La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2015
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Belarta rikolto 2015

Publikigita ĉe
La Lampiro 2016
esperanto.net/literaturo/poem/libr/belart2015rec.jpg

Paulo Sérgio Viana

Belarta rikolto 2015


Septembro 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzosep2016.html
La Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio estas eble la plej grava literatura konkurso en Esperanto. Ne malmultajn talentojn ĝi rivelis en nian galerion de intelektuloj. Oni unuanime rekonas ĝin kiel valoran stimulon al la produktado de originalaj literaturaĵoj en nia lingvo, kio efektive estas grava parto de nia kulturo.
Dum jaroj oni tamen plendis, ke estas malfacile legi la premiitajn verkojn, anoncitajn ĉiujare. En pasinta tempo, la revuo "Esperanto" aperigis iujn nelongajn premiitajn tekstojn. Poste, la revuo "Fonto", publikigita en Brazilo, regule publikigis ĉiujn premiitajn tekstojn. Kiam "Fonto" ne plu eldoniĝis, la "Beletra Almanako" transprenis la taskon. Sed plendoj plu sonis inter la samideanaro interesita pri literaturo, ĉar ne ĉiuj estas abonantoj de la koncerna revuo (parenteze: "Beletra Almanako" estas nepre aboninda revuo, por literaturamantoj!)
Bonvenon do al la decido de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio, kiu de iom da tempo publikigas mem, per apartaj volumetoj, kolektojn da premiitaj verkoj el siaj Belartaj Konkursoj. Aperis jam kolektoj da eseoj kaj ĉi tiu bonega "Belarta Rikolto 2015".
Ĉi tiu libreto estas ja frandaĵo. En ĝi oni ĝue legas poemojn, teatraĵojn, eseojn. Fine de la volumo aperas analizo de Humphrey Tonkin pri la rezultoj mem de la konkurso en tiu jaro. Kaj fermas la libron bonega artikolo de Sten Johansson pri "Dialogo kaj scenigado en prozo". Ĉi tiun lastan tekston ĉiu homo, kiu intencas verki literaturan tekston devus legi kaj pripensi: en malmultaj paĝoj ĝi prezentas riĉan klarigon pri la diversaj rimedoj por fari tekston viveca kaj atentokapta. Vere instrua artikolo.
Rilate la premiitajn tekstojn mem, kompreneble la afero implicas tute subjektivan guston. Mi diras, ke ĉiuj tekstoj estas altnivelaj kaj meritas la premiojn. Se elekti aparte allogan, laŭ mia persona gusto, mi elstarigus la hajkojn de Ewa Grochowska (p. 12) kaj la dramon de Nicola Ruggiero, "Adiaŭ al la suno".
La tuta broŝuro Belarta Rikolto 2015 estas presita per bona papero, en agrabla grafika aranĝo, kun sobra, eleganta kovrilo. Ni esperu, ke ĉiujare ni disponu pri similaj kolektoj, kiuj permesas, ke ni aprezu la verkojn de niaj originalaj aŭtoroj. Gratulon al Universala Esperanto-Asocio!

Posovo

Tre bona rikolto ankaŭ ĉi-jare


retpaĝo
Pasis vica Universala Kongreso, estas anoncitaj la rezultoj de Belartaj Konkursoj, kaj baldaŭ – samkiel en 2013 kaj 2014 – aperis vica volumo de “Belarta rikolto” kun premiitaj konkursaĵoj, kaj mi same recenzas ĝin.*

Same kiel pasintjare, la rezultojn komentas Humphrey Tonkin – ĉi-foje iom pli optimisme. Kaj la volumo mem pli dikas, 85 paĝoj kompare kun pasintjaraj 61 (sed en 2013 ja estis 91 p.). La ĵurio probable severis: nur en poezia branĉo estis aljuĝita la unua premio, en ĉiuj ceteraj branĉoj ne.

Ĉi-jara rikolto estas kvazaŭ triumfo de talenta (la plej talenta en sia generacio, miaopinie) poeto Nicola Ruggiero. Surprize, li prezentiĝas en ĉiuj konkursbranĉoj, krom la poezia (kie li brilis en 2013). Nu, liajn poemojn ni jam konas en du personaj poemaroj “Taglibro de nenifaranto” (2008) kaj “La kanto de l’ korvo” (2014). Ni vidu, kion li povas aliĝenre. En la novelo “Burĝonos la migdalfloroj” (2-a premio) la protagonisto simple rakontas sian ĉiutagan vivon. Li amikas kun Vincent, pentristo, fumanta pipon... jes, supozeble tiu, pri kiu vi pensis. Sed baldaŭ videblas, ke io ne estas en ordo kun la bonkora junulo, iuj detaloj ne kongruas... legu, kaj provu vidi la mondon per liaj okuloj. Plie, ĉi-volume de Nicola Ruggiero aperis “Pri mondo nokta, pleje mallogika – enkonduka eseo pri la poetiko de Mauro Nervi” (2-a premio) – vere serioza kaj detala analizo de lia kreado. Ne mirindas, ke Nicola trovas paralelojn inter sia pliaĝa kolego-samnaciano M.Nervi kaj alia sia admirato, la korifeo de esperanto-poezio Baldur Ragnarsson. Plie – la teatraĵo (pli ĝuste – unuakta monologo) “Adiaŭ al la suno”, pri rompita vivo de poeto. La protagonisto diras: “Iam mi kapablis verki bonajn versojn. Kalocsay, kara al mia memoro, proksima al mia koro, skribis pri mi ĝentilajn vortojn, kiuj tiam flatis la junulon, kiu brulis en mi. (...) mi ankoraŭ ne diris mian nomon, sed ne, ne, mi ne malkaŝos ĝin al vi. Vi ne bezonas koni ĝin...” – tamen scivolemuloj povas gugli la cititajn versfragmentojn, atenti nomon en voĉlegita letero – kaj kompeni, pri kiu temas...

Jen tute nova aŭtornomo: Davide Astori eseas “Lingvoj, valoroj, kulturoj, mondokonceptoj en dialogo: la signifoplena kazo de la Schola Salerni, modelo de renkonto kaj komunikado por la tria jarmilo” (3-a premio). Verko grandampleksa, pri iom tro speciala temo, pedanta, sed probable interesa por ĝenerala memkleriĝo, precipe por ni esperantistoj – ja temas pri interkompreniĝo de diversnacianoj en antikva epoko. Cetere, se vi ne estas italo, provu kompari longajn italajn kaj latinajn tekstojn kun ties Esperanto-tradukoj kaj vidu, kiom Esperanto helpas kompreni tiujn lingvojn...

Kelkaj aŭtornomoj estas jam sufiĉe konataj el plifruaj “Belartaj rikoltoj”, eĉ se ankoraŭ ne troveblaj aliloke. Jesper Jacobsen, samkiel en 2013, korŝire rakontas pri suferoj de sekse mistraktita virino, ĉi-foje pri prostituitino, naskinta nedeziritan bebon kaj devigita ĝin (ŝin) tuj forlasi. Amir Naor pasintjare prezentis novelon “Adiaŭo” (kaj mi tiam instigis atenti tiun novan aŭtoron!), nun teatraĵon “Bonaj intencoj” (3-a premio). Surscenigita juĝproceso ne estas io principe nova en drama arto, nek eĉ varia fino laŭ voĉdono de publiko... tamen interesas la temo.

Kontente mi vidas reaperon de famaj spertuloj. La unuan premion pri poezio ricevis Mao Zifu kun “Memoro”. Jorge Camacho aperas kun du poemoj: “Kredo” (2-a premio) kaj “Ĉiu nova persono...” (Honora Mencio). La unua estas senrima, tamen bonritma filozofiaĵo – ŝajne nun sole Camacho verkas tiastile. La dua – surprize! – estas (preskaŭ) klasikforma soneto, same iom filozofia. Sciante malŝaton de Jorge al klasika versmetriko, mi eĉ ne atendis de li ion tian...

Paulo Sérgio Viana, samkiel Nicola Ruggiero, ŝanĝis la ĝenron. Ĉi-jare de li venis “Rimoj neperfektaj” (3-a premio) – poemo ĉarma, ŝajne naiva, sed majstra.

Ŝanĝis la ĝenron ankaŭ Ewa Grochowska, ĉiujare aperanta inter la premiitoj. En 2013 kaj 2014 ŝi elpaŝis per kortuŝigaj virinaj rakontoj, stil’de Manjo Austin kaj Lena Karpunina. Nun de ŝi venis “Hajkoj”. En la poezia branĉo konkursis 38 verkoj, kaj mi malfacile kredas, ke ĉiuj nepremiitaj-nedistingitaj estas malpli altnivelaj ol tiuj hajkoj kaj tial ne meritis honoran mencion. Hajkoj estas populara, eĉ moda poemformo en Esperanto, verki ilin ŝajne facilas – tamen ne ĉiu diro, tranĉita je tri linioj kun 5-7-5 silaboj estas hajko. Ne mankas teoriaj kaj instruaj libroj tiutemaj, jam famas tiu de HIROTAKA Masaaki “Kiel verki hajkon en Esperanto” (2012), legu ankaŭ bonegan eseon de nia universala klerulo kaj talentulo Jorge Camacho en “Belarta rikolto 2013”... El dudeko da hajkoj de Ewa Grochowska eble nur 3-4 vere tuŝas koron de leganto, aliaj aŭ nenature trodolĉas, aŭ simple tede banalas...

Evidente tradiciiĝas ankaŭ kvazaŭsuplemento al “Belartaj rikoltoj” – priliteratura artikolo, ne tuŝanta rekte la konkurson, jam presita aliloke pli frue, sed daŭre aktuala kaj leginda. Ĉi-jare tio estas “Dialogo kaj scenigado en prozo” de Sten Johansson, aperinta en “Kroze-proze” (2013). Bona ideo estas tiuj suplementoj...

Do, fakte jam ekzistas stabila jara almanako, kun siaj tradicioj, kvazaŭ suplemento al “Beletra Almanako”. Gratulojn al “Mondial” pro sukcesa realigo de bona ideo!

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.