La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto

  • Verkinto: Pablo Neruda
  • Tradukinto: Fernando de Diego
  • Originala lingvo: hispana
  • Speco: poezio
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€7.50
  • Priskribo: La plej fama kaj inspiroplena verko poezia de la Nobel-premiita ĉilia poeto. Dulingva: hispana esperanta.
  • Paĝoj: 80
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1997
  • Pezo: 100 g
  • Notoj: Dulingva (Esperanta, hispana). Ilustraĵoj de Carybé
  • Recenzo:
  • Pritakso

Dudek poemoj indaj kaj unu traduko laŭa


1999/09, p. 24
monato.be/1999/monato199909.pdf#page=24 -

Pablo Neruda (pseŭdonimo de Naftalí Reyes) estis fama ĉilia verkisto (1904-1973). Li poetis, diplomatis, senatanis, kandidatis al la prezidanteco de Ĉilio, membris en la komunista partio kaj ricevis la literaturan Nobel-premion en 1971.

La nuna volumo, unu el liaj plej fruaj poemaroj (1924), estas sendube lia plej fama, plej legata kaj plej verva verko. Kial? Ĉar Neruda sukcesis ŝpini modernan poemaron senan je modernismaj ekscesoj. Ĉar li kapablis versi tre bele kaj tre malŝablone, sed samtempe tre kompreneble. Ĉar li majstras la emociojn kaj ilin spicas per ĝusta dozo da metaforado kaj alispeca poezia vortumado. Ĉar li starigas imponan monumenton al la Virino, kaj ties brikojn li ĉerpas el spertoj, tremoj, ravoj, ekstazoj, pasioj, frenezoj, senbrideco, kaj fine eĉ kolero, angoro, tristo kaj despero, kiujn iam sentis ĉiu el ni, kiujn do ĉiu el ni ĝoje kaj partoprene rekonas sur ĉiu paĝo, en ĉiu poemo, en preskaŭ ĉiu verso. Neruda verkas klare, vekante kunsenton kaj simpation. Neniel nebule, nek arkane. La leganto saltas de poemo al poemo kun apenaŭ difinebla sento ke temas pri lia poemaro, ke ĝi iel apartenas al li, ke ankaŭ li povintus ĝin elpensi kaj verki, se nur ne mankus al li la talento kiu superabundas ĉe Neruda.

La ĉilia bardo atingas en multaj poemoj firstojn de belo, esprimivo kaj ravo. Kiu virino ne ŝatus iam esti prikantata ĉi-stile:

Miaj paroloj pluvis sur vi kiel karesoj.
 Mi amas jam de longe vian korpon perlamotan.
 Ja mi eĉ kredis vin mastrin' de l' universo.
 Mi portas al vi de l' montaro gajajn florojn, liliojn,
 brunajn avelojn kaj rustikajn korbojn da kisoj.

Kiu virino ne revus esti „vasto de pinaro, obtuza ondo-bruo, / soleca sonorilo, ludo de lumoj lanta.” Kiun virinon ne tremigus jena invito:

Amu min, kara. Ne forlasu min kaj min sekvu.
 Sekvu min, kara mia, en ĉi angora ondo.
 Sed nuanciĝas miaj vortoj per via amo.
 Ĉion invadas vi, ja tute ĉion.

Neruda serĉas inspiron en la naturo. Li okulas la riverojn, haŭtas la venton kaj ties nuancojn de varmo kaj frido, nazas florojn, orelas pepojn kaj lirlojn, kaj ĉion li transmutacias en virinajn fluojn, tuŝojn, aromojn kaj sonojn. La rezulto estas digna omaĝo, laŭdo tinta, sonorila invito en templon de bela amo kaj amo al la belo, al la poezio, al la Virino kaj al la plej delikataj kaj fajnaj ge-sentoj.

La tradukon plenumis Fernando de Diego kaj plibonige reviziis Leopoldo Knoedt. La hispana originalo paralelpaĝe akompanas la esperantigon, ebligante konstantan komparon kaj ekspertizon. La interpreton de de Diego mi opinias tre bela, tre zorge ellaborita kaj tre fidela. En kelkaj versoj ĝi eĉ superas la originalon el vidpunkto pure estetika. Aliloke ĝi malsuperas tiun. Pesante ĉi plusojn kaj minusojn, mi emas diri ke la rezulto estas esperanta poemaro tre leginda, tre plaĉa, tre flua, kiu postlasas nenian kromguston de tradukiteco, esperanta poemaro kiu inde vestas kaj festas la grandan talenton de Pablo Neruda.

Nur unu seriozan riproĉon mi havas pri la alilingvigo. La ĉilia poeto uzas ĉi-verke rigoran terminaron pri siaj sentejoj. Temas ĉefe pri tri organoj: corazón („koro”), alma („animo”), kaj pecho („brusto”). Ĉiu el ili plenumas sian rolon kaj estas sidejo de malsama sento. Ili tute ne intermikseblas! De Diego tion ne komprenis. Stariginte al si tro severajn ritmo-skemojn, li pelmele aplikas la terminojn „animo” kaj „koro”, kaj sekve la alma de Neruda iĝas jen „koro” jen „animo”, tute senkriterie, aŭ pli ĝuste, nur pro ritmaj postuloj apenaŭ defendeblaj. En unu strofo la ĉiliano eĉ uzas trifoje la terminon alma, aludante la saman senton kaj la saman sidejon de tiu sento, sed de Diego maltrafe tradukas dufoje per „koro” kaj unufoje per „animo”. Same la pecho de Neruda iĝas jen „brusto” jen „sino”. Tamen eĉ ĉi-mise la traduko ne perdas sian animon, nek ĝia koro el la brusto saltas for...

Gonçalo Neves

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.