La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Beletra kolekto de Ĝenevaj autoroj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tri ĝenevaj aŭtoroj


novembro 2012
La Esperanto-Grupo La Stelo en Ĝenevo eldonis tiun ĉi beletran kolekton omaĝe al tri ĝenevaj poeto-verkistoj “por ke la postaj generacioj ne forgesu ilin”. Fakte du el tiuj, Henri Vatré (1908-1998) kaj Claude Piron (1931-2008), jam dum jardekoj tiel certigis pri la memoro de siaj nomoj per siaj diversaj verkoj, ke ne estas risko de forgeso pri ili inter la internacia esperantistaro. La tria ĝenevano, Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004), apartenas al tiuj ne malmultaj esperantistoj, kiuj vivlonge dediĉis siajn kapablojn kaj laborfortojn al Esperanto en sia propra medio sen plia ambicio.
La aŭtoroj estas prezentitaj per detalaj artikoloj pri iliaj vivoj kaj verkoj. Pri Madeleine Stakian-Vuille estas informite, ke ŝi laboris kiel sekretariino kaj kasistino ĉe UEA dum dek du jaroj ĝis la translokiĝo de ĝia centra oficejo el Svislando en 1936, kaj ke ŝi verkis multajn poemojn sub la pseŭdonimo Mad Mevo kaj multe tradukis el la franca kaj germana. La kolekto de ŝiaj poemoj atestas pri ŝia solidara sindediĉo al la movadoj esperantista kaj laborista, kiujn ŝi simbole kunligas en la fino de poemo titolita 1-a de Majo:

Ruĝa flago, verda stel’,
jen emblemo plej influa!
Sekvu ĝin ja kun fidel’,
Majo ruĝa, Maj’ unua!

La poemoj de Madeleine Stakian-Vuelle estas forme glataj, rime kaj ritme. Tie ŝia muzika edukiĝo certe havis influon. Arte kaj informe valora estas ŝia traktaĵo La popola kanto, fakte proza poemo, kie ŝi difinas la esencon de la popola kanto ĝenerale kaj komparas ĝian varian karakteron laŭ landoj kaj popoloj.
En 1989 aperis ĉe Iltis-eldonejo kolekto de versaĵoj de Henri Vatré, tiam 81-jara, titolita Disaj gutoj. La titolo mem indikas, ke la versaĵoj ne kreiĝis konstante-abunde, efektive temas pri sesdeko da versaĵoj verkitaj dum sesdeko da jaroj. Sed nun, jarojn post lia forpaso, aperas konsiderinda aldono al la poezia heredaĵo de Henri Vatré. En la prezenta enkonduko estas informite, ke “surfaciĝis antaŭ nelonge el subtegmenteja angulo” fasko de poeziaĵoj (entute 28), plej multaj datitaj, kio montras, ke ili estis verkitaj dum unu jaro, ekde marto 1963 ĝis marto 1964. Temas pri ampoemoj, rivelantaj la emociajn perturbojn de la aŭtoro dum tiu periodo, foje dolorajn, foje esperajn. Ĉu la koncerna virino ilin legis, devas resti mistero. Estas almenaŭ evidente, ke la aŭtoro ne volis, ke ili aperu publike, ili tial restis dum jaroj kiel silenta atesto pri kaŝita amo. La formoj de la poemoj estas liberaj, tamen discipline aranĝitaj kun diference longaj linioj, ne metrike ritmaj, sed nature, rimoj forestas. La sekva poemo ne havas titolon, nur daton: 8.5.63:
altaron mi serĉis
por preĝi kaj genui

min vokis sonorilo
semanta super mil tegmentoj
tra l’ spaco vasta
en sulkojn plej sekretajn
de l’ firmamento

mi grimpis en la turo
per la eskaloj
de mia ĝojo

noktiĝis
kaj brilaj floroj kreskis
el lumaj semoj

kaj mi feliĉis kvazaŭ
vi estus tie

samtempe fora kaj proksima
mi mutis en la nokto
poemon tamen iam
mi kreos tiel belan
ke ĝi vin indos.

Claude Piron ricevis poezian premion ĉe la Belartaj Konkursoj 1956 kaj aperigis originalan poemaron kun la titolo Malmalice. En la kolekto de La Stelo aperas nur kvar poemoj kaj unu komika skeĉo, Ezoko. La plej atentinda poemo estas la premiita La sufero de l’aliaj. Tie la poeto esprimas sian senpovon efike helpi al siaj suferantaj kunhomoj. Jen la finaj strofoj:

Ekvidi en okuloj alvokon de alarmo
kaj aŭdi la doloron tremanta en parol’,
proksimi, sed ne povi, el amikeca varmo,
pli doni ol kompaton, kun vano de konsol’.

Preferas mi suferi inferon de sufero
ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ mur’,
tra kiu varma lumo de mia am-ofero
ne povas elradii ĝis lia malsekur’.

Oni povas rigardi tiun poemon kiel antaŭsignon pri la decido de Piron kelkajn jarojn poste trejniĝi kiel psikoterapiisto kaj labori profesie kiel tia dum la lastaj jardekoj de sia vivo. Tiel la muro ne plu devis esti obstaklo.
La ideo de la komitato de La Stelo eldoni unulibre tiujn verkojn de la kvar ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj, kaj ĝin plenumi, estas nepre gratulinda. Aparte gravaj el la vidpunkto de la Esperanta literatur-historio estas la trovitaj poemoj de Henri Vatré, kiuj plenigas la bildon de tiu multfaceta homo.

Baldur Ragnarsson

Ĝeneva triopo


2012, №4 (210).

Valentin Melnikov

Niĉeto nigra en la laŭbo ...


junio 2012

La stelanoj - la membroj respektive la komitatanoj de la Ĝeneva Esperanto-Grupo "La Stelo" - per aparta kolekto de beletraĵoj intencas fari neforgeseblaj la nomojn de tri steluloj, kiuj ne nur estis viglaj kunstelanoj, sed elstaris interalie kiel vizitkartoj de la esperanta literaturo - Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004; pseŭdonimo: Mad Mevo), Henri Vatré (1908-1998; pseŭdonimo: Henri Beaupierre) kaj Claude Piron (1931-2008; pseŭdonimo: Johán Valano). La elekto el la parte jam nomata verkaro alcelas - laŭ la antaŭparola deklaro - montri certan unuopulan originalecon, stilistikan kaj enhavan.

Jam la biografiaj skizoj atentigas pri iaj karakterizaj trajtoj de la tri aŭtoroj: M. Stakian-Vuille sindone rilatis al esperanto kaj al ties zorga flegado, H. Vatré moviĝis inter respekto de la lingvaj reguloj kaj senbrida fantaziplena ĵonglado, C. Piron, kontraŭante neologismemon, distingiĝis per facila sed esprimriĉa lingvaĵo.

Per 25 versaĵoj el la 1930aj kaj per kvinpaĝa pritrakto de la karaktero de popolaj kantoj (aperinta 1935 en Esperanto) la eldonintoj unue omaĝas al Madeleine Stakian-Vuille (p. 15-51). En siaj versaĵoj ŝi, ofte entuziasme, prikantas la belecon de la naturo, homajn emociojn, gravulojn de la movado; ne mankas insistaj alvokoj je movada unueco kaj kontraŭmilita agado. (...)

Admirinda estas la plastika kaj senso-varia priskribo de la erotikaj rilatoj, ĉu imagitaj, ĉu reale spertitaj — ne nur flanke de la adoranto, sed ankaŭ kvazaŭfare de la adoratino (Kion ŝi volis, p. 91). En la teksto Portreto en la spegulo (p. 71-73) Vatré ampleksege kaj ĉarmoze priflatadas la unuopajn vizaĝpartojn de sia amatino, kaj tute neatendite konstatas la kontraŭon: "Foje ĝi [la vizaĝo] fariĝas plumbe pala kiel la ĉielo antaŭ uragano subita... Tiam Anita delasas la spegulon kaj rigardas tra la fenestro." (...)

En la poemoj de Mad Mevo la versmezuro ne ĉiam konsekvencas, pleje tio ĝenas en Honor-Soneto (p. 47), kondiĉe ke oni ne cedas antaŭ t.n. poeta libereco.

Koncerne fontindikojn la libro ne estas optimume ekipita: ĉe tekstoj, kiuj jam aperis pli frue, ofte estas menciita nur la nomo de la periodaĵo aŭ verko, sen pliaj detaloj (La Semanto, Brasikfolio, Arĝenta Duopo ktp.); librofinan superrigardon pri la uzita literaturo oni serĉas vane. La enhavotabelo entenas nur la nomojn de la aŭtoroj, sen listigo de la unuopaj titoloj respektive de dataj identigiloj.

Per ĉi Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj la Esperanto-Grupo "La Stelo" donacas al ni ja modestan, sed interesan, instigan enrigardon eĉ en niĉetojn nigrajn, sorĉajn de la tri "steluloj".

Till Dahlenburg

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.