La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2017
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ni semas kaj semas... kaj poste rikoltas


majo 2018
Jam la kvinan fojon aperas la almanako “Belarta rikolto”, enhavanta ĉiujn verkojn premiitajn en Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio en la indikita jaro. Mi recenzis ĉiujn pli fruajn volumojn por diversaj revuoj kaj retejoj (ĉiujn recenzojn eblas trovi en la librokatalogo de UEA), kaj kun ĉiam plia intereso atendas la sekvan kajeron.

Ĉi-foje la rikolto estas rekorde ampleksa: 152 paĝoj, kvankam ne estis aldonitaj iuj aliaj priliteraturaj artikoloj kiel en pasintaj jaroj. Duono de la aŭtornomoj estas jam konata. Do, ni foliumu...

Vere brila poemo de Jesper Lykke Jacobsen “Kosmogonio”, prezentanta la tutan evoluon de la Universo ekde la “Granda eksplodo” ĝis iam okazonta mondofino. Mi povus kompari ĝin nur kun “La infana raso”. Tiu ĉi poemo estas multe pli konciza, sed same profunda filozofie kaj majstra laŭforme. La plej brila poemo el ĉiuj, kiujn mi legis dum la lasta jardeko. Miaopinie ĝuste ĝi meritus la unuan premion, sed ne “Pasio. Poemo en ses stacioj” de Nicolau Dols – sufiĉe pala kaj banala 1000-a rerakonto de evangeliaj epizodoj. “Nebulo” de Lode Van de Velde (3-a premio) sufiĉe similas aliajn modernajn poemojn kaj ne vekas iujn specialajn emociojn.

Proza branĉo... Mi ne dirus, ke ĝi min seniluziigis – ĉar mi dekomence havis neniajn iluziojn, refoje vidante inter premiitoj la nomon Ewa Grochowska. Ve, ankaŭ ĉi-foje ŝi prezentis tute subnivelan rakonton “La neĝero”. Primitiva trodolĉa fabeleto, tute ne versimila, celanta elpremi larmojn el trosentimentalaj legantinoj. Se ne estus menciitaj nuntempaj realaĵoj – oni povus supozi, ke ĝi estis verkita antaŭ 150 jaroj. Bone, ke ne estis aljuĝita la 1-a premio, sed aliflanke tio signifas, ke laŭ la konkursa statuto ankaŭ en 2018 ŝi rajtos konkursi tiubranĉe, tedante onin per samspeca rakonto... Du aliaj prozaĵoj, de antaŭe nekonitaj aŭtoroj Laure Patas d’Illiers “En tiu ĉi bela tago” (3a premio) kaj Carys Goldy “Tri vortoj” (honora mencio) estas vere altnivelaj, atentokaptaj, levas dolorajn problemojn de la nuna socio.

Por la teatra branĉo venis entute nur du verkoj, ambaŭ do aperintaj en la volumo: La triakta “Amo ne serĉas, amo trovas” de Amir Naor (3-a premio) dekomence ŝajnas amuza historieto pri subita apero de amo – sed ne ĉio tiom simplas. Kvankam ĝi estas ekster tempo kaj loko (ne mencias konkretajn realaĵojn, kaj la nomoj de la rolantoj estas vere strangaj) – tia verko ne povus aperi eĉ antaŭ 20 jaroj. (Cetere, samkiel la du ĉi-libraj noveloj, malkiel “La neĝero”.) Pri la alia teatraĵo, de Ewa Grochowska, “Stranga renkontiĝo”, mi preferus diri nenion. Nur sugesti: por verki teatraĵon, kie rolas Zamenhof, oni havu tre grandan talenton. Kaj teatraĵojn kun partopreno de transtombaj spiritoj oni prefere tute ne verku... Pri krizo en la teatra branĉo de Belartaj Konkursoj oni skribis jam delonge, kaj dume nenio ŝanĝiĝas. Eble la novaj subbranĉoj “monologoj” kaj “skeĉoj”, anoncitaj por 2018, helpos al progreso...

Eseoj. Roberto Lloancy en “Kverelo sur Olimpo” (2-a premio) detale traktas nekonatan epizodon el 1958 pri kverelo inter I.Lapenna kaj R.Schwartz, kun partopreno de G.Waringhien. Ni ekkonas famajn aktivulojn de nekutimaj flankoj... Javier Alcalde aperas kun du verkoj: “Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo” (3-a premio) estas dokta filozofia studo kun longa bibliografia listo; kaj “La Esperantisto de la jaro (1887-1997)” (honora mencio) prezentas bone argumentitan liston de homoj plej multe kontribuintaj al Esperanto – en interesa formo de fikcia “trovita manuskripto”. Teksto pensiga kaj instrua, omaĝanta ankaŭ al forgesitaj personoj; kelkloke la aŭtoro eĉ diskutas kun la “manuskripto” (t.e. kun si mem)...

Finas la volumon la kutima ĉiujara raporto de la Prezidanto de BK, ĉi-foje tio estas ne Humphrey Tonkin kiel en 2013-16, sed Miguel Fernández. Li konstatas la malmultecon de la ĉi-jaraj konkursaĵoj, la nealtan kvaliton de multaj el ili (kaj insiste rekomendas, antaŭ ol sendi verkon por la konkurso, montri ĝin al alinacia provleganto); esprimas ideojn por ontaj modifoj de la konkursreguloj...

Do, la premiitaj verkoj de Belartaj Konkursoj daŭre ĉiujare aperas en la formo plej oportuna por legantoj. Kaj mi espere atendas la aperon de plia volumo en 2018.

Cetere, en 1977 aperis la 207-paĝa 25 jaroj – Antologio de Belartaj Konkursoj. Eble jam temp’ está por eldoni antologion “50 jaroj” aŭ simile?...

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.