La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2018
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mizera rikolto

Antaŭ du jaroj mi verkis por Beletra Almanako recenzan artikolon pri la proza branĉo de la Belartaj Konkursoj dum la jarkvino 2013-2017. Mia prijuĝo ne estis tre pozitiva, kaj eble preferindus atendi pluajn kvin jarojn antaŭ ol fari novan resumon. Tamen, jen provizora recenzo pri la du jaroj de 2018 kaj 2019, sed ĉi-foje kun ioma traktado ankaŭ de kelkaj aliaj branĉoj.

La premiitaj verkoj aperas en ĉiujara volumo de la eldonejo Mondial sub la titolo Belarta rikolto, kun postkomento fare de la prezidanto de la konkursoj. En la lastaj du jaroj tiuj postkomentoj de Miguel Fernández ŝvelis en terure vortlaksajn babiladojn, kie oni devas serĉi la interesajn informojn kaj prijuĝojn kvazaŭ en fojnamaso. En 2018 oni krome publikigis la “skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj”. Verŝajne mi ŝatus spekti tiun aranĝon, sed tralegi la 26-paĝan scenaron mi bedaŭrinde ne eltenis.

Por tamen komenci per io pozitiva, mi notu ke la branĉo Eseo ambaŭjare havis vere atutajn ĉefpremiojn. En 2018 premiiĝis Gonçalo Neves pro tre detala, interesa kaj belstila eseo pri la unuaj parolaj uzoj de Esperanto. Kaj en 2019 la ĉefpremion nomatan Luigi Minnaja ricevis Suso Moinhos pro ege interesa, originala, surpriza kaj same belstila analizo pri ne evidenta signifo de la novelo La kato en la sako de Mason Stuttard. Jen du vere trafaj eseoj!

Ankaŭ aliaj premiitaj eseoj estas almenaŭ interesaj, kvankam mi kelkfoje sentas mankon de vera eseeco, pli precize de persona vidpunkto al la faktoj. Temas pri verko de Amri Wandel pri la malkovro de gravitaj ondoj – bona popularscienca artikolo. Plue recenza eseo de Zdravko Seleš pri la romano Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn – forta pledo por humanismo. Kaj plua verko de Suso Moinhos pri stereotipaj komparoj en Esperanto – interesa sed eble tro teknika kaj krome bazita sur iom malekvilibra korpuso dominata de unu vortaro.

Kiam mi prijuĝis la prozan branĉon inter 2013 kaj 2017, mi esperis ke ĝi estonte havos pozitivan evoluon kun pli da modernaj, lerte verkitaj rakontoj. Tiun esperon mi nun devas ankoraŭ prokrasti. Fakte, kvankam mi tiam ne trovus tion ebla, la nivelo eĉ pli malaltiĝis. Nu, evidente la juĝantoj ne samopinias kun mi. Inter la sep premiitaj verkoj en 2018 kaj 2019, preskaŭ neniu kontentigas miajn atendojn. Preskaŭ ĉiuj ŝajnas eksmodaj aŭ simple stultaj.

En 2018 la unuan premion gajnis Laure Patas d’Illiers pro sia Fermita pro aflikto, kiu komenciĝas en lirika, sufiĉe bela prozo sed finiĝas melodrame, kvankam la intenco eble estis krei ion socie realisman. La rakonto havas infanan vidpunkton, certagrade sukcesan, sed jen kaj jen rompatan de aŭtoraj komentoj. Duan premion gajnis Paulo Sérgio Viana pro Paperfolio, pensiga bagatelo tenera kaj amara. La trian premion oni atribuis al Ewa Grochowska pro Nesto de fenikso. Ĝi havas gravan temon, la klopodojn travivi en miltifina infero, sed la formo estas malsukcesa: senstruktura, senspira kaj senfokusa rakonto en malbona lingvaĵo.

De 2013 ĝis 2016 Jesper Lykke Jacobsen gajnis tri premiojn pri prozo, kaj en 2019 oni atribuis al li la unuan premion pro La blua arbaro. Laŭ mia gusto ĝi tamen estas la malplej interesa el liaj verkoj. Temas pri stranga ĉasrakonto el estonta mondo verŝajne trafita de nuklea vintro, kie oni rekreis la mamutojn (aŭ mastodontojn – ambaŭ vortoj aperas), dum la homoj retroiris en ŝtonepokon. La celo estas socikritika, sed mi ne trovas ke la celo pravigas la rimedon, kiu konsistas el longa, pez-stila rakontado, kie neniu substantivo rajtas aperi sen adjektiva epiteto. La novelo estas preskaŭ duoble tiel longa, kiel permesas la reguloj de la branĉo prozo. Kial konservi tian regulon, se oni tute fajfas pri ĝi?

La dua premio de 2019 al Christopher Lewis pro Venko de tempo ŝajnas al mi senmotiva. Enuiga stultaĵo, mi dirus. Kaj la trian premion dividas du pliaj stultaĵoj, fantasta monologo de Ariel Bonkorpa kaj krimrakonto pri detektiva muŝo de Ewa Grochowska. Mi petas pardonon, sed la prozo de 2019 absolute ne meritas kvar premiojn, nek entute la nomon de belarto.

En siaj postkomentoj Miguel Fernández gloras sin mem kaj sian kolegon Liven Dek pro la enkonduko de nova subbranĉo Mikronovelo. Nu, per tiu ili efektive ja altiris aron da kontribuaĵoj, tiel ke la nombro de konkursantoj kreskis. Sed la kvalito ŝajnas mizera, se juĝi laŭ la du premiitaj prozaĵetoj dum la du jaroj. Ambaŭ estas tiaj ke mi vere komencas bezoni sinonimojn de la vorto stulta.

Pri la poezia branĉo ne nur mi malkontentas, sed evidente ankaŭ la juĝantoj, ĉar en 2018 ili atribuis neniun premion, nur honorajn menciojn, kaj en 2019 neniun unuan premion. La duan kaj trian premiojn tiam rikoltis Evgenij Georgiev pro 210-versa sonetkrono, kies sencon mi ne sukcesis trovi (kredeble kulpe de mia tro fluga legado de la ampleksa stako da preskaŭ-rimoj), kaj pro lam-rima rerakonto de la skandinava mito pri fiŝkaptado de Toro, ol kiu mi persone preferus la version de Snorri. El la kvin honoraj mencioj dum la du jaroj mi ŝatus mencii ĉefe Knabo dum rifuĝado de Yida Wei (Vejdo), la sola poemo, kiu ŝajnas hejmi en la nuntempa realo per sia temo, kvankam la formo bedaŭrinde estas naive stumbla.

Restas paroli pri la branĉo teatraĵo kaj subbranĉo monologo kaj skeĉo. Aŭ eble prefere silenti pri ili, ĉar bedaŭrinde mi ne sukcesis zorge tralegi la premiitajn verkojn, el kiuj kelkaj tre ampleksas. Laŭ mia fluglegado jen kaj jen, nenio impresis al mi kiel nuntempa, nek interesa, sed mi povas erari. Eble io vere bona kaŝiĝas en la ŝajnaj veproj.

Mia konkludo do fariĝas eĉ pli pesimisma ol antaŭ du jaroj, almenaŭ pri la poezia kaj prozaj branĉoj. Ĉi-momente nenio ŝajnas aŭguri novan kreskon de la literatura nivelo en la Belartaj Konkursoj. Ni esperu ke la realo iam malkonfirmos tiun pesimisman supozon.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.