La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj

  • Verkinto: Sen Rodin
  • Speco: novelo, originala verko, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro glubindita €24.00, ePub €14.40, Mobipocket €14.40, PDF €14.40
  • Priskribo: Juna Sudlandano vizitas landon de Nordanoj ... enamiĝas en ĝi, kaj en Nordlandanino. Kiel noktopapilio ne povas rezisti kaj tuj reiras por kaptiĝi en lanternan fajron, senbedaŭre kaj konscie. Kiel ĉiu „gasto” li havas akrajn okulojn, rigardas per ambaŭ kaj fajne priskribas ĉion, tra sia persona vitro ...
    Post jaroj venas fino al la latino, kaj li reiras al Sudo. La rakonto ne estas „hufbato de l' azeno”, sed kolekto da amaj rememoroj.
    Ĉiu ĉapitro estas aparta noveleto pri iu aŭ alia norda gemo. La novelaron sekvas alia novelaro de aliaj apartaj kaj tre allogaj miniaturoj.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 360
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2006
  • Stafeto n-ro: 30
  • Pezo: 320 g
  • ISBN: 90 77066 22 5
  • Recenzo:
    • Mi aŭdacas aserti, ke ĉi tiu kolekto de 51 rakontoj rangas inter la plej majstraj verkoj de la aktuala esperanta literaturo. Certe ĝi rangas apud la noveloj de Trevor Steele; kaj el la ĉefaj novelmajstroj de nia pasinteco, apud tiuj de Stellan Engholm kaj Ferenc Szilagyi. (eltiraĵe Donald Broadribb - Monato 2007/01, p. 21)
    • Oni povas konstati, ĉu verkisto estas kutima, ĉiutaga parolanto de Esperanto aŭ ne. Tion oni konstatas el la flueco kaj natureco de la frazoj. Sen Rodin estas tia. Pro tio, sed ankaŭ pro la enhavo, legado de tiu ĉi libro estas granda ĝuo. (Renato Corsetti)
    • De Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata
    • De Sten Johansson: Bildoj nordaj kaj rakontoj sudaj
  • Pritakso

Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata


2007/01, p. 21
monato.be/2007/009082.php - -

Ĉi tiu kolekto de rakontoj, el kiuj nur manpleneto aperis antaŭ nun en kelkaj revuoj, ŝajnas esti la sola literaturo, kiun iam ni havos, de preskaŭ neniam renkontita aŭtoro nialingva. Pri Sen Rodin ni scias preskaŭ neniom: nur ke la nomo estas pseŭdonimo de Filippo Franceschi, itala esperantisto, konata pro siaj lingva kaj traduka talentoj.1

Mi tamen aŭdacas aserti, ke ĉi tiu kolekto de 51 rakontoj rangas inter la plej majstraj verkoj de la aktuala esperanta literaturo. Certe ĝi rangas apud la noveloj de Trevor Steele; kaj el la ĉefaj novelmajstroj de nia pasinteco, apud tiuj de Stellan Engholm kaj Ferenc Szilágyi.

Kio karakterizas la verkojn de tiuj eminentaj literaturuloj, kiel egale ĉi tiun rakontaron? Ili rigardas la vivon, bazante siajn verkojn pli-malpli sur propraj spertoj, kaj ĉerpante el tiuj epizodoj la eternan fundamente homan karakteron, same validan antaŭ kelkmil jaroj, nuntempe, kaj post kelkmil jaroj. Ĉiu rakonto konvinkas la leganton pri sia realo; ĉio efemera menciiĝas nur por reliefigi la esencajn animojn de la rolantoj.

Eble kelkaj ekzemploj helpos komprenigi mian konstaton. La unuaj 32 rakontoj parolas al ni pri la impresoj, faritaj al itala junulo, enamiĝinta kun sveda junulino, kiam li vizitas la hejmlandon kaj hejmvilaĝon de tiu junulino. Ĉiumonate, en taglibra stilo, li konigas al ni iun sperton, kiu markas permanente en lia memoro la etoson de tiu lando tia, kia li renkontas ĝin, kaj la homoj, kiuj loĝigas ĝin. La naturo de la spertoj multe varias; povas esti simpla karikaturo unu-du-paĝa de evento amuza, distra, malplezuriga. Povas esti multepaĝa priskribo de spertoj kun lia dunginto, kies artista talento diversmaniere interpreteblas, laŭ onia vidpunkto. Neniam teda, ofte surpriza, troviĝas la vivo en tiu norda lando, kiel ĝin renkontas la sudlandano.

Post tiuj 32 rakontoj, kiuj ŝajne konsistigis la originalon de la rakontokolekto (en 1960 ĝi estis rekomendata de Gaston Waringhien al Juan Régulo, por eldono en la tiama serio Stafeto, sed pro diversaj kaŭzoj la eldono estis prokrastita, kaj poste ĝi ne povis realiĝi pro la abrupta morto de Régulo), sekvas 19 rakontoj el diversaj periodoj, ĉu el la tempo de la dua mondmilito, ĉu el jardekoj post la 1960a.

Inter miaj plej amataj rakontoj rangas la sinsekvaj rakontoj Belfagor kaj Belfagor standardo, en kiuj rakontiĝas sukcesa projekto, fare de kelkaj junuloj, flirtigi ruĝan standardon ĉe la plejsupro de alta, mallarĝega, kamentubo de iama fabriko. Ordonas unue la urbestraro, poste la nacia registaro mem, malmunti tiun politikan manifestaĵon. Sed ĉiuj streboj de la polico, de la fajrobrigado, de ĉiaj istoj, fiaskas. La rakonto estas sobra, tre simpatia al la junuloj kaj ilia defio al la aŭtoritatuloj, kaj pensiga.

Tute alispeca estas la rakonto Konflikto inter viando kaj spinacoj, kiu prezentas la spertojn de juna knabo, vidanta la buĉadon de bestoj por la festomanĝoj, kaj naŭzata de la fiodoro de la kadavroj. Li konsekvence rifuzas manĝi viandon, ne pro filozofiaj konsideroj, sed pro la ribelo de lia korpo, kontraŭ la fetoro de la kadavraĵoj, eĉ post ilia plena kuiriĝo. Ĉiu alia en la familio amas manĝi viandon; la patrino ĉefe opinias la infanon mense malsana. Solvas la situacion nur la interveno de parenco, honorata psikologo, kiu sukcesas konvinki la familianojn, ke vegetarismo ne estas mensmalsano.

Selekti la plej elstarajn el ĉi tiu rakontaro estas neebla tasko. Preskaŭ ĉiu rakonto estas malgranda gemo, kelkafoje granda gemo, kiu por la literaturamanto estas vere plezuriga legaĵo.

Klara preso; interna marĝeno iomete tro mallarĝa, por facile legi la tekston, sen damaĝi la gluon kuntenantan la paĝojn; belaspekta kovrilbildo.

Donald Broadribb

Bildoj nordaj kaj rakontoj sudaj


retpaĝo

Sen Rodin (vera nomo Filippo Franceschi) estas italo, naskita en 1932, kiu junaĝe – do frue en la 1950-aj jaroj – pasigis iom da tempo en norda Svedio kiel fabrika kaj ĝardena laboristo. Li poste komencis verki en Esperanto pri siaj spertoj dum tiu kaj aliaj partoj de sia vivo. Supozeble li debutis en junio 1959 en Norda Prismo per kvin mallongaj "Bildoj el Norda Svedujo". En 1960 aperis du aliaj, pli ampleksaj tekstoj en La nica literatura revuo, kaj samjare aperis en Norda Prismo novelo el itala medio, "Nobla sporto". Ankaŭ en aliaj revuoj iam aperis liaj tekstoj. En 1963 li ricevis unuan premion en la Belartaj Konkursoj pro la novelo "Unua morto" kaj honoran mencion pro "Striko", ambaŭ el itala vilaĝo aŭ urbeto.

Longe poste Sen Rodin redaktis la menciitajn kaj multajn aliajn rakontetojn kaj novelojn por eldoni ĉe Stafeto, sed la morto de Juan Régulo Perez en 1993 nuligis tiun planon. Nur en 2006 ili finfine aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Temas pri entute 32 "bildoj pri norda lando" kaj 19 noveloj plejparte el italaj medioj. Entute la tekstoj ampleksas preskaŭ 350 paĝojn, do nekutime granda novelaro.

La aŭtoro mem ŝajnas preferi iom da mistika vualo ĉirkaŭ sia persono. Krom la jam menciitaj faktoj pri Rodin/Franceschi oni tamen povas trovi en Ordeno de verda plumo de Josip Pleadin, ke li en 1958 edziĝis al bulgarino, havas du gefilojn denaske Esperantlingvajn kaj de 1982 retiriĝis en ermitejon en norda Italio.

La prozaĵoj el norda Svedio ne senkaŭze estas nomataj "bildoj". Ili plejparte peras ĝuste impreson, senton, etoson, kiujn la aŭtoro prezentas per rakonta maniero skiza, leĝera, ofte delikata. Preskaŭ ĉiuj okazas en vintro, kaj oni tre intense sensas la mallumon, froston kaj silenton, kiuj kvazaŭ haltigas ĉiujn moviĝojn kaj tenas la homojn en firma kaj fiksa preno. En multaj el la eroj ne tre gravas la agado, nek la homoj aŭ iliaj interrilatoj. Gravas ĉefe la etoso, kaj ĝi estas bonege kaptita de la aŭtoro.

La ĉefa rakonto-fadeno, kiu kunligas la 32 bildojn, estas jena: juna italo Vito vojaĝas al Svedio, renkontas junan svedinon Kerstin, enamiĝas, venas al ŝia hejma urbeto en la nordo, trovas laborojn en segejo kaj paperfabriko, restas dum tuta vintro, eble eĉ pli longe, sed fine reiras sola al Italio.

Tiu framo tamen restas relative malgrava. Oni malmulte ekkonas Viton, kaj eĉ malpli lian Kerstin. Ilia amo apenaŭ sentiĝas. Kion oni spertas, legante ĉi tiujn bildojn, estas la sentoj kaj miro de Vito kiam li renkontas tiun foran landon kaj restas tie dum monatoj. Fakte jen kaj jen kelkaj aliaj personoj, flankaj figuroj, estas pli detale prezentataj ol la du geamantoj. Kaj estas frapa trajto, ke multaj el tiuj homoj ŝajnas sufiĉe malsimpatiaj, kvankam trafe kaj detale portretitaj. La samo cetere validas en pluraj el la rakontoj el itala medio.

Je la naŭa oni enlitiĝis en la geedza litosofo aperinta de murŝranko en la restadejo. Sinjoro Gust eklegis sportan gazeton, sed sinjorino Gust ne iluziiĝas, ŝi ja bone scias, kio okazos ĉi-vespere. Tiom bone ke, kiam sinjoro Gust demetas la folion kaj senpere manipulas ŝian maldekstran mamon, ŝi kontentiĝas flustri: "Mallaŭte, mi petas, la studentinoj aŭdas..." (p. 88-89)

Ŝi rakontis, ke dum la infanaĝo ŝi multe ŝatis la pupojn, ĉefe se tualetitaj kiel svisaj montaraninoj, kun blondaj harplektaĵoj. Sed ŝi neniam povis realigi sian revon posedi unu el ili. Parolante ŝi animiĝis, la pala vizaĝo dronis en ridetojn, la lipoj retiriĝis kvazaŭ ion suĉante. Paŭlo responde ridetis pro ĝentilo. Li miris pro ŝia transformiĝo. Ŝi intencas ludi la rolon de altburĝa fraŭlino sed ne sukcesas, li pensis. (p. 214)

Inter la nordaj bildoj kelkaj aparte plaĉas al mi. Unu estas "Nokta glitveturado". Sur ĝiaj kvin paĝoj okazas nur tio, ke Vito skut-sledas laŭ dezerta ŝoseo en malluma vespero, dek du kilometrojn al iu vilaĝo kaj poste reen. Sed la aŭtoro tiel sukcese peras al ni tiun situacion, ke ni legante trovas nin surloke kun li sur la sledeto, inter plugitaj neĝamasoj kaj nigre siluetaj piceoj.

Jam noktis. Forlasinte la vilaĝon li vidis antaŭ si nur densan grizaĵon en kiun li dronis, kaj super ĝi premegan nigron en kiu sendistinge fandiĝis arboj kaj ĉielo.

Vito glitkuras puŝante la sledeton preskaŭ rabie jen per la dekstra jen per la maldekstra piedo sur la iom pli mola glacio kiu bremsas ĝin. De temp’ al tempo li turniĝas pro la sensaĵo pri anhela ĉeesto lin sekvanta. Sed la plumba malhelo estas same nepenetrebla ĉiudirekte. Du-tri fojojn li senaverte elvojiĝas de la centra raŭto kaj kolizias kontraŭ flanka neĝomuro; tiam li forprenas la torĉeton por kontroli la direkton de la ŝoseo. Sed baldaŭ li rezignas pri tiu rimedo, ĉar la pilo estas preskaŭ elĉerpita, kaj cetere, post la momenta ekbrilo, li iĝas eĉ pli blinda ol antaŭe. La koro forte ekbatas, sed li firme decidas ne plu halti. Ekdoloras la lieno, la spirado fariĝas spasma. Mi ne devas cedi al la paniko, li pensas, sed la angoro minacas lin.

Se almenaŭ alvenus aŭto! (p. 85-86)

Kiel svedo, legante la impresojn de italo pri norda Svedio, mi kompreneble notas detalojn miskomprenitajn aŭ mismemoritajn. Estas iom amuze retrovi niajn Kristnaskajn koboldojn kiel "nanoj kun longa kapuĉo" (p. 53). Oni trovas adventajn stelojn en februaro, pagas per centimoj, aŭdas blekon de fuliko en nordsveda arbara lago kaj retrovas poemon de Nils Ferlin kiel "malnovan nordan amkanton" de laponoj (p. 132). Pluraj nomoj estas neeblaj, eĉ unu viro portas la virinan nomon Gun. Kompreneble tiaj aferoj tute ne gravas, ĉar la ĝenerala impreso, la sentoj de Vito fronte al la fremda medio, tute konvinkas. Cetere, por sveda leganto estas tre interese sperti, kion Vito unue rimarkas kaj kio precipe mirigas lin.

De post lia alveno norden du aspektoj logis lian atenton: la ĉieestantaj duetaĝaj dometoj el ligno plaĉe farbitaj paŝtelnuance, kaj la kompleta manko de fenestroŝutroj. Vespere ĉiuj fasadoj elmontris vicojn da lumaj kadroj pendantaj enaere, interne garnitaj per blankaj kurtenetoj; nenie oni povis malkovri fenestron blindigita per opaka materialo. [...] Kiamaniere tie ĉi oni defendas sin de frakasistoj ŝtelistoj rabistoj murdistoj? Ĉu oni tiom fidas unu la aliajn? (p. 24).

Mi iom bedaŭras ke neniu el la 32 bildoj prezentas impreson de la norda somero, kies lumo ofte estas tre frapa trajto por okazaj vizitantoj.

La "aliaj rakontoj " estas pli novelecaj ol la "bildoj", kaj ili plenigas preskaŭ du trionojn de la volumo. Sed ili estas de tre variaj specoj. Jen aperas fabeleto "Cikadino raĉenica", jen turisma raportaĵo "Bulgaroj en Venecio", jen satiroj pri la moderna socio "Sagao de la fampiridoj" kaj "Belfagor". Tre bonaj estas kelkaj supozeble membiografiaj rakontoj el infanaĝo, precipe "Geedziĝo kun pafo", kiu eble estas la majstraĵo de ĉi tiu libro. Ankaŭ tre plaĉas al mi "La papera fuliko", leteroforma babilaĵo pri memoroj, ĉiutago kaj magio. Ankaŭ "La du kredoj" pri la roloj de komunismo kaj katolikismo en norditala vilaĝo estas bona, kvankam kun iom stumpa fino. En du noveloj cetere tre bonaj oni sentas iom tro forte laŭ mia gusto la propagandan celon: "Nobla sporto" (kontraŭ sporta pafado de kolomboj) kaj "Konflikto inter viando kaj spinacoj" (por vegetarismo). La dua tamen estas tre ĉarma rakonto el infanaĝo. Inter ĉio alia oni eĉ trovas stultaĵon sen valoro, "Fuĝanta kadavro".

Do, la volumo estas miksaĵo el tre diversspecaj tekstoj, kaj kvankam mi kutime ŝatas kontrastojn, mi eble ĉi-kaze preferus iom da redaktado kaj sarkado fare de la aŭtoro aŭ eldonejo. Tamen, oni facile trovas plurajn erojn vere valorajn, kiuj per unu movo levas Sen Rodin inter la gravajn novelistojn en Esperanto.

Ŝajnas ke la eroj estas verkitaj je tre malsamaj tempoj, ekde la 1950-aj jaroj ĝis la 1980-aj aŭ eble eĉ pli malfrue. La aŭtoro tamen redaktis la malnovajn tekstojn, kio videblas je komparo kun la eroj aperintaj en revuoj en 1959-60.

Estas evidente, ke Sen Rodin havas verkan talenton en pluraj prozaj ĝenroj. Lia stilo estas ĝenerale tre plaĉa, flua, eĉ eleganta. La lingvaĵo estas plejparte normala Esperanto, sen ekstravagancoj aŭ eksperimentoj. Tamen ŝajnas, ke li – eble kun la paso de jaroj – ekuzis nenormajn vortoformojn en kelkaj okazoj. Mi tute ne komprenas, kial la eldonejo ne korektis kaj normigis tiujn. Tra la tuta volumo li uzas "boli" en la senco de boligi, "ĵus" en la senco de tujĝuste, "ricevi" en la senco de akcepti, "gardi" en la senco de konservi, "akurate" en la senco de zorge kaj"vesti" en la senco de porti, surhavi. En Norda Prismo de 1959 li skribis tute bone "Ili estas peze vestitaj per pelto". Tion li nun malkorektis al "Ili vestas pezajn jakojn kaj felbiretegojn" (p. 90).

Krome, en la lasta parto de la libro eksvarmas pliaj misaĵoj. Kelkaj povus esti italismoj: "drago" (=drako, p. 265), "pompi" (=pumpi, p. 274), "merkuro" (=hidrargo, p. 339) kaj "same" (=tamen, p. 339). Aliaj verŝajne ne klarigeblas tiel: "matraĉo" (p. 239, 245), "espioni" (p. 260), "marjuano" (p. 274), "denonci" (p. 277, 350), "propriulo" (p. 278), "femoro" (p. 281), "pledo" (=plado aŭ ev. pleto, p. 288) kaj "noto" (=tono, p. 352).

Se konsideri la amplekson de la verko, tiu listo ne estas timiga. Tamen mi emus serioze plendi pri ĝi – ne kontraŭ la aŭtoro, sed kontraŭ la eldonejo. La stilo kaj rakonta arto de Sen Rodin estas tiel plaĉa, ke vere valorus la penon elsarki tiajn tute superfluajn makuletojn.

Fine restas al mi nur la agrabla tasko rekomendi ĉi tiun verkon, se ne en ĝia kompleteco, tamen en multaj vere legindaj eroj.

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.