la afero de du junuloj, mi legis supozante. Sed mi ne povis legi ĝis fino. Do, mi ankoraŭ ne alvenas al averto de titolo. (Granda Kampo (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Atentu: vi estas murdota!


2019/03, p. 24

Pluraj estas la libroj aŭtoritaj de Julian Modest, t.e. Georgi Mihalkov; lia atuto estas la rakonto, kiel pruvas liaj pluraj noveloj aperintaj en MONATO, en Literatura Foiro kaj en aliaj gazetoj, poste kunigitaj en libroformaj kolektoj. Post la unua romaneto de 1984 La Ora Pozidono fakte sekvis preskaŭ nur novelaroj, kiel Sonĝe vagi (1992), La fermita konko (2001) kaj serio freŝdata Mara stelo (2013), La viro el la pasinteco (2015), Dancanta kun ŝarkoj (2018). Tute lastatempe li revenis al la mallonga romano, kaj en la lastaj jaroj li sin dediĉis al krimromanetoj. Kiel decas en tiu ĝenro, la solvo de la enigmo okazas nur en la tute lastaj paĝoj.

Se kompari kun kelkaj antaŭaj verkoj de Modest, ĉi tie mankas iuj trajtoj, kiuj siatempe estis kritikataj, sed restas iu atmosfero de sentempeco kaj senlokeco. Privata detektivo Janko Sinapov estas petata esplori pri malaperinta persono; nomoj estas bulgaraj, sed la sceno povus okazi en ajna loko: tramo, aŭtomobilo, mezgranda urbo kun malpli luksaj ĉirkaŭaĵoj, rutineca malnovdoma oficejo, kie amasiĝas paperaj dokumentoj (kvankam preterpase estas menciitaj komputilo kaj reto), kafejoj taŭgaj por renkontiĝoj, edzino laca pro la trolaboro de la edzo, inspektado pri eventuala kokro ktp.

Troviĝas ĉiuj ingrediencoj, kutimaj al ajna detektiva romano. Tiu ĉi aspektas kvazaŭ de Simenon, ĉar mankas ja modernaj teknologiaĵoj, mankas atente skrupulaj ekzamenoj de detaloj, kiujn Sherlock Holmes praktikas per lenso. Mankas ankaŭ plej subtilaj krimkaŭzoj pri heredaĵo, kiuj abundas ĉe la televidaj serioj kun la eterne viva Angela Lansbury. Fakte, ĉio estas koncentrita en la renkontiĝoj de la detektivo kaj interparoloj kun la eventualaj konantoj de la malaperinto. Ĉiu el ĉi-lastaj havas sian reteniĝemon, la unua respondo al la demandanta detektivo estas „mi delonge ne havas rilatojn al li”.

Fine, tamen, post ĉeno da personoj, kiuj kondukas Jankon de unu al alia, la problemo estas solvita. Intertempe okazas murdo, ne ja kiel ĉefkondukanta evento, sed preskaŭ preterpase kaj, se eblas tion diri, tro banale. La ĉefa trajto de la romaneto estas la enpensiĝo de la detektivo post la unuopaj interparoloj, kiuj ĉiuj alportas iom da lumo al la mistero; alia stila trajto estas la priskribo de la fizika aspekto de la personoj kaj de la lokoj, ĉe kio Modest majstras. Demando povas esti, ĉu Modest enviciĝas kun Ronald Cecil Gates aŭ laŭ la Ĉu-serio de Johán Valano. La streĉoj estas fakte aliaj: la romanetoj de Modest estas sen gravaj okazaĵoj, ne kaŭzas kortremojn, ne estas tro streĉaj, ili simple trenas rapide la leganton ĝis la (ne antaŭsupozebla) fino. La lingvo estas tute flua, rekomendinda al personoj de ĉiu aĝo.

Carlo Minnaja

Du kaj duona murdoj. Modest-a ekpaŝo al krimromanoj


31 2018

Anina Stecay

Averto pri murdo


2018, №7

De preskaŭ tridek kvin jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) kontribuas al nia literaturo per noveloj, romanetoj, teatraĵoj kaj priliteraturaj eseoj. Per sia rakonta prozo li kreis apartan “Modestan” mondon, uzante sian propran stilon. En 2018 aperis de lia mano pluraj romanetoj, interalie la krimromaneto Averto pri murdo.

La tekstojn de Modest kutime karakterizas simpla rakontado, ofte en tono meditema, iom melankolia, en etoso ekstertempa aŭ leĝere eksmoda. Kelkfoje oni trovas troan naivecon, ĝene edifan intencon kaj – eble plej tipe – superfluan emon eksplicite klarigi kaj interpreti tion, kion leganto normale sagaca jam delonge mem komprenis. Jen kaj jen oni trovas ankaŭ kritikajn vidpunktojn pri la moderna socio.

La mondo de Modest estas plejparte la menso kaj sentoj de ordinaraj homoj, kiuj malofte plenumas rimarkindajn agojn aŭ travivas grandajn aventurojn. La rilatoj inter liaj roluloj ofte impresas kvazaŭ barus ilin vualo el soleco. Ofte li sufiĉe trafe prezentas la psikologion de ordinaraj homoj en situacioj ĉiutagaj aŭ esceptaj.

Tiujn kutimajn trajtojn de liaj verkoj oni retrovas ankaŭ en Averto pri murdo. En ĝia ĉefa fadeno la privata detektivo Sinapov serĉas malaperintan personon. Aperas ankaŭ du aliaj fadenoj, el kiuj unu tamen ne rilatas al la ĉefa intrigo. La detektiva serĉado estas prezentata detale eĉ pri negravaj agoj. Kiel kutime en la verkoj de Modest forestas dramaj eventoj. Bedaŭrinde, forestas plejparte ankaŭ ekscito kaj suspenso. La agado daŭras trankvile ĝis atendata fino. La sola drama ago estas raportata en tiu fadeno, kiu ne rilatas al la ĉefaj okazaĵoj. Do la konstruo de la intrigo ne estas tre lerte farita por krimromano. Tamen oni facile sekvas la rakonton, kaj la ŝanĝoj de scenejo inter la ĉapitroj estas lerte kaj efike faritaj. Modest per kelkaj vortoj prezentas ĉiun novan scenon en maniero klara kaj talenta.

Dum sia serĉado Sinapov fojfoje meditas pri la vivo ĝenerale, iom tro supraĵe kaj naive, sen klara rilato al la okazaĵoj. “Ni serĉas la homon kun kiu ni pasigu la vivon en konkordo kaj amo, sed pli ofte ni ne trovas tiun ĉi homon kaj ni restas profunde ofenditaj de la vivo, sentante la amaran guston de niaj malbonaj rememoroj. Senĉese ni demandas nin kial ni ne povas esti feliĉaj, kial ni ne renkontas la homon pri kiu ni revas kaj pri kiu ni sonĝas en niaj plej belaj sonĝoj. Ĉiam ni opinias, ke ni estas malfeliĉaj kaj la aliaj homoj ĝuas belegan kaj agrablan vivon”. (p. 41)

Krome aperas simile banalaj konstatoj, kiuj ŝajnas esti de la aŭtoro aŭ rakontanto. “Forflugas ĉio kio okazis, kaj neniu scias kiaj estos la novaj tagoj, ĉu ili alportos bonon aŭ malbonon”. (p. 67)

La plejparto de la teksto tamen prezentas konkretajn agojn de Sinapov kaj aliaj, kun ampleksaj dialogoj, kaj tiuj partoj estas klaraj, simplaj kaj facile kompreneblaj. La stilo estas rekta, senartifika, kaj la lingvaĵo kutime senerara kaj facila. Laŭ mia kompreno la libro do funkcius sufiĉe bone kiel legaĵo por homoj lingve ne tre spertaj.

Multaj verkistoj de fikcio ŝatas uzi realajn detalojn inkluzive de nomoj por ke tiuj kvazaŭ pruntedonu al la intrigo kredindon kaj realismon. Aliaj preferas neŭtralan medion ne identigeblan. Inter Esperantaj verkistoj ial la dua sinteno estas ofta, kaj en ĉi tiu verko ĉiuj nomoj de lokoj estas Esperantaj. La personnomoj tamen havas koloron leĝere bulgaran aŭ almenaŭ sud-slavan. Aperas iom da detaloj pri sociaj cirkonstancoj, sed ili impresas ne tre precizaj. La rakonto povus okazi preskaŭ en ajna loko kaj tempo.

Al la stilo de Modest apartenas kelkaj apartaĵoj. Li ne donas ampleksajn priskribojn de medioj kaj personoj, sed ofte etajn detalojn. Tipa estas lia menciado de nekutimaj okulkoloroj. Ĉi-verke aperas okuloj “mielkoloraj” (p. 36) kaj “laktobluaj” (p. 49). Jam tradicia estas la “ĉokoladkolora kostumo” (p. 6), kiu devas aperi en ĉiu Modesta verko. Alia ŝiboleto estas la vorto “nesenteble” (p. 63, 76), kiu en proksimuma senco de “nerimarkeble” aŭ “iom post iom” aperas en ĉiuj liaj verkoj.

Inter nekutimaj esprimoj mi plu notis “fortreni” (p. 21) en la senco “forkapti” kaj “mensogi ŝin/min” (p. 55, 68) anstataŭ “al ŝi/mi”. Fine aperas unufoje klasika slavismo: “Kun Damjan ni estas gekuzo” (p. 79) = “Damjan kaj mi estas gekuzoj”. Tamen tiuj apartaĵoj estas esceptoj en cetere tute normallingva teksto.

Resume la libro ne tre konvinkas kiel krimromano, sed kiel facile legebla rakonto sen grandaj dramoj aŭ surprizoj, ĝi prezentas plaĉan legadon.

Sten Johansson

Averto pri murdo de Julian Modest


Januaro 2021
Damjan Donev, talenta inĝeniero, fraŭlo, subite malaperas sen postlasi signon. Lia poŝtotelefono ĉesas funkcii. Lia nevo, Bojan, estas ŝokita kaj petas la privatan detektivon Janko Sinapov ekscii kio okazis al la onklo kaj trovi lin. Post longaj kaj streĉaj esploroj la detektivo komprenas, ke iuj planas murdi la inĝenieron kaj tial li kaŝas sin. Tamen kiu aŭ kiuj deziras murdi Donev kaj kial?
La romano estas streĉa kaj alloga. La klimakso atingas en la lastanj ĉapitroj. Kiam Donev estis en la banko kaj staris vice por retrati pension, subite en la bankon eniris rabistoj kaj minacis ilin revolvere. Malbonŝance li ekkonis unu el la rabistoj esti Danail, la filo de lia ekskolego. Li vidis kaj rekonis Danail. Oni minacis lin, ke oni murdos lin, se li ekparolos. Li decidis kaŝi sin en monaĥejo relativa proksima de lia kuzino, Johana.
Julian Modest ne nur talente rakontas, sed plektas komplikan, interesan krimintrigon.

(Kacu Japanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.