La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Badenlanda legendaro de la Konstanca Lago

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La legenda mezepoko


1999/08, p. 25

La libron Badenlanda legendaro de la Konstanca Maro mi devis legi dufoje, kaj tio estas mia plendo kontraŭ Benoît Philippe [benuá filíp]. Mi ricevis ĝin por recenzo, kaj komencis ĝin legi, sed mi tuj forgesis la devon prezenti kaj taksi, absorbiĝinta per la kurioza magio de la legendoj kaj de la flua lingvo. Kiam mi alvenis al la fino de la libro, mi tute konsterniĝis ... Tian libron ni devas legi ne unuglute, sed pogute, por plilongigi la plezuron kaj plej bone digesti la etoson de la mezepoka periodo kun ĝiaj militoj kaj kasteloj, mirakloj kaj fantomoj ...

La duan legon mi do faris pro ofica devo, kaj ĝi egale donis al mi la saman plezuron de la unua! La sekreto de la bona lingvo — ne tiu de Piron, sed tiu de Philippe — estas rivelita sur la 3a paĝo de la libro: tradukita kaj nove rakontita de ... kaj venas la nomo de la nova rakontinto! Sekve de tio, la lingvo de la libro estas viva kaj vigla, kvazaŭ la historietoj, jen ŝercaj (Popeleo kegloludas), jen malgajaj (La fidela knabino), estus rakontataj al avide atendanta publiko. Mi tamen estis surprizita per la kelka uzado de poeziaj vortoj, eble nenecesaj, sed verŝajne pravigitaj de tio, ke mitoj estas per si mem poeziecaj.

La konkludo estas unu sola: tiu legenda libro estas vere legenda!

Geraldo Mattos

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.