|
La blinda birdo
|
|
Ĉu ni estas blindaj? | n-ro 11 1987 |
La blinda birdo |
Sven Viborg estas verkisto en la fornorda lando Skandio. Jam li eldonigis kelkajn librojn, fariĝas konata en la verkistaj rondoj. Li estas alta, blondhara, bluokula skandinavo, kiu akceptas la ĉiutagajn liberaĵojn de sia lando kiel ordinarajn didonitaĵojn, kiujn rajtas ĉiu persono.
En verkista kongreso li konatiĝas kun Govan Dyebo. Govan estas verkisto el la forsuda lando Suda Respubliko. Por li la verkado kaj eldonado ne estas tiel facila kiel ĉe Sven, ĉar
"...Hejme mi estas eksterurba ... instruisto en malpurega lernejo -- kaj neniam mi povos fariĝi io alia. ... hejme la cenzuro nur ĉiun kvaran-kvinan jaron permesas eldoni iun mian romanon -- kaj eĉ tiam mi devas batali kontraŭ cento da baroj ..." (p. 28)
Ĉar Govan ne estas alt, blondhara, bluokula: li havas nigran hararon, nigrajn okulojn -- kaj nigran haŭton. Kaj en la Suda Respubliko tiu lasta estas la signo de Kaino.
La sciencfikcia verkisto Robert Heinlein iam skribis, ke estas ĝuste tri romanintrigoj en la Okcidenta literaturo: Viro kaj Virino; La Eta Tajloro; kaj La Homo Ŝanĝiĝas. Ĉi tiu romano estas pura ekzemplo de la lasta el la tri. Govan, rifuĝinto el sia lando, reiras tien kaj tuj malaperas en la gulagon. Sven veturas al la Suda Respubliko, sekura en siaj kredoj pri la Eternaj Rajtoj de la Homo, kaj penas trovi kaj liberigi sian amikon. Pri homaj rajtoj li baldaŭ seniluziiĝas, kaj en la fino -- kaj nur helpe de tiuj, kiuj pretas uzi perforton -- li sukcesas elkarcerigi Govanon. En la fino, tamen, eĉ tiu lasta rezigno pri la Regado de Juro pruviĝas senutila.
Falsaj nomoj ne povas kaŝi la identojn de la koncernaj landoj. Skandio estas memevidente Svedio. Kaj se la diskriminacia traktado de nigruloj ne malkaŝus la veran nomon de la traktata lando antaŭ la observema leganto, tion tuj farus la nomoj de la ĉefaj urboj (Pretville = Pretoria, Joburg = Johannesburg).
Tamen ŝajnas evidenta al mi, ke Nemere skribas nek pri nigruloj nek pri Suda Afriko en sia romano -- aŭ almenaŭ ne nur pri ili -- sed ankaŭ pri ĉiuj totalismaj ŝtatoj de la mondo. La alineoj sur paĝoj 66-68 povus facile temi pri landoj, kiujn Nemere pli bone konas ol Sudan Afrikon.
Antaŭ tri jaroj William Auld verkis libron (Vereco, Distro, Stilo), en kiu li listigis entute 50 romanojn verkitajn en Esperanto dum pli ol 90 jaroj. En la pasintaj tri jaroj Nemere aldonis dek procentojn pli al tiu nombro -- kaj ili ŝajnas esti ĝenerale bonaj laŭ enhavo. La blinda birdo estas facile legebla, aktuala laŭ enhavo, streĉa kaj ĝenerale interesa. Mi kore rekomendas ĝin -- kaj la verkinton.
Naive kaj draste pri rasapartigo |
En la romanoj de Nemere oni ofte trovas traktadon de iu socia demando, pli-malpli enplektita en la rakonton. La blinda birdo supozeble estas tiu el liaj verkoj, kie la socia kaj politika dimensio plej multe superregas. Tamen ĝi estas ankaŭ tre ekscita eventoplena aventuro, kaj krome oni trovas en ĝi almenaŭ provon kredinde priskribi psikologian evoluon de naivulo sub la impreso de dramaj spertoj.
La romana intrigo okazas en du landoj - Skandio, kiu estas pseŭdonimo de Svedio, kaj la Suda Respubliko, kiu egalas Sudafrikon. Ĝia ĉefa temo estas la rasapartiga socisistemo de Sudafriko, kaj la vivkondiĉoj sub kruela diktaturo. Kontraŭ tio la aŭtoro kontrastigas la idilian vivon en Skandio.
En la ĉefa intrigo rolas du verkistoj, Sven Viborg el Skandio kaj Govan Dyebo el la Suda Respubliko, kiuj hazarde renkontiĝas kaj amikiĝas en verkista kongreso, kien Dyebo venis kaŝe. Kiam Sven pli malfrue ekscias, ke Govan estas malliberigita en sia hejmlando, li vojaĝas tien por ekscii kio okazis. La fino de la rakonto estas tre drama kaj atentokapta ĉeno de eventoj, cele al la liberigo de Govan.
Pro sia verka celo la aŭtoro donis al Sven Viborg naivan karakteron kaj enorman senscion pri la mondo. La amikeco inter la du verkistoj tamen ne estas facile komprenebla, ĉar Govan Dyebo nur senĉese akuzas sian amikon pri tio, ke tiu hazarde vivas en pli feliĉa parto de la terglobo. Kaj la priskriboj de la du kontrastaj landoj estas iom kliŝaj. Kiel svedo mi notis kelkajn detalojn fuŝajn ĉe la Skandiaj scenoj, sed tio apenaŭ gravas. La prezento de la Suda Respubliko havas multajn trajtojn, kiuj certe pli multe fontas en orienteŭropaj kaj Sovetuniaj kondiĉoj, ol en veraj scioj pri la vivo en Sudafriko. Tio tamen ne estas manko, sed eĉ donas al la verko interesan kroman valoron kiel akran kritikon ankaŭ pri la socio, en kiu la libro aperis.
La rakonto do estas simpatia kaj plaĉa, ĝi donas al leganto ekscitan legadon, sed mi preferus iom pli da realismo en la intrigo. Por mia gusto estas iom troa kontrasto inter la komenca naivego de Sven kaj liaj gerilecaj agoj ĉe la fino. Fakto estas, ke interalie konataj svedaj verkistoj kiel Sara Lidman kaj Per Wästberg dum jardekoj plenumis gravajn rolojn por praktiki aktivan solidaron kun Sudafrikaj opoziciuloj, ankaŭ tiuj en ANC, eble eĉ per la komenca naivo de Sven Viborg, sed neniam per lia fina drasto.
La stilo de la verko estas flua, simpla kaj plaĉa, kvankam kun ĉiuj tipaj trajtoj de Nemere. Kiel ofte, oni trovas ankaŭ en ĉi verko interesajn frazojn, ekzemple pri verkadaj aferoj:
- Do vi volas verki filozofion.
- Kompreneble. Finfine, ni ĉiam verkas filozofion, eĉ en la romanoj. (p. 52)
Kaj ankaŭ aŭtentajn perlojn ridindajn ĉi aŭtoro ĵetas antaŭ nin:
Li estis verkisto, do nelonge li bezonis atendi la ekpenson de sia cerbo. (p. 80)
El lingvaj apartaĵoj oni povus mencii nenormalan uzon de "hostaĝo" (p. 11, 46, 59, = ostaĝo, garantiulo), "ĉesi" (p. 48, = ĉesigi), "ĉifoni" (p. 79, = ĉifi), "ankoraŭ" (p. 79, = jam) kaj "la voĉojn ro kaj lo" (p. 9, = sonojn). Mi ankaŭ preferus alian vorton por afrika nacia lingvo ol "triba lingvo" (p. 106, 109), kvankam mi scias, ke tiu esprimo estas aŭ estis kutima en la triba lingvo de angloj.
Resume, malgraŭ negranda realismo, La blinda birdo estas distra, ekscita kaj interesa romano pri homoj kaj socioj en nia reala mondo, absolute leginda eĉ hodiaŭ, post la oficiala nuligo de rasapartigo.
Marĝene de "La blinda birdo" | n-ro 132 okt 2007 |
La tuta densa kaj atentokapta intrigo de la romaneto de NEMERE, La blinda birdo, disvolviĝas en la "Suda Respubliko", kies rimarkindaj urboj estas Pretville, Yoburg, Ribeto... En "Skandio" ne rolas urboj, okazas tie nur retroscenaj dialogoj. "Suda Respubliko" samkiel "Skandio" estas imagaĵoj, kies modeloj facile rekoneblas. La ĉefpersono, Sven Viborg, estas tridek-naŭ-jara blonda civitano de Skandio, verkisto kaj asidua ĉeestanto de internaciaj beletraj kongresoj. Antaŭ kelkaj jaroj, dum tia kongreso, li amikiĝis kun sud-respublika nigrulo, Govan Dyebo, ankaŭ verkisto, kiun li invitas en sian hejmon. Dyebo rakontas multon, dum siaj restadoj en Skandio, pri la diktaturo rasisma severanta en la Suda Respubliko. Li ofte ekkoleras dum tiuj interparoladoj kaj, almenaŭ tiel sajnis al Viborg, fariĝas eĉ maljusta al bonkoraj, pacemaj, blondaj skandianoj:
"...viaj prauloj estis multe pli batalemaj, ol vi, hodiaŭaj posteuloj. Ili prirabis dekkelkajn landojn, kelkcent urbojn, venkis multajn armeojn, veturigis flotojn al foraj bordoj... Mi legis la historion de Skandio..." (p. 36)
"Do, nun vi, skandianoj povas jam permesi por si la lukson ne aliĝi al aliancoj kaj kvankam vi havas fortan armeon, defore vi nur observas la konfliktojn". (p. 37)
"Kolerigas min tiu via libero. Samtempe almenaŭ tiel multe mi koleras pro tio, ke mi ne scipovas klarigi al vi, kio min dolorigas. Mi ja diras tion, tamen vi, skandianoj, ne komprenas tion. Ĝuste tial vi ne povas kompreni tion, ĉar vivas vi ĉi tie, kaj tiel ĉi. Ofte ŝajnas al mi, ke mi veturis al alia planedo, kie same vivas homoj, sed... En Skandio mi povas iri ĉien, povas renkonti kiun mi volas kaj rajtas-povas diri al li, kion mi volas. Ĉi tie ne estas eterna singardo, antaŭzorgo, timo de certa puno. Alia mondo, mi diras ja, tute alia mondo..." (p. 37)
La konversacioj kun Dyebo hantas la memoron de Viborg, kiam li alvenas en la Suda Respubliko, por informiĝi pri la sorto de sia amiko arestita. Li volus iel helpi, se eblas. Li rapide ekscias, ke en Suda Respubliko blankulo ne rajtas esti amiko de nigrulo kaj, ke helpi Dyebo'n laŭleĝe, respektante la naŭzajn suda-respublikajn leĝojn, tute ne eblas. Li, vole-nevole, estas entrenata en agadon eksterleĝan. Kaj, de aventuro al aventuro, li ekkonscias, ke la diktaturo ne estas ia provizora akcidento en totalisma ŝtato, sed ke ĝi ja estas la esenco mem de la totalismo.
La priskribo de ĉi tiu interna evoluo de Viborg estas la kerna valoro de la rakonto. Ni memoru, ke La blinda birdo estis eldonita en 1983a, en lando ankoraŭ totalisma, kie klami sian malamon al diktaturo, priskribi ties ĉi animmortigajn efikojn, ne estis sendanĝere. Kiam Nemere diras pere de Dyebo, ke:
"Vi ne scias, kio estas diktaturo, Sven. Estu vi feliĉa – kaj vi estas feliĉa, nur vi ne scias pri tio – ĉar en via lando oni pagas neniun por esti via malamiko. Ĉu vi komprenas? Ĉe ni, en la Suda Respubliko, malamiko estas la policisto, la soldato, la oficisto, la estroj. Ĉiu policisto, ĉiu soldato, ĉiu oficisto... Ni rigardu ekzemple la oficistojn. La tuta sistemo estas tiel konstruita, ke ĝi registras ĉiujn vivsignojn de la ŝtatanoj. Neniu povas sin kaŝi, la registaro ĉion scias kaj ekscias pri ni. Oni faris artefaritan, tro grandan burokratismon. Ties celo estas: ke la ŝtatano perdu kiel eble plej multan tempon ĉe la aranĝo de eĉ plej simplaj aferoj. Do, restos por li tre malmulte da tempo kaj energio por pensi, eble ribeli. Estas malmulte da vendejoj, malfacile oni povas akiri manĝaĵojn kaj aliajn varojn. La trafiko estas malrapida, ĉe ĉiu paŝo oni batiĝas al barieroj. Mi ripetas: por tio, ke la homoj jam ne havu forton fari ion ajn pozitivan aŭ kontraŭŝtatan." (p. 67)
tiam li plie pensigas pri la tiama Hungario, ol pri (se vere tiun li celis) apartisma Sud-Afriko kie, en 1983a, ja estis multe da vendejoj kaj oni povis akiri manĝaĵojn kaj varojn multe pli facile ol en iu ajn “popoldemokratio”. Mi jam sciis, ke Nemere estas bona verkisto; mi nun aldonu, ke li estas kuraĝa verkisto... kaj ĉe verkistoj la kuraĝo pli ofte mankas, ol la beletra kapablo. Cetere la ŝvitparfuman verkistan timemon Nemere ekvipas kaj en Skandio, kaj en Suda Respubliko. En Skandio li surscenigas kolegon kiu provadas, ĝis la momento de la forflugo de la avio, deturni Viborg-on de lia savekspedicio:
"...mi timas, ke vi havos multajn klopodojn. Ne forgesu, mi dekomence opiniis, ke vi devus tion ne fari, eble pli rapide ni ekhavos rezultojn, se ni ne tuŝas la aferon". (p. 7)
En Suda Respubliko:
"La blankaj verkistoj timas pro la propra haŭto, ilia organizaĵo pleje strebas por tio, ke la registaro neniam suspektu ilin." (p. 33)
Tiun saman klarvidan analizon de la blanka terorismo ni retrovas en dialogo inter Viborg kaj maljuna advokato sud-respublika:
"– Sed la tribunalo... proceso... verdikto – ĝemis Sven konfuzita.
– Ne ridigu min, kara sinjoro. En iu diktaturo ne estas ebleco por jure ripari la kontraŭleĝajn agojn faritajn de la instancoj de tiu diktaturo – ja ankaŭ la juraj kaj justicaj instancoj estas en la manoj de la sama grupo politika... Ĉi tie ĉiu institucio kaj unuopa homo estas en la nelimigita posedo de la registaro. La ŝtato estas la plej ega teroristo kaj la ŝtatanoj estas ĝiaj ostaĝoj." (p. 59)
Same kiel en ĉiuj ŝtatoj de la mondo, dirus cinikulo. Tamen, en demokratiaj landoj, en kiuj la juropotenco estas, almenaŭ teorie, disigita de la plenumpotenco, la civitanoj rajtas konservi sian iluzion, ke, ĉe ili, ne tiel estas, kaj ili ne povas kredi, ke tiel estas ĉe la aliaj. Ankaŭ Viborg volus trudi siajn iluziojn skandiajn en Suda Respubliko, sed
"...fremduloj ĉiam batiĝas al muroj. Simile al flugema birdo blindigita." (p. 57)
De tie la titolo de la verko, kaj tiel komenciĝas la suspensoplenaj aventuroj rakontitaj en lingvo klara kaj bildoriĉa.
Multaj esperantaj verkistoj opinias, ke ili rajtas transformi la bazalton de nia lingvo en pli facile manipuleblan sapoŝtonon. Nu, poetoj kaj verkistoj, kvankam ili rajtas eluzi ĉiujn kaŝitajn kaj malkaŝajn eblojn de la lingvo, ne rajtas profani ties esencon. Tion ĉi Nemere scias pli bone ol iu ajn. Li utiligas nur la ekzistantan norman esperanton. En lia lingvaĵo ne ekzistas “fakultativa akuzativo”. Li tiel timas ĝin, ke foje li plifortigas la akuzativigon de fremdaj nomoj. Li skribas, ekzemple:
"...oni malliberigis Govan-on Dyebo-n." (p. 42)
Li ne trouzas la '15-an regulon'. Anstataŭ eblaj neologismoj li kreas novajn formojn, ofte surprize belajn, el la ŝtofo mem de la lingvo. Relegante La blinda birdo-on, min ravis, pli ol je la unua trovora ellego, la oftaj kunordigaj kunmetaĵoj de Nemere. Mi pasigis horojn serĉante iliajn precizajn referentojn, konceptojn ofte ne facile eldireblajn en la franca kaj en la angla. Ili certe estas kaprompiloj por tradukistoj, kio provus, se tio endus, ilian esperantecon. Jen kelkaj ekzemploj:
"...poste per movo *enua-senvola li stampis la pasporton..." (p. 23)
"...sed eble ankoraŭ pli frue mi sukcesos ion savi el mi, skribi sur paperon, *porti-enŝteli en la cerbojn de aliuloj..." (p. 73)
"En Skandio mi povas iri ĉien, povas renkonti kiun mi volas kaj *rajtas-povas diri al li, kion mi volas". (p. 37)
"Jen, ĉi tie mi *veturas-iras, *puŝanta-portanta surdorse la kloŝon de la ekzisto". (p. 37)
"...Ja ĉiuj nigruloj *havas-havis iun familianon aŭ amikon sian, kies morton ili devos venĝi". (p. 75)
"Kvazaŭ eĉ la voĉo de Govan estis nigra, ĝi krozis en malhelaj ĉambroj, *ĉirkaŭis-katenis Anne-on kaj Sven-on, ili ne povis jam liberiĝi." (p. 17)
"...centmil radhavaj ladkestoj *bruas-fetoras tien-reen..." (p. 37)
"... *malantaŭe-apude du *botaj-armilaj uniformuloj paŝantaj samtempe..." (p. 54)
Ankaŭ la kunmetaĵoj de Nemere ofte malbanalas. Jen, ekzemple:
"Poste li akiros la specialan *famo-sojlon, malantaŭ kiu li jam ne devos veturadi al kongresoj." (p. 10)
"...li *kridiris la veron..." (p. 12)
"...fiera kiel pavo, atendante gratulojn de farbitaj inaĉoj, blankharaj *kvazaŭ-liberaluloj" (p. 12)
"Pli malproksime estis tavolo violblua, kaj du maldikaj *nubĉifonaĵoj." (p. 23)
"...koncentrejoj kovras la surfacon de la planedo, nigraj markoj de la *perfortvariolo". (p. 15)
"De tempo al tempo iu aŭto *lumtriangulon ŝovis antaŭ si." (p. 24)
"Plenverda *vivmilionaro etendiĝis de asfaltvojo ĝis asfaltvojo." (p. 32)
"...la vorto estis *kruelharda diamanto vitron fendanta". (p. 34)
"...la rideto estas *glacimasko alfrostiĝinta al lia vizaĝo...." (p. 42)
"...la aŭtomata malfid-centro en la cerbo tuj alarmas nian konscion, demandante: kio kaŝiĝas malantaŭ tio, kio povas esti la vera celo...?" (p. 61).
Mirinde estas kiom da novaĵoj oni trovas, kiam oni relegas libron! Mi emus aserti, ke la vera ellegado de iu verkaĵo estas la dua. Malfacilas ne konsenti kun Nemere, kiam li diras:
"...bonan libron oni devas legi tiel, kiel oni... banas sin. Ni ne povas diri: 'unufoje mi jam banis min, do pli multe mi ne faros tion...' Ja bonan romanon oni devus legi ofte, enmergi sin en ĝin kiel en varmegan akvon, preni en la cerbon ĉiujn temojn, kiujn la aŭtoro provis planti el la sia – en nian cerbon..." (p. 53)
La blinda birdo ja meritas tian tempoferon!
Kiu estas la blinda birdo? | Publikigita ĉe Sezonoj |
La blinda birdo de István Nemere estas romano riproĉo al la verkistoj el Okcidento pro la principa socia maltaŭgeco de ilia verkado; pro ilia memforigo de solvado de aktualaj problemoj kaj mondskalaj temoj; pro perdo de la avangarda rolo, kiun ili devas ludi en naciaj kaj internaciaj literaturoj.
Sven Viborg, 37-jara aŭtoro de 5 romanoj, atingis materialan bonstaton. Li estas saĝa homo, verŝajne kapabla verki interese, ĉar liaj romanoj estas popularaj. Sed la temojn de la romanoj elektas ne la aŭtoro, sed la libra merkato, konjunkturo. Tial liaj libroj estas nur speco de varo, per kiu oni kontentigas konsuman demandon kaj la aŭtoro de sensignifaj historietoj faras sian profitan aferon. Aliuloj akiras monon per produktado de maŝinoj, iloj, vinoj, suveniroj, sed Viborg per verkado de senenhavaj romanoj, kiujn volas relegi neniu leganto. Viborg remetas respondecon pri tio al la legantaro, kvankam li konscias ke li ankoraŭ ne verkis la libron ekvivalentan al la plej bonaj verkoj de siaj kolegoj antaŭuloj. Kaj pro tio Viborg estas blinda.
Sed li eĉ ne imagas, kia povus esti la ĉefa romano, pri kio temos, al kio kaj kiu ĝi estos dediĉita. Viborg vivas unutage, li ne enpensiĝas pri la kialoj de relativaj malsukcesoj de siaj verkoj, tial li ne scias pri kio indas verki. Pro tio Viborg estas blinda.
Tia komforta vivo plene kontentigas Viborgon. La vivo fluanta tiel mezurite, ke la verkisto eĉ povas kalkuli kvanton da libroj, kiujn li verkos dum la vivo, kaj scias pri la estonta gloro.
La socio, homoj inter kiuj li vivas, estas socio de individuoj. Ju pli longe li vivas, des pli forta kaj nealirebla por ĉirkaŭuloj iĝas la bariero, ŝelo separanta Viborgon de la samcivitanoj.
Skandio pace vivas dum 150 jaroj. Sed la neŭtraleco rezultigas ofte senprincipecon kaj foje atingatas per ĉiuj rimedoj, inkluzive de malnoblaĵoj, indiferento al sortoj de aliaj popoloj. La ŝtato same edukas siajn anojn. Verkisto Viborg, konsideranta sin reprezentanto de la plej saĝaj intelektuloj de sia popolo, kun malestima digno rilatas al siaj kolegoj nigruloj kaj araboj malgraŭ sia absoluta nekompetenteco pri iliaj verkoj. Laŭ Viborg la neeŭropanoj estas verkistoj de la dua kvalito. Internaciaj eventoj maltrankviligas lin ne pli ol la problemo de kuloj en fora arbaro maltrankviligas urbanon. Kaj pro tio Viborg estas blinda.
Anne estas por Viborg nur virino, kiu loĝas en lia domo. Klariĝas, ke la vivo de Viborg absolute ne aliiĝis, kiam tiu ĉi virino lasis la domon. Moralo, kiu permesas al la verkisto vivi kun ajna virino, estas moralo de egoisto kaj cinikulo. Viborg ne estimas ŝin kiel homon kaj ne konas ŝin. Verŝajne, Anne komprenis, ke Dyebo estas vera homo, komparis lin kun Viborg kaj intense eksentis sian neenviindan kaj malcertan situacion kaj lasis Viborgon.
Ankaŭ pro tio Viborg estas blinda.
Ni povas karakterizi Viborgon jene: individuismo, materiala prospero, indiferento al la interna kaj internacia vivo, egoismo, literaturisto kun sensignifaj romanoj. Pozitivaj trajtoj de Viborg estas sincera ŝato de la naturo, kvankam nebula, sed intenco krei ion tian, kio koincidus kun plej altaj bezonoj de la homoj, malkontento pri la socio kaj sia verkado.
Dyebo dekomence interesis Viborgon kiel la homo, kiu diris al eŭropanoj veron pri ili. Ekde la unua renkonto, paŝ-post-paŝe , aperis neceso de interkomunikiĝo kaj amikiĝo. Viborg kaj Dyebo diskutis problemojn de verkado, lokon de verkisto en la socio, rilaton al la Patrio, rasajn problemojn kaj multajn aliajn gravajn sociajn kaj politikajn flankojn de la nuntempo. Viborg tralegis ambaŭ romanojn de Dyebo. Iliaj diskutoj iutempe estis akraj kaj la vidpunkto de Dyebo foje iritis Viborgon, li ne ĉion konsentis kaj kredis. Sed la verkistoj reciproke interesis unu la alian, kaj ĉi fakto unuigis ilin. Tamen ĉiu vivis siamaniere. Viborg estis verkanta sian sesan romanon je tradicia temo.
La informo pri la aresto de Dyebo emociis Viborgon kaj devigis lin flugi al la Suda Respubliko.
Ĉi tie, en la Suda Respubliko, Viborg praktike konatiĝas kun la realaĵoj de la rasisma diktatura ŝtato. Dum kelkaj tagoj la verkisto konvinkiĝis pri plena vero de la rakontoj de Dyebo. La sola forto, kiu helpis al Viborg estis la Fronto aktive batalanta por neniigo de la faŝisma ŝtato kaj kuniganta nigrulojn kaj blankulojn. La reprezentantoj de la Fronto agas plej aktive kaj proponas liberigi Dyebon. Ne sen hezitoj Viborg trovis en si kuraĝon partopreni la aferon danĝeran por la liberigantoj.
Finfine Dyebo estas libera kaj troviĝas en sekura tendaro de la Fronto en la najbara ŝtato Mutulala. Sed Dyebo mortas pro gangreno rezultigita de la torturoj en karceroj. Viborg turmentiĝas pro la perdo de sia amiko.
Dyebo per sia tuta vivo refutas Viborgon-civitanon kaj Viborgon-verkiston, neas individuismon kaj egoismon, trankvilan etburĝan vivmanieron kun ĝiaj malgravaj problemoj. La verkisto estu socia aktivulo, kiu povas kaj devas diri veron al la homoj, kiuj volus rigardi lin luktanto por ili mem.
Nur tiam la verkisto iĝas interesa por la popolo; nur tiam oni kredas lin; nur tiam la verkisto estas necesa por la homoj.
Finale Sven Viborg, 39-jara homo, pensas:
"Mi ŝanĝiĝis, kaj jam neniam mi estos tia, kia mi estis iam... Mi devos verki tiel, kvazaŭ ankaŭ Govan aldonus vortojn, frazojn. Ja Govan vivas plu en mi".
Espereble, post iom da tempo aperos vere nova romano de Viborg.
La ĉefa protagonisto estas Sven Viborg.
La ĉefa temo: pozicio de verkisto en la nuntempa mondo kaj temoj de verkado.
La ĉefa celo: Alvoko: "Ĉesu babili kaj vane elspezi la vivon kaj talenton, kolegoj! Estu necesaj al la homoj (kiel mi!?)".