La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Defendo de malfortaj idiomoj

Ekde la naskiĝo de niaj filoj, ni ĉiam alparolis ilin sole en la etna lingvo de niaj prapatroj – ne en la ŝtata lingvo de la lando, kie ni tiam loĝis. Pro tio ni estis ofte kritikataj kaj kelkfoje iomete primokataj.

Tiu lingvo ne estas adaptita al la bezonoj de la moderna vivo. Parolante ĝin, vi malavantaĝas viajn infanojn. Mankas literaturo en tiu lingvo. Estas tro da lingvoj en la mondo.

Ununura sufiĉas. Plurlingveco disdividas la socion… Surbaze de gravaj dokumentoj kaj deklaroj eligitaj de internaciaj instancoj, organizaĵoj kaj kunvenoj, la aŭtoroj de ĉi tiu libreto trafe refutas tiajn asertojn.

Ĝi konsistas el 80 demandoj pri malpli uzataj lingvoj, al kiuj ili respondas, plejofte per rilataj oficialaj citaĵoj. Tiuj emfazas la valoron kaj gravecon, kiel nemalhaveblan homaran trezoron, de la lingva kaj kultura diverseco. En nur 59 paĝoj la Diskutlibro traktas la temon laŭ ĉiuj aspektoj: homaj rajtoj, juro, publikaj servoj, komerco, edukado, socia kaj kultura vivo, ktp.

Kelkaj citaĵoj indikos la direkton de la argumento: La lingva diverseco de Eŭropo estas protektinda trezoro. Lingva kaj kultura diverseco neniam kaŭzas konflikton. Ja la rifuzo de iuj homoj adaptiĝi aŭ akcepti diversecon kaŭzas problemojn kaj konfliktojn. Preskaŭ ĉiuj parolantoj de malpli uzataj lingvoj… estas efektive ĉe la avangardo de tutmonda tendenco al kreskanta kompetenteco en pluraj lingvoj bezonata hodiaŭ.

Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj aparta maniero percepti kaj priskribi la realon… Konkludo: Konciza kaj utilega ilo por respondi al negativaj sintenoj pri malpli disvastigitaj lingvoj, kaj por kontribui al la protekto kaj konservado de endanĝerigitaj idiomoj.

Garbhan MacAoidh

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.