La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Balado pri la luno kaj la cervo - en kvin lingvoj

  • Verkinto: Ljubomir Trifonĉovski
  • Tradukinto: Sabira Ståhlberg, Krys Bottrill, Nicolino Rossi
  • Speco: originala verko, poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €4.50
  • Eldonjaro: 1998
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: Mallonga sed fajna dramo, unue publikigita en „Manuskriptoj por bruligo” (1992) tradukita en la finnan, svedan, anglan kaj italan de lertaj tradukistoj. Aperis speciale por la kongreso de PEN-Klubo Internacia en Helsinko 1998. Dialogo inter luno kaj cervo pri amo kaj morto kun akompana koruso.
  • Specimeno:
    • ORIGINALO (Ljubomir Trifonĉovski): Luno: Vi elektis tiun vojon -/ege kuri malproksimen/kaj forlasis la amaton,/la amaton vian, inan. Cervo: Oni volis ankaŭ min mortigi!/Ĉu necesis? Ĉu necesas? (p. 11-12)
    • FINNE (Sabira Ståhlberg) Kuu: Valitsit tämän tien -/kiirehdit kauas/ja jätit rakkaasi,/rakastettusi, naaraan. Peura: He tahtoivat tappaa myös minut!/Oliko tarpeen? Onko tarpeen? (p. 20-21)
    • SVEDE (Sabira Ståhlberg) Mánen: Du valde denna vág -/springa lángt bort/och lámna din älskade,/din älskade, käresta. Hjorten: De ville döda ocksá mig!/Var det növändigt? Är det nödvändigt? (p. 29-30)
    • ANGLE (Krys Bottrill) Moon: You chose this way/- to run far away/- to leave your love/your lady love. Stag: They wished to kill me too!/Did it have to be thus? Must it be thus? (p. 38)
    • ITALE (Nicolino Rossi) Luna: Tu hai scelto quella via -/correr, correr piú lontano/e il tuo amore abbandonare/la tua dolce cerva amata. Cervo: Anche a me fu morte accanto!/Era un obbligo? Lo é? (p. 47-48)
  • Paĝoj: 52
  • Larĝo: 142 mm
  • Alto: 200 mm
  • Pezo: 55 g
  • ISBN: 954-9637-03-4
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Balado por nia epoko

Idilio inversigita: jen temo triste tenera de Balado pri la luno kaj la cervo. La intrigo de tiu ĉi naŭpaĝa drameto ege simplas: cervo ĉasata priskribas al la luno la buĉadon de sia amatino: „Okuloj ŝiaj / larmis, / la ĉielajn nubojn / celis ... / Vundita ĉe la koro estis ŝi” (p. 10).

Pura priskribo malofte sursceneje sukcesas: tiel la dramo, la konflikto, estas preterpasata, ne vidata sed vidita, ne spertata sed spertita. Mankas tujeco, apudeco; substrekatas la hIStorio, ne la hAStorio. Tamen tensio en Balado pri la luno kaj la cervo devenas de la koruso, kiu memorigadas la elĉerpitan cervon pri la proksimiĝantaj ĉasistoj. Tiel Ljubomir Trifonĉovski lerte as-igas la priskribon kaj pelas la intrigon ĝis fatala fino: „La ĉasistoj iras. / Hundoj bojas. / Kornoj vokas. / Mateno estas” (p. 13).

Kvankam la balado unue aperis en 1992, la nuna versio eldoniĝis en 1998 okaze de PEN-kongreso en Helsinki. Kaj, legante ĝin en majo, 1999, oni ne povas ne plore pensi pri eventoj en Kosovo, kie homaj cervoj same suferas: „Oni volis ankaŭ min mortigi! / Ĉu necesis? Ĉu necesas?” (p. 12).

Samvolumete aperas kun la Esperanta originalo tradukoj en la finna, la sveda, la angla kaj la itala. Se ĉiuj tradukoj same elegantas, same fluas kiel la angla versio de Krys Bottrill, tiel estos kaptitaj la poezio, la ĉarmo kaj samtempe la fatalismo de tiu ĉi balado por nia epoko.

Paul Gubbins

Maldensa liriko

Balado pri la luno kaj la cervo de Ljubomir Trifonĉovski estas lirika drameto aŭ poemo en dialoga formo. Ĝi aperas en kvin versioj: la originalo, tradukoj finna kaj sveda de Sabira Ståhlberg, angla de Krys Bottrill kaj itala de Nicolino Rossi. Ĉiu versio ampleksas sep paĝojn.

La originala versio jam aperis en 1992 kiel parto de Manuskriptoj por bruligo.

La stilo de la originalo estas treege simpla kaj impresas iel arkaike, kvazaŭ io meza inter antikva mito kaj popola kanto aŭ fabelo. La aŭtoro lerte konservas naive lirikan etoson tra la tuta balado; eble nur unu vorto - "logike" - proksime de la fino elrompas la sorĉon.

Bedaŭrinde tamen tio, kion li esprimas per tiu rava stilo, ne estas multe. Cervo en dialogo kun la luno, kaj kun akompano de koruso, rakontas pri amo al cervino, persekuto fare de ĉasistoj, morto, timo, dubo pri la indo pluvivi sen la amata. Kvankam tiu baza temo enhavas profundon kaj dramecon - amo, vivo kaj morto - Trifonĉovski ne trovas tute konvenan konkretan esprimon de sia drama konflikto, esprimon kiu povus kapti la leganton. En la rakonto mankas originaleco, ĝi eĉ danĝere proksimas al banaleco. Lia liriko estas iom maldensa - sen suko kaj medolo. Per sia zorge elektita stilo - en si mem tre plaĉa - li pentras paŝtele, kiam eble pli preferindus iom da fulgo kaj sango.

La sveda traduko "fidele" paŭsas la simplecon de la originalo, bedaŭrinde kun malpli bona efiko. Diversaj lingvoj ja uzas malsamajn rimedojn, kaj la sveda ekstrema simpleco de Sabira Ståhlberg impresas rudimente, preskaŭ kriple. Dum ŝi elektis ĉiutagajn vortojn el la nuntempo, Krys Bottrill en sia angla traduko almenaŭ parte ludas malnoveskan akordon. Mi ne povas juste prijuĝi la rezulton, sed estas interese vidi, ke eblis provi tian aliron por eventuale rekrei la originalan etoson.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.