|
La amo de Danto Alighieri
|
|
Danto kaj Beatrica revivigitaj | 1 / 1979 |
Politiko kaj amo, gelfoj kaj gibelinoj, la grandioza poeto kaj sia inspiranta Beatrica interludas rapidkurajn scenojn en ĉi tiu dramforma romano. Estas merito de la aŭdaca verkisto, kiu prenis ĉi tiun formon tiel maloftan en la Esperanta literaturo, ankaŭ lia bona historia kono, per kiu li vivigas antaŭ ni la por ni jam tre-tre fremdan, mezepokan, moviĝeman Florencon. Kompreneble la personaĵoj, kun ne moviĝemaj karakteroj kirlas la teatran komplikadon, kaj ilustras siaparte la agojn kaj kontraŭagojn ĉirkaŭ Danto, centro de la eventoj kaj de la paroltemoj. Müller paroligis siajn figurojn kun elokvento, kia povis ekzisti en tiu altkulturita urbo verŝajne nur laŭ imagoj de postaj jarcentoj, sed ĝuste en la drama formo, ni akceptas tiun klasikecan manieron el buŝo de tiuj erudiciuloj. Malproksime certe de la nuntempa teatra parolstilo, la leganto, havanta senton por historiaj romanoj, baldaŭ alkutimiĝas al tiu “alta stilo”, kaj kapablas sekvi kun intereso la ofte ekscitajn, foje konfese meditemajn scenojn. Mi rapide aldonas, ke la stilo, frazkonstruo restas nekomplikaj, lingve ili estas bone digesteblaj por la leganto.
Mem Beatrica aperas kiel tre prudenta, altmorale pensanta fraŭlino kun troa spirita amo, kiel decas al la Damo de la ĉielaj sferoj de la Dia Komedio. Mi volonte estus leginta foj-foje versojn el la Komedio, aludantajn al ŝia konduto, “anticipantajn” la admirindan omaĝon de la poeto, kiam li vagadas jam al la “suproj”, alten tirata de siaj virtoj. Kvankam mi atendis ankaŭ citaĵojn el liaj politikaj prijuĝoj pri aferoj kiuj prezentas sin en la teatraĵo, tamen mi emas akcepti, ke Müller evitis tiun ege riskan eksperimenton, enigi proprajn vortojn de Danto. Ankaŭ tiel la libro estas rekomendebla, plezuriga legaĵo.