La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉiuj dioj estas for
Novjorkaj poemoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Promesa dua debuto

La plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro de la originala novelaro La aĵoj kaj la sezonoj (eldonita en 1996) kaj de germanlingva romano aperinta en 2002, publikigas sian unuan poemaron, verkitan (originale en Esperanto) en 2003-2004. Ĉi tiel reklamas ĉi verkon la eldonejo Mondial, gvidata de Ulrich Becker mem (1958), en sia retpaĝo.
Temas do pri dua debuto, ĉi-foje kiel poeto. La poemaro, kun la atentinda subtitolo Novjorkaj poemoj, konsistas el tri partoj kaj epilogo. La unua, „Pri la urbo mem“, ekas per poemo preskaŭ samtitola, kies komencaj versoj rekte alparolas Novjorkon:

Hibrido vi, hieno hida,
hipokritulo, hidro,
vi hipnotiga monstro mordo-
preta! Akcipitro!

Tia konstanta alparolo ne pri, sed ja al la urbo, prezentas sentojn gamantajn de naŭzo kaj abomeno al miro kaj admiro. Oftas la sociaj temoj, ne krude kiel ĉe Bukowski, sed iom laŭ la vojo de Carr aŭ Ungar. Tiel Becker kontribuas (ĉu nove en nia originala poezio?) al la mitaro pri Novjorko, urbo en kies metroo „iu elpoŝigas pluvombrelon, alia / sian revolveron“, sed ankaŭ „la hejmo por homoj, l’ azil’ por la artoj / la lok’ de protest’ kaj diskuto“.
La duan parton, „Unu kun vi...“, li dediĉas al Uday, sia ama(n)to aŭ umiko*, „kiu kulpas pro ĉiu unuopa linio de tiu ĉi poemaro“. Mi trovas tiujn poemojn malpli intensaj kaj interesaj, ne pro la temo mem (Becker suferis gejofobiajn atakojn... en Esperantujo), sed pro la fina rikolto, ne sufiĉe distilita. Ke eblas arti nebanale pri geja amo, tion pruvas la filmo Brokeback Mountain, sukcesa laŭ ĉiaj kriterioj.
La tria parto, „Ĉiuj dioj estas for...“, reprenas la socian temaron, ne konkrete pri la „urbo ekzekuta“, sed medite pri la malhumana, malhoma mondo en kiu ni vivadas, plena je ekspluato kaj militoj, kaj profunde hipokrita (aŭ cinika): „kaj la ludon / de la civilizo kun la fremdaj logoj / enterigos ni“ (en la kodoo** Civilizacio de Strika Tango, Cosavella kantas simile pri „civilizacio kaj aliaj mensogoj / eble vi jam spertis tion“). Alterne kun skeptiko kaj eventuala aspiro je revolucio, Becker elversas amaran kritikon:

Ĉiuj dioj estas for.
La homoj ne plu pensas.
Nur mono regas en la ĥor’ ,
la voĉojn burs’ kompensas.
Fine, la epilogo sonas tro patosa kaj bombasta, kvazaŭ de antaŭ jardekoj. Tia eĥo foje aŭdeblas en iuj pli simplaj strofoj klasikaj aŭ tradiciaj, sed ĝenerale li ĝuste dozas poemfinajn ritmoŝanĝojn, aliteraciojn, asonancojn. La samon eblas diri pri la rimoj: okazaj rimokrimoj (kor’ — dolor’) kontrastas kun tre trafaj solvoj (vertiĝi — vekiĝi) kaj kun kelkaj tre bonaj sonetoj. Kvankam foje li poemas iom banale aŭ prozece, jen kaj jen li surprizas per aparte kunigema sintakso („ĝiskubute-mute-lante mian timon / enpenetris“) aŭ per bele nekutimaj kunmetoj („fajroĉiutago“, „antaŭĉiumilitaj“). Temas do ne pri geniaĵo aŭ majstroverko, sed pri leginda poemaro de promesa aŭtoro, kio tre bonvenas.


*kodoo — KD, K-disko, kompakta disko
**umiko — persono havanta amrilaton kun alia persono,
ofte kun la intenco nupti aŭ vivi pare.

Jorge Camacho

Ĉiuj dioj estas for

Usono, kun sia amasa fatraskulturo el violento, kun siaj 'armoj de sindetruo' kaj sia tutmonda lingvotrudo, ne havas mian simpation. La imperiismaj streboj de Usono pensigas pri 'Deutschland über Alles'. La usona hegemonio pereos pro aroganteco.

Paul Verhaeghen, belgo, konopsikologo kiu vivas kaj laboras en Syracuse, Novjorko, en sia granda nederlandlingva romano "Omega minor" (2004), senspiriga eposo de la dudeka jarcento, skribas: "Ni ne iluziiĝas pri la liberecoj en ĉi tiu lando, kiu sin tiel orgojle nomas Ameriko — kvazaŭ tiu sola Usono, kiel ajn giganta, ampleksus la tutan kontinenton. Ne ekzistas pli naciisma lando ol tiu 'Ameriko', neniu nacio en la mondo kiu vivas en pli 'splendid isolation', nul pli memsufiĉa kaj satmanĝinta behemoto. Oni ne estas interesita pri lecionoj el la paseo aŭ eĉ el la nuno."

Kun Ulrich Becker, germano loĝanta en Novjorko de 1999, mi havas komune nur la sperton de la jubilea kongreso en Varsovio. Li skribas pri ĝi en "La Aĵoj kaj la Sezonoj" (1996). Mi memoras la amuzan tekston ‘Ĉar ni estas germanoj’ kaj la realisman titolrakonton (pri virino mortanta inter siaj katoj). Cetere, la morto – "tiu lasta ĝemego, la baŭmo kun kiu oni elspiras sian vivon" – revenas ankaŭ alinovele. Realismo, gejeco kaj eĉ Novjorko tie jam aperis:

"mi jam antaŭe aŭdis pri la fascina kaj detrua vivego tie, vidis filmojn kaj fotojn, mi kredis koni urbon kaj homojn. Sed tamen mi devis konstati ke, se mi nomis eŭropajn ĉefurbojn simple iom frenezetaj, Novjorko estis la pura kaj konstanta deliro; se mi antaŭe opiniis ke en eŭropaj ĉefurboj vivis multaj morale kadukaj homoj, mi devis nomi la vivon en Novjorko simila al infero, kiu kaptis en sia profunda valo – portanta la nomon Manhattan – la plej vivovoluptajn kaj sensavidajn kaj gigantemajn homojn el la tuta mondo […]"

La poemaro "Ĉiuj dioj estas for", subtitole: Novjorkaj poemoj, estis eldonita en 2004 kaj proklamiĝis Verko de la Jaro 2005. Mi miris. Mi ja atendis 'vetkuron' inter Camacho (per Celakantoj) kaj Ertl (per Provizore). Sed eĉ la dua loko iris al alia: "Survoje" de Klara Ilutoviĉ. La ceteraj kandidatoj estis neglektitaj de la publiko, skribis Literatura Foiro. Nekredinde! Ĉu pro tio ke iliaj poemoj estis jam 'konataj', parte aperis dise en revuoj, dum la Novjorkaj Poemoj estis tute novaj?

Ankoraŭ mi ignoris ilin tamen; ilia tempo venos, mi pensis; oni devas ankaŭ vivi. Jarojn mi atendis tiel la publikigon de "Kantoj de Anteo". Mao Zifu sendis (iaman) manuskripton al FEL. Estis rimarkindaj poemoj en ĝi, sed la eldonkomisiono ŝajne konsilis nee. Do, ĝi eldoniĝos aliloke; tio okazis ankaŭ al "Urno kun runoj" de Meva Maron. Sed ĉu grave? Da legaĵo ja ĉiam sufiĉe.

Intertempe mi demandis min, kion Berlinano faras en Usono. Kial eŭropano dezirus vivi en lando, kies registaro riproĉas fremdajn ŝtatojn pro friponeco, sed mem ne kondutas dece? Dume mi konjektis pri la enhavo, pri la stilo: Ĉu priskriboj de la urbego Novjorko, malfacilaj kiel "Havenoj" de Mauro Nervi? Ĉu geja poezio kiel tiu de Benoît Philippe, Dresdena germano? Ĉu pasiaj amkantoj kiel tiuj de Miguel Fernández? Intriga titolo: Ĉiuj dioj estas for.

La enhavo de la poemaro estas aranĝita kaj ordigita en tri rubrikoj: la urbo Novjorko, ampoemoj, kaj la ĉiutaga vivo. Unu sola poemo konkludas la tuton. Unua impreso: matura lingvo, neniuj ‘preseraroj'. Ni rigardu de iom pli proksime: (1) Pri la urbo mem, 18 eroj; (2) Unu kun vi, 12 eroj; (3) Ĉiuj dioj estas for, 12 eroj; Epilogo: Simple, la lasta.

La tria parto komenciĝas per ‘Al Rilke’, poemo per kiu la aŭtoro kvazaŭ replikas al la germana poeto, pli precize: al ties soneto kiun li tradukis kaj metis tuj komence de sia libro, eĉ antaŭ la enkondukon. Per tiuj du poemoj, de unu al la alia, Ulrich Becker faras arkon; ne ponton trans la oceanon, ne ponton de Eŭropo al Ameriko, sed ligon inter malaj pensoj, grandan paŝon por transvenki la diferencojn, la kontraŭojn, esperante nun povi elteni la tiean batalon. Li reagas al Rilke, defendas sin, pravigas la malmolon kaj malmildon. Necesas ja lukti por transvivi. (Mi ŝatus vidi la originalon, ĉar tiu 'soneto al Orfeo' – prenita el serio – postulas diveni sian ĝian signifon: ĝia la senco ne estas evidenta. Ankaŭ en ĉi poemaro mem, kvankam ĝi estas neniel hermeta, tamen ne ĉio estas facila kaj tuj klara; almenaŭ ne ek- aŭ unualege.)

La tripaĝa enkonduko estas tre bonvena, kaj mi – intence – nenion ĉerpos el ĝi: por ne anticipi la malkovran plezuron de la leganto. ĝi Ĝi mallonge priparolas la cirkonstancojn de la poemverkado, la trovitan Novjorkon kaj ĝian karakteron, kaj fine relativigas la ĵus diritajn faktojn, enfokusigante la poemojn kaj ilian rilaton al tiuj aferoj. Mi legis tiun enkondukon plurfoje, profite, ne dum la tralego de la poemaro, sed antaŭe kaj poste. Kaj tiel mi malkovris belan regatan stilon. Kaj novan 'Sezonon', netan progreson post la 'Aĵoj'. Ni trairu la poemaron mem:

(1) La unua poemo, ‘La urbo mem’, pensigas min tuj pri skoldpoemo de Aldo de' Giorgi en "Pretertempe", sed en postaj poemoj detale klariĝas la kialo de la skoldo, kaj pro ties praviĝo la komparemo forsvenas, vanuas. ‘Humoroj en stato de kaptiteco': la aŭtoro trovas sian vojon en la kruela urbo; kaj jen, jam inter la verslinioj de la sekvanta poemo mi legas respondojn al miaj antaŭaj demandoj: ‘Eble nun, Almozulo’ aludas kial li fuĝis el Berlino. Kaj li sinsekve priskribas impresojn, kiujn la urbo liveras, jen per rimita poezio, jen per senrimaj versoj. Novaj ekkonscioj, novaj komprenoj, ideoj. Ulrich Becker montras la malbelon kaj elvokas la belon, la memorindojn, la atingojn. Li ne fortimiĝas, li ne kapitulacas antaŭ malfacilaĵoj. Kion li nomas venĝemo estas ĝuste tiu deziro sukcesi, batale, laboregante. Liaj poemoj esprimas la kompleksecon de Novjorko; li ne seniluziiĝas, ne perdas la revojn, sed laboras por ŝanĝi ion, kie eble. "Ĉu mi forkuru de vi, / Kaj de la vivo, / En la dezertojn? / Nur ĉar vi ne estas la oazo, / Sed miraĝo?" Tiu energia vivovolo, venkovolo, memorigas pri Kurzens, sed – sane ĉi-foje – ankaŭ agas. "Kaj planojn lanĉi / Pasinton tranĉi / Al l' lumo paŝi / La timon kaŝi…" ‘David’, individua homo, povas venki la Goljaton, la ŝtonan urbon. ‘Metroa raporto el nokta lito’, kvankam nur sonĝa rezulto de akumulitaj impresoj, donas belan priskribon de veturo per metroo. Sekvas metafora ‘Matenoj’, kaj ‘Novjorka lulkanto’ rigardas la urbon kiel dormanton, finiĝante per la okulmalfermaj vortoj: "Kiel veki…kaj…vekiĝi?" La lasta poemo ĉi-parta sugestas eĉ penson de sinmortigo.

(2) La dua serio de poemoj temas pri persona amrilato. Rilato inter viroj. Sed ne diferenca de interseksa. Tute neŭtrala estas por ekzemplo la trafa, tre simpla ŝajne: ‘Sed ne flori’. Eĉ ĉi-parte restas ligoj kun la ĉirkaŭa mondo: ‘Al la dormanto’ kaj ‘Halucino en metroo’. La poeto uzas en la pasiofuriozo tamen sufiĉe vualitajn vortojn kaj verkas metafore. Sed povas esti ke simbolaj vortoj – kiel la 'bluo' kaj la 'blanko' en ‘Mi el vi’ – estos diversmaniere interpretitaj. Ĉi rubriko finiĝas per ‘Tri difinoj de amo’, difinoj sur tri niveloj de la homa estaĵo. 'Sinsekvaj' diras la titolo eksplicite; tio supozigas ke tiu ordo, tiu sinsekvo, estas laŭintenca kaj alklimaksa.

(3) Per ‘Al Rilke’ ni forlasas la iluzion de la ama kaj amora vivo, kvankam egale reala, kaj revenas en la krudan realon de la Novjorka vivo: ‘Ĉiuj dioj estas for…’! Nun venu la spito. Ĉu venkos la mavo? Ĉu venkos la bono? Ĉiuj defendiloj estu aktivigitaj. La poeto alvokas la ‘Inspiro’n. Kaj la inspiro ekfluas en ‘Nefinita poemo’, kritikante per nura listigo de homspecoj, sen bezono de rimoj. En ‘Despere’ novan esperon alportas infanoj. Unu poemo kvazaŭ fluas en alian: ‘Transiroj’: la vivo, unu homa vivodaŭro – " mezi inter id' kaj av' " – iĝas esperdona epizodo malgraŭ akcidentoj kaj malagrabloj; poemo kun brila strofo pri "Subite ĉion subkompreni" kaj "Plori, plori / pro la pezo de l' espero. Kaj sereni!" Kaj Amo montrata per: "Kaj impeti / En la tago de la morto." Sekvas pli konkreta ilustro en ‘Mia ebria najbaro en drinkejo’ kaj novaj kritikoondoj en ‘Ami-Neami’. ‘Sen titolo’ honoras la spiton flanke de nia lingvo. Konsento de la poeto pri la mondo venos nur kun la paco, en ‘Dum ni la pacon festos’.

La epiloga ‘Simple, la lasta’ traktas esperojn por mondo pli bona. La konkludo estas, ke tiu kruda vivbatalo estigas kreemon kun grandaj rezultoj ekonomiaj, industriaj, artaj. Jen poemaro kiun oni relegu por ĝui ĝin. Nur tiam valoriĝas la strukturo de la kompleta artaĵo. Nun, postlege, posttrastude, mi komprenas la elekton de la legintoj voĉdonintaj por ĉi tiu Verko de la Jaro. Malgraŭ tio ke mi komparcele faligis alipoetajn nomojn, ĉi tie aŭdiĝas nova voĉo, memstara matura poeto. Ankaŭ/eĉ mMalgraŭ tio ankaŭ, ke Ulrich Becker riverencas al Rilke, Wilhelm Busch, Goethe kaj Verlaine (pri personoj estas notoj en la libro).

La poemaro estas eldonita en tre flegita vesto. Maldensigas la presitaĵon ne nur la blankaj paĝoj inter la libropartoj, sed ankaŭ kelkaj bildoj de la aŭtoramiko Uday K. Dhar. Pri tiuj ilustraĵoj mi povas diri nur, ke ili 'ilustras' la poemaron en la dua senco de la nederlanda vorto 'verluchten' (ilustri; aerumi): ili ilustras ne la enhavon de la teksto, sed la sinespriman liberecon de artistoj, pri kiu ili mem atestas. Por libero necesas spaco, aero.

La poemoj estas tre diversformaj. La versoj plej ofte havas rimojn, fojfoje aliteracion. La aŭtoro ne timas eliziojn, kiel: al l' lumo, el l' taga, al l' sino, el l' vaku', al l' korto — kiuj en presita poemo ne ĝenas, sed malpli facile recitiĝas. Renkontiĝas trafaj vortoj: okulkisi, skuolito, troveoĝemoj, interseksi, superfarti… Malgraŭ pli frua aserto, tamen unu erareton mi rimarkis: usonsona, anglesoniga supersigno setlis sur 'spongo' (p.46.); kaj sur p. 80 mi unue mislegis, mi ja skribus: sinkaŝe (unuvorte!) kaŭris.

Tiu poemaro ŝanĝis mian opinion pri Usono, nepre mildigis mian rigardon al plia konsideremo. Jes, malgraŭ la usoneca verso: "Fiku la mildon!" Mi konstatas, ke mi dividas kun la poeto kelkajn lingvojn, sed precipe la stelsimbolan; kaj ties idealismon, ties revon. Gratulon, Ulrich.

Christian Declerck

Poemoj metraj, metroaj kaj metropolaj

Ulrich Becker, germano vivanta en Novjorko, kiu antaŭ ok jaroj publikigis tre atentindan novelaron La aĵoj kaj la sezonoj, nun per sia propra eldonejo Mondial aperigis poemaron Ĉiuj dioj estas for... Ĝi estas poemaro riĉa enhave kaj forme, plene dediĉita al la urbego Novjorko kaj ties homoj. Laŭ vortoj de la aŭtoro, la poemoj "estas diktitaj al mi de freneza urbo". Cetere, unu novjorkano kredeble pli ol aliaj inspiris ĉi volumon - Uday K. Dhar, al kiu ĝi estas dediĉita, kaj kiu ilustris ĝin per siaj desegnoj.

Laŭforme la poemoj de Becker tre varias. Ni trovas sonetojn pli aŭ malpli strikte klasikajn, ni trovas aliajn formojn de regula metro kaj rima plektado, sed ankaŭ poezion pretan krevigi la ligitajn versojn kaj kelkajn tute liberformajn poemojn.

Mi devas konfesi, ke mi ne estas diligenta poezileganto. La klasikforma poezio signifas al mi malmulton. Ankaŭ poemoj, kie grave rolas sonoj lasas min preskaŭ indiferenta. Pompaj proklamoj kaj omaĝoj, hooj kaj veoj, preskaŭ forpuŝas min. La poezio, kiu penetras en mian malmolan kapon kaj sekan koron, estas tiu, kie ĉiutagaĵoj, konkretaj detaloj, naturo, malsolenaj bagateloj, kunportas en si kaŝitajn subnuancojn, asociigas al mi internajn sentojn, revokas spertojn, etosojn, emociojn el mia memoro kaj menso. Mi ŝatas la poezion de Szymborska, Kyrklund, Sadler.

Do, sendube estas iom aroge aŭ maltaŭge, kiam mi recenzas Esperantan poemaron. La ĉiutagaj vortoj de Esperanto ja nur malmulte kapablas porti tiajn konotaciojn, kiajn mi bezonas por ĝui poemon. Problemas ne nur la malgrandeco kaj juneco de nia lingvo, sed krome ĝia kultura diseco. Se svedo legas svedlingvan poemon de sveda poeto, li plej ofte scias, kian kroman ŝarĝon portas la vortoj uzitaj. Sed se Esperanta poeto skribus pri novembro, ruĝa vino, ulambano, arĝenta mevomalsanasekuro, tiuj vortoj neniel havus saman nuancon por esperantistoj en Svedio, Aŭstralio, Usono, Irano kaj Japanio.

Malgraŭ tiuj rezervoj, jen tamen kelkaj opinioj pri Ĉiuj dioj estas for...:

El la pli ol kvardek metropolaj poemoj de ĉi kolekto, plaĉas al mi interalie du "metroaj" - Metroa raporto el nokta lito kaj Halucino en metroo. La unua estas liberforma priskribo de metroa vojaĝo, kiu - kvankam ŝajne tre ĉiutaga, konkreta - kondukas nin ne nur suburben, sed rekte subkonscien, el kie ĝi levas pensojn, sentojn, memorojn, interalie ankaŭ eĥon pri la 11a de septembro. La dua prezentas erotan revadon pri okaza vidato en metrovagono, kaj ebligas al ni elfiŝi proprajn memorojn, spertojn, revojn, dezirojn, el la profunda rivero de niaj sopiroj. Tamen, ja ankaŭ kelkaj aliaj poemoj impresis min pozitive, do ni eku de la komenco:

La volumo konsistas el tri ĉefaj partoj, plus unu lasta poemo. Unue ni renkontas la urbegon mem, kaj en la poemo La urbo mem akceptas nin tiu urbo, tamen ne tre miele, sed kuspe, aspre, malglate, kontraŭeme, kion la poeto peras al ni per formo tre laŭa.
Hibrido vi, hieno hida,
Hipokritulo, hidro
sonas la unuaj versoj. Jam en la dua poemo, Humoroj en stato de kaptiteco, la urbo tamen iel malfermas sin al ni, kaj en la sekvaj ni ekrenkontas ĝiajn urbanojn, unue almozulon, senhejmulon, amoriston. En ĉi unuaj poemoj ni trovas plejparte versojn mallongajn, kun rimoj, en ligita tamen ne tute egala metro. Ŝajnas iel kvazaŭ la strofoj baraktus por elprovi la limojn de sia ekstera formo. Ofte la vortoj lerte kunsonas, aliteracias. Enhave tamen mi trovas grandparte spertojn ĝeneralajn, ne individuajn. Mankas konkretaj, precizaj lokoj, homoj, momentoj, travivaĵoj.

En La tria matene la urbo kaj ĝiaj anoj ŝajne dum momento da ripozo kunfandiĝas en unu animon. Tiu poemo estas forme simpla, portanta ian "prasenton". Maks kaj Moric en la urbo estas longa poemo, kiun mi eble nomus sociala fabelo. Novjorkado estas sovaĝa kroniko pri la rolo de Novjorko tra la historio. Ĝi estas verkita en ritmo galope Zamenhofa, simila al La vojo, kiu laŭ mi bonege konvenas por ĉi tiu senripoze kataloga poemo.

Nun sekvas poemoj, kiuj ne akordas kun la temperamento de ĉi recenzanto. En Grandeco la poeto pompe, solene alparolas la urbegon. Jen grandaj vortoj, klasika formo, sed pri kio? Mi ne scias. Iom pli plaĉas al mi La poeto, kiu estas alparolo parte gloriga, parte akuza, al la urbo, kvankam mi ne tre aprezas ĝian "vi, ho urbego" - nu, tio sendube aperas "riverence al J. W. Goethe", do mi ne laŭtigu mian pleban voĉon...

Post Novjorko, nerva, senpacienca vicego da dupiedaj versetoj rimaj, kaj klasika soneto David, sekvas la jam komence menciita metroa raporto.
La lumo elŝaltiĝas denove.
Ĉi-foje pli longe, aŭ por ĉiam, iu
Elpakas poŝlampeton, alia alumetojn.
La almozpetantoj sidiĝas kaj
La preĝanto eksilentas timigite.
[...]
Knabino, rigardante tra ambaŭ
Vitraj pordoj komence kaj fine
De la vagono, triste komentas:
Ni estas la lastaj."

En Novjorka lulkanto komplika plektado de rimoj kreas iel lulan, sorĉan melodion. Tamen ĝia enhavo ne estas tre trankviliga, kaj ĉi lulkanto finiĝas per la demando "Kiel veki... kaj... vekiĝi?"

En la dua parto, Unu kun vi, ni forlasas la grandan urban perspektivon kaj plonĝas, se tiel diri, en la litojn Novjorkajn, inter homajn korpojn. Ĝia titola poemo tamen estas miaguste sterila, ŝajne kaperita de siaj rimoj, perfidita de vortoj neesprimivaj:
Mi volas vin igi min voli
Kaj miajn sensojn kontroli
Kaj post mia frunto petoli
Kaj en mia koro patroli."

Jam la dua poemo, Al la dormanto, ŝajnas al mi pli reala, pli korpa, pli viva. En ErotEko ni trovas soneton, kiun mi ŝatus eĉ nomi "sonego", pro ĝia erota vorto-muziko. Aliflanke, en Ne min, ne nun la poeto provas minimumismon per strofetoj konsistantaj el 2+2+5 silaboj. Ne tre sukcese, laŭ mi, krom eble kiel rimekzerco. La jam menciita Halucino en metroo okazas pli multe en la fantazio de la mio ol en la ekstera metrovagono. La duan parton de la poemaro finas aforisma Tri sinsekvaj difinoj de amo.

Trie, en la parto Ĉiuj dioj estas for..., ni jam forlasas la intimon kaj trovas poemojn pri temoj sociaj kaj politikaj, tamen daŭre kun persona perspektivo. Ĝia titola poemo prezentas la situacion, kie perditaj idealoj estas sekvataj de monavido kaj trompo. Ne eblas ne pensi pri la vivo-itinero de la poeto, naskita kaj kreskinta en orienta Germanio, spertinta en Berlino la falon de la muro, nun vivanta en la metropolo de monda kapitalismo. Kaj konsekvence, la poemo Inspiro portas nin
El la iluzioj de la lito
Al la iluzioj de la penso.

En Nefinebla poemo aperas kolero, eble furiozo, se juĝi laŭ la nehaltigebla ritmo de la poemo, kontraŭ "despotoj", "fanatikuloj", "mensogistoj", "riĉuloj" - kaj finfine eble kontraŭ ĉiuj homoj, kontraŭ "la tuta homaro". Aŭ ĉu mi misinterpretas? Alia leganto eble legus alion. En Transiroj ni pasas rapide tra la aĝoj de homa vivo, kie la esprimo "konektiĝi" gravas en ĉiu etapo. Fine ni alvenas kaj trovas ian kvieton en la morto-momento, kie ĉio samtempe ĉeestas: spertoj, sensoj, sentoj de la tuta vivo. Do, en la morto-momento ni iel konektiĝas kun la vivo, kvankam tie la poeto rezignas tiun vorton. Eblas ankaŭ kompreni la poemon kiel deziron sperti tian "konektiĝon" jam antaŭmorte, pere de la amo. Do, eble ni pensu pri "la eta morto".

En "Mia ebria najbaro en drinkejo" ni eble renkontas ebrian soneton, en Ami-Neami la poeto provas kunmeti vortojn, eble por ke ili tiel kune portu pliajn kromnuancojn, kiuj mankas al ili aparte, kaj en Sen titolo aperas densigita soneto pri Esperanto, kie enhavo kaj formo kunagas rezignacie, retenite, minimumigite. Mi notis aparte la rimon "kvinpinteto - pintkvinteto".

Dum ni la pacon festos estas politika deklaro en formo de soneto, sufiĉe emblema por aperi ankaŭ kovrildorse.

En Epilogo aperas la lasta, konkluda poemo de ĉi volumo - Simple la lasta. Ĝi estas balado pri vivo en la urbego, pri la urbego en la kosmo, en sama galope Zamenhofa ritmo (fakuloj nomas ĝin daktila, se mi ne eraras...), kiun la poeto kelkfoje uzas por kvazaŭ kunporti nin nehaltigeble dum sia rajdado.

Nu, multajn poemojn mi ne menciis, kaj pri la menciitaj eblus multege pli paroli, ol la rapidaj skizoj, kiujn mi jene faris. Ĉi tiu poemaro sendube vekos atenton, interesiĝon kaj admiron inter la Esperantaj poeziamantoj. Krome, ne malutilas noti, ke ĝi estas teknike bela eldono, kaj ke la lingvaĵo de Becker estas pli-malpli senriproĉa.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.