La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉu nur-angla Eŭropo?
Defio al lingva politiko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La angla, ĉu troja ĉevalo?


2004

Antaŭ kelkaj jaroj aperis raportoj, laŭ kiuj papo Johano Paŭlo 2a anoncis je la komenco de kunveno de ekleziaj eminentuloj en Vatikano, ke dum la evento li intencas uzi la anglan kiel laborlingvon, ĉar „la angla estas la nova latino de nia epoko”. Tamen, malgraŭ la aserto de Ulrich Matthias en Esperanto: la nova latino de la eklezio, ke „oni ĉie parolas la italan”, latino estas ankoraŭ la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo. Do oni povus rigardi tiun decidon de la papo kiel simbolan mortofrapon kontraŭ la longa regado de la lingvo, kiu iam estis la kultura komunikilo de la tuta okcidenta mondo. Oni timas, ke la heroecaj klopodoj de humanistoj kiel Vera Barandovská-Frank por instigi konservadon de la statuso de latino kiel internacia lingvo, estas senesperaj se ne tute vanaj. Simile multiĝas la voĉoj, kiuj rigardas Esperanton kiel senesperan utopiaĵon. Laŭ ili la angla jam gajnis la lingvan batalon, kaj ne plu povos esti detronigita.

Ni ĉiuj scias, ke tra la historio de la okcidenta civilizacio diversaj lingvoj agis kiel internacia komunikilo, almenaŭ inter la edukita minoritato. Tiel, en siaj respektivaj tempoj, funkciis la greka koine, la mezepoka latino kaj la franca. Ĝis la unua duono de la 20a jarcento, la lasta estis la lingvo de diplomatio kaj de Universala Poŝta Unio. Plej longe daŭris la regado de latino, kiel lingvo de la eklezio, scienco, edukado kaj literaturo. Hodiaŭ superregas la angla, aŭ pli ĝuste, la usonangla. Sed oni ne povas kompari la aktualan hegemonion de la angla kiel mondolingvo kun tiu de latino. Skribas Phillipson [fílipson]:

Dum la mezepoko kaj poste la latina ne ligiĝis al iu aparta politika aŭ ekonomia sistemo, krom al feŭdismo kaj institucia religio. Male, la angla lingvo kerne rolis en la industria kapitalismo, kaj tiel rolas en la ekonomia mondordo novliberalisma, kies ĉefa probatalanto estas, ekde tiam, Usono. La latina estis nenies denaska lingvo post la disfalo de la romia imperio, malsame al la angla nun. Ekzistas komunikada malsimetrio inter homoj por kiuj la angla estas lingvo denaska kaj tiuj, por kiuj ĝi estas fremda aŭ dua lingvo. Ĉi tiu komunika malegaleco nevidebliĝas, kiam oni diras, ke la angla estas pontlingvo, ĉar tiu koncepto ŝajnas antaŭsupozi komunikan egalecon por ĉiuj.

Kiam estis fondita Eŭropa Komunumo (nuna Eŭropa Unio, EU), la franca estis la plej uzata laborlingvo ene de la diversaj instancoj de tiu organizaĵo. Post la eniro de Britio kaj Irlando, pli kaj pli fortiĝis la rolo de la angla, precipe pro la aneco de aliaj nord-eŭropaj membroŝtatoj (Danio, Svedio), en kies landoj la angla estas instruata kiel la unua fremda lingvo. Plia faktoro rilate al tiu fenomeno estas la potencega ekonomia, politika, socia kaj kultura influo de Usono.

Ĝis la aliĝo en 2004 de dek novaj membroŝtatoj, EU rekonis 11 oficialajn lingvojn. La aliĝo de la dek aldonis naŭ pliajn. En julio 2004 la irlanda registaro decidis postuli, ke la irlandgaela estu agnoskita kiel laborlingvo. Laŭ la statusoj de la Unio, ĉiuj el la jam ekzistantaj oficialaj lingvoj estas egalaj. EU devontigas sin respekti, protekti kaj nutri la lingvan kaj kulturan diversecojn de Eŭropo. Teorie, tio rilatas ne nur al la popoloj parolantaj la menciitajn oficialajn lingvojn, sed ankaŭ al etnaj minoritatoj kaj ties lingvoj, dialektoj kaj tradiciaj kulturoj, kvankam iliaj lingvoj ne estas rigardataj kiel oficialaj aŭ kiel laborlingvoj de EU.

Tamen, en la praktiko, aliaj fortoj agas kontraŭ tiu deklarita celo, kaj pli kaj pli kontribuas al la superrego de unu, nome la angla. Eĉ Francio, kiu obstine provas reteni la historian statuson kaj disvastigi la hegemonion de sia lingvo kiel precipa perilo de eŭropa kulturo, samtempe malfermas siajn pordojn al la influo de la angla lingvo kaj usonanglaj ideoj, praktikoj kaj vivmaniero. La angla estas instruita kiel la unua fremda lingvo en francaj lernejoj. Same faras multaj membroŝtatoj de la Unio. Laŭŝajne, la novaj ekskomunismaj membroj ankaŭ entuziasme bonvenigas la anglan kiel interkomunikilon, supozeble kiel reago kontraŭ la rusa, interlingvo de la antaŭa sovetia zono de influo.

Pluraj gvidantoj kaj instancoj de la tiel nomata anglosaksa mondo (ekzemple la brita eksĉefministrino Margaret Thatcher [mágaret faĉe], Brita Konsilio, diversaj usonaj politikistoj, ktp) neniam malkaŝis, ke ilia intenco estas, ke la angla iĝu la ĉefa, se ne la ununura lingvo, de ĉiuj sferoj de la homa socio. Kelkaj ekstremismaj advokatoj de ĉi tiu politiko eĉ kontraŭstarigas la instruadon kaj lernadon de fremdaj lingvoj. Abundas citaĵoj, kiuj demonstras ĉi tion. Jen kelkaj:

„Anglio estos la superrega forto en la internacia politiko, la gvida nacio de la mondo. Necesas armeo da lingvaj misiistoj, kiu devos meti la fundamenton de mondlingvo kaj kulturo, bazita sur la nia.” (R. V. Routh, La disvastigo de la angla kulturo ekster Anglio. Cambridge University Press, 1941.)

„La vera nigra oro de Britio ne estas la petrolo de la Norda Maro, sed la angla lingvo. La defio al ni estas: kiel plene ekspluati ĉi tion.” (Jarraporto de Brita Konsilio, 1987-88.)

„Se Eŭropo havas estontecon, ĝi bezonas pli ol komunan valuton. Ĝi devas havi komunan lingvon, kaj tiu lingvo povas esti nur la angla.” (Daily Mail, 14 novembro 1991.

„La angla fariĝis reale la pontlingvo de Eŭropa Unio. Preskaŭ ĉiu imagebla homa opinio, preskaŭ ĉiu homa sento estas esprimata anglalingve.” (Abram de Swaan (ne anglo, sed nederlandano!), Words of the world, The global language system, 2001.

La usonangla lingvo iĝis vehiklo por la disvastigo de la valoroj de la anglosaksa socio. Condoleeza Rice [kondoliza rajs], konsilantino pri eksteraj aferoj de George Bush [ĝorĝ buŝ], asertis: „Por la cetero de la mondo plej utilas, ke Usono sekvas siajn proprajn interesojn, ĉar la usonaj valoroj estas universalaj.”

Legante la artikolon Should everyone speak English (Ĉu ĉiu parolu la anglan?), kiu aperis la 13an de aŭgusto 2001 en la eŭropa eldono de la magazino Business Week, oni subkomprenu: uzkapablo de aliaj lingvoj neniom utilas.

La angleparolantaj landoj jam konstatis, ke instruado de ilia lingvo estas grava komerco. En Irlando, kies lingvo kaj kelta kulturo preskaŭ malaperis sub la pezo de la angla, abundas lernejoj por instrui la anglan lingvon al eksterlandanoj. La disvastigo de la angla donas grandegan ekonomian avantaĝon al angleparolantaj landoj, malfavore al popoloj, kies denaska lingvo ne estas la angla. Eĉ pli grave, la angla estas, laŭ esprimo de Phillipson, „kukola lingvo”. Kiel tiu misaŭgura birdo, ĝi elĵetas ovojn de aliaj el ilia nesto kaj tie metas sian propran. En la franca oni nomas tian „kukolan” efikon glottofagie, t.e. lingva kanibalismo.

Nia kultura ĝardeno pli kaj pli malriĉiĝas; ŝajnas, ke ne plu floros en ĝi mil kreskaĵoj, sed nur unu. En la pasinteco, aliaj potencaj ŝtatoj (ekzemple Francio kaj Hispanio dum la regado de Franco [franko]) malpermesis kaj persekutis lokajn lingvojn, sed neniu el tiuj kazoj de lingva diskriminacio estis tiom efika kaj sukcesa, kiom la invado de la angla.

Phillipson faras grandan nombron da trafaj komentoj. Pri la tragikaj sekvoj de la fino de la Jugoslavio de Tito li skribas: „Ĉio ĉi proponas interesan lecionon al tiuj, kiuj konsideras la anglan lingvon postnacia aŭ postetna lingvo.” Li citas George Steiner: „Tutmonda kreola lingvo, bazita sur la usona angla, estas detrua perspektivo.”

La hodiaŭa tutmondigo, kun siaj lingvaj korolarioj, kunportas aliajn gravajn konsekvencojn. Phillipson citas Monbiot [monbió]: „Nenie ... oni permesos la pluekziston de fortaj leĝoj, protektantaj la medion aŭ homajn rajtojn. La elektitaj reprezentantoj estos nenio pli ol agentoj de tutmonda registaro de korporaciaj ĉefdirektoroj.” Phillipson aldonas: „Povas esti, ke la angla funkcias kiel ia tiranosaŭro de la scienco. Ekzistas la risko, ke oni monopoligos la konojn kaj sufokos la kreemon.”

Plie, la monopoliga pozicio de la angla prezentas danĝeron eĉ por denaskaj anglalingvanoj. „En Anglio la misa kredo, ke la angla lingvo malfermas ĉiujn pordojn en la mondo, kondukas al tio, ke britaj civitanoj tute ne estas ekipitaj por funkcii en multlingva mondo.”. Jen konkludo de la lingva enketo Nuffield [nafild] el la jaro 2000: „La angla ne sufiĉas. Ekskluziva uzo de la angla lasas Brition sendefenda, dependa de la lingvaj kapabloj kaj bonvolemo de aliaj.” Ne estas sana situacio, ke anglalingvanoj vivas en unulingva geto sen aliro al kulturoj, ideoj, literaturoj, eltrovaĵoj kaj inventaĵoj de aliaj.

La aŭtoro antaŭvidas pozitivan rolon por Esperanto: „Oni devus serioze konsideri la uzon de Esperanto kiel ponta aŭ pivota lingvo parole kaj skribe en la interna komunikado de EU.”

Legantoj de ĉi tiu libro kaj observantoj de la aktualaj Eŭropo kaj mondo apenaŭ povas nei, ke la angla iĝas troja ĉevalo, ruze donacita de la imperiismaj potencoj de tutmondigo, kaj blinde akceptita de socioj alilingvaj kaj alikulturaj, kiuj senzorge malfermas siajn pordegojn por enlasi ĝin.

Phillipson finas ĉi tiun libron per jenaj vortoj: „Se daŭros la lingvopolitika senageco je supernacia kaj nacia niveloj, tiam ni eble survojas al Eŭropo sur usona, nur-angla lingva fundamento. Ĉu do tion volas la civitanoj kaj gvidantoj de Eŭropo?”

Inter la homoj, kiuj laŭdas kaj rekomendas ĉi tiun libron estas Neil Kinnock [nil kinok], vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. Interesa kaj eble signifa, estas la fakto, ke Kinnock estas ne anglo, sed kimro. La kimra popolo longe batalis kaj ankoraŭ fervore batalas por konservi sian antikvan kaj kulture riĉegan etnan lingvon.

Oni devas varme gratuli la tradukinton, István Ertl pro la elstara kvalito de lia esperantigo de la angla originalo.

La recenzanto tutkore konsentas kun la opinio, esprimita sur la malantaŭa kovrilo de ĉi tiu libro: „Ĉu nur-angla Eŭropo? estas nepre leginda por ĉiuj, kiujn interesas la estonteco de Eŭropa Unio.” Samtempe, ĝi havas gravajn lecionojn por tiuj en aliaj partoj de la globo, kiuj ankoraŭ ne konsciiĝas pri la danĝeroj de tutmondigo kaj lingva imperiismo. Aĉetu kaj legu ĝin, kaj – se vi estas eŭropano – donacu ekzempleron al via EU-parlamentano!

Garbhan MacAoidh

Mejloŝtona verko klerigas


2006. №8–9 (142–143)

Ekde la 1a de majo 2004 estas 20 “oficialaj lingvoj kaj laboraj lingvoj de la Komunumaj institucioj” (Regularo n-ro 1, 1958). La Regularo difinanta la lingvojn uzendajn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo estis la unua regularo, la plej unua dokumento “deviga kiel tuto kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj”, en normala lingvaĵo la plej unua “EU-leĝo”. Ĝi baziĝas sur artikolo 290 (origine 217) laŭ kiu “la aranĝojn pri la lingvoj […] fiksas la Konsilio aganta unuanime”.

La regularo restas enhave tute senŝanĝa ĝis nun. La nuraj ŝanĝoj estas la aldono de pliaj lingvoj de la originalaj 4 de la 6-ŝtata organizaĵo al la nunaj 20 de la 25-ŝtata (2 en 1973, 1 en 1981, 2 en 1986, 2 1995, 9 2004, kaj ankoraŭ en 2007 estos aldono de la irlanda).

La esperanta traduko de Regularo n-ro 1 aperas sur paĝo 122 de Ĉu nur-angla Eŭropo? de Robert Phillipson. Tial, tiupaĝe, jam post la mezo de la libro, mi komencas la recenzon. Por mi, kiel esperantista aktivulo kun aparta intereso al la juraj aspektoj de la lingvoreĝimo, la 8 artikoloj de Regularo n-ro 1 havas apartan valoron kiel jura bazo por sistemo, tiom ofte kritikata. Regularo n-ro 1 devus esti deviga ero de la baza kleriĝo por ĉiuj agantoj en la lingvopolitika EU-tereno. Konante ĝin kaj la realon, bazitan sur tiu regularo, sed ankaŭ maskitan de la sama, ni havas ŝancon influi.

La multaspekta libro de Phillipson ne estas jura trarigardo, sed kleriga verko por ĝenerala interesita publiko verkita de kompetenta lingvisto. Ĝi estas popularigo de konoj akiritaj dum multaj jaroj de honesta engaĝiĝo por kompreni dinamikojn de la lingvopovaj rilatoj. La anglalingva libro vekis vastan atenton ankaŭ en mia lando. Tamen tradukita ĝi estas nur al unu lingvo, al esperanto. La traduko de István Ertl estas fidela kaj flua. Ĝi helpas nin esprimi nin, nialingve, pri la lingvopolitikaj temoj tiom karaj al ni.

Ĉu nur-angla Eŭropo? priskribas la 11-lingvan 15-ŝtatan Eŭropan Union, sed ĝi ne estas malnova. Ne nur la jura bazo restas la sama, ankaŭ la problemoj. Aliflanke, pro la ĉiam pli forta anglalingviĝo, ankaŭ la politika atento al la lingvaj problemoj kreskas. Por la kresko de la prestiĝo de esperanto la verko estas mejloŝtona pro la senantaŭjuĝa atento al la lingvo.

Notinde estas ke ankaŭ la citoj dorskovrile estas la samaj kiel en la originalo. Inter Neil Kinnock, tiama vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, Joseph Lo Bianco, direktoro de nacia lingvo-instituto, ĝi citas la tiaman ĝeneralan sekretarion de Eŭropa Esperanto-Unio, Dafydd ap Fergus: “Nepra legaĵo, se ni preventu lingvan katastrofon en Eŭropo rapide anglalingviĝanta”. En la antaŭparolo, kies la du unuajn alineojn Phillipson verkis speciale por la esperanta eldono, pluraj esperantistoj estas dankitaj pro siaj sciigoj pri la evoluoj en la eŭropa lingva politiko.

Anna Ritamäki

Fundamenta verko pri eǔropa lingvo-politiko


4/2005
La esperanta traduko de la recenzata libro baziĝas sur la angla originalo „English-only Europe? Challenging Language Policy (London-New York: Routledge, 2003, ISBN 0-415-28807-X). Tiu originalo ne estas indikita en la traduko, kvankam oni devus varbi ankaǔ por ĝi. La libroj aperis en la tempo de la 15-landa Eǔropa Unio (kun [almenaǔ jure] 11 samrajtaj lingvoj). Post la plilarĝiĝo de EU (25-ŝtata unio kun 20 lingvoj) la kontraǔdiro inter jura samrajteco kaj lingva praktiko pliakriĝas kaj la plua angliĝo de la eǔropunia lingva komunikado tute klare evidentiĝas.

D-ro Phillipson vidas tiun danĝeron de nur-angla Eǔropo, ĉar li konstatas ĉe respondecaj politikaj rondoj neintervenemon en lingvopolitikaj demandoj kaj pledas „por pli aktiva lingva politiko, povanta certigi pluan vivkapablon de ĉiuj lingvoj eǔropaj“ (p. 13)

La aǔtoro aparte kompetentas pri problemoj de lingvaj hegemonio, samrajteco, rajtoj k.s. Li iam laboris ĉe British Council, la ĉefa brita lingvo-disvastiga institucio. Nun li profesoras en la Fakultato de Lingvoj, Komunikado kaj Kulturaj Studoj ĉe la Kopenhaga Altlernejo pri Komerco. Phillipson aperigis plurajn bonegajn ĉi-rilatajn studojn kaj antologiojn (ofte kunlabore kun sia similteme aktiva edzino d-rino Tove Skutnabb-Kangas). Fundamenta estas lia libro „Linguistic Imperialism“ (Oxford University Press 1992), fakte legenda ne nur komprenige al la makdonaldigaj efikoj de la uson-angla globaligo sed ankaǔ klarige al fonaj fenomenoj de la eǔropa lingvo-politiko. Laǔ li „lingva imperiismo konstruiĝas sur la supozo ke unu lingvo estas preferinda al aliaj“ (p. 162 de la recenzata libro). (Cetere, la koncepto pri lingvo-imperiismo jam ludis rolon en la rondoj de TEJO [Komisiono por Eksteraj Rilatoj, KER] dum la 70-aj jaroj.

La libro konsistas el 6 ĉefaj ĉapitroj (kun 35 subĉapitroj; ilia mencio en la enhavtabelo faciligus la orientiĉon).

En la unua ĉapitro („La risko de neintervenisma lingva politiko“, p.11-32) la aǔtoro karakterizas lingvopolitikajn defiojn por Eĉropo, klarigas la nocion ‚lingvo-politiko’ kaj montras per ekzemploj, kiam lingvo-politikaj temoj atingas „novaĵvaloron“ (ekz. en la amaskomunikiloj).

La dua ĉapitro („Eǔropaj lingvoj. Familioj, nacioj, imperioj, ŝtatoj“, p. 33-66) aparte reliefigas trajtojn de kulturoj kaj lingvoj en Eǔropo. La aǔtoro tie i.a. komparas la samajn kaj malsamajn rolojn de la latina kaj de la angla kiel eǔropaj pontlingoj, traktas la rilatojn inter lingvo kaj naciismo kaj kritikas la ideologion de lingva supereco (ekz. lige al la franca). Li diskutas problemojn de nacia kaj supernacia identeco (i.a. atentigas pri la laǔlande tre malsama ligiteco de la loĝantaroj al Eǔropo, p. 65).

En la tria ĉapitro („Tutmondaj tendencoj kiuj influas la eǔropan lingvan politikon“, p. 67-108) la leganto trovos tre utilan materialon ekz. pri la faktoroj (strukturaj kaj ideologioj), kontribuantaj al la kreskanta uzo de la angla en Eǔropo. Phillipson detale diskutas la pozicion kaj tendencon de disvastiĝo de la angla aparte en la kampoj de komerco, scienco, kulturo kaj edukado. Li krome informas pri la pozitivaj ekzemploj de solvo de lingvo-politikaj problemoj en Kanado, Aǔstralio kaj Sudafriko, kie „ekzistas streĉiĝo inter la potenco de la angla kaj la rajtoj de alilingvaj parolantoj“ (p. 73), kaj kiujn li poste komparas kun la situacio en EU (p. 143-145).

En la kvara ĉapitro („Lingvoj en EU-institucioj“, p. 109-139) la aǔtoro ekzamenas la funkciadon de la lingva komunikado ene de EU kaj montras, ke lingvo-politikaj temoj en decidhavaj medioj de EU kutime estas evitataj, kvankam – aǔ pli bone ĉar - ili estas „io politike eksplodema“(p. 111). Ni ricevas multajn informojn pri la strukturo, funkciado, problemoj kaj kostoj de la lingvaj servoj de EU, kiuj – kvankam kun enorma laborkvanto – neniel povas certigi la samrajtan trakton de ĉiuj EU-lingvoj.

En la kvina ĉapitro („Al justa komunikado“, p. 140-173) Phillipson diskutas i.a. celojn kaj premisojn de lingva politiko, la rilatojn inter ekonomio kaj lingvo (kiuj ne redukteblas al lingvaj kostoj !), la koncepton pri lingvaj rajtoj, la paradigmon de lingva ekologio kaj la demandon, kiun anglan variaĵon oni uzas/uzu kiel pontlingvon. Tre gravas la subĉapitro pri „lingvoj kaj Eǔrojuro“ (p. 157-160). Ŝanĝo de la lingva reĝimo ankoraǔ necesigas unuanimecon de la registaroj. Tamen Phillipson povus imagi „ ke iam en la estonteco eblus dekreti restrikton de la laborlingva nombro[...]Ĉi tio signifus grandegan renverson politikan, sed ne estas nepenseble ke la parolantoj de la ‚grandaj’ lingvoj premos tiucele“ (p.159). Se mi ne eraras, ili jam tre premas...

La leganto rimarkos, ke por Phillipson „Esperanto estas realaĵo, ne nur utopia ideo. Ĝi ankaǔ simbolas la idealismon, la pasion por lingvoj kaj la principon de lingva egaleco“ (9), pri kiu li povis konvinkiĝ dum universalaj kongresoj (Prago 1996, Berlino 1999; vd. p. 16). Kaj li vidas en ĝi defion „al la nur-anglisma pensado“ (9), do praktikatan lingvo-politikan alternativon.

Tiun vidpunkton li pliprofundigas en subĉapitro „Ĉu lingvo por komunikada egaleco?“(170-173), kie li donas bazajn socilingvistikajn informojn pri Esperanto kaj pri ĝia potencialo kiel eventuala komunikilo en EU. Ankaǔ aliloke li plurfoje mencias Esperanton (i.a. 143, 167, 176, 179, 182, 185) kaj postulas ĝian seriozan konsideron kaj esploron.

En la sesa ĉapitro la aǔtoro donas 45 „Rekomendojn por lingvopolitika agado“ (p. 175 - 190) direktitaj al Eǔropa Unio kaj avertas: „Se daǔros la lingvo-politika senageco je supernacia kaj nacia niveloj, tiam ni eble survojas al Eǔropo sur usona, nur-angla lingva fundamento. Ĉu do tion volas la civitanoj kaj gvidantoj de Eǔropo?“ (p. 190).

En la libro troviĝas 13 informriĉaj „skatoloj“ kaj 3 tabeloj. Jen du skatoloj: „Faktoj kaj ciferoj pri tradukado kaj interpretado ĉe EU“ (p. 116- 118), „La lingva ĉarto de Eǔropa Unio“ (p. 122).

Kvin „apendicoj“ (kial ne simple „aldonoj“?) prezentas lingvo-politikajn rezoluciojn. Sekvas listo kun 13 leksikaj glosoj (morbo-malsano ??) de la tradukinto (p. 205), en kiu mankas “eǔrokrato” (p. 124). La laǔĉapitre ordigitaj finaj notoj enhavas tre gravajn klarigojn, bibliografiajn indikojn kaj fontojn el la reto (p. 206-246). Ilia aperigo kiel piednotoj plifaciligus la tralaboron de la libro. Bedaǔrinde mankas alfabeta bibliografio. Ĉe la fino de la libro troviĝas miksita indekso (temoj kaj personoj).

La traduko de István Ertl estas tre bona kaj legiĝas flue (cetere, li ĉiam skribas „la Eǔropa Unio“, “la EU”, ĉu ne kun superflua artikolo?). Li tradukis konscia pri la specifa celgrupo (kion multaj tradukistoj ignoras), kaj ofte enkrampe donas utilajn rimarkojn kaj klarigojn, krome la esperantigojn de ĉiuj alilingvaj titoloj kaj citoj. (Foje la konvertilo de x-tekstoj aŭ-igas francajn vortojn: ekz. Bordeaŭ, p. 209).

La libro de Robert Phillipson klare montras la sekvojn de lingva hegemonio por i.a. politiko, ekonomio, kulturo, eduksistemoj kaj profesiaj kvalifikiĝoj de aliaj lingvoj kaj kulturoj. Ĝi ja ankaǔ estas instrua por naciaj lingvopolitikoj, ĉar “vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo” (p. 148). Vere fundamenta verko, tradukinda ankaǔ en aliajn lingvojn.

La angla eldono devus troviĝi sur la tablo de ĉiuj lingvopolitikaj institucioj en Eǔropo.

La libro estas fundamenta por ĉiuj lingvopolitike interesatoj, aparte por tiuj esperantistaj rondoj, kiuj klopodas lobii por lingvaj rajtoj, por konservo de eǔropa multlingeco kaj kiuj vidas en Esperanto rimedon por tion subteni.

(Valoras legi ankaǔ la studon de la sama aǔtoro „ Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj “, Esperanto-Dokumento N-ro 37).

Mi deziras al la libro grandan disvastiĝon.

Detlev Blanke

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.