La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Brakumi la mondon per Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Brakumi la mondon per Esperanto


Septembro 2017
Mi tralegis la unuan parton de la libro Brakumi la mondon de mia kolego, Esperanto-instruisto N.Uzunov, kiu bedaŭrinde forpasis fine de la pasinta jaro. Granda estas mia estimo al li pro lia aktiva Esperanto-agado, pro lia granda Esperanto-familio, pro lia verkaro kaj nia familia amikeco. Ni kune familie instruis Esperanton en la iama Internacia Esperanto-Kursejo (IEK), Pisanica, Bulgarip, kiun ni bedaŭrinde perdis kaj poste - apud la maro.
Komence en sia libro Nikola priskribas siajn unuajn paĝojn en lernado de Esperanto. Dum la soldatservo li renkontis esperantiston Petro Todorov, poste multjara Prezidanto de BEA. En la Sofia Universitato ili ambaŭ ĉeestis la lecionojn de famaj niaj lektoroj - Atanas D. Atanasov (ADA - honora membro de UEA), Kunĉo Valev, V.Oljanov k.a.
Detale la aŭtoro priskribas sian emociigan renkontiĝon kun la gastlektoro en Bulgario, la fama Andreo Ĉe, kiam Nikola estis elektita ludi la rolon de helpanto. Li vere admiris la Ĉe-metodan instruadon kaj pli malfrue strebis apliki ĝin dum siaj instruhoroj.
Krome, li verkas poemojn kaj tradukas, estante membro de Literatura rondo "Asen Grigorov". Kelkaj estas prezentitaj. Sekvas rakonto pri sia Esperanto-aktiveco en urbo Haskovo kaj veturante eksterlanden. La sekva titolo estas "Esperanto kiel familia lingvo". Dum la lasta Konferenco de AIS, Bulgario en Karlovo, organizita de la tiama Prezidanto Boĵidar Leonov, post la prelegoj, en la korto estis agrable aŭskulti la tutfamilian 3-generacian Esperanto-kantadon de la familio Uzunov kaj kunkanti. Malmultaj tiaj familioj estas en Bulgario.
Se iu interesiĝas, mi povus helpi la kontakton kun lia filino - mia iama kursanino en IEK, Pisanica.

La Revanto (Bulgario)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.