La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Baza literatura krestomatio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Image pri Baza literatura krestomatio

Publikigita ĉe
"Cerbe kaj Kore", n-ro 17(85), nov 2020
Ĉu oni povas verki recenzon pri nelegita libro?

Kiam aperis nova versio de “Baza literatura krestomatio”, mi tuj esprimis mian intereson kaj deziron recenzi. Mi havas la eldonon de 1982, trovis en interreto la enhavtabelon de la nova eldono, konstatis ke el 64 nove aldonitaj pecoj, mi jam diversloke trovis kaj legis 46, kaj, sciante ke rusia poŝto funkcias ege malrapide (sendaĵo el eksterlando drivas minimume monaton), por ne perdi tempon, ekverkis la recenzon... Jen kio malnetiĝis:

* * *

Ĉiu el ni post fino de baza kurso alfrontis la demandon: por kio apliki Esperanton? Tre multaj, i.a., volas legi beletron, samkiel en la denaska lingvo. Tamen, se en naciaj lingvoj ekzistas tuta sistemo de literatura klerigo, ekde bazlernejo ĝis “publika opinio” – en Esperanto ĉio pli komplikas. La aŭtoroj multas, libroj des pli – kiel orientiĝi, kiel elekti? Bona varianto estas komenci de krestomatio, ricevi impresojn pri kelkdek aŭtoroj, kaj poste jam konscie akiri verkojn laŭ siaj gustoj kaj preferoj.

“Fundamenta Krestomatio” de 1903 estis multfoje reeldonita poste, tamen nun aspektas arkaike kaj naive. Kaj fakte, dekomence ĝi havis alian celon. Do nesubtaksebla estas la “Baza literatura krestomatio” (1979), redaktita de Vilmos Benczik. La unua eldono rapide elĉerpiĝis, en 1982 sekvis la dua, iom ampleksigita, kaj en 1986 aperis la tria (identa al la dua). Baldaŭ post tio, bedaŭrinde, eldon-agado de Hungara Esperanto-Asocio kolapsis.

Dua eldono de “Esperanta antologio” (1984), duvoluma “Trezoro. La Esperanta novelarto” (1989) kaj “Nova Esperanta Krestomatio” (1991) estas pli ampleksaj kaj multe pli kostaj, do destinitaj por jam spertaj literaturŝatantoj. Vasta publiko bezonas libron ĝuste bazan. Kaj dezirinde – ĝisdatan, ja dum pasintaj jardekoj aperis pluraj novaj aŭtoroj kaj verkoj.

Do nepre laŭdindas la nun aperinta kvara, grave kompletigita eldono. Al 134 verketoj aŭ verkfragmentoj de 59 aŭtoroj aldoniĝis la “Postrikolto”: 64 verketoj aŭ verkfragmentoj de 23 novaj aŭtoroj; krome en la unuan parton estas enmetitaj du pliaj prozfragmentoj el Karolo Pič kaj Eli Urbanová. Aldoniĝis ankaŭ biografioj de ĉiuj aŭtoroj, multe pli ampleksaj ol la priskriboj en la unuaj eldonoj, kaj pri pli granda nombro da personoj (verkis Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka).

Recenzante antologiojn kaj krestomatiojn, oni kutime taksas ne la verkojn mem (plejparte jam konatajn, almenaŭ por literatur-spertuloj), sed la principojn de kompilo. Evidente taksi la unuan parton, finkompilitan en 1982, estas iom malfrue, ni nur menciu ke Kalocsay estas reprezentita per 9 pecoj, Baghy – 8, Auld – 7... kun tio ne eblas malkonsenti. Cetere, Zamenhof ricevis nur 6, kaj eĉ tio eble estus tro, tamen estas deviga bazo...

Por la “Postrikolto”, miascie, ĉefe István Ertl (kunlaboris ankaŭ Aleksander Korĵenkov kaj Russ Williams) elektis novajn aŭtorojn, kaj poste la vivantaj aŭtoroj mem decidis – kion proponi por la bukedo. Fakte, nemalbona principo, ja kiu scias verkojn de iu certa aŭtoro pli bone ol li mem? Kaj la arta gusto de I. Ertl konatas kaj neriproĉeblas... nu, preskaŭ.

Do kion ni vidas? Oni povas konsenti, ke Camacho estas tre talenta poeto inter nun vivantaj (liajn personajn trajtojn oni prefere prisilentu), sed 17 pecoj de li?? Ĉu vere li valoras kiel Kalocsay kaj Baghy kune?? Pli atenta esploro tamen konstatigas, ke la 17 eroj de Camacho estas plejparte mallongaj, do okupas entute 8 paĝojn, dum Kalocsay estas prezentita per 18 paĝoj, Baghy per 17.

Oni povas longe diskuti, kial aperis tiuj aŭtoroj kaj ne aperis tiuj ĉi. Afero de gusto. Miaopinie la elekto akcepteblas, tamen mi bedaŭras, ke (ĉu pro troa modesto?) I. Ertl enmetis neniun propran poemon...

* * *

Tamen pasis monatoj, enmiksiĝis la kronvirusa epidemio, kaj la rusia poŝto pruvis sian aĉan reputacion: post duonjaro iĝis tute klare, ke la ekzemplero de “Baza literatura krestomatio”, sendita al mi, perdiĝis senspure. Mi, tamen, tre bedaŭrus forĵeti jam verkitan tekston. Do...

Kaj mi ne perdas esperon, ke iam mi tamen ricevos ekzempleron, aŭ almenaŭ – elektronikajn tekstojn de mankantaj por mi 18 eroj – kaj do tiam povos reverki tiun ĉi recenzon.

* * *

Mi proponis tiun ĉi recenzon al “Beletra Almanako”. István Ertl dekomence varme aprobis ĝin, tamen nature avertis, ke decidos la tuta redakcio. Aliaj redakcianoj tamen, kiel diras mia kolego, sentis pisemismon. Laŭvorte: “Inter la opinieroj de la redakcianoj estis: recenzo ankaŭ devus pritaksi la ecojn de libro kiel libro”. Nu, ĉu vere mencio pri (mal)bonkvalita papero kaj tiu (eĉ plej ofta) pri disfalo de paĝoj post (aŭ eĉ dum) lego, pro aĉkvalita gluo, same gravas kiel enhavo?... Alia kontraŭargumento estis, “ne krei precedencon”. Hmm, ĉu oni neniam kreu precedencon de senŝofora aŭto? De pago per poŝtelefono? De flugo en aero (ja homo ne havas flugilojn – do Dio klare malpermesis al homo flugi, ĉu ne?)? Ĉu traleginte 46 el 64 novaj libropartoj (kaj 134 malnovajn, do entute 180 el 198), oni ne ricevas adekvatan imagon pri la antologio?...

Valentin Melnikov

Baza Literatura Krestomatio


Novembro 2014
La libro, Baza Literatura Krestomatio, estas interesa kaj multflanke valora libro. Ĝi entenas poemojn kaj tradukojn de Zamenhof, kaj originalajn tekstojn aŭ tekstfragmentojn de multaj famaj esperantistoj. Ho, mia kor´, ekkrias Zamenhof. ktp. La fragmentoj instigas serĉi kaj legi ankaŭ la koncernan libron. Ekzemple la romanon de Cesaro Rossetti: Kredu min sinjorino, mi ĝis nun neniam legis, sed volas legi kiam povas. Krom Zamenhof estas en la libro prezentataj 57 aŭtoroj. Amuzaj estas ekzemple la poemoj de William Auld kaj de Eli Urbanova. Kalman Kalocsay, la fama hungara esperantisto, siatempe diligente poemis kaj verkis. Multaj liaj poemoj kaj tradukoj estas en la libro. Foje mi legis la anoniman seksan libreton, kiun probable verkis Kalocsay, kvankan li neniam rekte konfesis la faron. En la enkonduko de la krestomatio la redaktisto Vilmos Benczik skribas inter alie: "Tiu ĉi krestomatio nun eldoniĝas por servi kiel akompana libro de la literaturhistoria parto de Gvidlibro por supera ekzameno." ... "Tiun ĉi libron oni koncideru ne antologio, sed krestomatio: kolekto de specimenoj el la esperanta literaturo. Ĝi helpu studantojn de la esperanta beletro, kaj stimulu ilin al pli profunda kono de la verkoj kaj aŭtoroj, specimene prezentitaj ĉi tie."

Pronomo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.