La verkoj de André Cherpillod estas bone konataj ĉe ni pro lia verva, malsnoba erudicio pri multaj temoj, inter ili ĉefe Esperanto kaj aliaj lingvoj sed ankaŭ iuj paranormaloj. La franclingva libro, kies titolo signifas „La eksterordinara lingva diverseco kaj ĝia manifestiĝo en Esperanto“, prezentas plurajn gramatikajn kategoriojn, sistemojn kaj fenomenojn (de la genro kaj nombro de vortoj ĝis la konjugacioj aŭ la vort-ordo) per amaso da ekzemploj el ĉiaj lingvoj de la mondo, kaj poste montras kiel faktas en Esperanto kaj kial liaopinie Esperanton ĝenerale karakterizas la plej klaraj, simplaj kaj raciaj solvoj. Koncerne ĉi tion, foje Cherpillod nekonscie transiras de la derizinda objektiveco al siaj subjektivaj preferoj, ekzemple pri la literoj kaj la sonoj de Esperanto aŭ kiam li bedaŭras la neuzadon de „ci“, superregan jam de Zamenhof kaj eĉ de la Unua Libro kaj la Fundamenta Gramatiko. Verŝajne tia prezento de Esperanto, iom tro insista kaj reliefa, konvinkos neniun alian ol tiujn jam pli frue konvinkitajn, nome franclingvajn esperantulojn: kiel de amdeklaroj, ankaŭ de argumentoj tro fervoraj oni kutime fuĝas. Ĉiel ajn, ĉi verko entenas multajn interesajn informojn, jen i.a. pri surprizaj koincidoj inter la geografie foraj lingvoj ŝemidaj kaj keltaj, aŭ pri la same surpriza struktura simileco inter la verboj Esperantaj kaj ĉinaj.
La libreto pri balenoj, delfenoj kaj aliaj cetacoj, plene en Esperanto, same abunde kaj precize informas pri la vivado kaj ecoj de tiuj maraj mamuloj ofte amikaj kaj sufiĉe inteligentaj. Ne nur el la vidpunkto bestoscienca sed ankaŭ mita, historia kaj lingva (per la etimoj de iliaj nomoj), kaj kun speciala atento al ilia „fato“, nome ke „post maksimume kelkaj jardekoj, pluraj specioj de cetacoj estos definitive forstrekitaj de la listo de la nun vivantaj specioj“. Ne pro natura malsano, sed pro la „senlima ĉasado“ fare de la homoj avidantaj ilian viandon (i.a. por nutrado de hundoj kaj katoj!), ostojn, dentojn, grason kaj aliajn substancojn. Plej ĉasemaj montriĝas Japanujo (kiun la geaŭtoroj atakas plej emfaze), Rusujo, Norvegujo, Islando, Hispanujo, Sudkoreujo, Tajvano, Brazilo, Ĉilio, Peruo... t.e. la kapitalisma mondo.
Oni permesu al mi atentigi pri kelkaj eraretoj facile forigeblaj en venonta reeldono (neniu sanktulo estas sen makulo): „aŭdorganoj“ (p. 11) iĝu „flar-organoj“; „karakteristiko“, „plastika“, „racio“ kaj la kobolda „et“ iĝu resp. „karakteriz(aĵ)o“, „plasta“, „porcio“, „kaj“; „Arktiko, -a“ kaj „Antarktiko, -a“ iĝu „Arkto, -a“ kaj „Antarkto, -a“ (cetere kaj malgraŭ PIV, oni prefere uzu ĉi du formojn nur por la polusaj regionoj kaj oceanoj, kaj rezervu por la antarkta kontinento la sufiksohavan „Antarktio, -ia“).
Mi dubas pri „drivo“ sur p. 23 (ĉu temas eble pri „direktilo“?) kaj probable anstataŭ „sonaro“ taŭgus „asdiko“. Fine, konvenus ŝanĝi „polucio“ al „polu(ad)o“, ĉar eble ankaŭ balenoj kaj delfenoj, pri kies ripozado la libreto ne multon diras, senvole ellasas spermon dum la dormo.
La aŭtoroj kontribuas al nia originala fakliteraturo ankaŭ per fakvortoj (belugo, butuo, mikrofaga, orcelo, platanisto, psikopompa, riteno, sotalio, teŭtofaga, tursiopso ktp), el kiuj almenaŭ la nomoj de cetacaj specioj povus eniri novan eldonon de PIV. Ĉi-rilate, tamen, mi ne komprenas lian uzon de „dronto“ anstataŭ „dido“, aŭ lian decidon ne proponi la nomon „pajĝio“ por la ĉina lagdelfeno. Parenteze, kaj pri la vivdaŭro de balenoj, mi ĵus legis en ĵurnalo ke, ĉi-jare, alaskaj inuitoj trovis en la kolo de agonianta 50-tuna baleno harpunon kun la dato 1880, kio signifas ke ĝi aĝis preskaŭ 130 jarojn.
„Balenoj...“ estas verko samtempe instrua, distra kaj edifa. Leginte ĝin mi eksciis, ke kaĉaloto grundinta sur plaĝo mortas neeviteble ne pro asfiksio, sed premita de sia propra pezo; aŭ ke cetacojn ne eblas anestezi, ĉar ili spiras vole, ne aŭtomate kiel homoj. Bele, se verkiĝus simila libro ekzemple pri primatoj.