La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dancanta kun ŝarkoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La arto donas sencon al nia vivo


2018
esperanto.net/literaturo/uea/dancsarkrec.html
Nia elstara verkisto Julian Modest eliras antaŭ la Esperanta legantaro kun sia dekkvina memstara eldono, la novelaro Dancanta kun ŝarkoj.

Mi komencos per la komenca novelo Budapeŝta aŭtuno 1956, al kiu ni povas ligi la sammotivan novelon La perdita domo. En la unua novelo la aŭtoro ne rakontas, kio okazis en Budapeŝto 1956 – ja ni ĉiuj scias pri tio – sed ĉe ni li elvokas specifan emocion, rakontante el la vidpunkto de infano, de la knabino Eva, kiu „naskiĝis post la lasta mondmilito, kiu por ŝi estis io malproksima kaj nekomprenebla, sed Eva memoris kaj eterne memoros ion, kio similis al milito kaj kio postlasis en ŝia animo cikatrojn, kvazaŭ de tranĉilo, kiuj delonge fermiĝis, sed ankoraŭ estas malglataj, por ke Eva neniam forgesu kion ŝi travivis.” Kiel infano Eva ne komprenis kio okazadas, ŝi nur rimarkadis la eventojn ĉirkaŭe, kaj kio okazis, tion ni ekscias el la reago de la patrino de la murdita junulo Piŝta.

La perdita domo estis perdita en la sama, 1956-a jaro, kiam István kun siaj gepatroj fuĝis el Hungario. Kvankam ĉiuj legantoj verŝajne ĝis la fino atendos iun feliĉan solvon, ian konsolon de Infanujo, la fino estas kruele realisma kaj iomete simila al scenoj ĉe Kafka: „Jam ŝajnis al li, ke li serĉas ion, kio neniam ekzistis, kaj li nur imagis aŭ sonĝis, ke kiam li estis infano, li loĝis ĉe la strato Molnar en Budapeŝto. Verŝajne li neniam loĝis en tiu ĉi urbo.

Jen la arto de novelo – iamaniere ni scias la tutan rakonton de István kaj liaj gepatroj, iliajn timojn kaj esperojn, sed Julian Modest ĉion ĉi nur skizis, kaj la senton de homo, kiu perdis siajn domon kaj patrujon, perditan homon en la momento de lia memvido metis en la centron.

Julian Modest pli ŝatas la modestajn, ordinarajn vivojn kaj neordinarecon en ili, kiun nur li vidas, ĉar li observas la aferojn siamaniere. Tiel en la noveloj Dankesprimo, Du biletoj por teatro, Kristnaska kafo kaj Patrino la aŭtoro rakontas pri malgrandaj faroj, kiuj ŝanĝis ies vivon kaj kiujn oni ne forgesas, ĉar temas pri iaspecaj destinaj okazaĵoj. La plej granda nombro de la noveloj montras bonan konon pri la homaj psikologio kaj animo, eĉ se temas pri iaspeca hiperboleca, fantazia okazaĵo, kiel en la novelo kies titolo donis la titolon al la libro mem − Dancanta kun ŝarkoj. En ĝi la dancanto kun ŝarkoj, kio estas tre danĝera maniero perlabori monon, efektive tion plu faras ne nur pro la profito. La dancanto kun ŝarkoj ne opinias sin „aventuristo aŭ serĉanto de ekstremaj travivaĵoj”. Li/ la aŭtoro eĉ iom ironie konkludas la novelon: „Mi opinias, ke la tuta homa vivo estas dancado kun ŝarkoj kaj ĝuste en tio konsistas la vera feliĉo.” Se homo al homo estas ŝarko (en la latina proverbo: lupo), tiam senti la potencon super ŝarkoj, veraj ŝarkoj (?), povas esti vera feliĉo.

Eksterordinara situacio okazas en la novelo La bebo, kiam la patron, 55-jarulon, lia filo riproĉas pro dudek jarojn pli juna amatino. La amatino restis graveda, la patro deziras, ke ŝi abortu, poste ke ŝi donu la infanon por adopto, sed, finfine, kiam ŝi tion faris, li ekkonsciis, ke li faris eraron – ankaŭ tiu bebo estas lia filo!

Mi ĝuis la bonan rakontadon de Julian Modest en ĉiuj noveloj de ĉi tiu libro. Belegaj estas La kuraĝa Hasan, kie la historio kaj mito interplektiĝas kun la nuntempo, kaj Ora cervo, en kiu malriĉa ĉasisto tiom estimas la naturon, ke li ne deziras mortpafi „belegan estaĵon” nomitan Ora Cervo, kvankam li bezonas monon por la operacio de la propra edzino.

Ne rerakontante la novelon La senĉesa veturado, mi nur citos la vortojn, kiujn la artisto, filmreĝisoro, diris en intervjuo pri la titolo de sia filmo Timo kaj amo: „La timo sidas en ni ĉiuj depost la naskiĝo ĝis la morto. Ni portadas ĝin kiel valizon. Ni timas la eternon. Ni ne povas alkutimiĝi, ke nia vivo − kompare al la eterno − daŭras nur minutojn. Konstante ni serĉas ian sencon en ĉio, eĉ en tio, kio ne havas sencon. Pere de la filmoj kaj literaturo ni donas sencon al la mondo, en kiu ni vivas.” Bonega respondo, unu malgranda eseo! Ne nur amuza, sed filozofiema literaturo, la arto.

Jen, la plej grava kredo de Julian Modest, jen kial verkas Julian Modest – li volas doni sencon al la mondo, en kiu li vivas; li kredas, ke la arto donas sencon al nia vivo. Kaj lia novelaro, lia novelarto tion konfirmas.

Zdravko Seleš

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.