La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dio ne havas eklezion

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: originala verko, romano, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro glubindita €11.40, ePub €6.90, Mobipocket €6.90, PDF €6.90
  • Priskribo: Bruce Golding estas internacie konata foto-ĵurnalisto, kies specialaĵo estas batalarenoj kaj lokoj de naturkatastrofoj. Li fieras pri sia reputacio de “ŝtalulo”. Sed sur Hakilule, insulo grandparte detruita de cunamo, li trovas, ke estas limoj de lia “ŝtala karaktero”. Lia soleca koro trovas ankaŭ amon tie, kaj li komencas ŝanĝi sian mornan vivpercepton. Bruce ekscias, ke senskrupula korporacio ekspluatas la katastrofon por aneksi la insulon kaj konverti ĝin en feriejon por riĉegaj turistoj, tiel detruante la harmonian kaj mediprotektan vivstilon de la insulanoj. Ĉu li povas ion fari por helpi tiujn pacemajn homojn?
  • Paĝoj: 168
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2015
  • Stafeto n-ro: 38
  • ISBN: 978 9077066 54 6
  • Recenzo:
    • Dio ne havas eklezion de Trevor Steele estas bela romano, tre facile legebla. La nuntempa intrigo alparolas al ĉiuj. Temas pri koruptado de politikistoj far grandaj kapitalistaj entreprenoj pretaj subpremi popolojn je ajna prezo. Mi bedaŭras iomete pri la tro simpla disvolviĝo de la historio facile antaŭvidebla. Tamen, mi vere konsilas la legadon de tiu ĉi romano. (Martine - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)
    • Tial mi trovis ĝin interesa, ĉar la libro esprimas la opinion de la aŭtoro - ne de la protagonisto, fikcia ĵurnalisto. Evidentiĝis, ke Dio tamen havas eklezion, ĝi estu nomata la naiva koro de verde inspirita homo de la vivo. (Ruĝulo (Svisujo) - Internacia Esperanto-Sumoo Majo 2018)
    • Dio ne havas Eklezion: Ĉi tiu libro priskribas la okazintaĵojn sur malgranda insulo en la Pacifiko post cunamo. Post la cunamo fakte la turisma industrio ŝtelas grandan parton de la insulo por riĉuloj kun multa mono: ili povos ferii tie, sed la fiŝkaptistoj ne plu havos enspezojn, ĉar ne plu bone eblos fiŝkapti. Bele interplektitaj estas pensoj pri la ekzisto de dioj-Dio, pri la sinteno de Romo al ne-obeema pastro, pri la bela kunfandiĝo de diversaj kredoj. Bela rakonto, kaj cetere ankaŭ tre kredinda.
      Nepre leginda libro, ankaŭ por pli-malpli komencantoj. (Siva naga - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2016)
    • De Mao Zifu: Ŝtalulo kontraŭ ferdrata barilo
    • De Alteo: Dio ne havas Eklezion
    • De Gerrit Berveling: Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro
    • De Leif Nordenstorm: Dio ne havas eklezion
    • De Paul Gubbins: Dio ne havas eklezion
    • De Yu Jianchao: Dio ne havas eklezion
  • Pritakso

Ŝtalulo kontraŭ ferdrata barilo


2016/04, p. 23
monato.be/2016/011628.php -

Unuavide iuj legantoj hezitas ĉe la libra titolo Dio ne havas eklezion. Pri kio temas? Ĉu teologia traktaĵo? Teorie oni devas ne juĝi libron laŭ ĝia titolo, sed fakte la titolo iafoje, kiel la vesto de homoj, faras gravan impreson sur nekonantoj. Feliĉe, la nomo de la furoraŭtoro Trevor Steele allogas multajn legemulojn, ĉu ateistajn ĉu religikredantajn.

Kion do la libro traktas? Jen la skizo: La protagonisto Bruce Golding estas monde konata fotoĵurnalisto pri militoj kaj katastrofoj. Li ofte ĝuas sian reputacion de „ŝtalulo” kaj en la fiziko kaj en la spirito. Tamen sur tiu insulo Hakilule en la Respubliko de la Fitzroy-Insuloj, kiu estis ĵus detruita de cunamo, li spertas spiritan kaj fizikan kolapson. Tie okazas ĵurnalismotentaj bataloj inter animistoj kaj katolikoj, turismekspluato kaj mediprotekto, loĝantaro kaj registaro, amo kaj malamo, savo kaj masakro ... Kiel agi en tiuj konfliktoj? Kion faris la ĵurnalisto? Legu la romanon kaj poste juĝu!

Kiel leginto kaj recenzanto, mi povas diri, ke la libro iom tuŝas religiojn, sed ne speciale elvolvas religion. Steele mem rimarkigis, ke la romano estas preskaŭ tute fikcia, sed ĝi enhavas iom el la vivo aŭ pensoj de la aŭtoro. Li esperas, ke la enhavo prezentiĝas en maniero, kiu nek predikas nek tedas.

Ĉi-foje la aŭtoro ne ludas la rolon „mi” en la aventuro kiel en siaj aliaj romanoj, ekzemple Kvazaŭ ĉio dependus de mi, Paradizo ŝtelita, Konvinka kamuflaĵo (aŭtobiografia) ktp. Tamen liaj spuroj aŭ ombroj de la vivo kaj pensoj facile flareblas ĉe la roluloj.

Pro la kariero la ĉefrolulo Bruce Golding ĉiam emas vagi tra la tuta mondo, neniam havas sufiĉe da tempo por flegi intimajn rilatojn kun la edzino kaj la filo, kio rezultigis divorcon. Kaj la dua ĉefrolulo Patrick O'Dwyer forlasis sian fruan kredon, sed plenumas la devon de pastro pacama kaj bonkora sur la izolita insuleto. Muldita kombine per la du figuroj, ĉi tiu vagemulo kun koro vekiĝa kaj karitata havas ĝuste la personecon de Steele en la reala vivo; almenaŭ li estis tia dum la jaroj junaj kaj mezaĝaj, kiam mi ekkonis lin danke al Konvinka kamuflaĵo.

Pere de vivaj dialogoj kaj vigla priskribado de psikoj Steele inkrustis siajn pensojn kaj komentojn en la tekston. Jen du tipaj pecoj citindaj:

Nun la episkopo estis vere konfuzita. „Sed ... la novaĵbultenoj donis tute alian ideon ... insurekcio ... tumulto ... agitado de Patrick ...”

„Mi ne dubas kion vi diras. Estas ĵurnalistoj, kies funkcio estas mensogi kaj tordi kaj misinformi laŭ la deziroj de siaj registaroj kaj la posedantoj de gazetaraj imperioj. Tio daŭre okazas. Ne nur la usonanoj pekas tiurilate, kvankam ili estas la majstroj.”

...[alineoj forigitaj de la recenzanto]

Ambaŭ silentis dummomente, ĝis Bruce diris: „Restas nur unu demando: kiam ni flugos al Ĝukanluko? Mi volas iri baldaŭ, ĉar mi nun suspektas, aŭdinte vian version de la eventoj, ke prezidento Ostala povus ordoni, ke ankaŭ mi mortu pro akcidenta pafo. Li ja volas fariĝi milionulo kun sekreta bankokonto en Svislando.”

„Viaj vortoj maltrankviligas min, sed mi scias, ke estas multaj koruptitaj politikistoj en tiu ĉi mondoparto, kaj en la cetera mondo, kompreneble.” La episkopo volis ŝanĝi la temon. Subite li diris: „Mi malsatas. Ĉu eblas manĝi en la presbiterejo?”

Kaj tiam okazis io absolute hontinda. Li, la fama objektiva ĵurnalisto kaj ŝtalulo, ekploris. Li ploris pro la bestiaj faroj de homoj kaj la krueleco de tiu ridaĉanta Dio, kiu desupre mokas per kruelaĵoj kaj katastrofoj. Li volis eskapi for de ĉi tiu fia mondo kaj ĝia eĉ pli fia Kreinto. Li malamis tiun Diaĉon, kiu ne ekzistas, sed kaŭzas tian mizeron sur la tero. Kian sencon havas pluvivi ĉi tie? Sed kien eskapi? Bruce Golding plorsingultis kaj ŝvitis kaj tremis.

En la du supraj citaĵoj evidente legeblas penseroj de Bruce Golding pri Dio, ĵurnalismo, bestiaj homoj, politikistoj kaj registaroj. Sendube, Steele havas similajn komentojn pri tiuj agoj de tiuj homoj kaj nehomoj. Ankaŭ mi.

Kutime Steele ŝatas rakonti aventurojn laŭ historia materialo aŭ siaj propraj spertoj; liaj antaŭaj verkoj plejparte vidiĝas kiel dokumentaj filmoj. Sed tiu ĉi romano ŝajnas pli beletra. En ĝi foj-refoje estas retrovido intermetita, rakontado traplektita per komentoj, aludo antaŭmontranta postajn disvolviĝojn, ŝanĝo de la unua kaj la tria persono, asocio de unu sceno al alia, ripeto de simila spektaklo ... Teknikoj de verkado riĉas, tamen la intrigo evoluas kvazaŭ rivero fluus senhalte tra kurbiĝoj kaj malebenaĵoj, jen kvieta jen ondoplena. Ŝarĝante la tutan rakonton per spaco, tempo, medio, figuroj kaj eventoj, Steele lerte manipulis tiajn ligilojn inter la antaŭa parto kaj la posta, kiaj estas ĉeno el ŝlosilaj vortoj, vido, aŭdo, gestoj, akĉentoj, intonacioj, terformoj, aparatoj de komuniko, trafiko kaj fotografo ...

Temante pri katastrofo, la teksto ordinare estas peza kaj serioza. Tiu ĉi romano neniel celas amuzon aŭ distron. Sed tamen al ĝi ne tute mankas spicaj okazoj. Bruce Golding, kiel fotisto-ĵurnalisto pri militoj kaj katastrofoj, restas ordinara homo kun instinkto ami kaj amoremi. Homecon reflektas la konfeso, ke li, for de la edzino, faris kelkajn provojn trovi portempan konsolon kun diverslokaj virinoj. Tio ne estas tabuo por vagantoj. Eksedziĝinte li estas allogata de la juna belulino Perpetua, kaj kompreneble ankaŭ li allogas ŝin. Malgraŭ la horora situacio sur la insuleto, ili enamiĝas kaj ... La afero iras racie kaj paŝon post paŝo, invitante daŭran legadon.

La lingvaĵo de Steele estas klasike regula sed ne banala. Sen neologismoj kaj cerbumigaj frazoj. La perfekta aventurrakonto sterniĝas en skriba kaj parola lingvoj glataj. Per buntaj vortaj nutraĵoj li provizas komencantojn, progresantojn kaj maturajn verkistojn.

Unuspire mi tralegis tiun ĉi romanon en la ePub-versio. Do al la supraj citaĵoj mi ne markis la paĝojn, kiuj certe diferencas de tiuj en la papera versio. Legemulo ne nepre estas redaktoro nek provleganto kapabla.

Intertempe mi ŝanceliĝis ĉe la jena esprimo: sinhaloj kaj tamiloj. Vortoj ne-PIVaj? Eble mi mem ilin miskomprenis. Ne grave. Ili ne baris la plezuron, ke mi ŝargas min per bitaj verkoj de Trevor Steele.

Mao Zifu

Dio ne havas Eklezion


Majo 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzojmaj2016.html
La kovril-paĝo ne allogis min: blu-griza maro vidata tra difektita drato. Ankaŭ la titolo estas perpleksiga. Sed la verkisto estas unu el la plej famaj, kaj daŭre estas la plej produktema nuntempa Eo-verkisto. Plie la kolekto Stafeto estas bona garantio.
La unua parto estas iom teda: enamiĝo inter du personoj de malsimilaj kulturoj. Unu estas fotoĵurnalisto, kaj venas al polinezia insuleto kiun ĵus trafis cunamo, sed ne povas labori pro subita kolapso. Bela junulino prizorgas lin. Mi atendus pli da detaloj pri la konsekvencoj de cunamo, ne nur aludojn al mortintoj kaj entombigoj.
Poste, jen temo kara al Trevor Steele: praloĝantoj estas supremataj de okcidentuloj, ĉifoje pro grandskala turisma projekto. Jen pro kio utilas la drato: la marbordo estas de nun malpermesata al fiŝistoj, kaj tio signifas, ke la insulanoj ne plu povos vivteni sin. La katolika pastro konversacias kun la ĵurnalisto, kaj Trevor Steele prezentas argumentojn pri speco de sinkretismo ebla en tiu natura medio. Tiu ĉapitro, kiu estas la plej longa, ŝajnas grava al Trevor.
La katolika pastro kaj la animisma ŝamano organizas pacan manifestacion, sed laŭ la ĉapitr-titoloj de la unuaj paĝoj - Komploto, - Masakro, - Transmigrado, evidentiĝas ke la insulanoj ne venkos.
Jen nova legenda libro.

Alteo

Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro


2016
esperanto.net/literaturo/uea/steelerec.html

Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.

Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.

En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.

PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.

Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.

LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo …

DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.

Gerrit Berveling

Dio ne havas eklezion


2016
esperanto-ondo.ru/Ondo/263-lode.htm#12
Trevor Steele

Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble bonajn rilatojn. Post la cunamo la insulanoj renkontas alian defion. Kiam multaj el la domoj estas detruitaj, internacia kompanio volas ne rekonstrui la domojn, sed konstrui hotelojn kaj aliajn konstruaĵojn por allogi turistojn al la insulo. Kontraŭ tio ĉi protestas i.a. patro Patrick. Utila estas la ĉeesto de internacie konata foto-ĵurnalisto sur la insulo. La rakonto havas du finojn: unu por la insulanoj kaj alia por la ĉefa protagonisto.

La heroo de la libro, Bruce Golding, estas priskribita kiel viva homo, havanta almenaŭ du personajn problemojn. Hejme en Aŭstralio li havas filon, kiun li dum pluraj jaroj ne atentis, ĉar li ne vivas kun ties patrino kaj ĉar li pro sia profesio multege vojaĝas en la mondo. La troa laborado kaj vojaĝado ankaŭ kaŭzis veran kolapson de la foto-ĵurnalisto sur Hakilule, kiam li fakte devus laboregi. Li bezonas la helpon de kelkaj aliaj protagonistoj de la libro por entute kompreni ke li tro multe laboris:

“La viroj portis vin ĉi tien laŭ instrukcioj de Paĉjo. Vi estis senkoscia tutan tagon. Paĉjo tre zorgis pri vi. Kaj vi ofte parolis, delire mi dirus. Ĉu vi havis koŝmarojn?”

“Aĥ, tio estas…” Kiel li diru? “Tio estas malnova afero ĉe mi,” li fine diris kun malvigla voĉo.

“Mia patro estas saĝulo. Li kredas, ke vi suferas nervan kolapson, kaj li supozas, ke via laboro kaŭzas tion. Ĉu estas tiel?”

Bruce ne volis daŭrigi tiun diskuton. Post ioma silento li petis, kiel eble plej ĝentile, “Perpetua, vi diris, ke vi preparis kaĉon…”

La menciita patro estas la katolika pastro Patrick, kiu alvenis al la insulo antaŭ longa tempo, sed kiu pli kaj pli konvinkiĝis ke la animistoj sur la insulo same bone povis resti animistoj anstataŭ fariĝi katolikoj. Pro tio ekestis ne nur bona kunlaboro inter la anoj de la du religioj, sed ankaŭ ritoj kun miksita liturgio. Pastro Patrick cetere ankaŭ edziĝis al animista virino Alani, kvankam katolikaj pastroj – kun malmultaj esceptoj – devas resti needziĝintaj. Ilia filino Perpetua estas la tria grava protagonisto de la verko, kiu multe diskutas kun Bruce Golding pri diversaj aferoj.

Trevor Steele estas tre produktema verkisto. Plurajn temojn el Dio ne havas eklezion ni renkontas ankaŭ en aliaj liaj verkoj. La katolikan eklezion kaj ties spiritan vivon ni renkontas ankaŭ en la du volumoj de La Fotoalbumo (2001, 2005) kaj kies trian volumon mi nepacience atendas. La renkontiĝon inter praloĝantoj kaj la okcidenta civilizo ni renkontas en Flugi kun kakatuoj (2010), en Paradizo ŝtelita (2012), kaj ankaŭ en la novelo Memori kaj forgesi en la samnoma novelaro el 1992, en noveloj el Aŭstralia Felix (1999) k. a. Ni povas kompreni, ke tiuj ĉi temoj – katolikismo kaj renkontiĝo inter praloĝantaro kaj moderna civilizo – forte tuŝis la verkinton.

Ĉu la traktado de la temoj estas bonstila? Ĝenerale jes, sed kelkfoje kiel en p. 55-58 la diskutado pri katolikismo fariĝas iom tro simila al debata artikolo ol beletro. En kelkaj paĝoj pastro Patrick – aŭ ĉu la verkinto – prezentas sian ideon pri harmonia kunvivado kaj ekmiksiĝo de animismo kaj katolikismo. La harmonia kunvivado estas priskribita kiel unika afero. La verkinto eble renkontis konserveman tipon da katolikismo. Ni tamen sciu ke la tiel nomataj “kuntekstaj” teologio kaj liturgio fariĝas ĉiam pli ofta en la katolika kaj pluraj protestantaj eklezioj. Ekzemple, en Afriko multaj eklezioj ne priskribas la kristaniĝon kiel ŝanĝon de religio, sed ekzemple: “Nia popolo ĉiam kredis je Dio. Nun ni ankaŭ kredas je Jesuo”. Tial la situacio sur la fikcia Hakilule ne estas same unika, kiel aludas la libro. Ni tamen renkontas ankaŭ reenkarniĝon en la religia mikso de la insula popolo (p. 69). Interese estus scii de kie venas tiu elemento. Ĝi certe ne estas tipa elemento de polineziaj religioj, sed kutime apartenas al hinduismo, kelkaj formoj de popola budhismo kaj okcidenta novaĝismo. La verkisto volas multon diri pri religio en la libro. La stilo iom perdas pro tio, sed ĝenerale la libro estas bonstila. La dialogoj fluas. Parolas kaj pensas veraj homoj. La lingvaĵo estas bona Esperanto, sen lingvaj eksperimentoj. Nur unu tajperaron mi trovis.

La titolo de la libro Dio ne havas eklezion povas trompi legemulojn. Kiam la retejo OLE (Originala Literaturo Esperanto; nepre vizitu ĝin, se vi ankoraŭ ne tion faris.) unue prezentis ĉi tiun libron, la retejo priskribis ĝin nur per unu vorto: “religia”. Tio montras, ke la titolo trompas leguntojn, ĉar la temo estas multe pli larĝa ol religia. Religioj estas unu el pluraj temoj, kio estas natura, ĉar religioj estas grava fenomeno en la homa kulturo. Tamen ne estas korekte diri, ke Dio ne havas eklezion estas religia romano. Mi supozas, ke la titolo baziĝas sur opinio de la verkinto ke la oficiala katolika eklezio ne estas fondita de Dio en la maniero kiu estas dogmo en la eklezio mem. La elekto de tiu ĉi titolo tamen verŝajne malinstigas nereligiemajn legemulojn legi ĝin. La kovrilo montras dratreton antaŭ maro – eble aludo pri la batalo inter la vivstilo pri proksima al la naturo de la Hakilule-anoj kaj la okcidenta civilizo.

Sume, Dio ne havas eklezion estas leginda libro. Ĝi kaptas plurajn ĉiamajn kaj aktualajn demandojn: trolaboremo, malbona kontakto inter patro kaj filo, naturkatastrofoj, senskrupuleco de kapitalismo, malsimileco kaj inter malsamaj kulturoj kaj ke kontakto inter malsamkulturaj homoj eblas kvankam kulturoj malsamas. En la verko rolas vivantaj homoj, kiuj povus ekzisti en la vera mondo. La stilo estas imitinda kaj la lingvaĵo bona.

Noto: La recenzanto uzas la vorton katolika en la senco romkatolika. — La Red.

Leif Nordenstorm

Dio ne havas eklezion


2016
esperanto.net/literaturo/be/dinehaveklezirec.html
Trevor Steele estas unu el nia plej fekundaj kaj plej legindaj aŭtoroj. Lia lastatempe eldonita romano, Dio ne havas eklezion, flue legiĝas kaj taŭgas kaj por esperanta literatur-amanto kaj por progresanto ekpaŝanta en la verdan libro-mondon.

Ne timu la titolon. La romano jes pritraktas religiojn – aŭ, pli ĝuste, kredojn – kaj en ĝi rolas romkatolika pastro (kun bela filino), episkopo kaj tiuj, kiujn oni eble emas nomi paganoj (efektive animistoj). Tamen, malgraŭ ie-tie (iom tro longaj) diskutoj pri spiritaj aferoj, dio nur fonas en la intrigo.

Male lia vasta eklezio, aŭ eklezianoj. La romano estas multe pli tradicia am-historio, kiu pritraktas la evoluantajn rilatojn inter “ŝtala” foto-ĵurnalisto kaj la pastro-filino. Samtempe sin prezentas kolizio de du mondoj: kapitalisma, ekspluatema turismo-industrio kaj pacama, fiŝkaptista insulo-popolo. Ne forestas aktualaj demandoj pri ĵurnalisma etiko kaj ekologiaj aferoj.

Argumenteble la romano ne estas la plej profunda aŭ verdire la plej pensiga, kiun verkis Steele. Tamen la aŭtoro bone rakontas, ĉi tie laŭ maniero, kiu memorigas pri István Nemere, kaj la romano retenos leganto-intereson ĝis la lasta paĝo. Varme rekomendita!

Paul Gubbins

Dio ne havas eklezion


Marto 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzojmar2016.html
Mi bone plenumis la taskon du tagojn antaŭe. Mi tamen scias, ke mi hazarde renkontis la tiom bonan kaj tiom bele skribitan libron por leganto, precipe kiel mi, nomata "ĵurnalisto". Honeste, mi hontas pri la titolo, kompare kun la protagonisto en la romano, kies tasko estas registri militon kaj katastrofon per sia fotilo. La romano elvolvis fone de pacifika insulo, kiun atakis cunamo. Mi legis, kion la heroo amas kaj kion malamas, kiel la heroo plenumas sian taskon eĉ alfrante al malfacilaĵoj kaj danĝero riski la vivon. Li agadas el sia profesia konscienco de ĵurnalisto. Estas laŭdinda, kaj la libron mi forte rekomendas al legantoj.

Yu Jianchao

Pritakso

★★★★★★ Mi legis ĝin unuspire. Tre aktuala temo, streĉa romano. (Paul Peeraerts)

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.