La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Libro, Kiu Diras la Veron; La Eksterteranoj Forkondukis Min sur Sian Planedon; Akcepti la Eksterteranojn

Publikigita ĉe
literaturo.org

En la anglalingva NIFO-literaturo [NIFO = Ne-Identigebla Fluganta Objekto] la t.n. "kontaktitoj" havas gravan lokon. Ili estas diversspecaj, kiuj gamas de George Adamski, kiu komerce profitis el la mesaĝo de la Venusanoj kaj Saturnanoj, ke ni devos ĉesi militi ... tra Gabriel Green, kiu ricevis instrukciojn de la eksterteranoj, ke li fariĝu prezidento de Usono ... tra Betty kaj Barney Hill, kiuj nur hipnotite rememoris siajn kontaktiĝajn spertojn ... ĝis la brazila kultivisto Joâo Villas Boas, kiu tute malŝatas rakonti pri sia amora renkontiĝo kun eksterteranino (la historio ne plaĉas al lia edzino). Sed ĝis nun la NIFO-literaturo ĝenerale, kaj la kontaktito-literaturo specife, "grave" mankis en Esperanto. Nun konvinkito Jean-Pierre Raimbault penas ŝtopi tiun breĉon pere de ĉi tiuj tri volumoj, kiujn rekomendis al mi amikino, kiu trovis ilin sufiĉe konvinkaj.

Mallonge, ĉifoje la vondänikeneskaj vizitantoj estas la bibliaj elohoj (elohim), kiuj estas la Eternulo el tiu Sankta Libro (Raël prave informas, ke la vorto elohim estis originale multenombra -- sed li forgesas mencii, ke ĝi estis ankaŭ inĝenra). La elohoj kreis la homojn en laboratorio per genetikaj eksperimentoj rimarkinde similaj al tiuj, kiujn oni nun faras sur la Tero. Poste ili multfoje vizitis la Teron -- iliaj vizitoj kronikiĝis en la Biblio, i.a. -- kaj nun ili revenas por transdoni al la homaro sian mesaĝon pere de selektita gravulo, t.e. Raël. Por plenumi sian mision, Raël kompreneble bezonos monon. La mesaĝo estas la kutima "unumonda" mesaĝo de la eksterteranoj -- ein welt, ein folk, kaj -- sendube temas pri Raël -- ein führer. La elohoj ankaŭ predikas diversajn modifojn al niaj teraj vivmanieroj -- ekzemple, iom malpli severan moralecon; kaj registaran sistemon laŭ la nomo "geniokratio", kiu permesus sole al la plej inteligentaj homoj fariĝi niaj regantoj (pri la koncepto "saĝeco", por mi pli grava ol "inteligenteco", ili diras nenion).

Ŝajnas, ke la Raëlanoj estas sufiĉe disvastiĝintaj -- antaŭ kelkaj monatoj mi vidis kalifornian aŭtoŝildon RAEL 1 sur aŭto sude de San Francisco. La libroj estas verkitaj en bona Esperanto, kaj estas interesa legaĵo, sed por homo el kulturo, kiu jam konis Adamski kaj Jim Jones, ili ne estas aparte konvinkaj. Ankaŭ la Raëla simbolo -- kunmetaĵo de davidstelo kaj svastiko -- povas esti por kelkaj homoj embarasa aŭ koleriga. Sume: libroj legeblaj sed ne aparte legindaj.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.