La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Brazila Esperanta Parnaso

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Homaranisma poem-antologio


2015

Jorge Camacho

Ascendi Parnason, ekkoni Brazilon


2008 / 3
Brazila Esperanta Parnaso / Komp. Sylla Chaves, Neide Barros Rego. – Rio-de-Ĵanejro: Oportuno, 2007. – 288 pĝ., il.

La grandioza poezia antologio Brazila Esperanta Parnaso enhavas 307 verkojn de 178 brazilaj aŭtoroj, i.a. 118 originalaĵojn de 35 esperantistoj. Estas reprezentitaj ĉiuj regionoj de Brazilo. Se ekzistis kelkaj tradukoj de sama portugallingva poemo – do la redaktoroj elektis aŭ eĉ kunmetis la plej bonan. Kelkaj poemoj estas kanteblaj – tio estas speciale markita. Ĉiu poeto estas prezentita per biografio kaj foto.

La paĝoj estas sen numeroj, anstataŭe estas numeritaj la verkoj, paragrafoj de la antaŭparolo, biografioj k.s., ĉio listigita en 12-paĝa enhavtabelo kaj komence de ĉiu libroparto. Estas strange kaj sufiĉe neoportune: oni eĉ ne povas tuj diri, kiom da paĝoj havas la libro (tial “p.” ĉi tie signifas ne paĝon, sed poemon). Plia strangaĵo: la aŭtoroj estas listigitaj alfabete laŭ antaŭnomoj, sed ne laŭ familinomoj.

Sylla Chaves jene klarigas siajn principojn: “...Por verki trafajn mesaĝojn nepras al beleco kunigi simplecon. En la lingvo de Zamenhof eblas simple pritrakti kompleksajn kaj seriozajn temojn. Kaj Esperanto devas resti tia por fariĝi la lingvo de la Tria Jarmilo”.

Unu el celoj de la antologio estas instigi pedagogojn, debutajn poetojn. Sylla Chaves en la antaŭparolo prave skribas, ke “Esperanta poezio ne estas premĉemizo de frenezulo, sed agrabla vestaĵo, interne de kiu vortoj malpeze moviĝas, kvazaŭ dancante. Mi estas konvinkita pri tio, ĉar Esperanta poezio helpegis mian lernadon, perfektiĝon kaj enamiĝon al la lingvo. Bedaŭrinde tia poezio lastatempe perdiĝas meze de hermetaĵoj kaj malfluaĵoj, kaj bezonas esti apartigita de la cetero”.

Plejparte – kvankam ne centprocente – la afero sukcesis. Alilandaj legantoj pli multon ekscios pri Brazilo, komencantoj el ĉiuj landoj pli intime konatiĝos kun Esperanto-poezio.

La temoj kaj ĝenroj estas eternaj por poezio – do mi eĉ ne listigos ilin. Por mi estas agrable konstati, ke klasikaj formoj ne formortis el nia poezio: la antologio enhavas, ekzemple, multajn sonetojn. Populara por Brazilo poemformo “troboj”, sendependaj sepsilabaj kvarversaĵoj (enestas specimenoj de kelkaj aŭtoroj) spirite parencas al rusaj “ĉastuŝki”, azerbajĝanaj “bajatilar’”... supozeble similaĵojn havas ĉiu popolo. Senteblas, ke la poetoj amas sian landon. Eblus kompari brazilanojn kun iuj famaj poetoj el aliaj mondopartoj – ie tuj videblas simileco – sed preferindas ne serĉi. Ĉiu vera poeto estas neripetebla individuo.

Vere laŭdindas poemoj de Aloísio Sartorato, ravas la mikrominiaturoj de Diderto Freto, 14 sonetoj de Geraldo Mattos (eĉ se la senco ne ĉiam klaras – p.26), kelkaj (ne ĉiuj!) verkoj kaj tradukoj de Leopoldo Knoedt (p.53,54 kaj tradukoj bonegas, sed p.48,56 kun tede remaĉata temo de komuna lingvo evitindas); bonegas sonetoj de Manoel Borges dos Santos (precipe p.62, kun vualita nekutima alegorio pri Esperanto), ĉio de Moseo (precipe p.74 La malnova trajno, kun brilaj onomatopeoj). Sylla Chaves sukcesis en ĉio, kiel la redaktoro, poemtradukisto kaj originala poeto – liaj poemoj bele kanteblas (tio senteblas eĉ laŭ presita teksto), majstraj vortludoj memorigas pri R.Schwartz, kaj la ciklo de unusilabaj sonetoj (p.105) vere virtuozas.

El tradukaĵoj elstaras per freŝaj metaforoj La feraĵisto el Karmono de J.C. de Melo Neto, tr. G.Mattos kaj La strata lanternisto de J. de Lima, tr. L.Knoedt. Mi mencias nur la plej brilajn poemojn – la listo de simple tre bonaj estus tro longa...

Certe ĉeestas ankaŭ malsukcesaj pecoj: kutimaj naivaj, peze-banalaj laŭdegoj al Esperanto (G.Soeira, p.38; G.Goes, p.39, negativan impreson pliigas fuŝaj rimoj; B.Ferreira, p.153). 4 pecoj de B.Silva, primitivaj, tro facile parodieblaj, kaj 5 de M. Nazaré Laroca, kun ĉiuj negativaj trajtoj de modernismo, memadmiro, kun plena manko de ritmo, rimoj kaj senco, certe estas tro – sufiĉus preni po 1 poemeto, aŭ preferi aliajn aŭtorojn. La samo direblas pri tradukitaj poemoj 200 kaj 247.

Memorfikseblas kaj citindas la fragmentoj:

“Senorde, sennorde nenien mi iras”
(Moseo, p.73)

“– Aĉetas dolaroj progreson de l’ mondo,
kaj marŝas homaro al brila estonto!
– Ja marŝas... marŝadas marŝaloj armitaj...
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Doloraj dolaroj!
– Ni gajnis!
– Nur ŝajnis!”
(Sylla Chaves, p.103)

“Vi estas flor’, kun petaloj
humidaj pro milda roso;
mi estas floro, el ŝoso
falinta sur la ĝarden’.”
Tia estas lastatempe
La lirika poezio:
Vi – tio; kaj mi – ĉi tio;
Vi kun ĉio, kaj mi sen...”
(Artur Azevedo, tr. Sylla Chaves, p.139)

“Se sen Suno vivo mankas,
Sen Lun’ mankas poezio.”
(Ruth Farah, tr. Sylla Chaves, p.283)

Ampleksa komentaro detale pritraktas brazilan naturon, ekzotajn por ni bestojn kaj plantojn, landan historion kaj geografion, tradiciojn de portugallingva versfarado k.m.a. Por la sama celo servas multaj ilustraĵoj, plejparte koloraj: mapo de Brazilo, portretoj de ĉiuj aŭtoroj, fotoj de lokaj vidindaĵoj ks. Kelkaj bildoj ilustras konkretajn poemojn.

La lingvaĵo estas preskaŭ modela, nur iom ĝenas sistema uzado de “parfumo” kun la senco “(natura) bonodoro” (sankciita de NPIV, sed nekutima por granda parto de esperantistoj), la artikolo kune kun posedpronomoj kaj superflua akuzativo post “mankas”.

Pro kutimoj de portugallingva poeziado alilanda leganto perceptas en pluraj poemoj lamadon aŭ eĉ plenan foreston de ritmo – kvankam la silabonombro ĉie enordas kaj rimoj staras ĝustaloke...

Tiu poemaro multe pli utilas por disvastigo de “la bona lingvo”, ol amaso da ple(n)daj artikoloj. Supozeble, eĉ koreaj komencantoj kontentos... Tial ni indulgu ne ĉiam altan nivelon. Certe, en tiom granda antologio ĉiuj pecoj ne povas esti egale altnivelaj.

Sendube, Brazila Esperanta Parnaso apartenos al plej gravaj libroj aperintaj en Esperanto, staros inter la plej valoraj naciaj antologioj.

Valentin Melnikov

Poemaro por la starigo de pli bona mondo

Ĉu mi estas la ĝusta persono por recenzi volumon da poemoj? Ĉu ekzistas tia "ĝusta" persono? Poezio estas artofako, almenaŭ egale subjektiva kiel pentrado, romanverkado, skulptado, arkitekturo. Ekzistas skoloj de poezikreantoj, kaj simile al skoloj de filozofio, ĉiu skolo emas proklami sin "ĝusta" kaj la aliajn eraraj, aŭ, minimume, misaj. Ĉu mi estas poeto, do tial iumaniere kompetenta taksi poemojn? Aŭ ĉu aŭtentika juĝanto de poezio devas esti nepoeto? Krome, ĉu la "organizintoj" de la verko celis, per sia utiligo de 1a vorto Parnaso indiki ke ili partoprenas la skolon de Kaloĉajo k Varengjeno (laŭ la difino donita en La nova plena ilustrita vortaro de esperanto, p. 842)? Aŭ ĉu ili celis indiki ke temas pri la ĉefa poezio de la brazila esperant(igit)a poezio, aludante al la monto Parnaso, la hejmo de la muzoj? Ŝajne, laŭ paĝo tuj antaŭ la Postparolo, en alineo titolita versfarado, temas pri la konceptoj en la kaloĉaja parnaso. Kaj oni indikas ke oni devas laŭeble strebi plej precize redoni 1a detalajn versoformojn de la originaloj de tradukitaj poemoj. Tamen, en sia antaŭparolo Sylla Chaves malagnoskas tiujn strebon kaj celon, kaj donas ekzemplojn de pravigita nefideleco de tradukintoj al la originaloj. En Brazila esperanta parnaso estas 181 originalaj poemoj kaj 126 tradukaĵoj. Krome en tiu volumo estas aparta sekcio dediĉita al biografietoj de ĉiuj poetoj kies verkoj troveblas en la antologio, plus aro da notoj klarigantaj aludojn en la poemoj. Ankaŭ tuj post la poemkolekto oni trovas 10 paĝojn da koloraj fotoj, plejparte fotoj de la poetoj.

Pri mi mem: nu, mi tradukis poemon antikvan el la siria lingvo, represitan en la Nova esperanta krestomatio de William Auld; mi tradukis poezian mitologion el la antikva ugarita lingvo, eldonitan kiel apartan libron. Mi ankaŭ tradukis multajn ŝercpoemojn de Lewis Carroll, kiuj estas en du libroj: Alico en Mirlando kaj. Trans la spegulo; Auld malfavore kritikis tiujn, aliaj recenzintoj parte malfavoris kaj parte ŝatis. Mia recenzo pri la poezia verkego Fausto ricevis fervoran malaprobon de unu recenzinto; mia recenzo pri la poezia verkego Purgatorio de Dante ŝajne altiris nenies atenton. Nu, ja temas nur pri poemoj tradukitaj, kaj en miaj komentoj en aro da artikoloj, mi severe kondamnas la provon strikte imiti la formon de la originalo kiam oni tradukas poeziaĵon. Klare mi ja ne estas neŭtrala recenzanto, ĉar ĉi tiu brazila versaĵantologio celas konservi plej rigore la formon de la elportugallingvaj versoj. Konsekvence, miaj taksoprincipoj laŭ sia naturo plene malsamas al la baza karaktercelo de la poemoj elektitaj de la kunmetintoj de la recenzata verko. Flankenmetinte mian opinion pri la kvalito de la presitaĵoj, mi bezonas mencii alian bazan postulon akceptitan de la organizantoj (ŝajne ili ne volis uzi pri si la terminon redaktoroj): ili persiste serĉis kaj sukcesis enmeti poemo(j)n originalajn kaj tradukitajn el ĉiu brazila federacia unuo. Do poemantologio tutbrazila. Ankaŭ fundamenta celo estis, laŭ la antaŭparolo de Sylla Chaves, montri ke ĉiuj poetoj inkluzivitaj amas belecon, kaj ĉiu siamaniere batalis por la ekesto de pli bona mondo. Alia, neniel malpli strikta celo estis, laŭ la vortoj de Sylla Chaves: ...[montri] al komencantoj, ke Esperanta poezio ne estas komplikaĵo, kiun nur aliaj poetoj kaj kleruloj kapablas deĉifri. [. . . ] Al pedagogoj ĝi alportus komplementon por instruo, ĉar tiaj tekstoj akcelas memorigon de lernendaj vortoj kaj gramatikaĵoj. [...] Bedaŭrinde tia poezio perdiĝis meze de hermetaĵoj kaj malfluaĵoj, kaj bezonas esti apartigita de la cetero. Oni povas interpreti tiujn celojn kaj postulojn kiel deziron aperigi nur simplajn versaĵojn, facile kompreneblajn kaj kun interna strebo plibonigi kaj plibeligi la vivon. Sume, Chaves kaj Barros Rego volas per sia antologio:

- prezenti verko(j)n el ĉiu parto de Brazilo;

- elekti nur poemojn celantajn montri belon kaj krome kontribui al pli bona mondo;

- postuli ke la poemoj tradukitaj rigore imitu la ritmo/strukturo/rimo-formon de la originaloj;

- doni nur poemojn kiuj helpas lernantojn de esperanto pligrandigi siajn vortaroscion kaj ĝustan gramatikuzon;

- kaj ke la originalaj kaj tradukitaj poemoj estu tiaj, ke apenaŭ eblas scii ĉu iu specifa poemo estas originale esperantolingva aŭ portugallingva.

Kio mankas en la fundamento de tiuj pensoj estas, laŭ mia opinio, ke unuavice kaj ĉefe la poezio estas literatura fako. Literaturo estas unu el la artoj. Kiel ĉiu artoverko, ĝi devas esti libera esprimi kion volas esprimi 1a artisto. Ĉu aŭ ne "la artisto batalas por la ekesto de pli bona mondo" ne rajtas esti principo, laŭ kiu oni aprobas aŭ malaprobas, akceptas aŭ malakceptas poezian verkon. Tia batalo estas ideologia afero, ne art- aŭ literatur-principo. Kaj ke la poezio devas servi kiel instruilo por memorigi lernendajn vortojn kaj gramatikaĵojn, ankaŭ tio estas utilisma principo. Utilisma ideologio per si mem ne koncernas veran arton sed pseŭdoigas la arton.

Kiam oni legas la poemojn en ĉi tiu antologio, onin trafas la monotona karaktero de la verkoj. Tion kaŭzas pluraj faktoroj. Unue, la poemoj estas nelongaj. La deziro reprezenti ĉiun "federacian unuon" ŝajnas superregi la kriterion de literatura/arta kvalito. Ĝenerale la poemoj estas priskribaj, kun laŭdocelo aŭ esprimantaj esperon. Unu strofo, el poemo (numero 193) titolita Brasilia resumas sian temon per sia lasta strofo:

Vi estas deksesjara kun digno kaj kun deco
kaj juna jam vi portas rideta post ricevo
la ĉarmojn de Brazilo por tuta eterneco!

Supozinde temas pri laŭdo al la "nova" ĉefurbo Brazilio. Se tiel, do la poemo datiĝas de ĉirkaŭ 1976, ĉar en 1960 tiu urbo oficiale nomumiĝis la ĉefurbo de Brazilo. Ĉu la poemo estas artaĵo... aŭ propagandaĵo? Poemo 194 estas nur dustrofa:

En mia labor' fantasta
nokte sub ĉielo vasta,
la steletojn mi kalkulas...
Kaj tage sur belaj plaĝoj,
la konketoj estas braĝoj,
kiuj miakore brulas.

Mi legas, studas, feliĉa,
kun rezignaci' sufiĉa
kaj kristana solidaro.
Naturon kontemplas mi,
kaj, se venas nostalgi',
forpelas ĝin per gitaro.

En si mem, beleta reago al la aspekto de Naturo, sed kun nur duone kaŝita bedaŭro ke tiun reagon interrompas taskoj; kaj ke la emocion oni devas forpeli per nenatura rimedo. Tamen, legi sinsekve 397 poemetojn estas tre tede, do eble konsilindas uzi la verkon kiel edifan ujon da ĉiutagaj "la hodiaŭa poemo estas..: '-verketoj.

Sed pormomente ni forlasu la demandon "kian parnason oni volas trudi al ni?" kaj admiru la laboron faritan por efektivigi la libron. Estas evidente ke necesis centoj da horoj por pretigi la volumon. Ĝi bone aspektas, la presliteroj estas senescepte okulamikaj. La paĝofaskoj estas kunkudritaj (malofta lukso en la aktuala esperanta libromerkato!), la aranĝo de la enhavo estas neriproĉebla. Kaj mone kaj labore oni donacis abunde por prepari laŭdindaspektan libron.

Tamen ribeleme mi sentas moralan devon diri ke libron da poezio de T. S. Eliot mi multe prefere aĉetus ol la Brazilan esperantan parnason.

Donald Broadribb

Brazila Esperanta Parnaso


Novembro 2018
La libro enhavas 118 originale verkitajn Esperantajn poemojn, 3 tradukitajn brazilajn himnojn, centon da aliaj brazilaj poemoj esperantigitaj. La temoj kaj stiloj varias: amo, paco, mizero, malespero, maljusto, feliĉo... Certe ĉiu poezioamanto en ĝi trovos ion por si. Troviĝas en la Parnaso ankaŭ fotoj pri kaj biografioj de la verkistoj, trakdukistoj, tradukintoj. Laŭ la fotaro trideko el la centtrideko de la verkistoj/tradukistoj estas virinoj. La leganto povas ankaŭ studi mapon pri Brazilo same kiel glosojn kaj fotojn pri brazilaĵoj. Tial tiu ĉi libro estas ankaŭ fonto por elĉerpi sciojn pri la grandega lando kaj la vivo en ĝi.
Estis granda plezuro legi kelkajn poemojn kaj biografiojn ĉiuvespere dum la novembra sumoo 2018. La parnasanoj ne eksterigas sin el la sortoj de aliaj homoj,kelkloke ili vorte esprimas siajn opiniojn pri la socio kaj politiko. Mi kuraĝas citi el Rekviemo de Leopoldo Knoedt, en mezuro konata de finnoj:
Plumbe pendas nigra nubo
super seka trista tero,
vivo velkis, restas rubo,
pesta polvo en aero.
Naskis nubon lasta larmo,
penta ploro, tarda tombo,
ĉion ĉirkaŭvolvis varmo
el la ega brulo bomba.
Havis homa menso multon:
saĝon, scion klivi kernon,
havis homo same stulton,
forĝi sian finekstermon.

Nebulino (Finnlando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.